...kaj la
sinjoro de Jozefo fordonis lin en malliberejon, kie
la arestitoj de la regho estis tenataj, kaj li
restadis tie en la malliberejo...
Genezo,
XXXIX, 20
plendoj de
Jozefo arestita
Plago kaj pesto! Kiom longe onl
ankorau tenos min, damne, en jena sordida, shimfetora
tenebrejo?
Ho, mi povrulo,
en belega kacho mi sidas! Panjo mia plej kara, bone
estas, ke vi ne ghisvivis mian chi-tempan
malhonorigon. Kiom vi suferus, vidante min kauri post
la krado kvazau rabobeston - vi, kiu chiam
antaudiradis mian bonsancon, asertante, ke vi naskls
min en la sepa tago, en tiu laudira ripoztago de l'
Kreinto. En efektivo - fatala malsukcesulo mi estas
jam ekde mla koncipigho.
Ja kial, damne,
ghuste mi devis naskighi en la familio kun tiel
malsimplaj parencrilatoj? El inter dek miaj pli aghaj
fratoj tiujn ses la patro generis dum sia unua edzeco
kun mia onklino, sekve de kio mi neniam certis, chu
ili estas miaj fratoj, chu kuzoj - kaj la ceteraj
kvar estis naskitoj de du sklavinoj, kiujn la
praonklo Laban donis al mia patro kune kun siaj ambau
filinoj. Komplikita afero, kiu malserenigis mian
tutan infanaghon.
Jes, ja, pachjo
Jakobo vere favoris min, sed ech tro okulfrape - char
ghuste lia inkllno vekis fortan malshaton de miaj
fratoj. Ili antautimis probable, ke mi ne estighu
chefheredonto de l' patra havajho malgrau tio, ke mi
estis la plej juna inter ili chiuj, tiam. Cetere, tia
praktiko estis jam elprovita en nia familio; laudire
mia pachjo malprave arogis al si la rajtojn de
unuenaskito por malutilo de sia pli agha ghemelfrato
Ezau, per ruza artiflko elloginte patran benon de avo
Izaak, kiu pro blindeco maldistingis siajn filojn...
Vere tikla historiajho, kiun oni chiam prialudis nur
duonbushe kaj flustravoche en nia familio.
Tamen mi almenau
komprenis, klal pachjo Jakobo estas tia morozulo,
daure nubmiena kaj vortshparema. Versimile
memriprochoj turmentis lin kaj pentigis pro tiu fia
peko. Probable ghuste tial li alkutimighis chiuokaze
emfazi la severecon de Eternulo kaj nepran devon de
ni chiuj senescepte obeadi Liajn ordonojn.
Ahh, pachjo,
kiomfoje ni knaboj devis reauskulti vian rakontadon
pri praavo Abraham, kiu - obea al la ordono de
Eternulo - volontis ofermortigi sian propran fileton
Izaak! Laudire nur lastastomente audighis lautvocha
malpermeso de Disinjoro: Ne faru!.. Kia turmenta
ekzameno! Damne, chu la Eternulo fakte estas tiel
kruelega, tiel malica? Ja kian animtorturon la praavo
devis sperti, kondukante sian knabeton al la
oferaltaro por buchi lin kvazau brutachon - kaj kia
angoro kredeble atakis la povran etulon, postkiam la
patro kateninte lin prenis tranchilegon, preta
finfari la ferocan fiagon!...
Plurfoje
revidighis al mi la horora spektaklo en songho - sed
tiuokaze mi mem aktoradis la rolon de l' oferota
knabo. Kutime mi vekighis shvitkovrita pro teruro
kriante: Ne faru, patro! Ne faru!... Bone mi memoras,
panjho, viajn kvietigajn vortojn, kiam vi konsoladis
min dirante: Chu denove inkubo premas vin? Nu
trankvilighu jam, ne ploru plu, chio malbona forpasos
ja... Kaj karese vi dorlotis min ghis mi chesis
plorsingulti kaj ree ekdormis en via mola brakumo.
Jes - mia
afabla, bonkora panjo! La ununura aminda estajho en
la misa familio. Mia chiama protektantino, mia
zorgema gardanghelo!
Verdire chiam mi
sentis min fremdulo inter la pli aghaj fratoj. Se mi
volis partopreni en iliaj knabaj ludoj, chiufoje ili
forpelis min, kontraujhetante shtonojn kaj moke
kriante; Malaperu, chemizpisulo! Cicemaj idachoj ne
allasitas! Postkuru vian fipanjon, ke shi elkakigu
vin! - Kio do restis al mi? Izoli min kaj nur de ioma
distanco priobservadi la knabecan petoladon de mia
netolerema frataro. Sole Ruben, tiu plej agha inter
ili, traktadis min iom dece kaj iam-tiam ech
defendetis min kontrau atakoj de tiuj ceteraj.
Jes, en etoso de
ghenerala malakordigho kaj nebonaj interrilatoj mi
elkreskadis. Verdira solinfano mi sentis min inter
multnombra frataro. Kvazau kukolido en fremda nesto,
kies hejmloghantoj chiel al mi malsimilis. Ilian
sintenon mi ofte konsideris stranga, ech
nekomprenebla.
Foje mi nevidata
gvate spektis fraton Isahhar, dum li kauris en vepro
masturbante. Tiutempe mi ankorau ne komprenis la
sencon de lia konduto, kiu shajnis al mi ridinda kaj
lautkrie mokis lin. Isahhar furiozighis, kaptis min
kaj ege batpunis. Veplorante mi kuris al la patro por
plende al li sciigi la okazintajhon. Pachjo
ekkoleris, venigis Isahharon, akre riprochis lin kaj
plej severe al li malpermesis masturbadon, asertante
ke lia pisilo chesos funkcii kaj defalos, se li
traktos ghin tiel malchaste. Mi tiam ghojis pro la
satisfakcio - sed poste mi ekkonis, ke la malsimpatio
de l' frataro kontrau ml ankorau pli profundighis
ekde tiu evento.
Memkomprene, mi
malkashis la aferon al panjo kaj konfidence demandis
shin pri la signifo de la "malchasta
konduto". Iom embarase shi ekridetia, perfingre
ordigis mian tauzitan hararon kaj apudsidiginte min
komencis rakonti pri du superbaj urboj, kiuj ne plu
ekzistas. Lau shia diro, ties enloghantoj trovi
plachon en tre dibocha vivmaniero, traktadis
malbonmore kaj maldece, dedichis sin al senbrida
voluptamo - ghis la Eternulo ege ekkoleris, per
incendio kaj sulfurpluvo detruis ambau urbojn kun
chiajhoj, savinte ununuran familion de ia Lot, kiu
laudire estis nia samdevenulo, eble frato de la
praavo Abraham. Senspire mi auskultis la impresan
rakontadon prl la ghisfunda ruinigo de Sodomo kaj
Gomoro. Imaginte la terurajhojn, mi sentis vibron che
la nuko kaj emis larmi pro la kompatinda sorto de la
vlrino, kiu pro scivolemo ighis salkolono. Ekde tiam
mi plore rifuzadis manghi platkukojn; vidante kiel
panjo salas paston, mi antautimis, ke mi hazarde ne
formanghu eron de la praonklino muellta je salpolvo.
Tiel mi sciighis
pri la senkompata puno, kiu trafis Sodomon kaj
Gomoron - sed kion slgnifas "malchaste
konduti", mi tamen ne komprenis.
Samtiel ne tute
komprenita restis por mi la malbonfana evento masakra
en Sihhem. Nur memoras mi, ke miaj fratoj Simeon kaj
Levi ununokte rehejmighis en shirpecigitaj vestoj,
ege sangante el abundaj vundoj. Multajn tagojn dauris
ilia resanigho, tamen pri la kialo de la akcidento
oni parolis nur en duonlautaj aludoj. Kiam mi
demandis panjon, kio verdire okasis, shi
chirkaufrazis kaj flankenturnis parolon, asertante,
ke temas pri afero, kiun mi ne ankorau komprenus. Nur
sufiche pli poste mi eksciis, ke iuj junuloj el
Sihhem atencis tiam nian fratinon Dina por sekse
misuzi shin - kaj pro tiu krimo Simeon kaj Levi,
atakinte la urbon, venghokompence masakris ties
virseksajn enloghantojn.
Vidu, panjo, chu
mi, damne, povas felichi, sciante, ke miaj fratoj
estas amasmurdintoj?
x
x x x
Benjamen,
frateto mia kara, orfeto povra, senpatrina - ja kiel
vi fartas nuntempe? Chu vi sanas, chu vi prosperas?
Nur unujara bebo vi estis, kiam oni disigis nin - nun
vi havas jam preskau tri jarojn. Ja kiu flegas vin?
Chu oni ne traktas vin maljuste?... Ho, se vi scius,
kiom mi antaughojis eksciinte de panjo, ke mi ricevis
frateton! Damne, fine mi ekhavos ververan fraton,
naskiton de mia propra patrino!
Jes, tiam mi
ankorau ne sciis, ke nia panjo naskinte vin forpasos
senrevene al la frida vastaspaca mondo de l' tenebro
poreterna. Chu eble jen denova ekzameno de la
Eternulo? Kial, doninte al mi la fraton, Li samtempe
prenis de mi la patrinon? Chu jen tiu Dia justeco,
patro? Chiam vi asertadis ja, ke bone okazas, kion
Dio aranghas. Probable mi blasfemas, opiniante Liajn
intencojn enigmaj, misterplenaj, iom problemaj, ech
dubindaj - eble Li kreis la homojn nur por havi kiun
turmenti per ekzamenoj kaj tiel amuzighi en sia
izoleco - chu ne kredeblas?
Mortonte, panjo,
vi admonis min resti chiam virtama, modesta kaj
tolerema. Kredeble vi deziris, ke mi farighu kvazaua
vivmodelo por nia Benjamen. Mi ne sukcesis, panjo. En
la medio de senchesaj ofendado, humiligado kaj
maljustajhoj, chu oni, damne, kapablas resti modela,
senriprocha? Oni devas ja spiti atencojn, oni devas
iamaniere defendadi sin por konservi homecan dignon,
por pruvi almenau al si mem, ke oni kapablas fronti
malicajn atakojn de stultuloj. Char lukti kontrau
stulteco - chu ne estas konstanta homa devo?
Mi eltrovis do
efikan rimedon, kiel teni miajn fratojn en senchesa
angoro pri heredotajhoj, bone sciante, ke ghuste tio
estas malforta flanko de ilia karaktero. Mi
pretekstis songhojn, kiuj shajne auguris miajn
estontajn honorigojn, bonfarton, ech gloron
preskaureghan. Plejparte estis nur simplaj alegorioj
facile klarigeblaj, por ke miaj malspritaj fratoj
povu ilin dechifri - ekzemple pri iliaj dek
grenfaskoj, kiuj humile klinighis antau tiu mia - kaj
similaj stupidajhoj. Kaj oni imagu: la blago efikis!
La fratoj parte ekscitighis pro miaj fieremo kaj
malhumileco, parte zorgumis, chu la auguroj eble ne
pravighos estontatempe. Nemirinde do - ili grave
ekmalamis min.
Aldone, por
pliintensigi iliajn envion kaj antautimon, mi
ellogadis de la patro diversajn pruvetojn de lia
favoro, kio chiam rezultigis malpacighon che mia
frataro. Iliaj kolero kaj malsimpatio kulminis,
postkiam la patro donacis al mi belan multkoloran
kitelon, kiun li por mi achetis de nomadaj
foir-vendistoj el Oriento. Sed ghuste tiu donaco
ighis por mi fatala...
Ho, kian angoron
mi suferis tiam, sur la pashtejo lontane de nia
hejmo!... Damne, ech hodiau revidighas al mi detaloj
de la tiama evento: kiel la fratoj kaptis min subite
kaj katenis - kiel ili interkonsultis kiamaniere
senvivigi min - kiel poste Ruben persvadis ilin, ke
ili nur sinkigu min en malnovan senakvan puton - la
ena humida malvarmo kaj precipe la terura antautimo
pri iompostioma mortado pro malsato... ho fi!
Kio esperige
eksonis poste la blekado de kameloj - jen ja
karavano! Damne, ghi proksimighas - se mi vekrios,
eble oni helpos min!
Jes, oni savis
mian vivon, sed kontrau kia prezo! La friponaj fratoj
resuprenigis min el la puto nur por senghene vendi
min al la ismaelidaj negocistoj vojaghantaj el Galaad
en Egiption kun shargho de balzamoj. Ili ne rifuzis
acheti sklavon, des pli eble, se miaj fratoj malice
asertis, ke mi estas sperta songh-auguranto.
Do, almenau
vivanta mi restis. Kia bonshanco en la malfelicho!
Tamen kia humiligo - esti vendita de siaj fratoj...
Mi ech ne scias,
kiom oni pagis por mi. Versimile mi estis ne tre
altpreza, char la fratoj ech senvestigis min kaj
duonnudan transdonis al la achetintoj. Mian
preferatan buntan kitelon ili disshiris kaj makulis
per sango de buchita shafido, por ke ili povu kredigi
la patron, ke mi estis diskarnita de sovaghaj bestoj.
Povra shafido...
Kaj povra pachjo
- kiamaniere ili afliktis lin!
Tamen pleje
povras mia malgranda frateto Benjamen. De nun li
estos vivanta kiel sendefenda duonorfo oferlasita al
maljustajhoj de la malica parencaro. Adiau versimile
por chiam, senespere je revldo. Kiel sklavon oni
forkondukas min fremdlanden, mi tamen sentas min
kvazau liberigita. For de tiu kanajlaro, kiun mi ne
povas nomi samsanguloj! Ja kia morala mizero,
sangoparencan proksimulon fari nura komercobjekto!...
x
x x x
Ja kurioza
popolo, tiuj egiptoj!
Nekredebla
miksajho de klereco kaj superstichoj akompanas ilin
ne nur dumvive, sed ech postmorte. Kun infana naiveco
ili kredas, ke mortinto daurigas sian vivadon kaj
spiritan kaj korpan en alia, transa mondo. Tamen
shajnas, ke ilia paradiza mortintejo estas
konsiderinde malricha kaj per nenio provizita, char
la enirontoj devas chiujn vivbezonajhojn kunporti, se
ili volas en la ombroregno same bonfarti kiel dum sia
vivado surtera.
Kaj bonfarti ili
scias ja, damne kun ili! Kiom dibochemaj, voluptamaj,
gloravidaj ili estas! Cetere chio-chi plej klare
respegulighas en ilia shtatsistemo mem: ne la plej
prudentaj aghuloj estras, sed plej ambiciaj richuloj.
Kaj tiu plej alte postenanta ambiciulo nomas sin
faraono. Chiuj adoras lin kiel dion, absolute chiom
li posedas kaj senlime li potencas.
Kapturnigho
atakis min super la beleco kaj okulfrapa lukso, kiujn
mi ekvidis chie chirkaue, venigita en la urbon.
Damne, ech kredi al propraj okuloj mi ne emis,
rlgardante la superbajn templojn kaj palacojn - mi,
kiu kutimis al sobra modesto, ghis nun vivinte en
argila domacho kadukdifektita kaj tro malvasta por la
tiomnombra familio.
Jes, mirakla
lando shajnis al mi Egiptio. Chion mi trovadis bele
placha kaj shatinda - ja ech mia sorto mem shajnis al
mi ne tiel malfavora, kiel mi unue antautimis.
Kvankam sklavo, tamen mi atingis kromordinaran
postenon kaj ne estis devigata manlabori, kio
kompreneble al mi konvenis. Des pli mi povis
priobservadi chirkauajhojn.
Kio precipe
okulfrapis kaj daure altiradis mian atenton, estis la
egiptaj virinoj. En mia hejmregiono, en la lando
Kanaana miaj samgentaninoj surportadas ja pezajn
malhelajn vestajhojn, kluj dece vualkashas iliajn
korpopartojn. Tute male che la egiptinoj: oni dirus,
ke ili vestas sin kun ununura intenco emfazi sian
feminecon. Bone mi rememoras, kiel konfuzita mi
estadis dekomence, vidante virinojn en diafanaj
roboj, sub kluj klare konturighis defiaj kurblinioj
de alloga inkorpo... Mi ech hontis rigardi ilin
malkashe kaj permesadis al mi tian ghuon nur subokule
kaj palpebrumadaure. Tamen poiome mi tiom
plikuraghighis, ke ekvidinte belaspektan inon, mi
apenau povis forturni de shi mian rigardon. Nur
tiutempe mi konsciighis, ke belkreskinta virinkorpo
estas la plej perfekta kreitajho de la Eternulo. Kaj
baldau mi ekkomprenis, ke la korpokulto neforigeble
apartenas al la moroj kaj kutimoj de l' egiptoj, same
klel la naiva adorado je pluraj gedioj kun ties
komplika hierarkio.
Observante la
morojn en mia nova vivmedio, mi baldau ekkomprenis,
ke pri la karaktero de l' egipta socio estas same,
kiel pri tiuj hieroglifaj surskriboj, kiujn oni
situigas sur chiu vaka surfaco: Unue fremdulo
perceptas nur unuopajn bildetojn de ne tre klara
signifo, sed iompostiome li ellernas malkashi
kontinuecon; kaj dechifrinte aron da pentrajhetoj,
oni solvas ties veran sencon kaj ekkomprenas la ideon
de l' skribinto. Jes, mi ellernis legi ne nur en la
hieroglifajhoj, sed ankau en la animoj de miaj
mastroj. Ne estas nur hazardo, ke nek tie nek jene mi
trovis esprimojn poeziajn; nurnure malvarma, sobra
senpersoneco enestas. La reliefaj skulptitajhoj
chiuloke nur okulfrape akcentas supenaturan grandecon
de la superuloj, abundvorte prilaudante iliajn
laudirajn virtojn kaj heroajn farojn. Chio estas
monstroze monumenta, rigide patosa, malsincera kaj
hipokrite mensoga. Al intima poezio la egiptoj tute
ne inklinas. Chio nur kvazauas. Cetere mia mastro mem
- jen ja tipa ekzemplo, damne!
Ho, Potifar, vi
malestiminda, sagaca aghulo chielprofitema,
senekzemple shparema kaj modele avara! Ja ech min
achetante, vi senhonte marchandis kvazau pri ia
bruto. Kaj kiam vi poste invitadis min al via familia
manghotablo, kredeble estis nur merite de via edzino.
Cetere ech tiukaze vi elpensis specialan ruzon, por
ke mi ne povu tro manghokonsumi:
Unue vi chiam
rakontis al mi enhavon de via pasintnokta songho -
kaj finparolinte vi tujsekve ekmanghis, fervore
instigante min klarigi ties signifon kaj shajnigante
sin ege scivola. Anstatau manghi mi devis do babili
versimilajn elpensajhojn. Ki se al vi shajnis, ke mi
emas koncizigi mian paroladon, tiam per rafine
starigitaj demandoj vi devigis min priparoladi
bagatelajn detalojn, dum vi mem manghegis plenbushe,
konsumante la plej bongustajn produktojn de via
eminenta kuirejo. Nur post kiam vi shtope plenigis
vian ventregon, kun lauta rukto vi kutime shovis al
mi pladon de legomo, emfaze prilaudante ties bonfaran
kaj sanprosperigan valoron. Samtempe vi kvazau
envieme admiradis mian sveltan figuron, afekte
malbenante vian korpulentecon, kiu laudire
antauhaltigas vin manghi ghissate; damne, tion mi
vere ne rimarkis - sed kompense ml baldau malkashis
vian artifikon, vi fripono maldeca!
Malgrau chio-chi
mi ne kapablas kontraukoleri vin. Viaj kuglo-dika
figuro kaj memfida sinteno impresas tiom komlke, ke
vi estas pli eble moklnda - sed kontrauflanke ech iom
kompatinda. Ja neniam vi emas humuri kaj sherci,
senchese vi ion strebas, klopodas, aktivas kaj
fervoras, dum chiu-chi via penado celas nenien.
Nurnure ajhoj por vi chiom valoras, la ecoj neniom.
Honoravidulo vi estas, trofiera pri chiaspecaj
akirajhoj: pri via altranga ofico, pri la luksega
domo, pri bienoj, pri amaso da sklavoj, pri favoro de
l' faraono, pri via alloga edzino - ja ech pri mi
mem, kiun vi kutimis demonstri al viaj gastoj kiel
kuriozan sovaghbeston el ekzota regiono. Mi chiam
estis por vi io kvazau parolanta papago, kalkulscia
chevalo au pentripova simio.
Jes, pro via
animsimpleco vi ech ne kapablis kompreni, kiel ghenaj
por chiuj invititoj estis tiuj kunvenoj en via domo,
kiujn vi sagace nomis "festenoj de
spirito", char la chefa allogajho, per kiu vi
regalis la kunvenintojn, estis ne bongustajhoj rafine
pieparitaj - kiel kutimas en la egipta mondumo - sed
prezentado de miaj tieldiritaj songhauguraj kapabloj.
Estadis pli eble histrionajhoj ol festenoj. Al la
prave surprisitaj gastoj vi chiam proponis nur iom da
acideta vino abunde akvomiksita, laudire por ke ili
konservu klaran menson. Damne, mankis nur aldone
enspezi enirpagon, kaj impreso pri ia foiraktoracho
estus perfekta!
Jes, vere
stranga popolo, tiuj egiptoj. Pri multaj aferoj ili
lertas, diversajn malsanojn ili scias kuraci, iliaj
kleruloj amasigas abundajn manuskriptojn, iliaj
astroobservantoj prikalkuladas chion ajn sur la
firmamento, iliaj sacerdotoj priauguradas estontecon
al la superuloj - sed tute oni neglektas la
pli-malpli regule alternantajn jarperiodojn de
fekundigaj inundoj kaj de sekva ega tersekeco, kiu
rezultigas gheneralan malsategon tutlande. Damne,
endas ja iel racie organizi la aferon, chu ne?
Tamen - chu
estas mi, kiu zorgumu pri tio?
x
x x x
Kiom varmega,
sunoricha tago estis tiame!...
Preterpasante la
mastran domon, sur la teraso mi ekatentis larghan
manghotablon sharghitan de malsamspecaj fruktoj
eskvizitaj. Ege soifante, mi vigle ascendis la
terason por preni iom da allogaj bongustajhoj - sed
damne! chi-momente nur, kion mi vidas; sur kushmeblo
malantau la tablo, inter abundaj kusenoj situas la
mastrino en ombro de figarboj. Evidente shi dormas,
simila al superba leonino ripozanta dum postvora
siesto..
Kvazau hodiau mi
revidas tion:
Malbendamne -
kia pashtajho por la okuloj de sensperta, flavbeka
virgulo kamparana! Chu li iam povis neghenite
rigard-frandi tiom da femina karno harmonie
elstarigita sub la diafana vualrobo, kiu kapablas
kashi preskau neniom? Kaj kio ne vldeblas, kio nur
supozetas, tion skizas nun la ekscitita fantazio
proponanta malpudorajn imagojn pri la kashitaj
intimajhoj... Kia ghuego malsobre gvati la ravajn
kurboformojn de matura inkorpo - jen vidajho vere
unika! Damne, Eternulo, vi fakte chion povas, se el
nura ripo de nia prapatro vi kapablis elsorchl tian
belegajhon agace efikan...
Jes, fascinita
mi gapis ne povante turni rigardon for de la incita
spektajho: jen ja prezentighas modelo de esencpura
femineco alloge sternita por dibocha amfesteno!...
Chu mi kulpas, ke mia virajho subite rigidas kaj
emfaze pretendas sian naturan rajton? Nemirinde ja!
Sed dlable, nun
mi ekrimarkls, ke la okuloj de l' kushanta ino estas
nur duonfermitaj kaj ke shi subokule observas min!
Pro embarasigho mi forkurontis, sed antau ol mi
kapablis movighi, la mastrino vigle eksidls, abrupte
alshovis antau min la pladon plenan de oranghoj kaj
leghere diris: "Chu vi soifas? Ja prenu la
fruktojn, ili bongustas!"
Poste shi
pigreme levis sin, oscedante strechis la korpon kaj
sen liveri al mi ech unu pluan rigardon majeste
fortretis, per moderaj balancetoj reliefigante sian
karnorichan gluteon...
x
x x x
Damne, kia enuo,
chi-tiela malagado!... Depost kiam onl forkondukis tlujn
du kunulojn, la reghan chefkelneron kun la kortega
bakistestro, la restado en jena malliberejo ighas
netolerebla. Kun tiuj du almenau interbabili eblis.
Ba, povruloj -
ili fakte kredis, k« ml scipovas eksplikadi songhsignifojn;
kiom naiva ideo! Ne songhojn, sed homojn oni dechifru
por antauscii ilian estonton. Mi simple ellernis
diveni karakteron de homoj lau iliaj konduto kaj
sintenado - jen chio, kamaradoj.
Pri vi, moshta
estro de kortegaj bakistoj, scias ja kiu ajn, ke vi
adis defraudi abundon da faruno el la regha
provizajho - damne, kion alian povis do la faraono
fari ol mortopuni vin por chies averto?
Kontraue vi, chefkelnero,
laudire montris nuran mallertacon che solena festeno,
tropleniginte la reghan pokalon. Kelkaj gutoj da vino
elvershighis kaj la ofendita faraono en malbona humoro
ordonis enkarcerlgi vin. Probablis do, ke lia kolero
baldau pasos kaj ke vi reatlngos vian antauan
poetenon, char - lau onidiro - la juna faraono shatas
justecon. Vi tre gojhis pro mia pribonshanca auguro
kaj preskau larmis pro kortusho, forironte. Bone mi
rememoras, ke vi
jhuspromesis pledi por mi che la regho. Nu, vershajne
baldau vi forgesis, char jam sufiche da tempo
forpasis depost tiam, kaj mi - damne! - chiam ankorau
sidachas en jena malbenita ejo. Chi-foje do restis
mia songhauguro senprofita. Ba, ne gravas, almenau
ion por amuzighi mi havis.
Chu aliaj
interesatoj ne trovlghas? He, gesinjoraj moshtoj - chu
neniu el inter vi deziras songhprofetigi al si?!
Hola, hola, mondumaj grandsinjoroj, noblaj
sinjorinoj, charmaj virgulinoj - degnu alpashi, mi
priservos vin per favora antaudiro pri via brila
estonteco! Specialan rabaton vi ghuos hodiau! Damne,
chu neniu scivolas pri sia bonshanco?
Enuo, enuo -
teda enuo...
Se mi almenau
povus klarigadi signifon de miaj propraj songhoj -
sed estus ja stultajho: unue je songhaugurado mi ne
kredas - kaj krome, veklghinte mi chion songhitan
tujsekve forgesas. Tamen - ne chion, verdire - unu
songhon mi memortenas bonege, char tiu fatale influis
mlan sekvan sintenon. Damne, ghi procesis ja tiel
sugeste, ke ech hodlau mi kapablas plej detale reriveli
ghln:
Mi banighas en
vasta maro. Naghante mi petole shvebas tra la akvo -
sed sublte mi eksentas, ke io komencas malhelpl miajn
movojn, supozeble estas algoj - tamen strebante liberighi
mi konstatas, ke ne algoj, sed longegaj haroj estas,
kio serpentamaniere chirkauvolvas miajn membrojn kaj
malebligas movighi - ega forto tiras min malsupren
kaj minacas dronigi - jes ja: evidente monstra
polpo chirkaupremas min per pluraj alsuchpovaj tentakloj,
abonena polpo kun du kugloformaj kapoj, el kiuj rigide
gapas po unu okulo bllndaspekta! Teruro kaj nauzo atakas
min - sed subite mi ekkomprenas, ke ne polpaj
tentakloj sed feminaj gamboj estas, kio katenas min -
popare ili chirkaukruras mian korpon, elaste adheras
che mia hauto, kvasausuche fiksighas al miaj dorso
kaj gluteo — kaj samtempe ambau polpokapoj shanghighas
je mambuloj de ia ina estajho nevidata, ghemelkune
ili flosas che la akvonivelo kaj kajhole tushas mian
visaghon per siaj cicoj burghonaspektaj - kaj jen
ankau malica vocho moke audighas: ja prenu la
fruktojn, ili bongustas... bongustas... bongustas -
kaj nun mi eksentas, ke ia kavajho minacas absorbi min,
vane mi luktas por liberighi, senshance mi baraktas -
la enigho estas jam neevitebla, mi ne plu kapablas rezisti
- la nedifinebla ajho jam per potenca ensucho glutas
min - sed mirinde, la enshova procedo tute ne
malagrablas, male: enpenetrante mi sentas infanecan
ghojon - delica varmo chirkauas - bongustas -
bongustas - kaj subita voluptego konvulsia trairas
mian korpon elfunde, liverante senmezuran ghuon ghisnune
nespertitan...
x
x x x
Dum kelkaj tagoj
post la ekstravaganca songho mi evitadis renkonti la
mastrinon, char - sen scii kial - mi estis konvinkita,
ke ghuste al shi esence rilatas tiu mia erotika
songhosperto. Mi kvazau timis, ke shi iel ne divenu
tion lau mia sinteno.
Tamen - ju pli
mi rifuzadis subighi al la seksdelicaj fantaziajhoj,
des pli avide mi deziris, ke la songho ripetighu. Sed
vane. Dum sendormaj noktoj mi ade renversighis en mia
lito deflanke alflanke, sopirante en la tenebro
reimagi Shian allogan, incitan figuron - denove mi
kvazauspektis Shin kushi sur la kusenoj, mi
fantaziis, ke chi-foje Shi ech invitis min kunghuadi
la seksvolupton - duondormis mi kaj duonrevis... Kaj
en tiu strange labila animstato, kiam la spirito
shvebas inter maldormo kaj eksongho, en mia ekscitita
fantazio rivelighis malpudoraj seksludoj, en kiuj ni
ambau kunaktoris, senghene uzante plej variajn
teknikojn de geigho, pri kiuj mi mem ech ne sciis,
chu ili estas entute realigeblaj; tamen senbride mi fikciis,
dume praktikante malchastan memtushadon lau la metodo
de frato Isahhar, kiun mi iame primokis...
La libido tute
superregis min. Pri nenio alia ol pri Shi mi kapablis
pensi, kvazau obsedita mi kondutis. Preskau chiunokte
mi rlpetadis la pasioplenan riton de fiktiva kunigho,
chiam strebante pleje prokrasti la momenton de supera
delico. Feliche mi konstatis, ke la iama averto de l'
patro pruvighis blaga, char mia virorgano tute ne
defalis, sed funkciis perfekte.
Dum tiu tempo,
renkontante Shin, mi vole-nevole okulgustume taksadis
la proporciojn de Shia korpo - kaj iom post iom en
mia animo vekighis fantastika sopiro travivi
amkontaktighon kun Shi ne nur fikcie, lauimage en
frauleca solejo, sed tute reale, en efektiva duopa
intimo. Kaj chi-mia intensa dezirego versimile ech
manifestighis per mia ekstera sinteno, char kiomfoje
niaj vidoj renkontighis, chiam Shi forte
vangorughighis kaj embarase flankenturnis la
rigardon... Damne, chu eblas?! Chu shiaj pensoj fakte
direktighas al la sama celo kiel tiuj miaj?
Prenu la
fruktojn... ili bongustas... Chu Shi eble jam tiam...?
Jes, nun mi jam
certis, ke nepre ontas la fatala momento, kiam ni
restos nur duope solaj kaj poste... damne, mi ne
kuraghis finpensi...
Tamen kiam tio
okazu? Chu chi-nokte, chu dum la morgaua matenigho,
chu post la venonta plenluno?... Tage-nokte ml
atendos. Chu mi ne brulkonsumighos pro la sopirego?
Sed nelonge dauris.
En unu festotago vespere, sklavino alvenis por al mi
mesaghi urghan inviton de la mastrlno. Jen do mia bonshanco!
Nun okazu, kio okazontas, je chio mi jam fajfas...
hodiau Shi devos al ml subighi, volupte Shi devos
barakti en mia brakumo kaj plorsingulti pro delico de
spontanea, senbrida amorado, kiam chiuj sensoj koncentrighas
al tiu unusola kapturniga travivajho unika, kian Shi
kredeble neniam povis sperti cheflanke de sia
sentauga edzacho porkograsa...
Nun ek do, mi
malevitu la aventuron! -
Agace superba Shi
vidighis, starante en subtila diafana robo che
fenestro, dorse al la pordo, tra kiu mi eniris. Damne,
kia rafineco, kiam vi leghere malstrechis la korpon,
kunmetinte la manojn postnuke, por ke la malfruaj
sunradioj skizu la allogajn konturojn de via figuro
tra la loza vualvestajho, kiu nur akcentis la suban
nudecon...
Kaj kia
artifiko, kiam vi turninte vin kvazau vi ektimis pro
mia jama cheesto kaj ordigante vian veston ne
neglektis kvazau senvole emfazi la richecon de la
brustofruktoj, pro rigardo al kiuj atakis min dolcha
kapturnigho kaj stranga vibrado ie che la hipogastro...
Versimile
nurnurajn stupidajhojn mi parolis dum la sekva vid-al-vido
kvazaukompleza - char solsole pri tio mi devis pensi,
kiamaniere eki la amludon. Ja ghis nun mi ne geighis
ankorau, sekve mankis al mi spertoj pri respektiva
sekskonduto; danne, chu mi ne ridindigos min per io
maldeca au chu mi ne kauzos al Shi doloron au
abomenon per ia malghustajho?
La tempo
pasantis kaj mi chiam nur babilachis pri nenio kaj
cerbumis, kiamaniere kunkoitigi Shin. Perokule ni
shtelfrandls promesdonajn bongustajhojn de Shia
plenforma korpo, kiuj antauanoncis dibochan festenon
- kaj dume mi sentis, ke mia seksajho jam enormas,
eble estas ech rimarkebla sub la tuniko - malbeninda
situacio, nun kion ml faru! Jam mi pretis disigi la
agrafon de mia kitelo - kiam Shi subite alpashis kaj
mantushis min...
Malbendamne -
ghuste tion Shi devis ne fari! Kvazau svenonta mi
sentis min pro Shia ektusho - la narkota bonodoro
emananta el Shia korpo, la ebriiga tushapudeco de
Shiaj inajhoj, la intensa femineco koncentrigita en
ektusho de Shia varme mola polmo - chio-chi min igis
tutperpleksa. Antau miaj okuloj malhelighis kaj ie interne
shajnis al mi audi severan vochon: Ne faru, Jozefo! Ne
faru! Cetere estis superflue; ech se mi estus kion
ajn volinta, la originan intencon mi nepre ne povus
efektivigi, char sammomente mi eksentis, kiel mia
seksenergio neniighas...
Hometoj oraj,
chiuj rlgardu: jen amanto tro ambicia, kiu alhastis
por adultigi la edzinon de sia propra mastro - kaj
jen kiel li sukcesis! Kia skandalo - chiuj primoku
lin!
Prave vi
komencis pugnobati, slnjorino, la sklavon, kiu kuraghis
shtelonti vian chastecon kaj ne kapablis finfari.
Kitelo-nekitelo, egale mi estas nudigita ghis la
fundo de mia memo - nenio restas ol fughi... sed klen
ja, kien eskapi for de mi mem?!
Kaj kio sekvis
tuj poste, estis nur konsekvencoj tute normalaj.
Skurghu nur, kolego sklavo, skurghu plenforte,
stupidulo, vipu min ja ambaumane, por ke la dolorego
superu chion, kio kriegas en mia elrabita interno!...
x
x x x
Chu ankorau
nesufiche da fiajhoj? Chu denovan hororon necesas
sperti? Malbena mia scivolemo, kiu devigis min surgrimpi
la kradon de mia subplafona fenestreto, kiam ekestis
tiu tumulto ekstere; prefere mi devis ne fari tion,
neglekti la tutan aferon, ne auskulti kaj ne rigardi
- char kion mi ekvidis?
Meze de la vastespaca
korto - jen rlgardu! - atletstatura nigrahautulo duonnuda,
per dikaj chenoj katenita che fortika paliso. Iom
fore pretas tri gvardiistoj fortstaturaj kun longaj
skurghoj enmane; ekzekutontoj probable.
Nu jes, pasintvespere
mi ekaudis ja onidiron, ke iu negro audacis instigi
sklavribelon kaj, malsukcesinte, hodiau li estas
ekzekutota - do jen la preparoj, evidente. Aliaj
gvardianoj postenas rondchirkaue starante en
malstrecha pozo - kaj malantau ili, korpo che korpo,
premamase abundas gesklavoj. La tuta kortospaco plenplenas
de ili. Senmove kaj senbrue ili staras - indiferenta
homamaso.
Kaj jen subite:
en largha fenestro ghuste kontrau mi trans la korto -
Potifar mem vidigas sin en sia solena unlformo gvardiestra!
Per triobla manplaudo li altiras chies atenton - kaj
post dramefika pauzo patose mansignas al la skurghotenantoj.
Kaj tiuj malhaste, senafekte ekas sian malnoblan
agadon:
Bato post bato,
la skurghoj trafas la korpon de la ekzekutato, sur
kies nigra hauto postsignighas sangorughaj strioj. En
regula, mashinsimila ritmo alterne vipas la knabegoj
la dorson, shultrojn kaj lumbon de la negro, kies
muskoloza korpo sub chiu bato konvulsie skuighas.
Dekomence li nur ghemas elprofunde - sed poste, kiam
la ritmo de vipado preskau nerimarkeble
plirapidighas, li komencas daure mughi kvazau vundita
besto - la skurghantoj bategas nun penplene, iliaj
shvitkovritaj vizaghoj sovaghmienas, iliaj okuloj vidigas
sangavidon, iliaj brakmuskoloj krevminace strechighas,
tamen sian kruelan agadon ili ne chesigas; tenante nun
ambaumane siajn vipojn, plenforte ili bategas - sango
jam torentas el la chifigita hauto de la negra dorso,
kies pecigita karno nun vidighas kiel ununura nauza
vundo. Orelshira vekriado de la torturata sklavo
regas nun la tutan spacon kaj certe audeblas
larghvaste tra la libera aero...
Ja kie vi
restadas, Eternulo, ke vi mem ne audas? Chu vi eble
ne komprenas negran lingvon? Helpkrioj de mortontoj
ja ne tre diferencas, sendepende de hautkoloro ili
sonas egale, ties signifon oni ne povas miskompreni.
Ja kial vi chi-foje ne audigas vian striktan malpermeson
NE FARU?! Se ne temas pri hebreo, chu ne estas via
afero? Damne, chu eble ne estis vi, kiu ankau la
negrojn kreis? Kiu do estis? Chu tamen ekzistas aliaj
dioj krom vi?
Vi malvochas,
Eternulo; chu ne audas vi, chu neglektas? Tute same
vi mutas, kiel jena homamaso chirkaustaranta.
Tutpasive ili algapas la abomenan spektaklon anstatau
savi la kondamniton - ili estas ja pluroble pli
multaj ol la cheestantaj gvardianoj - ja kial do,
kial?! Sugestu al ili, Eternulo, ke ili agu iamaniere!
Chu ili ne audis tiun longan nehomecan ekhojlon, kiun
elbushigis la mortanta povrulo - chu ili ne vidis la
agonian fortostrechon de lia torturita korpo? Jen
rigardu, nun la eksa homo jam pendas de sur la chenoj
senmove, simila al senforma maso de sangmakulita
brutkarno!...
Ho, Eternulo,
kian misgenton vi fushproduktis, kreinte la homon! En
la tiama sesa tago fatala, kial vi ne preferis jam
ripozi? Ja chiu surtera speco de bestoj kaj ech de
kreskajhoj celas sindefendi, protekti sin mem kontrau
atakoj deflanke de aliaj specoj - sole la homoj
interbatalas kaj senchese cerbumas, kiamaniere
masakri unuj aliajn. Kaj interluktante ili uzas ne
nurajn ungojn kaj dentojn, kiel faras chiuj bestoj,
sed produktas artefaritajn mortigilojn por sklavigi
alitribanojn. Vere misan modelon vi starigis,
Eternulo, kreinte la onidiran estron de la mondo!...
Chu mirinde, ke
post tiu hodiaua travivajho mi ekdubis, Dio, pri via
vera ekzisto? Jes ja, pachjo certe konsternighus kaj
konsiderus mian ekpenson nepardonebla peko grave
punenda. Bone do - se vi punos min, Disinjoro, tiam mi
almenau certos, ke vi fakte ekzistas. Dum mia
infanagho al mi sufichis simple kredi, simile kiel
oni kredas fabelojn sen pritaksi ilian pravecon; la
kredo estis agrabla kaj neniel primeditenda, char la
vivado mem estis malkomplika, senproblema. Sed maturighinte
oni chiam pli kaj pli sentas ian malharmonion inter
tiu spontana, naiva, infaneca kredo kaj racia konsidero.
Tiujn ambau oni bezonas: sen uzadi raciajn kapablojn
oni memvole kondamnus sin resti blindighema malprogresulo
- kaj forjhetinte la religian kredon, oni sentas sin
seniluziigita, kvazau prishtelita je peco de sia
animo; senkreda vivado fridas... Kia dilemo!
Mi petas,
petegas vin, Eternulo - se vi fakte ekzistas, rezultigu
al mi pruvon pri tio! Nur unufoje mi ekaudis vian
vochon - tamen chu eble ne estis nur produkto de mia
ekscitita fantazio? Mi petas, ne lasu min shanceliri
tra la malfavora mondo sen apoga bastono de la kredo
je ia supera potenco, kiu prudente direktas chies
agadon al bonaj celoj. Direktu la homgenton lau
ghusta vojo al daura repacigho, liberigu chiujn
sklavojn kaj ne permesu, ke unuj subpremu aliajn... Chu
troa tasko? Versimile ne eblas efektivigi tion
tujsekve, char eble ech Dio ne kapablas fari tiom
egan miraklon je unu fojo, subite, senprokraste - kaj
mi ne emus ja morti sen ghisatendi la konvinkan pruvon...
Chu vi scias do,
kion? Pruvu al mi vian potencon prefere per io alia,
de mi facile perceptebla: igu min eliri el jena malliberejo,
donu al mi povon ade bonfari al bezonantoj, renkontigu
min kun miaj patro kaj patrindevena frato Benjhamen,
permesu al mi puni la aliajn fratojn pro ilia peko
kontrau mi farita kaj fine montri al ili mian
noblecon per indulga pardono. Se tion chi vi
rezultigos, neniam plu mi pridubos vian ekziston, sed
adorados vin dumvive kaj disfamigos vian gloron tra
chiuj regionoj de la vastevasta mondo...
Sed damne - kiom
longe ankorau?