III

Unu jaro jam pasis. De chio, kion oni timis, nenio okazis. La vintro estis tiel varma kiel la somero. La sezonoj diferencis unu de la alia nur per la diferencaj produktoj, kiuj estighis, kaj lau la tempo de ilia maturigho. Lasse jam starigis almanakon. Per tio chiun tedan samecon de la manghajho oni evitis, kaj oni fartis bonege. Do oni havis kvar sezonojn po tri monatoj: la Pizango, la Panfrukto, la Daktilo kaj la Kokoso. La Pizango au Januaro—Marto maturigis ananasojn kaj oranghojn; la Panfrukto, Aprilo—Junio, maturigis gigantajn fragojn kaj figojn; la Daktilo, Julio—Septembro, maturigis persikojn kaj cherizojn, la Kokoso, Oktobro—Decembro, maturigis abrikotojn kaj morusojn. Krom tio oni senchese alternis per melonoj, granatoj, maizo, pizoj, faboj, tiel ke la manghajharo estis chiam nova kaj senlime shanghebla. Char neniu laboradis kaj la varmo estis granda, oni povis manghi nur malmulte. Kaj char la surshipa nutrajho chefe konsistis en salhava manghajho, la frnktoj formis longdauran kuracadon kontrau la skorbuto, kaj pro chi tiu kuracado la manghado de vegetajhoj iom post iom farighis kutimo. Kelkaj sporadaj provoj manghi viandon estis punataj per stomakaj doloroj. Maljuna drinkulo jam elpensis manieron aliigi per fermentado la kokosan sukon en ebriigan trinkajhon, sed li farighis tiel malsana, ke ghin ripetis nek li nek iu ajn alia. Sekve de tiaj simplaj nutrajhoj la pasioj mildighis, kaj nur afablajn vortojn oni elparolis. Envio ne povis naskighi, char chiuj havis la por la vivo necesan, kaj tumultoj ne okazis. Kolerego kaj malamo malaperis, kaj estis tro varme, diris la shipestro, por ke oni ekdeziru kvereli. Post kiam oni dekutimighis pri vestoj, kiuj ja dispecighis, oni kutimighis iri duonnude, kaj fine viroj kaj virinoj sin vestis nur per basko da dense plektitaj folioj. La infanoj iris tute nudaj.

Por pasigi la tempon oni elpensis ludojn, pilkludojn, ekskursojn, naghadojn, boatveturadojn, kaj antau chio la infanoj ekmontris grandan emon suprengrimpi la arbojn, che kio ili baldau akiris grandan lertecon. Krom tio Lasse fondis kvar grandajn festenojn: unu je la komenco de chiu sezono. Kaj kun senhipokrita ghojo oni iris saluti chiun novan rikoltotempon, char la ghojo ricevi varion de la manghajho estis sendube tre launatura. Tiam oni kuniris por ludi tutan tagon. Viroj, virinoj kaj infanoj dancadis chirkau granda brulejo de la jhus rikoltitaj fruktoj, kaj la unue maturighintajn fruktojn oni oferis al la malavara Donacinto same kiel iam oferis Abel kaj Kain al Dio, kaj tiun kutimon chiuj, ech Peter Snagg, opiniis tiel belega kiel laubiblia.

Peter Snagg jam provis estigi libereklezion kaj volis lautlegi predikon al ili, sed chio shajnis tiel gajige stranga, kaj kiam li preghis por la estraro kaj la militistaro, tiu pregho estis neniel aplikebla al la tieaj kondichoj. Kaj che la konfeso neniu ajn provis esti sincera, char neniu havis pekojn.

Konsento, paco kaj kvieto karakterizis la tutan socion; oni chesigis la uzadon de chiuj severaj vortoj, kaj fine oni alparolis unu la alian per karesaj nomoj. Kiam infano naskighis, oni eksentis grandan ghojon, kaj ghin oni akceptis en la socio dum ludoj kaj kantoj kiel donacon de la naturo, kies indecon ne estigis la bruta aparta konsidero pri la infano kiel kapitalo en la mano de la gepatroj, kaj ghin oni ankau ne rigardis kiel sharghon au punon. Kiam junulo kaj junulino ekdeziris naski infanon kune kaj farighi amikoj, ili tion sciigis al Lasse, kiu tuj solenis la ghojan okazintajhon per festeno, sed la du gejunulojn oni ne enregistrigis au devigis fari promeson obei unu al la alia, tiel ke, se unu ekdeziris manghi figojn kaj la alia pizangon, nenia legho povis ilin devigi manghi la samon. Char krom tio chambroj bonordigotaj ne ekzistis, nek vazoj lavpurigotaj, la edzino ne bezonis esti obeema al sia edzo, kaj "malkunigho lau lito kaj sidejo" estis deviga, char ekzistis nek lito nek sidejo, sed nur amaso da folioj sub arbo.

Do, chio estis plejeble senghena, sendeviga kaj simpla, kaj la patrinoj ne bezonis kontroli siajn filinojn, char ili ne bezonis timi, ke bofiloj edzighu pro mono kun filino au ke la filinoj nasku infanon nepermesite, char estis konsiderate kiel granda beno naski infanojn kaj la staton, en kiu trovighis junulino graveda, pro tio oni ankau nomis "benata".

Nur unu afero malhelpis la kvieton de chi tiu insulo de felichuloj; tio estis la memoro pri la pasinteco, kiu sin prezentis precipe dum la songhoj. Do, oni ofte audis la dormantojn krii. Maljuna forghisto ofte songhis pri la ankroforghejo, eksentante la gardiston vekanta lin per piedbato en la flanko. Barelisto, kiu shtelis iam, char li havis tro multe da infanoj, nokte songhis, ke la infanoj ploregante postulis panon, kaj vekighante kaj vidante la sunon lumigantan la chiam fruktodonantajn arbojn, li ekploris pro ghojo kaj surgenuighinte li dankis al Dio pro chio bona; sed tiam la penso pri la estonteco ekokupis lin. Tiam helpis neniaj konsoloj. Jen la demono de socio, alie tiel felicha: la penso pri la estonteco. Vidante, kiel felichaj ili estas nun, ili ne povis sen timego pripensi, kiel ili estos iam, se ekzemple shipo alvenos por ilin forpreni. Tamen neniu ajn el ili havis kauzon esti malsana pro nostalgio, char malantau ili trovighis au pundomo au kazerna servo, kaj pri tio neniu sopiris. La memoro pri la pasinteco kaj la timo pri la estonteco estis do la fantomoj, kiuj ilian felichan kvieton malhelpis, kaj tiel la kuracisto kiel ankau Lasse meditadis pri rimedo, sed senrezultate. Sed kion ili ne povis elpensi, la hazardo elpensis.

Iutage la forghisto eniris la arbaron por sin refreshighi post sendorma nokto. En rokshirego li ektrovis arbuston portantan bluajn berojn, kiun li ne vidis antaue. Li ekprenis kelke da beroj en la manon kaj manghis. Ili ne estis bongustaj, sed li ne atentis pri tio. Kaj tiam li iris hejmen, t. e. al la arbusto, kie li posedis sian folioamason por la nokto. Tie li renkontis sian edzinon. La forghisto estis gajhumora, parolante sensencajhon.

"Mi kredas, ke vi prenis guteton da drinkajho", diris la edzino ankorau memorante la pasintecon.

"Kion vi diras?" demandis la forghisto mirigite.

"Brando!" diris la edzino shmacante kun la lango.

"Brando? Pri tio mi audis neniam, kio estas ghi", diris la forghisto mirigite.

"Se vi ne memoras, kio ghi estas, vi certe memoras, ke vi restadis en la karcero de Karlskrona!"

"Karlskrona! Mi vin tute ne komprenas, edzino."

"Tiaokaze vi perdis la memoron", diris la edzino.

Kaj ghuste tio farighis al la forghisto, kaj per tio la eltrovajho estis farita. La kuracisto tuj kolektis la berojn kaj fordonis el ili al la tuta kunestantaro kiel rimedon kontrau sendormo, kiel li opiniis, kaj chiuj manghis, ankau la kuracisto, sed Lasse faligis la siajn teren, "char", li pensis, "oni ne scias, kion oni povas lerni el la pasinteco, kaj la estontecon neniu konas."

<< >>