II

Post sep tagoj da penoj kaj sendormo la vojaghantoj estis tiel lacegaj, ke ili tuj kushighis sur la tero por dormi sub la arboj, kreskantaj sur la bordo, sed Lasse Hulling kaj la shipestro foriris por esplori.

Ili neniam antaue vidis tiel strangan, belegan landon; jen ilia unua observo, post kiam ili estis devigitaj demeti siajn vestojn pro la varmego. Kio ilin mirigis antau chio estis ektrovi je tiel norda latitudo — char ili estis ankorau tre norde de la ekvatoro — tiel varman, tropikan klimaton; sed ili baldau ektrovis la kauzon en vulkano, kiu altighis malkrute kiel bastiono kontrau la norda vento kaj samtempe pro sia subtera varmeco aliigis la insulon en orangherion. Chie ili vidis palmojn kun daktiloj kaj kokosoj, artokarpojn, bananarbojn au pizangojn, specon da orangharbo, ananasujojn, flgujojn, gigantajn fragujojn, melonujojn, kiuj au portas au portos fruktojn. Ke la tero konsistigis insulon estis sendube. Riveretoj serpentumis sub la ombroplena arkajho de tamarindo, kaj en la rugha granito ili ektrovis fontojn kun glacie malvarma akvo, kio ilin mirigis, char ili sciis, ke la tero estas vulkana.

Papagoj, kolibroj kaj tukanoj en rughaj, verdaj, bluaj, flavaj kaj orkoloraj plumoj chirkauflugadis en la arboj kun dolcha kantado — ne tia de la kriantaj ekzempleroj, kiujn ili jam vidis en kaghoj — sed nur tiajn bestetojn ili ekvidis. Ilia ekskurso iris sub la ombro de la arboj, tra florantaj herbejoj, kiuj etendighis ghis la marbordo. La varmo farighis chiam pli premanta, tiel, ke estis necese forlasi unu vestajhon post la alia sur la tero. Chirkau tagmezo ili surgrimpis la vulkanon, kiu shajnis estingighinta kaj chirkau vespero ili povis ripozi por la nokto che ghia malsupro sub aparta palmfolio ne timante atakojn de homoj nek de bestoj, char ili estis nun konfirmintaj siajn supozojn, ke ili sin trovas sur insulo malhavanta chiajn dangherajn bestojn au homojn.

Reveninte la sekvantan tagon al la loko, kie ili iris surteren, ili ektrovis la kunvojaghantojn etenditajn sub la arboj, sataj, duonnudaj kaj revantaj. Lasse, plej lerta kaj plej brava el chiuj, estis elektata prezidanto che la kunsido nun farata. Oni tre certe trovis la insulon treege bonega, sed necese estis pensi pri la estonteco. La unua demando koncernis loghejojn, char oni atendis la vintron. Lasse tuj respondis al chi tiu demando per tio, ke lau chiuj kalkuladoj estas nun vintromezo. Tiuj, kiuj deziras loghadi en mucidaj kabanoj, povas amuzighi derompante arbojn kaj ilin sensheligante per la ungoj, char chiuj iloj forestis. Tiuj, kiuj preferas kvieton kaj ripozon, povas kontentighi je budoj sub la arboj. La dua timo koncernis manghajhon. Lasse asertis, ke lau liaj observadoj pri arboj kaj herboj, manghajho ne mankos chi tie dum la tuta jaro, char kiam unu arbo chesos doni fruktojn, alia rekomencighos. La tria kontrauparolo venis flanke de la virinoj, kiuj timege antauvidis la tagon, kiam estos necese iradi sen vestoj. Lasse ilin atentigis pri tio, ke, char jam meze de la vintro ili estas duone nudaj, ili, kiam venos la printempo, nepre devos vole nevole iri tute nudaj pro la varmego.

Post kiam ili estis do trankviligitaj pri la manko de manghajhoj, vestoj, loghejoj, brulshtofo kaj akvo, nur restis kontentighi je la cirkonstancoj. Kaj ili kontentighis. Sed unu konsilon Lasse donis al ili: ke ili ne restadu chiuj sur la sama loko, sed disiru chien sur la insulo. Kiam komuna afero estas priparolota, li ilin kunvenigos per korno, kiun li certe havigos al si. Kaj tiam ili disiris, sed nur post kiam Lasse-n oni elektis chefo, kaj li estis faranta en tia kvalito paroladon, en kiu li ilin admonis al manghado, trinkado kaj ghojo, char nun ili estas venintaj al unu el la insuloj de la felichuloj, pri tio ne estas dubo, kaj li nur deziras havi profesoron Rudbeckius chi tie apud si, tiam li certe igus lin formanghi lian Atlantika-n kune kun ledaj kovriloj kaj chio.

Nokte chiu ekloghis sub kelke da folioj alkrochitaj al arbobranchoj.

Sed la sekvantan matenon Lasse kunvenigis siajn plej proksimajn amikojn, t. e. la shipestro, Peter Snagg, kaj la kuracisto. Haviginte al si matenmanghon post skuado de daktilarbo, Lasse atentigis pri certaj gravaj demandoj, al kiuj la estonteco respondos plej certe. La unuan demandon li adresis al la kuracisto: chu ili povos vivi sen viando kaj salo? La kuracisto opiniis, ke lau chio, kion li legis en libroj pri vojaghoj, ili che tiel varma klimato ech ne tolerus viandon, kaj koncerne la salon, la fruktoj enhavas tiom da saloj, ke ghi ne estos plu necesa.

Dum tiu diskuto ili ekaudis krion el la plej proksimaj arbetoj. Viron oni alportis, palan kiel mortinto kaj kun evidentaj signoj de venenigho. Che farita demandado montrighis, ke, logita de dezirego je viando, li per shtono mortigis birdon, kiun li volis formanghi, sed lin tuj ekatakis nauzo kaj koliko. La kuracisto ordonis, ke li ne plu provu manghi viandon, kaj tiamaniere la grava demando estis decidita.

La duan demandon prezentis Peter Snagg pri la enkonduko de publika diservo, popolregistrado kaj leghaj autoritatoj. Li konas la malicon de la homoj, kaj post kiam tia multo da sentauguloj restos dum kelke da tempo sen laboro, oni baldau vidos, kiel ilia socio estos ghenata de malpaco. Pro tio li proponis, ke la pregheja kompendio, de kiu li savis unu ekzempleron kune kun unu de la legharo, estu trastudata.

Lasse kontraudiris, ke nun, kiam chiuj kauzoj por malkonsentoj, nome manko de manghajho, vestoj kaj loghejoj estas forigitaj, ankau la krimoj chesos. Kiu volos shteli, kiam li havos pli ol sufiche da manghajho chiutage kaj ne bezonos iom kolekti? Kiu deziros mortigi, kiam kauzo por envio ne ekestos, char chiuj estos same richaj kaj potencaj? Kiu volos enpenetri domon, kiam neniu domo trovighos por ghin perforte penetri? Kiu volos mortigi infaneton, kiam la infanoj havos pli ol sufiche da manghajho kaj neniu bezonos timi trudi sin al la socio? Prove li volas preni la legharon kaj tralegi kelke da paragrafoj, la unue trovitajn.

Lasse, malferminte la legharon, legis:

"Unue: Kampara kodo. Tiun ni povas senriske malatenti, char ni ne havas bienulojn. Chu vi tion aprobas?"

"Jes", respondis la cheestantoj.

"Due: Leghoj pri heredo! Kion heredi? Figfolion au kokosan shelon? Estu forstrekote. chu ne?"

"Jes", devis respondi la cheestantaro.

"Trie: Konstruada kodo! Chap. 1. Kiamaniere difini vilaghan teritorion kaj dividi kampojn. Chap. 2. Kiamaniere surkonstrui grundon! Char nun tute ne estas konstruote au dividote, ni forstreku ankau chi tiun kodon, chu ne?"

"Jes", respondis la cheestantaro.

"Kvare: Eklezia kodo! Char ni ne havas preghejon, ni devas forstreki ankau ghin."

"Jes", respondis la cheestantoj.

"Kvine: Kodo kriminala! Ghi kompreneble forfalas sekve de tio, kion ni diris pri shtelado, pri rabo kaj mortigo, char la kauzoj forfalis."

"Jes", respondis la cheestantoj.

"Sese: Edzigha kodo! Chu vi volas prokrasti tiun demandon, ghis kiam la estonteco donos al ni iom da sperto? La edzeco ja dependas de la tero, kaj char terposedo ne ekzistas, ankau edzeco ne ekzistas."

"Jes", respondis la cheestantoj.

Peter Snagg kontraudiris.

"Nun", interrompis Lasse, "ni estas do forigintaj la tutan legharon, kaj nur la kovriloj restas! Tiujn Peter Snagg ricevos kiel memorajhon, chu ne?"

"Jes", ridis la cheestantoj, sed Peter ne kapitulacis. "Mi malkonsentas", li diris. "Kiamaniere socio povos ekzisti sen leghoj?"

"Auskultu, Peter", respondis Lasse. "La leghojn oni kreis por forigi la difektojn de la socio, socio malhavanta difektojn ne bezonas leghojn! Chu mi estas prava?"

"Prava vi estas", respondis la cheestantoj.

"Sed Peter Snagg", rediris Lasse, "pli preferas difektan socion kun leghoj ol perfektan sen leghoj."

Nun Peter ekparolis.

"Mi malatentas la demandon pri burgha legho, pri ghi estu lau via volo, sed socio sen religio ne povas ekzisti."

"Bone", diris Lasse, "pri tio vi estas prava! Religio estas necesa! Sed ni pripensu, chu la malnova religio taugos por niaj novaj kondichoj! Chu vi bonvolas min auskulti dum momento?"

"Jes", respondis la cheestantoj.

"Nun mi komencas che la komenco, diris Lasse, au per la unua peko. Nudaj la homoj iris en Paradizo, sed ili ne laboradis. Bone! Tiam nepermesite ili ekmanghis je la arbo de la konado kaj estis forpelataj chirkau la teron por labori. Nu, ni retrovis Paradizon, sed Paradizon sen ia arbo de konado. Ni do ne povus peki, ech se ni tion treege ekdezirus. Kaj ech farinte tion, oni nin ankau ne povas forpeli, char ni povus nenien ekiri, nek devigi labori, char ni ne havas ilojn. Do, la unua peko ne valoras, kaj ghin oni ne povas apliki al la nunaj kondichoj. Chu vi tion aprobas?"

"Jes", respondis la cheestantoj gratante la kapon, sed la shipestro, demetinte la chemizon, iris al la bordo por bani.

"Do", dauris Lasse, "char arbo de la konado ne ekzistas, peko ne ekzistas; char peko ne ekzistas, repacigho ne estas necesa, kaj per tio la tuta dogmaro senvalorighas. Chu vi tion aprobas?"

"La pruvadon oni devas nepre aprobi", diris Peter, "sed la naturdevena bezono de la homo pri religio ne estas tutdetruebla".

"Mi tion aprobas", respondis Lasse, "sed se estus naturdevene iri al preghejoj kaj orgeni, tiu bezono devus ekzisti che chiuj popoloj. Nu, ghi ne ekzistas che la sovaghuloj, do ne estas naturdevene dormeti en preghejoj, orgeni, alkrochi himnociferojn kaj ricevi monkolekton, sed tio estas akirita bezono. Bone! Kion oni akiris, oni ankau povas perdi. Restas do ekvidi, chu ni ne perdos la bezonon ricevi insultajhojn de drinkema pastro au fordoni la lastan bovinon, kiam la pastro lautlegos preghojn por mortinto ktp. — restas ekvidi, mi diras." —

La kuracisto sekvis la ekzemplon de la shipestro kaj foriris al la marbordo.

"Estas tro varmege por priparoli teologion", li diris.

"Sed", kontraudiris Peter Snagg, "la sakramentoj, la festotagoj, tiuj belegaj momentoj de felichega trankvileco!"

"La sakramentojn oni ne povas distribui, char ni ne havas sankte shmiritan pastron."

"Sed", respondis Peter, "oni povus iun sanktigi."

"Ne", diris Lasse, "tiam episkopo ja estos necesa, kaj ni ne havas episkopon. Cetere ni ne havas vinon, char mi ne vidis vinarbobranchon."

"Koncerne tion lastan", kontraudiris Peter, kiu estis jam malsekigita pro shvito, "la vinon oni povus anstataui per kokosa lakto, ananasa au figa suko."

"Neeble", diris Lasse, "char tiam estus necese falsi la tekston. Bone atentu: Jesuo diris al siaj dischiploj: Mi estas la vinberujo kaj vi estas la branchoj; li ne diris: Mi estas la kokosujo kaj vi estas la nuksoj, au: mi estas la ananasujo kaj vi estas la dornoj, au: mi estas la figujo, kaj vi estas la folioj. Do, se oni komencus falsi la tekston en unu loko, oni nepre falsu chion. Same ni ankau ne havas panon. Tiam oni devus preni pizangon kaj ananason kaj shanghi la formulon jene: Prenu kaj manghu chi tiun pizangon."

"Ne", diris Peter, "nun komencas farighi tro varme. Nun mi iras min bani; chu vi kuniras?"

"All right", diris Lasse, "ni forlasu la teologion!"

Kaj tiam ili iris sin bani.

<< >>