IV

Tri jaroj jam pasis post la elshipigho, kiam Lasse forveturis iutage al la plej malproksima parto de la insulo por ekzameni ankoraufoje ghiajn rimedojn por la estonteco kaj eltrovi, chu ghi povas elporti la fortan pligrandighon de la popolo, konstateblan dum la lastaj du jaroj. Li prenis malgrandan kanoton, en kiu padelante li kontraufluenveturis la rivereton sub la densa foliajho de la bananujoj kaj jam enpenetris la insulon kelke da mejloj. Laca pro la remado li elboatighis kaj, matenmanghinte sub cherizujo, li kushighis por dormeti.

Li vershajne ne estis fermanta la okulojn multajn minutojn, kiam li vekighis pro brukrakado supre en la bananujo, sub kies branchoj li kushighis. Li sekrete rigardis supren inter la folioj kaj tuj che la supro li opiniis ekvidi simion, kiu sidis sur brancho forigante per longaj ungoj kernojn el la grajnujoj de la bananujo, kiujn li poste enshovis en la bushon, superkreskitan per longa barbo. Lasse maltrankvilighis, char tio estis neatendita konkuranto, kiu — char ghin akompanis vershajne aliaj — faros al la shiprompighintuloj grandan malhelpon. Li decidis logi la simion al si por ghin au kapti au mortigi per shtono. Li foriris serchante melonon de plej granda, plej flavrugha speco, kaj kun ghi en unu mano kaj shtono en la alia li alproksimighis al la arbo, kie sidis la simio.

Unue li komencis shmaci per la lango: la simio ekauskultis kaj jhetis bananon sur la kapon de Lasse.

"Koko", daurigis Lasse, montrante la melonon. Sed la simio, anstatau respondi suprenrampis ghis la supro de la arbo, kiu kurbighis pro la shargho kiel pafarko.

"Koko, mia knabo", allogante diris Lasse, "venu chi tien, kaj vi ricevos ion bongustan."

Tamen Koko ne venis, sed piedobatis kaj kondutis treege maldece, tiel ke Lasse, kiu ne havis tempon foriri, eksplodante pro kolero, ekkriis: "Mil diabloj! mil diabloj!"

Je tiuj vortoj Koko shajne treege emociita eksidighis sur branchon. Ghi skrapis la nazon kontrau la shelo de la arbo, kaj la larmoj rulighis kiel puloj malsupren de ghia barbo. Lasse ghin audis ghemadi, sed li ankorau restadis sufiche malproksime.

"Nu, malbenata diablo, chu vi ne volas malsupreniri, malbenata diablo, por gustumi mian melonon?"

La emocio de la simio shajnis pligrandighi, kaj tiu de Lasse farighis ne malpli profunda, kiam li ekaudis homan vochon de supre de la bananujo.

"Patrolandaj tonoj, patrujo kaj amiko; miaj okuloj ploras pro via posteularo; neniam antaue la norda lingvo sonoris tiel dolche al miaj oreloj, kaj mia koro estas plena kiel vazo, kiel kalabaso, kiam la suno de la postsomero ghin plenigas je lakto kaj kerno."

"Mil diabloj! mi kredas, ke estas pastro Axonius", ekkriis Lasse. Kaj kun unu: "prava vi estas", la pastro malsuprensaltis, kaj daure chirkauprenante unu la alian la du samlandanoj alpremighis unu al la harhava brusto de la alia, sin banante en la larmoj de la pastro.

"Kiamaniere vi do alvenis chi tien?" estas la unua demando de Lasse. "Ni vin jhetis maren, chu ne? Chu iu baleno englutis vin por vin poste elvomi sur la teron?"

"Mi ne estas elvomita sur la teron", diris la pastro, "mi naghis alborden".

"Rakontu, rakontu", diris Lasse.

La pastro forvishis siajn larmojn per pizangfolio kaj sidighis sur shtonon. Poste li komencis la rakontadon.

"Kvazau songhe travivinte tion mi nun memoras, char ci — mi diras ,ci', char ni nin renkontis tiamaniere — char ci min memorigas pri tio, ke oni min eljhetis en la maron, sed la kauzon mi ne memoras."

"Ho, ghi vershajne estis suficha, ratio sufftciens, kiel diras Aristoteles."

"Kiu estas Aristoteles? demandis la pastro."

"Ho, pensis Lasse, li ankau jam manghis el la beroj! Nu, daurigu sen iu zorgo pri Aristoteles", diris Lasse.

La rakonto de la pastro:

Post kiam mi jam chirkaunaghis dum malcerta tempo, mi memoras, ke mi eksentis la fundon sub miaj piedoj, post kio mi albordighis insulon similan al tiu. Post kiam mi manghis berojn kaj trinkis akvon, mi kushighis por dormi. Vekighante mi eksentis strangan kvieton kaj trankvilon, kiujn mi antaue ne spertis. La naturo shajnis al mi malfermita libro, kaj la interrilato inter la kreitajharo kaj la kreinto shajnis al mi tiel simpla. Mi sentis, ke ia malhela pasinteco trovighis malantau mi, sed mi ne sciis kio ghi estas. Mia kapo estis malpeza, kaj neniaj prizorgoj okupis min. Bonhumora kiel neniam antaue, mi piediris internen de la insulo. Mi ne estis irinta longan pecon da vojo, kiam mi ekvidis viron kushantan antau idolo, kiun li adoris. Ho, mi pensis, mi alvenis al idolista lando, char miaj pensoj shajnis ankorau esti kunmiksitaj per malnovaj, neklaraj perceptoj. Duonfrenezighante pro kolero vidanle tian malnoblecon de la animo, kiu povis humilighi al figuro farita de homaj manoj, mi ekprenis shtonon kaj renversis la idolon. Tiam ci estus devinta cheesti! La viro kriegis kaj disshiris sian hararon nomante min idolisto. Post kiam li trankvilighis, mi demandis, kian religion li konfesas. Li respondis, ke li konfesas la mildan "nicaean'' dogmaron. Char mi ghin ne konis, li devis ghin klarigi al mi. Ghi estis la plej malsagha dogmaro pri kiu mi audis. Oni ghin do akceptis iam nur pro plimulto de kvar vochoj che la kunsido de Nicaea. Mi petis deklaron pri la dio, kiun ili adoras kaj pri la demando, chu ekzistas pli ol unu dio! Ne! li respondis; ili adoras la solan veran dion! Bone, mi respondis, tiam ni adoras la saman dion. Sed kiel do koncernis lin idolo alkrochita al pendigilo? Jes, ghi estas la filo de Dio! Estas netauga Dio, mi opiniis, kies filo toleris, ke oni lin pendigas. Tiam li respondis, ke mi tion ne komprenas. Mi tion volonte konsentis, sed li esprimis la esperon, ke vershajne chio farighos pli bona, kiam la sankta spirito venkos mian koron. La sankta spirito; vi do havas tri diojn? Li respondis, ke min gvidas ankorau la diablo, sed kiam mi estos liberigita de liaj ungegoj, farighos pli bone! Ho, vi havas kvar diojn? Kaj se min gvidas la diablo, la princo de l' mondo, mi petas la permeson sekvi lin. Se tiu, kiu min gvidas, estus kreinta la belan teron kune kun chiuj ghiaj belegajhoj, kaj se li estus la princo de l' mondo, mi lin konfesus. Kaj mi surgenuighis adorante la mondprincon. Sed tiam la viro ekkriegis kaj alvokis grandan aron da siaj samideanoj. Ili kunligis al mi manojn kaj piedojn. Post tio ili min kondukis al malgranda, stranga domo kun pendigilo sur la tegmento. — Kiu loghas chi tie? mi demandis. — Chi tie Dio loghas, char jen la domo de Dio, respondis unu el la nigruloj, char chiuj estis nigre vestitaj. Ho, Dio mia, princo de l' mondo, mi ekkriis, batu ilian impertinentecon per via fulmo! Vi, kiu loghas super la chieloj kaj havas la sunon, la lunon kaj la stelojn kiel vian subpiedan benketon, chu vi loghus en chi tiu domacho! — Nun la plej maljuna el la nigruloj alpashis al mi dezirante afable interparoli kun mi. Li diris, ke la dogmaro de Nicaea estas la dogmaro de la mildeco kaj pro tio li volas min konvinki per mildo. Li demandis min, chu mi volas ami hebreon, kiu suferis kaj mortis pro tiu dogmaro. Tion mi neis, char unue mi ne konis hebreon, kaj due mi volis ami neniun ol Dion. Tiam li ekkoleris dirante, ke mi iros al Infero. Char mi opiniis, ke, lau lia milda dogmaro, la infero devas esti bona loko, mi respondis: kun plezuro! — Vere, li ekkriis. — Tiam ili kondukis min en la domon de Dio! Che la pordo staris viro kun shparmonujo petante monon. Mi demandis, chu li montras sian dion kontrau mono? Tiam alvenis servisto, kiu ekbatis al mi la kapon per bastono. Mi petis lin esti milda al mi, char mi ja sciighos pri la dogmaro de la mildeco. Post tio ili min kondukis antau grandan pentrajhon. Ghi reprezentis la inferon. Plej supre vidighis maljuna, malafabla viro kun longa barbo, super li kolombo kaj che liaj piedoj shafido; chirkaue granda aro da aliaj idoloj kun flugiloj kaj sub ili la infero. Ghi tute ne aspektis alloganta. Aro da nigraj idoloj kun preniloj pinchis virojn, virinojn kaj infanojn che la plej doloraj lokoj kaj jhetis ilin poste en fajron. — Estas abomeninde, mi diris, kaj min ekkaptis blinda fervoro konverti chiujn tiujn malfelichulojn de ilia idolkulto. — Chu tio estas la milda dogmaro de Nicaea? mi demandis; kaj se la infero estas tia, mi ne volas esti Nicaeano! — Kaj tiam mi surgenuighis preghante por ili: Ho, Dio, kreinto kaj konservanto de l' mondo, enrigardu la korojn de chi tiuj malfelichuloj kaj mildigu iliajn nehumanajn, erarigitajn animojn. — Sed pli longe mi tute ne povis paroli antau ol oni min renversis kaj portis eksteren.

La sekvantan tagon oni intencis bruligi min vivantan, char mi ne volas kredi la dogmaron de Nicaea. Mi ghentile demandis la plej maljunan, chu ilia milda dogmaro ne havas iom pli mildan punon por krimo kiel la mia. Oni tion neis. Jen la brulejo pretigita kaj vestita per kostumo kun hontindaj bildoj de la princo de l' mondo kun kornhava kapo kaj eligita lango — pensu do, kiaj blasfemantoj — ili min kondukis supren sur la lignaron. Kantante himnojn kaj tenante idolajn bildojn antau mi, ili min preparis por morto. Mi neniam kredis, ke tiom sovaghaj homoj trovighas sur la insuloj de la maro. Nu, la momento alvenis, kaj mi kredis, ke chio estas finita.

Tiam la chielo kovrighis per nuboj, kaj elirante el la nuboj fulmo, ech fulmoj, ekbatis la didomon kaj la idolajn bildojn. — Jen, vidu, mi ekkriis, Dio renversas sian propran domon! Chu vi kredas ankorau, ke li loghas en ghi? — La nigruloj disiris, mi min forshiris. Preninte boaton che la bordo, mi ekvojaghis sur la maron, char pli preferinde ja estis perei per la mano de Dio ol per tiu de chi tiuj idolanoj. Nun mi estas chi tie, kaj mi nun intencas instigi vin al foriro kun mi, por konverti chi tiujn idolanojn al la sola vera dogmaro. —

Lasse atente auskultis la strangan rakonton de la pastro, sed je la fino li pli atente turnis sian rigardon al la vulkano, kiu, malproksime de tie, suprensendis maldensan fumnubon.

"Ni unue hejmeniru por priparoli la aferon kun niaj amikoj", li diris, "antau ol foriri por komenci nian konvertigan agitadon."

Ili enboatighis kaj hejmenremis dum instruoplenaj interparoladoj pri diversspecaj idolanoj kaj la deveno de la homaj herezoj. Kiam ili revenis hejmen, la chielo jam estis senlumigita de fumo, kaj malfortaj bruoj audighis el malproksime. Timo superregis chiujn, kaj oni ne sciis, kio okazos. La reveno de la pastro ne kauzis multan sensacion, char aliaj aferoj postulis pli da pripensado. La tutan nokton oni maldormis preparante la boatojn, kiujn oni prudente ankorau konservadis kaj tenadis bonordaj. — La chielo estis rugha kiel fajro, kaj tiuj, kiuj suprengrimpadis la arbojn por kolekti manghan provizon, povis vidi, kion ili faras, che la brilo de la vulkano. La tutan sekvantan tagon oni daurigis la plenigadon de la boatoj je akvo, fruktoj kaj folioj, char nun vershajne ilin atendos malsato kaj malvarmo. La bruego kreskis kaj la tero shancelighis. Je la tria tago oni ekaudis tondrokrakojn kaj el la vulkano elfluegis kvazau akvofalo da fandighanta brulrugha lafo.

Nun chiuj kuregis en la boatojn kaj dum doloro, plorado kaj ekghemoj oni forveturis de la Insulo de Felichuloj, kie la chiondonanta naturo ilin nutris kaj vestis dum tri jaroj, kie ili vivis trankvile kaj feliche sen malpaco au fervoro, kaj kiun ili devis nun forlasi por renkonti nekonatajn sortojn. .

Kiam ili jam atingis la de la bordo malproksiman maron, la insulo komencis subakvighi. La arboj malsupreniris sub la akvon, kaj la pintoj balancighis pro la ondoj. La iom malaltaj montetoj mallevighis iom post iom; fine ankau la keglo de la vulkano komencis esti atingebla al la bolshaumado de la ondegoj. Chiu ondego, enfalinte en la krateron, estis suprenshprucigata kiel vapornubo, rughkolora pro la ardanta lafo, blukolora pro la brulanta sulforo kaj verda pro kupro kaj aliaj metaloj fandataj malsupre en la grandega forno.

Kaj tiamaniere la Insulo de Felichuloj malaperis antau la vido de la malfelichuloj, kiuj sin nun fordonis al ventoj kaj ondoj por renkonti la morton au eble ion pli malbonan.

<< >>