INSULO DE FELICHULOJ
I
La trimastulo "Sveda
Leono" jam suprentiris la blind-velon kaj la
bonedvelon de la antaua masto antau la fortikajho de
Elvsborg, kaj oni ghuste levis la ankron, kiam unu el
la remboatoj de la dogano ekforlasis la bordon
signalante, ke la shipego ankorau ne devu forveturi;
sed la vento jam shveligis la velojn, kaj la shipo
strechis la ankroshnuregon. La doganistoj remis
plejeble rapide; finon de shnurego oni eljhetis, kaj
baldau la doganan boaton oni tiris apud la
shipkorpon. El la boato suprenrampis du junuloj, kaj
tra kanonpordo ili estis trenataj en la shipegon;
post ilin oni jhetis ledan sakon, kiu shajnis esti
ilia sola pakajho. Tiam la doganboato ree forveturis,
sed "Sveda Leono", kiu jam surlevis la
ankron sur la ankrotrabon, forveturis maren per
malgrandaj antauveloj, dum salutpafadis la kanonoj de
la dekstra flanko, al kio respondis la fortikajho.
"Sveda Leono" enhavis
sharghon da forghajhoj, drapoj kaj diversajhoj; krom
tio 500 pasagherojn, plejparte krimulojn,
alvenigitajn el ankroforghejoj, malliberejoj kaj
pundomoj, kaj ghi estis destinita al la kolonio Nova
Svedujo en Nord-Ameriko.
Post kiam la du junuloj estis pene
surrampintaj tra la subplanko kaj staris sur la
ferdeko, ili sin turnis malantauen, kaj, kvazau
ekhavinte la saman penson, ili eligis la langon, chu
al la fortikajho au al la lando entute, kiu bluete
malaperis iom post iom, tion difini estus malfacile.
Malsharghinte tiamaniere siajn patrolandajn sentojn,
ili ekserchis la kajuton de la shipestro en la
postajho por montri siajn legitimajhojn kaj doni
deklaron.
El la raporto, kiun ili nun donis,
oni eksciis, ke ili estas studentoj che la
universitato de Upsala, Dominus Lasse Hulling
kaj Peter Snagg, ambau plenpruvite kulpaj pri tio, ke
en la restoracio de la urbo kaj che drinkfesteno de
samprovincaj studentoj ili estis parolintaj malhonore
pri la regha profesoro Serenissimus Olaus
Rudbeckius kaj lia jhus eldonita centjarece kolosa
verko Atland au Manhem, en kiu la
gloron de la patrujo altigis la autoro tiom, kiom
ghis tiam oni ne pensis au antausentis, char la
nomita Serenissimus kun plena evidenteco estis
pruvinta derive, ke Svedujo ne estis malpli ol la
lulilo de la homaro. Pro ilia malsagha kaj malhonora
dubo la plicitatajn Hulling kaj Snagg oni jhetis en
malliberejon, sed, char ili kondutis maldece kaj
puninde en chi tiu restadejo pli malvasta ol saniga,
oni kondamnis ilin je "gatlopp" 1) kaj pundomo.
Ricevinte pardonon pro la speciala
mildeco de lia regha moshto, ili ekhavis la permeson,
sin forsavi el la regno kaj forvojaghi al Nova
Svedujo per "Sveda Leono".
La shipestro ricevis la deklaron
kun forta rido. Li nenion audis ghis nun pri tiu
libro "Atlantika" sed sciighinte, ke
ghi pretendis pritrakti ion tian, ke Svedujo estas la
subakvighinta "Atland" au la Insulo
de la Felichuloj, li tuj samopiniis kun la studentoj
deklarante, ke chiu maristo scias, ke "Atland"
situas en la Granda Oceano, kiu ghuste lau tiu
sama insulo ricevis sian nomon, t. e. Atlanta Oceano.
Kaj tiam li bonvenigis la lertajn sinjorojn kaj
farighis ilia bona amiko.
Favorata per bonaj ventoj la
vojagho iris tra Norda Maro, la Angla Kanalo kaj oni
eniris la Hispanan Maron. Char pro eblo de averio oni
ne riskis havi la malliberulojn alligataj, kaj
aliparte oni ne timis forkuron au ribelon, char chiuj
estis sin deklarantaj kontentaj je la foriro, ili
povis sin movi libere, kaj ili kondutis bonege kaj
bonmore. La edzighintuloj rericevis siajn edzinojn
kaj infanojn, kiujn ili ne vidis dum multaj jaroj. Ili
estis treege felichaj, kaj la felicho igis ilin
bonaj. Sed ili vere ne estis dangheraj. Kelkaj el ili
estis atakintaj per tranchilo dum ebrieco, aliaj
estis forkurintaj el la militista servo, aliaj estis
shtelintaj fruktojn de najbaraj arboj, char ili mem
ne posedis arbojn. Ellasitaj el malhelaj, nesanigaj
malliberejoj ili ghuis senlime la perspektivon de la
granda maro, kiu chirkauis ilin per lumo. Chio estis
al ili nova, kaj ili ludis sur la ferdeko kvazau
infanoj. Jen ili volis rigardi delfenon dancantan sur
la ondo, jen ili deziris rigardi la shipanojn
kaptantajn sharkon au flug-fishon.
Char ili estis liberigataj el
laboro, la tuta vojagho shajnis al ili kvazau
festotago, kaj sen iaj zorgoj pri la vivrimedoj ili
altablighadis por ricevi simplan sed sufiche nutran
manghajhon.
La du studentoj, kiuj estis
havintaj la shnuregon chirkau la kolo, sed estis
liberigitaj de tia puno, sin rigardis iamaniere kiel
kunkrimulojn kaj konatighis kun la eksmalliberuloj,
kiuj devis rekomenci la batalon de la vivo en nova
lando sub novaj kondichoj. Lasse estis pro naturo kaj
edukado alveninta al la opiniaro, ke chiu okazintajho
estas plej bona; Peter, male opiniadis, ke chio estas
malbona. Kaj ofte la du kamaradoj malpacighis pri
siaj opinioj pri la mondo, dum kio ofte okazis, ke
unu duono de la auskultantoj partianighis al Lasse
kaj la alia al Peter. Kauze de tio la shipkuracisto
unufoje forigis la disputon tiamaniere, ke li
deklaris, ke ambau partioj estas pravaj. "La
vivo estas kaj nigra kaj blanka", li diris.
"Kiu okaze ekvidis nur la nigran flankon,
kredas, ke chio estas nigra; kiu okaze ekvidis nur la
blankan, tiu opinias, ke chio estas blanka." Kaj
je tio ili kontentighis.
Tiamaniere ili alvenis al la nau
insuloj de Azoroj. Chi tie ili ekhavis la permeson,
iri surteren por tutetendi la krurojn. Ili opiniis
esti alvenintaj al Paradizo, char chi tie kreskadis
vino, maizo, oranghoj, ananasoj kaj melonoj sub
libera chielo. Viro, kiu estis laboradinta dum ses
jaroj en ankroforghejo pro tio, ke li estis tranchile
pikinta alian viron, farighis tiom ghoja, ke oni
devis lin alligi, kaj alligita li kushis apud
rivereto manghante oranghojn, tiel, ke li estis flava
en la vizagho kaj krieganta, ke li estas Adamo. Pro
tio li ankau ekdeziris sin tute senvesti kaj sin
vesti nur per tabakfolio, sed la shipopastro
ekokupighinte pri li deklaris, ke estas peko promeni
sen vestoj, sed la viro argumentis lau la Sankta
Skribo kaj la sankta historio, ke post la unua peko
Adamo estis vestita nur per figfolio, pro kio li
opiniis havi la rajton sin vesti per tabakfolio. Sed
tiam la pastro helpe de la patriarkoj kaj Flora
Exotica Sacra evidentige pruvis, ke figfolio ne
estas tabakfolio.
Fine la pasagherojn oni kondukis
surshipen; oni ekveturis direktante la antauajhon
rektvoje al Antiguam. Ghis tiam la vojagho estis
kvieta kaj bonega escepte ventegon travivitan en
Norda Maro. Sed nun, kiam ili estis enirontaj la
regionon de la senshangha vento, ili ekhavis
senventecon. La maro ilin chirkauis kiel hidrarga
horizonto, sur kiu la shipo movighis kiel magneta
vergeto.La varmego farighis netolerebla; la gudro
fluadis el la tuta senmova shnuregaro kaj el la
kunigoj de la shipkorpo. Dum la tuta tago oni
surshprucis la shipon kvazau timante, ke ghi
ekflamighos. Tiamaniere forpasis ok tagoj.
Tiam, frumatene, la observisto che
la antaua masto atentigis, ke norde nubo ekvidighas.
La shipestro, sciante, kion signifas chi tio, tuj
shnurfiksigis la pafilegojn kaj chion moveblan,
shtopis la fendetojn inter lukoj kaj aperturoj kaj
pretigis la homojn por la plej malbona okazontajho.
Post kelke da horoj, che la
matenmangho, nigra strio ekaperis che la horizonto;
kelke da horoj poste oni ekaudis bruegon kvazau de
ondegoj frapantaj marbordon au kvazau la bruo de
veturiloj en urbo, kaj super la akvo alkuregis la
ventego. Antau ol la veloj estis sendangherigintaj la
shipon, la ventego forblovis maren velostangojn kaj
mastpintojn, kaj nur per subveloj "Sveda
Leono" estis forpelata suden, chiam antauen sen
ia kono pri la celo.
La ventego furiozis dum tri tagoj,
kaj chiumomente oni atendis ekaudi, ke la kilo
ektushegas la fundon. La pastro legadis kaj preghadis
kaj deklaris, ke oni ne povas atendi ion alian, char
oni havas nur krimulojn surshipe. Li memorigis pri
Jonaso kaj proponis al la shipestro, ke lau la vortoj
de la profeto Jona, chap. I, vers. 12 kaj sekvantaj,
oni devas eljheti de la shipo chiujn krimulojn por
savi la justulojn, sed la shipestro malkonsilis. Kiam
la danghero estis plej granda, Lasse Hulling iris al
la pastro kaj prezentis al li proponon, ke ghenerala
konfeso- kaj preghotago estu tuj aranghata, "char",
li diris, "nur la nepentataj krimoj malaltigas
la teleron de l' pesilo". La proponon oni
akceptis, kaj la konfeso, el kiu oni liberigis la
krimulojn pro tio, ke ili ne havis nekonfesitajn
krimojn, komencis.
Che farita ekzameno evidentighis,
ke neniu justulo trovighas surshipe. Sed la ventego
tamen dauris. Tiam oni ekaudis mallautan murmuron
suprenlevighantan el la kajutoj de la antauajho. Oni
estis meditinta longtempe, kaj fine ruzulo ekpensis,
ke ankau la pastro devas konfesi, char nur li estis
nekonfesinta siajn pekojn. La proponon oni akceptis
aplaude, sed restis nun la demando pri
konfesprenonto.
Peter Snagg sin fine anoncis,
aludante sian ekzamenon pri la hebrea lingvo por la
pastreco. La pastro vane protestis. Li estis alligata
al la chefa masto, kaj, ricevinte malmildajn
riprochojn kaj afablajn adtnonojn, li konfesis dum
abunda plorado, ke en sia juneco li malvirtigis
konfirmotinon.
Nun oni faris interkonsilighon, je
kiu partoprenis ankau la pasagheroj, kaj char la
pastro jam estis vochdoninta, ke oni eljhetu chiujn
krimulojn, kvincent personojn, maren, oni baldau
elparolis la verdikton, ke la pastro iru en la maron
lau la vortoj de la profeto Mihha, chap. XII, vers.
10 kaj sekvantaj. Kaj preghinte lastfoje, li estis
jhetata maren.
Sed la ventego nur kreskis. Fine je
la sepa tago dum la nokta mezgardado (au: dum la dua
noktgardado) la shipo alpushegis. Kriego respondis la
bruegon de la shipkorpo, kies antauajho estis levita
per alpushegita rifo, tiel, ke ghi staris
supren-malsupren. La kanonoj malligighis de la
shnuregoj kaj trabatis la subplankon. Je la ektagigho
la shipo komencis subakvighi. Sed tiam kontrauvente
oni vidis teron.
La plejmulto jam eniris la boatojn,
sed tempon ili ne havis por kunpreni ech peceton da
provizajho, da vestoj au eron da iloj. Kiam la suno
levighis, ili estis sin savintaj chiuj, t. e. sescent
homoj, kaj bonorde ili elboatighis, sed la shipo
subakvighis kiel shtono, kiam ili metis la piedon sur
la teron.
T. e. kurado inter du vicoj da vergbatantoj.