2.8. Neniu el la pluraj lingvoprojektoj estas pli tauga, ol la vivanta lingvo Esperanto

Oka antaujugho: "Se artefarita lingvo estus vere utila, tiam ni devus elekti inter diversaj artefaritaj lingvoj, kelkaj el kiuj estas pli bone konstruitaj ol Esperanto. Interlingua, ekz., estas tuj komprenebla por plejparto da personoj, dum Esperanto, pro sia arbitra radikelektado, stranga ortografio kaj siaj kontrausciencaj pluraloj en "j", aspektas fremde."

* * *

Kiuj estas la diversaj artefaritaj lingvoj krom Esperanto? (*)

Ido, Occidental (nun propagandata sub la nomo "Interlingue") kaj Interlingua. Krom tiuj farighis multaj aliaj provoj, sed ili malaperis el la mondlingva scenejo.

Ido, aperinta en 1907, estas iu Esperanto "reformita". Cetere la nomo "Ido" mem ne estas io alia ol esperanta sufikso kun la signifo de "filo". Jen la modifoj faritaj de Ido, lau la libro "Planlingvaj problemoj", de William Gilbert, paghoj 20, 21:

- La supersignitaj literoj estas forigitaj (c^ kaj s^ farighas respektive ch kaj sh k. t. p...), kaj la alfabeto estas tiu de la angla kaj romanidaj lingvoj (oni retrovas q, w, x, y, samkiel en Occidental kaj Interlingua).

- La adjektivo estas nevaria en la pluralo.

- La pluralo estas indikata per la vokalo -i anstatau la finajho -o de la singulara substantivo. Ekz.: domo,
domi (domio, domoj).

- La akuzativo estas uzata nur en maloftaj okazoj.

- Diference de Esperanto, la konjugacio posedas 3 infinitivojn, -ar, -ir, -or, kaj pasivan formon je -es (legesas: estas legata);

- La vortaro, unuavide, estas grandparte simila al tiu de Esperanto.

Malgrau tiu shajna simileco Ido kaj Esperanto bazighas sur principoj kontrauaj inter si. Tiurilate oni legu la suban resumon de la artikolo en "Enciklopedio de Esperanto" — Ido kaj Esperanto, de E. Grosjean Maupin:

1. Praktikeco. Por Zamenhof, tio, kio en la teorio shajnas tre bona kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon. Male Ido celas lingvon konforman al nure teoriaj principoj, lingvon idealan kaj teorie perfektan.

2. Facileco. Por Zamenhof estas nepre necese, ke la lingvo estu eksterordinare facila kaj li rigardas la internaciecon de la vortaro nur kiel unu el la uzeblaj diversaj rimedoj por atingi la plej grandan facilecon. Male Ido rigardas la internaciecon de la vortaro kiel la plej superan kaj esencan regulon de la internacia lingvo.

3. Facileco por chiuj. Lau Zamenhof, la lingvo devas esti kiel eble plej facila por chiuj, ech por nekleruloj. Ido atingas la tujan kompreneblecon — sed nur de poliglotoj.

4. Regulo de la "ghusta mezuro". Zamenhof aplikas ghin al chiuj principoj, kiuj devas regi internacian lingvon, kontentigante ilin chiujn lau mezuro de ebleco (logikecon, naturecon, vivipovecon, flekseblecon, sonorecon ktp.). Li malkonsilas la tro grandan logikecon: "Char la tuta esenco de lingvo estas bazita antau chio sur interkonsento, tial komuna ghisnuna uzado devas ludi pli gravan rolon ol seka teoria logikeco." Obeante al la "ghusta mezuro", Zamenhof atribuis kelkfoje al la radikoj pli ol unu signifon, kvankam li preferis ilian unusignifecon.

Male, Ido konstante atentas nur la teorian rigidan logikecon, malpermesante la plursignifecon de la radikoj kaj vortoj.

Malgrau la pretendo de la autoroj de Ido — krei iun Esperanton "plibonigitan" — la vivo jam eldiris sian verdikton: "Ido nun preskau ne ludas rolon sur la mondlingva scenejo" (William Gilbert, en la citita verko, p. 17).

* * *

En 1922 la estona Von Wahl lanchis sian projekton, Occidental. "Lia sistemo donas pli da graveco al la vortara reguleco ol al la gramatika." "Li dedichis dekojn da jaroj al la esplorado de reguloj de derivado el la latina vorttrezoro (kun pli ol dek mil vortoj) komunaj al la okcidentaj lingvoj de civilizo. Konstatinte, ke la lalinaj radikoj produktantaj etimologiajn familiojn konservighis ne en la vortoj simplaj (kiel, en la portugala, "olho", okulo; "mao", mano; "pessoa", persono; "ver", vidi ktp.), sed male en la derivitaj (kiel "ocular", okula; "manual", mana; "personificar", personigi), li faris el tiuj radikoj sian vortaron. Alia grava novajho estis la esplorado de sufiksoj komunaj al la modernaj lingvoj kaj ilia utiligo en la kreado de derivitaj vortoj..." "La rezulto estas idiomo, kiun oni komprenas (kondiche ke oni posedu meznivelan kulturon) laudire sen iu ajn antaua studado. En ghi oni verkas kaj publikigas kelkajn revuojn, kies chefa, Cosmoglotta, estas eldonata en Svislando ekde 1921..." ("Babel & Antibabel", Paulo Ronai, p. 94).

"Lau Von Wahl mem, la esenca principo de Occidental ne estas facileco por chiuj, sed "por la plimulto de la homoj, kiuj havas internaciajn rilatojn." "Tiu koncepto supozigas evidente, ke la neklera popolo en sia amaso ne kapablas interesighi pri eksterlandaj aferoj, ke nur elito de inielektuloj, shtatistoj au negocistoj ludas rolon en la interpopolaj rilatoj..." ("Planlingvaj Problemoj," William Gilbert, p. 23).

Kia diferenco inter tiu elitema Occidental kaj la populara Esperanto, malfermita al chiuj senescepte...

Sendube Von Wahl intencis kaj sukcesis "enkorpigi la internaciajn vortojn en unu regulan sistemon de derivado". Sed la kosto de tiu sukceso estas alta: malfacila etimologia ortografio, multegaj afiksoj (91, el kiuj multaj estas sinonimoj) kaj senautonomeco de la lingvo ("Lingvo kaj vivo", Gaston Waringhien, p. 367). Malperfektajhoj kiuj, aldone al la tro limigita celo de Occidental (esti uzata nur de tiuj, kiuj okupas sin pri internaciaj rilatoj) montras kial tiu projekto havas malmultajn shancojn esti universale akceptita.

* * *

"La usonaj filologoj kaj scienculoj forestis el la diskutado de la problemo (pri internacia lingvo) ghis 1924, kiam kelkaj el ili fondis International Auxiliary Language Association (IALA). Chi tiu komencis sian aktivadon per la indiko de multenombra kaj altnivela grupo, komisiita ekzameni la kvin internaciajn idiomojn kiuj havis tiam realan ekzistadon — Esperanto, Ido, Esperanto II (malpli malsama de la unua ol Ido), Occidental kaj Latino sine flexione — kaj kompari ilin inter si kaj kun la naturaj lingvoj lau la lastaj progresoj de la lingva scienco. La komitato ech dungis grupojn da personoj por ke chiu el ili lernu alian helpan idiomon kaj konstatu tiel la facilecon de ghia lernado. Post multaj jaroj da esplorado, kiel jam estis atendite, la komitato fine decidighis ne al la adopto de unu el la kvin idiomoj, sed al la prezento de sesa, kies vortoj estas akceptitaj lau la kriterio de "tutokcidenteco". Pri gramatiko la nova idiomo rezignas chiujn rimedojn jam forlasitajn de iu el la chefaj aktualaj okcidentaj lingvoj (kiel ekzemple, la verbaj personaj finajhoj au la akordo de la adjektivo) kaj konservas tiujn kiuj persistas en ili chiuj, ech se teorie flanklaseblaj (kiel ekzemple la artikoloj, forlasitaj en la latina kaj rusa)."

"Pro motivoj ne tre klaraj, la nova idiomo, kies vortaro kaj gramatiko, ellaboritaj sub la organizado de Prof-ro Alexander Godet aperis en 1951, ricevis la nomon "Interlingua". "Ghi ne estis kreita por la amaso kontraue al Esperanto, sed ja por la personoj kiuj jam havas internaciajn rilatojn." "Ghi estas uzata precipe en resumoj de medicinaj revuoj destinataj al eksterlando; Interlingue-Union eldonis de 1951 ghis 1959 la periodajhon Novas de IALA, kiu reaperis en 1964 sub la titolo Novas Interlingua..." (Babel & Antibabel", Paulo Ronai, paghoj 95, 98).

Jen la chefaj kritikoj kontrau Interlingua prezentitaj de prof. Gaston Waringhien en la libro "Lingvo kaj vivo" (p-oj 387 kaj 388):

1. Akumulighis la sinonimoj: manghi povas, lau la personaj gustoj, esprimighi per eder, mangiar au manducar, sen ia nuanco ktp.

2. La plej malmodernaj etimologiaj formoj estas preskau sisteme preferataj: acheti estas nek achetar, nek comprar, sed emer, kio estas komprenebla nur por latinistoj; Ofte estas subinde, kaj chi-foje nek la latinistoj, kiuj konas nur saepe, nek la romidistoj, kiuj konas nur I sovente, F souvent ktp povos tion kompreni ktp.

3. La derivado estas tiel hhaosa, kiel en Latino sine flexione de la karmemora Peano: Dro. Gode rifuzis ech la minimuman skemecon de la Wahl-reguloj, kaj sekve postulas, ke la uzantoj lernu du seriojn da radikoj: unuflanke la formojn de la verboj, aliflanke tiujn de la substantivoj: ager sed action, corriger sed correction, poner sed position, effringer sed effraction, metir sed mensura, pinger sed pictor ktp.

4. Krom tiuj kritikoj oni povas aldoni, ke se fakte Interlingua estas facile komprenebla unuavide, tamen ghi postulas la konon de unu romida lingvo; do ghi ne estas komprenebla por unulingvanoj kies idiomo ne estas la portugala, la itala, la hispana, la franca au la rumana. Alia problemo eslas ke, se iu romidlingvano provus uzi ghin, precipe parole, li embarasighus pro la troa slmileco inter la latinidaj lingvoj kaj Interlingua.

* * *

Komparante inter si la internaciajn lingvojn, ni povas konkludi jene:

1. Occidental kaj Interlingua fontas nur de kabinetaj laboroj, char iliaj tekstoj estas redaktitaj de kelkaj intelektuloj kaj specialistoj. Do tiuj lingvoj ne donas al esploranto materialon per kiu li povas reserchi la manieron kiel artefarita lingvo estas uzata de nekulturitaj homoj en la chiutaga vivo. Malpli ol "lingvoj", ili meritas la nomon "projektoj".

Male Esperanto estas vivanta lingvo, mondskale uzata en korespondado, grandaj universalaj kongresoj, teatro, interparolado ktp.

2. Occidental kaj Interlingua estas elitemaj, char destinighas al tiuj, kiuj jam havas internaciajn rilatojn, dum Esperanto kaj Ido estas por chiuj homoj, kun la rimarko ke Ido (same kiel Occidental kaj Interlingua) donas "grandan gravecon al la impreso farata de la skribitaj tekstoj sur okcidenta leganto".

3. Inter tiuj, kiuj kredas al internaciaj lingvoj, Esperanto estas nekompareble la plej uzata; krome, "audante paroli pri internacia lingvo, 95% el la alfabetinstruitaj personoj pensas pri Esperanto". "Tiu identigo konsistigas gravan avantaghon por la dischiploj de d-ro Zamenhof, char neniu alia el la universalaj idiomoj atingis ghis nun tioman popularecon..." (Paulo Ronai, "Babel & Antibabel", p. 87).

4. Dum Ido kaj Occidental estis menciitaj sen favoraj komentarioj en la raporto de la Ligo de Nacioj pri "Esperanto kiel helpa mondlinvo", en 1922, Esperanto ricevis ampleksajn kaj favorajn menciojn, kaj meritis la rekomendon al la liganaj regnoj, ke ghi estu instruata en la lernejoj.

En 1954 UNESKO aprobis la Rezolucion favoran al Esperanto, transskribitan sur pagho 5. Ekde tiu jaro tiu monda Organizajho havas konsultajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio. Neniu alia internacia lingvo meritis tiujn rekonojn kaj ghuas tiun oficialan prestighon che UNESKO, malgrau la fakto ke Interlingua ricevis senprecedencan financan helpon.

5. Pri la lingva strukturo, Occidental kaj Interlingua konservas la chefajn malperfektajhojn de la naciaj lingvoj: etimologian ortografion kaj gramatikajn neregulajhojn. Male Esperanto havas fonetikan ortografion kaj simplan, regulan gramatikon, dum Ido iom devojighis de tiuj du kvalitoj.

* * *

Oni povus riprochi al Esperanto, kiel faras d-ro Manders, la malsimplecon de kelkaj ghiaj gramatikajhoj: la deviga akuzativo, la akordigho de la adjektivo, la distingo inter adjektivo kaj adverbo, la refleksa poseda pronomo, la objekta predikativo. Al tiu listo da "malsimplajhoj" ni povus aldoni la prepoziciojn da kaj po kaj la participojn -ata -ita. Ni analizu chiun el ili.

* * *

La akuzativo, signata per la finajho -n, estas uzata en Esperanto:

a. por esprimi la rektan objekton, t. e. la personon au ajhon, kiu ricevas la agon esprimitan de la verbo (la rekta objekto ligighas al la verbo rekte, t. e. sen prepozicio);

b. por esprimi la celon de movo, la direkton;

c. por anstataui prepozicion antau la tempaj, dauraj kaj manieraj komplementoj.

Kiel rekta objekto, la akuzativo alportas al la frazo klarecon, flekseblecon kaj la eblon reliefigi la objekton mem, ekzemple:

a. Marta vokis Johaninon.

b. Johaninon vokis Marta.

La propozicio a reliefigas nenion, dum la propozicio b signifas, ke "Marta vokis Johaninon, ne alian personon".

En la portugala, pro manko de la akuzativo, estas esprimebla parole nur la propozicio a ("Marta chamou Joana", au "Marta chamou a Joana"), dum skribe ankau la propozicio b estas farebla, dank' al la uzo de akcento: (a' Joana chamou Marta"). Vidu tiurilate ankau la ekzemplojn de la pagho 8.

Ni konsideru ankorau, ke la akuzativo, kiun oni riprochas, ekzistis en la populara latino, kaj farighis en la portugala la etimologia kazo, tio estas la kazo el kiu devenis la plimulto de la vortoj, ekzemple:

latino (akuzativo) portugala Esperanto
ratione(m)
veritate(m)
sermone(m)
razao
verdade
sermao
(racio)
(vero)
(prediko)

Krome la akuzativo estas uzata en kelkaj modernaj lingvoj (germana, greka, litova, latva, slavaj) kaj postvivas en multaj aliaj, ekzemple en la personaj pronomoj de la portugala: me (min), te (cin), se (sin), o (lin, ghin), a (shin, ghin), nos (nin), vos (vin), os, as (ilin).

Sendube multaj komencantoj ne scias uzi la akuzativon, kaj kelkaj veteranoj ankorau shancelighas en ghia uzado, kompreneble pro manko de kutimo en sia nacia idiomo. Tamen ne estas saghe kripligi la lingvon por ghin "faciligi", konsiderante ke, agante tiel, oni nuligas la jam cititajn avantaghojn de la akuzativo. Chu estus saghe redukti la klavaron de fortepiano au forstreki chapitron de la matematiko, por faciligi la koncernan studadon?

La lernado de Esperanto enhavas multajn edukajn valorojn, ekzemple: stimuli la lingvan klarecon, la logikon, la korektan prononcon de la fonemoj, kaj krom multaj aliaj, komprenigi la ordinaran gramatikan fakton nomatan "transitiveco de la verboj". Do, por atingi chiujn tiujn valorojn, la homoj devas levighi al Esperanto, kaj ne Esperanto malaltighi al la shajna "komforto", mensa mallaboremo, au plejofte nesuficha ekzercighado de kelkaj personoj. Oni ne forgesu, ke Esperanto estas lingvo por civilizitaj au civilizeblaj homoj.

* * *

"La akuzativo povas ankau montri la direkton, au sola: mi veturos Parizon, au post konvena prepozicio: mi vojaghas en Hispanujon" (PIV). Oni rimarku, ke sen akuzativo la dua supra ekzemplo signifus, ne ke "mi vojaghas al Hispanujo", sed ke "mi jam estas en tiu lando, kaj vojaghas tra ghi".

Por tiuj al kiuj ghenas tiu akuzativo de direkto, Esperanto permesas uzi tute korekte la konstruon kun prepozicio kaj nominativo: mi veturos al Parizo; mi vojaghas al Hispanujo.

* * *

Same kiel la dua, ankau la tria uzo de la akuzativo ("por anstataui prepozicion antau la tempaj, dauraj kaj manieraj komplementoj"), estas nedeviga: mi promenis la tutan tagon, au: dum la tuta tago; la domo estas tri metrojn largha, au: je tri metroj largha (PIV).

"Oni povas ankau anstatauigi prepozicion per akuzativo che kelkaj verboj kiel: obei, pardoni, kredi. koleri, sopiri...: ni obeu al la legho, au: ni obeu la leghon; li pardonis al sia malamiko, au: li pardonis sian malamikon ktp. (Francisco Valdomiro Lorenz, "Esperanto sem Mestre", p. 49).

* * *

Pri la akordo de la adjektivo estas tre taugaj la vortoj de Prof. G. Waringhien en lia bonega verko "Lingvo kaj vivo" (p-oj 378 kaj 379):

"Oni diras al ni, ke en la angla la adjektivo ne varias, kaj ke tian saman nevariecon devas havi la adjektivoj en lingvo internacia. Sed oni simple forgesas, ke la angla verbo, almenau en la prezenco, montras mem la pluralon, kaj ke aliaj rimedoj helpas ankau evitigi chian konfuzon. Angla esperantisto iam demonstris, ke lia lingvo iafoje esprimas la pluralon pli ofte, ol Esperanto. Inter a dog is a faithful animal kaj dogs are faithful animals, la pluralo estas esprimita kvin fojojn: per du pluralaj finajhoj -s, per la forigo de la singulara nedifina artikolo a kaj per la plurala formo de la verbo: en la respondaj esperantaj frazoj la pluralo estas esprimita nur trifoje (komparu: hundo estas fidela besto kaj hundoj estas fidelaj bestoj). Chu do la simpligo de tri pluralsignoj al du, kio estas la tuta plibonigo de Ido au Occidental pri tiu punkto, sufichas por kompensi la malpliigon de la klareco en la okazoj, kie adjektivo povos egale rilati al singulara au al plurala substantivo (kiel en jena ida frazo: la filii dil funcionero subskribinta co kontrato... kio povas egale signifi: "la filoj de la funkciulo subskribinta jenan kontrakton" au "la filoj de la funkciulo subskribintaj jenan kontrakton")?

* * *

Nun ni alpashu al la distingo inter adjektivo kaj adverbo, memorante, ke adjektivo modifas substantivon (homo "alta"), kaj ke adverbo modifas verbon (manghi "multe"), adjektivon ("tre" bela) au alian adverbon ("sufiche" frue).

En la portugala lingvo kaj aliaj, kelkaj adjektivoj funkcias ankau kiel adverboj: Joao fala alto: ele vende barato. "Alto" kaj "barato" estas adjektivoj, sed en la supraj du propozicioj ili modifas verbojn, do ili estas adverboj.

En Esperanto, kiu celas logikecon, oni esprimas tiujn frazojn per adverboj: Johano parolas "laute"; li vendas "malkare".

Kelkfoje tuta propozicio estas modifata de vorto. Chu tiu vorto estas adjektivo au adverbo?

En la portugala oni uzas tiukaze adjektivon: E "bom" que nao se pratiquem excessos.

En Esperanto oni uzas adverbon: Estus "bone" se oni ne farus ekscesojn, char la propozicio modifata de "bone" respondas al verbo: estas bone ne "fari" ekscesojn.

La samo okazas en propozicioj senpersonaj: port. Aqui esta "gostoso" (adjektivo); Esp.: chi tie estas "agrable" (adverbo).

* * *

Jen nun la posedaj pronomoj de 3-a persono singulara: lia, shia, ghia kaj sia, kiuj okazigas malfacilajhojn al la komencantoj. Vere la uzo de la tri unuaj estas facila: Paulo eliris sed "lia" fratino restis hejme; Maria sukcesis sed "shia" frato fiaskis; la libro estas sur la tablo, "ghia" posedanto prenu ghin.

"Sia" estas uzata por signifi, ke la posedanto estas la subjekto de la laste esprimita ago: bona patro amas "sian" infanon; shi lavis sin en "sia" chambro.

Do oni devas diri: venis Petro kun "sia" filo (char la posedanto, Petro, estas la subjekto de la propozicio), sed "lia" filino restis hejme (char la posedanto ne estas subjekto de la propozicio).

Temas nur pri respekto al la logiko kaj al la klareco, unuj el la edukaj valoroj de Esperanto.

Oni konsideru la portugalan propozicion: Seus pais fizeram todos os preparativos necessarios para a "sua" viagem. Chi tiu lasta posedpronomo sua povas havi plurajn sencojn: "de li", "de shi", "de ili" au "de si mem". Tiu dubsenceco ne ekzistas en Esperanio: liaj (shiaj au iliaj) gepatroj faris chiujn aranghojn necesajn por lia (shia, ilia au sia) vojagho.

* * *

Predikativo, lau la difino de PIV, estas "vortfunkcio, esprimanta kvaliton, kiun oni atribuas per helpo de verbo al subjekto au al objekta komplemento"; en la frazoj "la tago estas bela kaj vi shajnas malgaja, la vortoj "bela" kaj "malgaja" estas la predikativo de la subjektoj "tago" kaj "vi"; en la frazoj mi trovis tiun chi vinon bona kaj mi vidis la lumon rugha, la vortoj "bona" kaj "rugha" estas la predikativoj de la objektaj komplementoj "vinon" kaj "lumon".

Mi trovis tiun chi vinon bona signifas: mi trovis, ke tiu chi vino estas bona; mi vidis la lumon rugha signifas: mi vidis la lmnon kvazau ghi estus rugha.

Tamen se oni diras: mi trovis tiun chi vinon bonan, la senco shanghighus: mi trovis, renkontis tiun chi bonan vinon. Same okazus al la frazo: mi vidis la lumon rughan, kiu signifus: mi vidis la lumon, kiu estis efektive rugha. (Vidu en "Esperanto sem Mestre", F. V. Lorenz, p-ojn 40 kaj 41).

Do estas facils videble, ke ankau la objekta predikativo estas uzata en Esperanto obee al unu el la chefaj leghoj de la esprimo: klareco. Kontraustari tlun chi, same kiel aliajn gramatikajn esperantajn konstruojn, en la nomo de faciligo, estas nutri la antaujughon, ke internacia lingvo devas esti kripla kaj nesufiche klara idiomo, alivorte — ia sublingvo.

* * *

Pri la vorto da jen la chefaj instruoj de PIV:

"Prepozicio uzata por rilatigi kun iliaj komplementoj la vortojn, kiuj esprimas precizan au neprecizan, sed chiam gramatike nedifinitan kvanton, nombron, mezuron, pezon: glaso da akvo: unu kilogramo da teo; 60 paghoj da teksto."

Rimarkoj. 1. Bukedo da rozoj montras ian kvanton da floroj; bukedo de rozoj atentigas pri la speco de la floroj, ne pri ilia kvanto.

2. Oni ne devas uzi da: I. antau la artikolo la: kvaronjaro estas parto de la jaro; II. antau la vortoj chiuj kaj tuta: nur kelkaj el chiuj vochdonantoj; III. antau la montraj, posedaj kaj nombraj pronomoj kaj adjektivoj: iom de tiu chi kuko; rento de mil dolaroj; la nombro de niaj partianoj; IV. antau substantivo montranta per si mem precizan kvanton: parto de jaro.

* * *

Lau PIV po estas prepozicio, reganta nur numeralojn, kun la ghenerala signifo "en egalaj partoj konsistantaj el", kaj uzata: 1. antau subjekto au predikativo, por montri, ke la kvanto au mezuro esprimata de la numeralo ne rilatas unufoje al chiuj objektoj au personoj kune rigardataj, sed ja rilatas ripete kaj sinsekve al chiu el ili aparte: po kvin glasoj staris antau chiu festenanto; ghia vershofero estu po kvarono de hino (**) che unu shafido; 2. antau objekto, kun la sama senco: ni prenos po cent el mil kaj po mil el dek mil; al chiu li donis po kvin dolarojn; vi donos po kvin talentojn jare; ili eltrinkis po du botelojn. Rimarko: En tiuj du unuaj okazoj po efektive ludas la rolon ne de prepozicio, sed de numerala afikso; kaj estus pli logike uzi ghin prefikse: podu, pocent, pomiliono ktp. 3. antau adjekto, kun la sama senco: mi fumadis cigaredojn po 25 rubloj por cento; aranghu ilin en vicoj, po ses en vico. Rimarko: Oni atentu pri tio, ke po enkondukas chiam la distribuatan kvanton kaj ne tiujn unuojn, inter kiuj oni ghin dividas: veturi po cent kilometrojn en horo au hore (kaj ne: cent kilometrojn po horo!).

II. Prefikso, almetebla al numeralo au kvantesprima substantivo, kun la sama disvidida kaj ripeta senco: oni pagas pokvindek centimojn por dek vortoj de telegramo: vendi pogrande, pomalgrande; acheti popece, pometre; preni drogon pogute.

Tion supre klarigas PIV. Ni aldonu, ke po ne popularighis, almenau en Brazilo, char preskau chiam ghi estas emfaza vorto, nedeviga por la klareco de la frazo kaj anstatauigebla per la pli populara vorto chiu. Kiu diferenco estas ja inter "po kvar glasoj staris antau chiu festenanto" kaj "kvar glasoj staris antau chiu festenanto"? Temas nur, ke la unua frazo emfazas la ideon pri disdivido.

La samo okazas inter "al chiu li donis po kvin dolarojn" kaj "al chiu li donis kvin dolarojn".

Kaj anstatau la frazoj "vi donos po kvin talantojn jare" kaj "aranghu ilin en vicoj, po ses en vico", oni ghenerale preferas diri: "vi donos kvin talentojn chiujare" kaj "aranghu ilin en vicoj, ses en chiu vico".

Tamen, krom ghia emfaza valoro, la vorto "po" estas nemalhavebla en frazoj kiaj "ni prenos po cent el mil" kaj "lecionoj po 20 spesdekoj (***) por horo".

* * *

Pri la participoj en -ata/-ita, estas transskribinda, el la Jarlibro 1968, 2-a parto, la Akademia Oficiala Komunikajho, kiu solvas definitive dubojn pri ilia uzo:

"Petite de la Germana Esperanto-Asocio (DEB) "solvi la problemon de la pasivaj participoj lau Zamenhof", kaj de la unuanima Komitato de UEA "kiel eble plej baldau" difini tiun solvon; samtempe konsultite de la Unuigho Franca por Esperanto (UPE) kaj de la Esperanto-Unuigho de Germanaj Instruistoj (EUGI) pri la ghusta senco de kvar tipaj frazoj, kiaj povas trovighi en diplomatia, jura au politika dokumento), nome:

1. "Ni garantias ke la domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970", do la garantiantoj estos kvitaj:

a) se en la dauro de 1970 oni komencos kaj daurigos la rekonstruadon;

b) nur se en la dauro de 1970 oni finos la rekonstruadon.

2. "Mi promesas, ke mia shuldo estos pagita la 9-an de Majo"

a) la shuldanto senshuldighos la 9-an de Majo;

b) la shuldanto senshuldighos plej malfrue la 8-an de Majo.

3. "Ni asertas, ke la automobilo de sro X estis efektive riparata la lastan semajnon"

a) la lastan semajnon oni efektive okupighis pri la riparado de la auto;

b) la lastan semajnon oni efektive finis la riparadon.

4. "Via propono estis unuanime akceptita la 3-an de Junio"

a) oni akceptis la proponon la 3-an de Junio;

b) oni akceptis la proponon antau la 3-a de Junio.

La Akademio, per 26 vochoj el 31 vochdonintoj (kaj 6 kromaj blankaj vochdoniloj) decidis kaj deklaras, ke en chiu el tiuj frazoj nur la senco "a" estas konforma al la tradicia lingvouzo de Zamenhof, kaj ke chia alispeca interpreto estas neoficiala. Tiu decido cetere nur konfirmas kaj kompletigas la rezulton de la vochdono farita de la Akademio en Julio 1965 pri la senco de la pasivaj participoj en la Fundamento.

Chia eblo de dusenceco en la uzo de tiuj participoj estas do forigita per chi tiu decido kaj ni esperas, ke la autoroj de lernolibroj de nun konsideros la chisuprajn modelajn frazojn en la senco aprobita de la Akademio.

La 25-an de Novembro 1967.

G. Waringhien, Prezidanto
P Neergaard, A. D. Atanasov, Vicprezidantoj
R. Bernard, Sekretario
D. B. Gregor, Direktoro de la Gramatika Sekcio".

* * *

Resumante la komparon inter la internaciaj lingvoj, ni povas enkadrigi iliajn chefajn aspektojn jene:

Nur kabinetaj   Occidental Interlingua
Iomete vivanta Ido    
Plene vivanta Esperanto    
Elitemaj   Occidental Interlingua
Por chiuj, sed kun favorado al okcidentanoj Ido    
Por chiuj, sen favorado Esperanto    
Kun nenia oficiala rekono Ido Occidental Interlingua
Kun la rekono de UNESKO kaj Unio Internacia de Telekomunikado Esperanto    
Sen populara nomo Ido Occidental Interlingua
Kun populara nomo Esperanto    
Kun strukturo konservanta la malfacilajhojn de la naciaj lingvoj   Occidental Interlingua
Kun skema sed ne tute kohera strukturo Ido    
Kun skema, kohera strukturo Esperanto    

* * *

Ni daurigu la analizon de la oka antaujugho.

"Esperanto, pro sia arbitra radikelektado, stranga ortografio kaj siaj kontrausciencaj pluraloj en "j", aspektas fremde."

* * *

La elekto de la radikoj en Esperanto ne estas arbitra, sed obeas ghenerale al ilia internacieco. Pro tio la plimulto de la radikoj devenas de la latino au romidaj lingvoj; aliaj estas ghermanaj au, en malpli granda kvanto, slavaj. La leganto povas facile kontroli la internaciecon de la radikoj, observante la vortojn sur tiu chi pagho.

La ortografio de Esperanto estas fonetika, t. e. al chiu sono respondas unu sola litero, kaj inverse al chiu litero respondas unu sola sono. La fonetikeco oferas la historian aspekton de la vortoj; kompense ghi eksterordinare simpligas la uzadon de lingvo.

Al la nunaj brazilanoj kaj portugaloj shajnus stranga, unuavide, tiu chi ortografio:

"Vehiculo da ideia, e a palavra o mais bello e util apanagio da humanidade. Filha do homem, traz com o homem frisante analogia. Sua origem, como a do seu putativo genitor, tem o cunho do mysterio, perde-se na noite remota dos tempos, e offerece as pesquisas dos sabios indecifravel enigma. Como ele ainda, ella nasce, cresce, adoece e morre. Em sua propria estructura, em seus elementos morphologicos, encontra certa classe de glottologos um organismo vivo, e nos falam da vida das palavras e da vida da linguagem..."

(Eduardo Carlos Pereira, "Grammatica Historica", Prologo, 7.a eld., 1932).

("Veturilo de la ideo, estas la parolo la plej bela kaj utila atributo de la homaro. Filo de la homo, ghi havas kun la homo signifoplenan analogion. Ghia origino, same kiel tiu de ghia shajna patro, havas la stampon de l' mistero, perdighas en la malproksima nokto de la tempoj, kaj prezentas al la esploroj de la kleruloj nedechifreblan enigmon. Same kiel li, plie, ghi naskighas, kreskas, malsanighas kaj mortas. En ghia propra strukturo, en ghiaj morfologiaj elementoj, renkontas iu klaso de lingvistoj vivantan organismon, kaj ili parolas al ni pri la vivo de la vortoj kaj la vivo de la lingvo...")

Tamen antau kelkaj jardekoj onl skribis en Brazilo kaj Portugalujo lau tiu etimologia au historia sistemo, kaj certe oni mirus en tiu tempo se iu proponus skribi lau la nuna pli simpla maniero: veiculo, belo, misterio, oferece, ele, ela, estrutura, morfologicos, anstatau vehiculo, bello, mysterio, offerece, elle, ella, estructura, morphologicos... (****)

Internacia ortografio ne nur estu simpla tial ke ghi estas uzata tutmonde sed ankau pro tio ke ghia uzado devas ampleksi la nunon kaj la estontecon. Pro tiuj du faktoj: ghiaj universaleco kaj projekciado en la venontan tempon, ghi ne povas havi malfirman bazon, kaj dependi de estonta plibonigo. Tio chi evidente malfortigus au rekte pereigus la ideon pri internacia lingvo, pro la kvereloj nepre okazontaj.

Esperanto estas do modelo de ortografio fonetika, kiu cetere stimulas la raciigon kaj simpligon de la naciaj ortografiaj sistemoj. Antau nelonge aperis en la portugala lingvo almenau du multobligitaj presajhoj defendantaj la ideon fonetikigi la nacian ortografion: "por-ke nao" ("kial ne?"), aperinta en la jaro 1971, en Fortaleza (Ceara'), kaj lau kolegia nivelo, "A Galera" ("La Galero"), eldonita en 1974 de lernantoj de Liceo "Conde do Pinhal", en Sao Carlos (San-Paulo). Pri ambau presajhoj respondis personoj ligataj al Esperanto.

Jam multe pri frua, la libro "Um Ano de Ortografia Simplificada Brazileira" ("Unu jaro da brazila simpligita ortografio"), de generalo Klinger, (Companhia Editora Americana, Rio de Janeiro, 1941), informas en la p. 89 pri tri revuoj tiam eldonataj en Meksikio por la ortografia simpligo de la hispana lingvo: "Renovigo" (el Meksiko, D. F.), "Neo-Grafiko" (el San Luiz de Potosi) kaj "Orto-Grafiko" (el Guadalajara). Kurioze la nomoj de la tri revuoj estas esperantaj vortoj kaj "Renovigo" estis eldonata de Jesus Amaya, multverkisto en la Internacia Iingvo.

* * *

Aserti ke la pluralo en "j" estas kontrauscienca estas malverajho, char Zamenhof prenis tiun duonvokalon el la malnova greka lingvo. Chu la greka, en kiu skribis tiom da grandaj poetoj kaj filozofoj, inter kiuj Aristotelo, la unua kiu klopodis klasifiki la sciencojn, estis ja "kontrauscienca"?

Evidente la finajho "s", adoptita en Occidental kaj Interlingua, estas pli internacia. Sed la strukturo de Esperanto ne permesis alian elekton, char la finajho "s" estis rezervita por la verbaj tempoj: amas, amis, amos, amus.

Kiel ajn, internacia lingvo ne povas konservi mallogikajhojn de naciaj lingvoj, se ghi volas meriti la favoron de la amasoj en la mondo. Formoj kiel ricchezza, tyranno, mechanic kaj multaj aliaj pruvas la strangecon ne de Esperanto sed de Interlingua.

* * *

Shajnas ke la plej bona maniero kontraustari la chi analizitan antaujughon estas rimarkigi:

a) ke Occidental kaj Interlingua, malgrau multaj admirindaj kvalitoj, povus taugi kiel komunaj lingvoj nur por okcidentanoj;

b) ke naturalismo, t. e. konservado de chiuj neregulajhoj de naciaj lingvoj, ne estas defendebla en planlingvo destinata al la tuta homaro; (*****)

c) la saghecon de la deklaro de la franca lingvisto profesoro d-ro Antoine Meillet:

"La principo, sur kiu bazightas Esperanto estas bona.

La ebleco krei lingvon artan, facite kompreneblan kaj lerneblan, kaj la fakto, ke tiun chi lingvon oni povas uzi profitdone por si, estis pruvitaj en la praktiko. Chia teoria diskuto estas vana: Esperanto ekfunkciis..."


(*) En la p-o 7 ni jam klarigis la "artefaritecon" de Esperanto.
(**)
Hino: mezurilo por likvajhoj, chirkau 6 litroj (PIV).
(***)
Speso: internacia fiktiva monunuo elpensita de R. de Saussure en 1907, kaj valoranta tiam 0,0025 fr. (PIV).
(****)
La nuna ortografia sistemo de la portugala lingvo estas sendube pli simpla ol la antaua, escepte de la akcentoj.
(*****)
Al naturalismo kontraustaras skemismo, t. e. la redukto de la gramatiko al inalmultaj reguloj smesceptaj. Esperanto es-tas evidente skema lingvo, char, kvankam bazighante sur naturaj lingvaj faktoj, ghi forjhetas la neutilajn apartajhojn kaj neregu-lajhojn.

<< >>