2.9. La
dialektjgho de Esperanto estas neebla
Naua antaujugho: "Ech se
Esperanto post kelkaj jarcentoj sukcesus, kun la
tempo ghi dissplitighus en dialektojn, char chiuj
popoloj prononcas malsame Esperanton kaj iom post iom
la esperantistoj havus malfacilajhojn kompreni unu la
alian."
* * *
Al la latino okazis tia
dialektigho. Kial? Char pro la falo de la Romana
imperio rompighis la ligiloj inter ghia administra
centro kaj la provincoj. Sekve la provincoj ekhavis
autonoman vivon, kaj la latino tie parolata evoluis
libere kaj transformighis en novajn idiomojn.
Hodiau ne estas plu eble okazi
dialektigho dank' al la progreso de la komunikiloj.
Gazetaro, libroj, diskoj, sonbendoj, kino, televido,
satelitoj ktp. unuecigas lingvon. Cetere ne nur
lingvon, sed ankau modon, muzikon ktp.
Krome en Esperantujo ekzistas
organizo: la Akademio de Esperanto, kiu zorgas pri la
saneco parola kaj skriba de la Internacia Lingvo. Kaj
chiu esperantisto konscia, antau ol uzi parole au
skribe la lingvon, studas ghisfunde la verkojn de
Zamenhof, en kiuj trovighas la modela Esperanto.
Oni aldonu, ke la chiujaraj
Universalaj Kongresoj kaj naciaj aranghoj multe
helpas la unuformecon de la prononco de la Intemacia
Lingvo. Kaj plie: "ghia prononco estas klara kaj
principe akceptebla en chiuj geografiaj klimatoj kaj
por chiuj psikologiaj karakteroj; aldonighas, ke ghia
prononco estas nek intense malfermita, nek intense
fermita, sed okazas en meza punkto, kio multe
faciligas la alghustighon de chiuj popoloj kaj rasoj
al tiu agrabla meza vochtono" (Ramatis, "A
Sobrevivencia do Espirito", p. 152).
Sekve, post preskau unu jarcento da
ekzistado, la Internacia Lingvo konservas sian
unuecon kaj kompreneblon en la tuta Esperantujo. Chu
oni povas kredi, ke kun la konstanta disvastigho de
la kulturo kaj la senchesa progreso de la komunikiloj
aperos iam kondichoj favoraj al la dialektigho de
Esperanto?
* * *
Por opozicii la chi analizitan
antaujughon, estas bone, ke la adepto:
a) perfektighu en la aktiva uzado
de Espcranto, studante unue la verkojn de Zamenhof;
b) audu kaj disaudigu diskojn kaj
sonbendojn kun paroladoj au konversacioj de alilandaj
esperantistoj;
c) audu kaj audigu esperantlingvajn
radioprogramojn (ekz. el Vieno, Sofio, Romo, Zagrebo
ktp);
ch) igu neesperantistojn konstati,
che Universalaj Kongresoj au okaze de vizitoj de
alilandanoj, ke esperantistoj facile komprenighas
inter si malgrau la malsameco pri patrolandoj.