3: La solvo: praktike

La ideo pri kreado de speciala lingvo ne estas io nova. Ekzemple:

"Lau la konservighintaj analaj notoj, unu el la mezepokaj gravuloj de la eklezio, la abatino de la monafiinejo de Rupertberg apud Bingen, Hildegardis (1098-1178), autorino de serio da natursciencaj verkoj, prilaboris ech la tutan sistemon de universala skriba kaj parola lingvo: tiu chi Ignota lingua per simplicem hominem Hildegardem prolata memorigas lau sia strukturo pli malfruajn projektojn de la 19a jarcento. Ghia alfabeto havis 32 literojn. La plimulto de la vortoj (substantivoj) finighis per z: aigonz — dio, aiganz — anghelo, pariz — patro, mariz — patrino, juz — homo ktp. La tuta vortaro enhavis ghis 900 vortojn". (10)

Kun la pasado de la tempo multaj elstaraj europanoj turnis sian atenton al la problemo de universala lingvo, interalie Descartes, Leibnitz, Komensky, Wilkins, Dalgarno, Urqhuart, Michaelis, k.m.a. Tamen estas notinde, ke, kvankam Descartes jam en 1629 korekte difinis la strukturon de la kreota lingvo, tamen ghis la 19a jarcento la provoj ghenerale celis kreadon de lingvo filozofia, kun arbitraj elementoj — t.n. aprioraj lingvoj. Ne tiudirekte estis trovota la fina solvo, char tiaj lingvoj aprioraj estis tro malfacile lerneblaj kaj cetere ech ne celis uzon far homamasoj. Montrighis, ke la t.n. "universala lingvo" devas bazighi sur jam ekzistantaj lingvoj, sed adaptite al la apartaj bezonoj de la uzontoj.

La unua projekto, kiu akiris al si atentindan nombron da seriozaj adeptoj kaj sukcesis disvastighi kaj uzighi nomighis Volapuk, kaj estis eldonita en 1880 de germana prelato, Johann Martin Schleyer. Pere de populara gazeto, kiun li eldonis germanlingve, Schleyer povis propagandi kaj diskonigi sian projekton, kaj en la dauro de nau jaroj la lingvo estis tiel furora, ke ghia triumfo shajnis certa. Lau Teo Jung:

"En la jaro 1889 oni jam kalkulis 283 Volapuk-klubojn tra la tuta mondo; ekzistis tiam 316 lernolibroj en 25 lingvoj, aperis 25 gazetoj, el ili 7 redaktitaj ekskluzive en Volapuk. Okazis tri kongresoj volapukistaj, la tria kaj plej grava en la jaro 1889 en Parizo. Tie oni parolis ekskluzive en Volapuk, kaj la triumfo de la lingvo de Schleyer shajnis definitiva. Sed en la sama jaro komencighis jam ghia falo".(11)

Ech pli rapide ol ghi floris, la volapuka movado velkis kaj mortis. Tion kauzis chefe kelkaj fundamentaj eraroj en la konceptoj de Schleyer.

Unue, la lingvo Volapuk, kvankam strukture tre interesa kaj ech trafa, estis vere tro malfacile ellernebla. Kvankam la vortmaterialo estis cherpita el europaj lingvoj, precipe la angla, la volapukaj formoj estis arbitre tiel shanghitaj, ke rekono plejofte apenau eblis; la nomo mem de la lingvo formighis lau la anglaj vortoj world kaj speak, sed farighis volapuk, la franca douleur farighis dol, la germana berg farighis bel, ktp. Portugalio farighis Bodugan. Krome la gramatiko estis vere komplika: unu profesoro de Volapuk kalkulis, ke verbo en Volapuk povas havi 505 440 formojn! La sperto montris, ke reformoj de la lingvo urghe necesas, se oni volas, ke ghi plenumu sian rolon en la mondo.

Kaj per tio evidentighis dua eraro de Schleyer. Li ne lasis en sia lingvo eblecon de natura evoluo. Tio signifas, kompreneble, ke li tute ne konsciis pri la fakto, ke lingvo estas socia fenomeno, kaj apartenas al chiuj uzantoj egale. Pro la arbitreco de la materialo, chiu nova vorto devis ricevi la aprobon de la autoro, kiu cetere konservis al si chiujn rajtojn pri sia verko. Kvankam "autoraj rajtoj" estas respektindaj, ili malebligis chi-kaze tiun socian solidarecon, kiu sola tenas vivanta iun lingvon.

"La skismo inter la volapukistoj, manko de unu gvidanta centro, neebleco de laugrada plibonigo de la lingvo, sensenca lingva kaj organiza absolutismo de Schleyer, kresko de diversopinieco — kondukis al detruo de la intencoj de [reformemuloj]. La societoj komencis likvidighi unu post alia. La gazetoj chesis sian ekzistadon, malaprobante la foreston de unuanima agado kaj la taktikon de Schleyer".(12)

Se la leganto scivolas pri la aspekto de tiu kurioza kaj kuragha lingvoprovo, jen la komencigho de la Patro nia en Volapuk:

O fat obas, kel binol in suls,
Paisaludomoz nem ola,
Komomod monargan ola,
Jenomoz vil olik, as in sul i su tal.

En aliaj cirkonstancoj la fiasko de Volapuk estus povinta entombigi por chiam, au almenau dum tre longa tempo, la ideon de arte kreita internacia lingvo. Sed la sorto decidis alie. En 1887, ghuste kiam Volapuk proksimighis al sia apogeo, aperis en Varsovio la unua lernolibro (por rusoj) de alia Lingvo Internacia, kiu, evitante la fundamentajn erarojn de sia konkuranto, estis destinita farighi la sola plene sukcesa ekzemplo de tia lingvo — tiel ke la nomo Esperanto (origine la pseudonimo de la autoro) farighis sinonimo de lingvo arta tra la tuta mondo.

La autoro, d-ro L.L. Zamenhof, jam kiel knabo ekhavis ambicion doti la homaron per komuna lingvo. Juda loghanto de pola urbo en la tiama Rusa Imperio, li spertis de plej frua agho la tragikajn sekvojn de reciprokaj shovinismoj inter la diversgentaj loghantoj de sia urbo, kaj li konkludis, ke al tiuj malamoj gravege kontribuas la lingva diverseco. Li estis do la unua tia projektanto, kiu havis fortan socian motivigon de sia kreemo, kaj por kiu la praktika aplikado kaj utiligo de la lingvo estis unuavica faktoro.

Jam kiel gimnaziano li produktis unuan formon de sia lingvo, sed tiu formo poste perdighis. Post universitato (li ighis medicinisto), li rekomencis la interrompitan laboron kaj dum dek jaroj li prilaboris kaj poluradis sian projekton, provante kaj pruvante ghin en la plej diversaj kuntekstoj. Lau li, la lingvo devis estis laueble facile lernebla, kaj uzebla tuj de la lernintoj ech se mankus aliaj adeptoj. Ghi devis ankau havi la eblecon evolui.

Kiel li sukcesis pri tiuj celoj, kaj kia estis la lingvo de li kreita, ni vidos en la posta chapitro. Sed la nova lingvo disvastighis, unue en la Rusa Imperio, baldau aliloke, kaj komencighis tiu jarcento de seninterrompa kaj mondskala uzado de lia lingvo, kies datrevenon oni festis en 1987.

La lingvo Esperanto estas fenomeno unika: ghi estas la sola arta lingvo en la historio de la mondo, kiu ekvivis kaj daure plifarighis komuna lingvo de homoj el chiuj nacioj kaj chiuj mondpartoj, krea lingvo de poetoj kaj faka lingvo de sciencistoj, plenrajta komunikilo apud chiuj aliaj, laudire "naturaj", lingvoj.

Ghi ne estas, kaj cetere ne celas esti, la lingvo "universala" de la pli fruaj filozofoj. Ghi neniel kaj neniam celas "forigi" aliajn lingvojn.

Kio ghi estas, tio estas praktika solvo de la lingva problemaro, kiu maloportunis al la homaro dum miloj da jaroj.

<< >>