4: La lingvo Esperanto

Same kiel kanalo estas planita rivero, Esperanto estas planita lingvo. Char ghi estas planita kun difinita celo, kanalo evitas la neoportunajhojn kaj fizikajn limojn de riveroj, kaj kondukas laueble rekte al sia celo. Tiel ankau Esperanto inter lingvoj.

La celo de Esperanto estas senbara komunikigho inter malsamlingvuloj. Ghi estas la sola lingvo en la mondo, kies unua kaj chefa rolo estas internacia uzado. Tial ghi plej perfekte plenumas tiun rolon, char por tio ghi estis planita.

Aliaj lingvoj, kiujn oni foje nomas internaciaj, efektive ludas tian rolon ghis certa grado; sed ili restadas antau chio lingvoj, kies chefa funkcio estas servi al iu aparta socio (nacio, lando, tribo, religio), kaj ili konvenas nek por senghena uzado en la kadro de iu fremda socio, nek por senpartia, egalpeza perado inter diversaj socioj. Tiajn taskojn ili faras nur tre malperfekte. Ili estas ankau tre malfacile akireblaj por fremduloj.

Por ke Esperanto plenumu sian unikan rolon, necesis, ke ghi havu interalie apartajn kvalitojn. Jen sekvas kelkaj el ili.

Maksimuma internacieco

La tereno de Esperanto — kaj tion ofte forgesas teoriistoj — estas, laudifine, la tuta mondo, kaj ne iu limigita sektoro, kiel ekzemple tiu de la hindeuropaj lingvoj. Internacieco ne limighas al Europo; ghi ampleksu laueble chiujn lingvojn. Unuavide tio shajnas neebla, char la lingvoj de la mondo treege malsimilas inter si. Sed Zamenhof evitis enfalejon, en kiun trafis pluraj planlingvaj teoriistoj: ili celis ian "tujan kompreneblecon", per lingvo, kiun oni povu legi (ne skribi, ne paroli) sen antaua lernado.

Sed kiujn ni komprenu sub tiu "oni"? Vidighas, ke tiaj projektoj celas klerajn europanojn — tiujn malmultajn elitulojn, kiuj jam scipovas pli ol unu europan lingvon, au precize tiun elektitan klerularon, kiu malpli ol aliaj urghe bezonas komunan planlingvon. Kaj por atingi tiun pasivan legeblecon (pli shajnan ol realan), la autoroj estis devigataj nenecese malfaciligi la aktivan lernadon, char ili enkorpigis en siaj projektoj multajn neregulajhojn kaj idiotismojn de la etnaj europaj lingvoj.

Krei lingvon "internacian" sur bazo pure europa signifus nur pliampleksigi la multnombrajn lingvajn diskriminaciojn jam ekzistantajn.

Tia europeca starpunkto ankau ignoras la lecionojn de la historio. Estas vere, ke antau cent jaroj la europanoj estis pli evoluintaj, richaj kaj entreprenemaj ol la plimultaj alilandanoj. Eble shajnis tiam nature, ke la plej potenca mondparto trudu "sian" planlingvon al la malsuperaj nacioj aliloke, same kiel ili trudis siajn etnajn lingvojn al la subpremataj kolonioj.

Sed intertempe, kiel chiam okazas pli au malpli frue, la apogpunkto de la mondpotenco shanghis sian lokon. Nia epoko vidas la tehhnikan kaj ekonomian plifortighon de japanoj, araboj, chinoj kaj aliaj kompare kun Europo. Antauvidebla estas la iama potencigho de Afriko au Sudameriko.

Se Esperanto estus lingvo tute europa, ghi certe jam shajnus malpli akceptinda en pluraj mondpartoj, kie, male, ghi estas hodiau relative populara kaj uzata.

Kiel do Esperanto transsaltis tiun obstaklon?

Unuavide ghi aspektas europa, tion oni devas konfesi, char la radikaro estas preskau ekskluzive europdevena. Kiam oni vidas la vorton birdo, konstateblas: "Ha! el la angla"; bedauri: "el la germana"; shelko: "el la pola". Sed kiam oni vidas la vorton alighilo au chiesulino, tiaj konstatoj jam ne validas. Kaj en la kazo de, ekzemple, foresto, la konstato: "Ha! el la angla" ( = arbaro) estas komplete erara.

Oni devas kompreni, ke la radikoj ne estas vortoj. Ili estas la materialo, el kiu la vortoj estas konstruitaj. Tiun fakton ech esperantistoj ne malofte pretervidas. Edmond Privat, ekzemple, skribis: "Esperanto... ne konas duoblajn konsonantojn samajn".(13) Oni devas nur pensi pri la vortoj mallargha, sammaniere, preterrajdi ktp, por konstati la erarecon de tiu aserto. Privat aludis al radikoj (kvankam bedaurinde lia aserto ne plu validas centpocente).

La vortmaterialo de Esperanto konsistas el radikoj, afiksoj kaj finajhoj. Ech tiu tradicia kaj konvencia disklasigo estas nenecesa — kaj eble malutila; char t.n. afiksoj, kaj ech foje finajhoj, kapablas roli kiel radikoj: ulo, ina, eta, ajho, ilaro, inta, arighi, male— ... neniam kaj chiam as 'anta (Mifialski).

La poeto Julio Baghy iam ech verkis tutan poemon, kies vortoj konsistas preskau ekskluzive el afiksoj, prepozicioj kaj finajhoj:

Jam onta ulo onas en la nuna,
mil eroj ighos unu aro kuna,
sed oblaj achaj ecoj de l' praulo
en posta ido foros ghis la nulo.
{Autuna foliaro, p. 53)

Efektive, chiu ero de la esperanta vortmaterialo posedas sian semantikan enhavon, kiu ideale restas senshangha, senkonsidere pri la rolo, kiun la eroj ludas en vorto au frazo. Finajho substantiva, adjektiva au verba difinas la funkcion de radiko en la frazo. Tio signifas, ke ankau la prepozidoj, konjunkcioj, korelativoj kaj numeraloj povas roli substantive, adjektive kaj verbe, ekz-e: Li sidas en la auto ekster la domo (prepozicie); sed ankau: "...ghiajn fortojn de 1' en ' kaj ekstero" (substantive: Mifialski). Kial li ne alvenis? (korelative); mi ne scias la kialon (substantive).

Sammaniere, afikso au radiko povas roli prepozicie:

...juste punindaj por eterno
pro l' pekaj faroj
de Adamo, Eva kaj la Vermo
pra sesmil jaroj!
(Burns, trad. R. Rossetti)

au: la traduko de "Hamleto" far Zamenhof.

Tiu chi semantika konstanteco kondukas al grandega aglutineco de Esperanto, t.e. el la vorteroj oni tute normale konstruas vortojn kunmetitajn, en kiuj chiu ero konservas sian signifon, kaj la signifo de la vorto estas la sumo de la signifoj de la eroj, el kiuj ghi estas kreita. Tiel normala en Esperanto estas tio chi, ke apenau necesas citi ekzemplojn, tamen: vortspeco (vort-spec-o); montgrimpi (mont-grimp-i); facilanima (facil-anim-a); nenionfarado (neni-o-n-far-ad-o), ktp. El tiu centpocenta aglutineco sekvas, ke chiu parolanto povas krei el la elementoj siajn proprajn vortojn — kaj esti komprenata de chiu alia esperantisto. (Foje komencantino volis paroli pri sia naskightago sed ne konis tiun vorton; shi do parolis pri sia malmortotago, kaj kompreneble chiuj komprenis.)

Tia vortkonstruado ja ekzistas sporade kaj malabunde en lingvoj hindeuropaj, sed ghi ne estas tipa au larghe aplikebla principo. Male, en tre multaj nehindeuropaj lingvoj (ekz. japana, svahila, turka) ghi estas tiel same normala fenomeno kiel en Esperanto. Ghi havas ankau tiun avantaghon (el vidpunkto de lingvo planita), ke ne necesas havi por chiu koncepto apartan, sendependan radikon. Kontraue, per relative limigita radikaro oni povas esprimi multegajn konceptojn: "...la Plena Vortaro de la jaro 1954 enhavas 7 866 vortradikojn, el kiuj oni povas formi en Esperanto minimume 80 000 vortojn ... Aliflanke, por la praktika aplikado de la lingvo en la chiutaga vivo ne estas necesaj pli ol 700 au 800 vortradikoj, el kiuj oni povas formi 7 000 au 8 000 derivitajn vortojn." (Lapenna) (14)

Tiu karakterizo evidente faciligas kaj rapidigas lernadon de la lingvo, char ghi grave reduktas la kvanton da vortmaterialo lernenda (vd. poste). Ghi ankau ebligas kreadon de vortoj esprimantaj nociojn, por kiuj en aliaj lingvoj simila vorto ne ekzistas, ekz-e sennaciismo (vd. poste).

Do kvankam la radikmaterialo de Esperanto estas europdevena, la aglutina karaktero de la lingvo distancigas ghin de Europo kaj proksimigas ghin al multaj neeuropaj lingvoj. Tio, kaj la malmultigo de la lernendaj vortelementoj, rezultigas, ke la lingvo estas alloga (kaj certagrade rekonebla) en diversaj mondpartoj ekster Europo. Tiuj ne estas la solaj kialoj, kompreneble — ankau sociaj kaj politikaj faktoroj rolis kaj rolas, kiel ni vidos poste — sed ili multe kontribuas.

Ankau pluraj aliaj karakterizoj de la lingvo faciligas ghian popularecon en plej diversaj socioj. Ni pensu ekzemple pri prepozicioj.

Prepoziciojn uzas multaj lingvoj por difini la rilatojn inter diversaj elementoj en frazo. Sed ili ne estas universalaj. Iuj lingvoj uzas prefere finajhojn au postpoziciojn. En hindeuropaj lingvoj la korekta uzado de prepozicioj estas tre malfacile lernebla, char ili funkcias ofte nelogike kaj nur konvencie. En Esperanto, feliche, ili estas multe pli konsekvencaj; principe la prepozicioj, kiel chiuj elementoj, havas klaran semantikan signifon, kiu difinas ilian funkcion. Oni ne povas garantii, ke chiu lernanto uzos ilin korekte, tamen korekteco estas klare atingebla. Kiam la signifo de neniu alia prepozicio precize taugas por koncerna interrilato, oni chiam havas la rimedon uzi la neutralan je: morgau je la deka horo ni renkontighos.

En multaj kuntekstoj tamen la prepozicioj en Esperanto estas ankau eviteblaj, char validas pli ol unu sola rimedo de frazkonstruo. Oni povas diri, ekzemple, au: iri al la urbo, au iri la urbon. Pro sia signifo de movighado, la prepozicio al aparte konvenas tiurilate. Ne estas ghenerale rimarkite, ke la frazo en la chambron estas efektive gramatike derivita de al en-la-chambro!

Multe pli oftaj, tamen, estas la eblecoj shanghi prepozicion en prefikson. Kvankam la uzitaj elementoj estas samaj, ilia aranghado en la frazo estas afero de elekto:

naghi tra rivero = tranaghi riveron
pensi pri afero = pripensi aferon
iri en chambron = eniri chambron

La granda fleksebleco de la Esperanta adverbo simile signifas, ke oni povas elekti inter adverba frazo kaj samsignifa adverbo, tiel evitante prepozicion:

sidi en la hejmo = sidi hejme
dibochi dum la junagho = dibochi junaghe
konatighi antau la festo = konatighi antaufeste
dum la tago = dumtage

au korelativon (chefe por komparoj au similigoj):

mensogi kiel tomboshtono = mensogi tomboshtone
eksplodema kiel pulvo = pulve eksplodema
rigardachi kiel bovido = rigardachi bovide

Evidente, ankau adjektivaj frazoj kaj adjektivoj estas intershangheblaj:

virino en longa jupo = virino longjupa
domo trans la vojo = domo transvoja

Oni povas krome verbigi la prepozicion: mia domo apudas la preghejon.

Sume, tiuj kaj aliaj sintaksaj alternativoj donas grandan liberecon en la gramatika esprimado, kaj neniu estas devigata senti, ke necesas sklave sekvi en Esperanto la kutimojn de la multe pli rigidaj hindeuropaj lingvoj. Tio efektive iom kompensas la europecon de la baza radikmaterialo.

Gramatika reguleco

Tamen troa libereco eble kondukus ghis fiaoso. Chiu lingvo havas siajn "regulojn": tamen estas notinde, ke lingvaj reguloj de etnaj lingvoj derivighas de la efektiva uzado, kaj ne inverse. Ne malofte la "reguloj" instruataj en la lernejoj grave postlamigas la realan uzadon en la socio, kaj chiuokaze ili estas devigitaj shanghighi lau la evoluo de la socia uzado.

Kaze de planita lingvo, la situacio estas, au estis, iom alia. Kiam la projekto Esperanto eldonighis en 1887, tute ne ekzistis esperantista socio. La ekuzantoj de la projekto bezonis iujn regulojn au gvidliniojn pri la korekta uzado de la embria lingvo. En tiu fakto povintus kashighi danghero: rigida regularo kapablus bremsi au malhelpi estontan evoluon de la projekto lingven.

Gravega merito de Zamenhof estis chiam tio, ke li plene rekonis la neceson de socia lingvobazo kaj de libera evoluo de la lingvo sub la kondichoj de praktika uzado. La planlingva movado Volapuk disfalis, parte pro la diktatoreca sinteno de ghia kreinto, kiu insistis estadi la sola arbitracianto pri la lingvo kaj ghia sorto. Oni rajtas senti simpation pri tia sinteno de kreinto al sia kreajho, sed ghi estis fundamente erara. Chiu lingvo estas proprajho de chiuj siaj uzantoj.

La solvo de Zamenhof estis genie simpla. Li starigis por sia lingvo dek ses regulojn, kiuj restas ghis hodiau la solaj devigaj reguloj por Esperanto; intertempe la gramatikistoj kaj verkintoj de lernolibroj derivis pro siaj celoj diversajn aliajn "regulojn" lau la efektiva uzado de la lingvo — sed tiuj restas nur rekomendoj. Ili fakte estas nur helpiloj pri akceptinda uzado.

La dek ses reguloj nenion malpermesas. Ili starigas la necesan bazon de tiu reguleco, kiu tiom faciligas lernadon de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj (kun ties neregulajhoj kaj multnombraj "esceptoj" al chiuj "reguloj"). La reguleco de Esperanto havas gravan sekvon: lernanto scias, ke tio, kion li lernas en unu kunteksto, estas aplikebla en chiuj similaj kuntekstoj. Tio simpligas la transiron de konoj pasivaj al uzado aktiva. Tio kondukas al pli pozitiva memfido en lernanto, kiam li ekuzas skribe au parole la lingvon.

La dek ses reguloj jenas:

1. Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egale por chiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.

Al tio estas aldonita Rimarko: La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. Nu, koncerne tiun rimarkon agnoskendas, ke la uzado de la artikolo, ech en tiuj lingvoj, kiuj ghin havas, malsamas de lingvo al lingvo. Sed pedanta Zamenhof neniam estis. Li sciis, ke ju pli la lingvo ighos uzata, des pli la homoj unuformigos la uzadon de la artikolo en Esperanto kaj komune ellaboros stilistikon tiurilate. Kaj tiel efektive okazis. Kiel en chiuj lingvoj, la esperantistoj konformigas hodiau siajn kutimojn al la normoj de rekonitaj modeloj.

La ceteron de tiu Rimarko, nome: La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilajhon, povas en la unua tempo tute ghin ne uzi, vere neniam estis aplikata post la unuaj du-tri jaroj, malgrau tio, ke la plimultaj unuaj esperantistoj estis slavlingvanoj, kaj pluraj reformemuloj forte kritikis la artikolon. La stilon de Zamenhof oni imitis; kaj la fondigho de la revuo La Esperantisto en 1889 liveris al chiuj modelan lingvajhon (kiun la redaktoro, Zamenhof, sendube unuecigis).

2. La substantivoj havas la finighon o. Por la formado de la multenombro oni aldonas la finighon j. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finigho n. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genetivo per de, la dativo per al, la ablativo per per au aliaj prepozicioj lau la senco).

Zamenhof menciis genitivon, dativon kaj ablativon chefe por orientigo de tiuj homoj, ekzemple slavoj, kies genta lingvo posedas deklinacion: en Esperanto ili apenau rekoneblas, kaj, kiel ni vidis supre, prepoziciojn oni ne malofte evitas. Ech la genitivo ne estas konstanta, sed esprimebla ankau senprepozicie: domo de pastro = pastrodomo; noktomezo = mezo de nokto, ktp.

La akuzativon ni poste diskutos pli detale.

3. La adjektivo finighas per a. Kazoj kaj nombroj kiel che la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej; che la komparativo oni uzas la konjunkcion ol.

Al iuj kritikistoj shajnas superflue, ke la adjektivo akordighu kaze kaj nombre kun sia substantivo. Tamen en lingvo, kiu celas klarecon kaj precizecon, tiu karakterizo, en kombino kun granda vortorda libereco (vd. poste), ne nur evitas kelkajn miskomprenojn, sed ankau ebligas diversajn elegantecojn en la maniero sin esprimi, ekz-e:

Mi sidis riverborde kaj, mizera,
Stelecajn lampojn sur la pont' rigardis;

Lampgutoj falis al la frunt' malvarma:
Shi vishis ilin per la haroj, larma.

La robon blankan rugha bend' trastriis.

Eleganteco, tro ofte subtaksata de la teoriistoj, estas grava karakterizo de bonkvalita Esperanto.

4. La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciatoj) estas: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, nau, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per sitnpla kunigo de la numeraloj.

Oni diras, ke nombrado kaj sakrado estas la plej malfacile regeblaj kapablecoj en fremda lingvo; kaj efektive ekzistas tre spertaj esperantistoj, kiuj dumkalkule uzas siajn denaskajn numeralojn anstatau la Esperantajn. Tamen la nombrado en Esperanto estas laueble simpla. Por kalkuli de 1 ghis 999,999 oni manipulas nur dek du vortojn: 15 dek kvin; 50 kvindek; 500 kvincent; 500 kvinmil; 1887 mil okcent okdek sep.

Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finighon de la adjektivo; por la multoblaj la sufikson obl, por la nombronaj — on, por la kolektaj — op, por la disdividaj la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.

Tiel tre nete kaj skemece Zamenhof kompletigis la nombradon. Nur la disdividaj numeraloj kauzis al iuj malfacilajhon, char tiun koncepton ne havas multaj lingvoj. Tamen la ekzemploj donitaj en la Ekzercaro — kiu, samkiel la Fundamenta Gramatiko, estas parto de la Fundamento de Esperanto (vd. poste) kaj sekve autoritata — shajnas sufiche klaraj kaj nemiskompreneblaj:

Por miaj kvar infanoj mi achetis dek du pomojn, kaj al chiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. — Tiu chi libro havas sesdek paghojn; tial, se mi legos en chiu tago po dek kvin paghojn, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.

5. Pronomoj personaj: mi, vi, li, shi, ghi (pri objekto au besto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finigho adjektiva. La deklinacio estas kiel che la substantivoj.

Klare, la personaj pronomoj estas kreitaj lau la modelo de la hindeuropaj lingvoj. Tial, ekzemple, la tria persono havas tri formojn singulare, sed nur unu formon plurale. Singulare oni distingas la naturon de la aludato, dum plurale tion oni supozas nenecesa.

Kiel en hindeuropaj lingvoj, tio signifas ke, kiam la sekso de aludata persono estas nekonata, oni ordinare uzas la viran pronomon li. Kaj tio siavice indignigas zelotojn de la virinismaj movadoj. Tial kelkfoje oni ekuzis tiuokaze la formon lishi (shili estus oportuna pluralo, au eble ishi?).

La nedifinita pronomo oni (kiu malgrau averto en PIV estas uzata kiel singulare tiel ankau plurale) montrighas netauga — char ne sufiche konkreta? — por la supra celo. Ghi, siavice, estas tre ofte uzata anstatau pasivo (iom pezajn pasivojn bona Esperanto emas eviti): En la vintro la fornoj estas hejtataj. = En la vintro oni hejtas la fornojn.

Okulfrape estas, ke la duapersona vi estas uzata singulare kaj plurale. Proponita singulara formo ci preskau neniam uzighis ech skribe, kaj dum preskau kvardek jaroj la nuna autoro neniam audis ghin en la paroluzo. Pri ghi Zamenhof skribis:

Ci skribas (anstatau "ci" oni uzas ordinare "vi"). — Ekzercaro 16. ...tiu chi vorto estas trovata sole nur en la plena vortaro; en la lingvo mem ghi preskau neniam estas uzata. — Dua libro, 1888. Por forigi chiujn chi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al chiu chiuj kaj chio nur "vi". — La Revuo, 1908.

Aldonindas, ke la malagrabla, sibla sono de la vorto ci, kiu sugestias malicon au koleron, ne tre konvenas por la intima, karesa uzado de la singulara dua persono, kia ghi estas konata en tiuj lingvoj, kiuj posedas ghin. Tiun fakton la sentema orelo de Zamenhof certe ne preteratentis.

6. La verbo ne estas shanghata lau personoj nek nombroj. Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finighon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os; la modo kondicha -us; la modo or-dona -u; la modo sendifina -i.

(Ni preteratentu la ekpenson, ke tiu unua frazo shajnas lezi la regulon 12!)

La verbo en Esperanto estas mirinde simpla. Tute mankas la kompleksajhoj de la verboj hindeuropaj, kiuj, konsentite, ebligas al kleraj uzantoj altgradan precizecon, sed aliflanke estas tiel malfacilaj, ke la plimultaj ech indighenaj parolantoj neniam sukcesas mastri ilin. Oni ne povas tro substreki, ke la tuta verbo de Esperanto konsistas el nur ses finajhoj, kiuj sufichas por difini la interrilatojn inter la diversaj agoj.

En la okazo, ke iu pli preciza difino estas dezirinda, oni prefere tion indiku per diversaj adverboj (jam, poste, plifrue ktp). Uzeblas ankau participoj.

Participoj (kun senco adjektiva au adverba): aktiva estanta: -ant; aktiva estinta -int; aktiva estonta -ont; pasiva estanta -at; pasiva estinta -it; pasiva estonta -ot. Chiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio che la pasivo estas de.

Tiu paragrafo — tute nenecese — kauzis multajn malfacilajhojn al iuj lernantoj kaj ech spertaj esperantistoj. Lau mia scio, neniu europa lingvo posedas ion similan. (En Brazilio iu diris al mi, ke unu indighena lingvo posedas sistemon perfekte paralelan, sed pliaj informoj mankas.) Pro la torditaj klopodoj de iuj gramatikistoj prezenti en lernolibroj tiun sistemon, la Esperanto-movado perdis nekalkuleble multajn aspirantojn, al kiuj la "facila" lingvo subite ekaspektis "tro malfacila"!

Kaj tamen. La verkintoj de lernolibro, konforme al nacilingvaj kutimoj, insistis pri ia verbeco de la participoj kaj parolis pri "kunmetitaj verbformoj", dum evidente — kaj tion insistas Zamenhof — la participoj havas sencon "adjektivan au adverban".

Kunmetitaj verbformoj en Esperanto ne ekzistas. Kio ekzistas, tio estas la verbo est- kun adjektivo. Pri la fakto, ke de tempo al tempo tio plej oportune tradukighas en alian lingvon pere de komplikita verbo, ne kulpas Esperanto. La Esperanto mem estas treege simpla.

Kiam oni uzas est- kun adjektivo havanta participan afikson, tiu adjektivo restas adjektivo kaj, kiel chiuj adjektivoj, priskribas la staton de la substantivo (do subjekto) en la momento priskribata. Se ni diras, ke la lago estas trankvila, ni priskribas la staton de la lago en la nuna momento, kaj same se ni diras, ke la lago estas forlasita au malgrandighanta au sondata; la sola verbo estas estas, kaj la adjektivo priskribas la aktualan staton de la subjekto. Se ni diras, ke la profesoro estos veninta post kelkaj horoj, tio ne diferencas strukture de la profesoro estos malsata post kelkaj horoj: eble la teorie verba karaktero de la radiko ven supozigas, ke veninta estas iel verba, sed ghi ne estas. Ghi estas adjektivo priskribanta la staton, en kiu la profesoro sin trovos post kelkaj horoj.

Simile, participaj adverboj (kiel diras Zamenhof) estas adverboj, kaj indikas kiel, kie, kiam, kial la ago esprimita per la verbo okazas (vd. reg. 7).

7. La adverboj finighas per e; gradoj de komparado kiel che la adjektivoj.

Ni jam menciis la grandan flekseblecon de la Esperanta adverbo. Ghi povas esprimi kauzon: morti akvomanke; tempon: alveni frue; gradon: shtale forta; celon au rezulton: sange bati; instrumenton: mortigi pafile; lokon: kushi tombe; manieron: ridegiplormiene; kaj, kompreneble, komparon: tigre shiri, eksvarmi funge.

Ghuste pro tiu multuzeblo, la precizan signifon ofte difinas nur la kunteksto.

8. Chiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.

Tiu chi regulo necesas, char en iuj lingvoj prepozicioj postulas ekzemple akuzativon au alian kazon. En Esperanto, akuzativon post prepozicio regas la regulo 13.

9. Chiu vorto estas legata, kiel ghi estas skribita.

Kaj, kompreneble, inverse: chiu vorto estas skribata, kiel ghi estas prononcata. Tiu regulo forigas ortografiajn problemojn, kiaj ekzistas en multaj, chefe malnovaj, lingvoj.

Pro tio la alfabeto de Esperanto, kiu estas la unua paragrafo en la Fundamenta Gramatiko kaj sekve deviga, konsistas el 28 literoj, respondantaj al la 28 apartaj sonoj de la lingvo, el kiuj 5 estas vokaloj.

La alfabeto estas proprajho de Esperanto. Kiel aliaj latinaj alfabetoj, ghi estas precize adaptita al la postuloj de la lingvo, kaj ankau (kiel la aliaj) posedas sian unikan aspekton, pro la literoj c^, g^, h^, j^, s^, u^.

Tiu alfabeto, kiu kompreneble kontribuas al la memstara karaktero de la lingvo, ne chiam plachis al iuj reformemuloj, kiuj eble ne shatis, ke la internacia lingvo pretendu egalrajtecon kun aliaj lingvoj. Por pravigi sian vidpunkton, tiaj homoj kutime serchas pretekstojn ne tre serioze taksindajn. Ekzemple, d-ro Javal, proksima amiko de Zamenhof, klopodis influi tiun lastan per atentindaj monsumoj, ke li konsentu forigi la supersignojn. Sian deziron li motivis (li multe laboris por helpi la blindulojn), pretendante, ke la supersignoj estas lacigaj por la okuloj! Plej lastaj pretendoj koncernis komputilojn; reformemuloj pretendis, ke la mashinoj kapablas funkcii nur uzante literojn sensupersignajn (kio praktike signifis la alfabeton anglan) — malgrau tio, ke la mondo estas plenplena de komputiloj perfekte funkciantaj kun diversaj abocoj, inkluzive de la Esperanta!

Finfine, la alfabeto Esperanta estas perfekte tauga por la lingvo Esperanto, kaj estetike belaspekta. Neniu el la multnombraj alternativaj alfabetoj ghis nun proponitaj sukcesis plibeligi la aspekton au plitaugigi la akordighon de la skribita lingvo.

10. La akcento estas chiam sur la antaulasta silabo.

Kien loki la akcenton en vorto estas konstanta problemo en multaj lingvoj, por alilandanoj kaj ech foje por indighenoj (same temas pri vorto, kiun la indigheno renkontas la unuan fojon en skribita teksto). Zamenhof evitis tion per la regulo 10, kiu estas tre simpla — kondiche ke oni komprenas, ke chiu silabo enhavas unusolan vokalon. Tial apud estas dusilaba, balai estas trisilaba, historio estas kvarsilaba, varietee estas kvinsilaba, kaj ili prononcighas Apud, baL4i, histor/o, varietEe. La akcento do estas chiam sur la antaulasta vokalo.

11. Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la chefa vorto staras en la fino): la gramatikaj finighoj estas rigardataj ankau kiel memstaraj vortoj.

Tiu chi regulo donas la bazon de tiu vortkonstruado (jam menciita), kiu difinas la karakteron de la lingvo. Estas tre grave, ke Zamenhof aludas nur al "vortoj", kaj insistas, ke ankau la gramatikaj finighoj estas vortoj memstaraj. Klare, ankau la t.n. afiksoj estas tiaj. Ni vidos poste la pragmatikan originon de tiu chi situacio.

La chefa vorto staras en la fino: sekve la analizado de vortkunmeto legighas dekstro-maldekstren, ekz-e: chefflegistino estas substantivo-ino, kiu profesie flegas, chefa en sia fako. Kaghbirdo estas antau chio birdo, kaj birdkagho estas speco de kagho; preghejo estas antau chio ejo, kaj postlasajho estas antau chio ajho (kiun oni lasis poste). Nenionfara priskribas iun, kiu faras nenion. Estas tuj klare al chiu esperantisto, ke figemalafablulinidetachoj estas abomenindaj malgrandaj buboj kaj bubinoj, infanoj de virino ne societema...!

Kiel chiam, la zamenhofa regulo estas minimuma kaj laueble liberala. Krom tiu regulo oni havis por sin gvidi ankau la modelojn en la tekstoj verkitaj de la majstro. Surbaze de tiu materialo, oni komencis ellabori ampleksajn teoriojn pri la ghusta vortkunmetado. La teorio transprenita kaj rafinita de Kalocsay estas la plej ghenerale akceptita, malgrau tio, ke ghi bazighas sur premiso, kiu restas ghis hodiau temo de diskuto: chu la Esperantaj radikoj havas en si mem gramatikan kategoriecon?

Tute prave, la teoriado okazas nur marghene de la praktika uzado, kiu klare demonstras, ke la vortkreaj eblecoj de la lingvo estas eble la chefa richajho de Esperanto. Ghiaj kapablecoj shajnas senlimaj.

12. Che alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.

Tiu chi regulo necesis, char en iuj lingvoj duobla negativo emfazas la negativecon, dum en aliaj ghi male emfazas pozitivecon. Tiel, en iuj lingvoj la ekvivalento de Hodiau mi ne vidis neniun signifas, ke mi vidis neniun, dum en aliaj ghi signifas, ke mi ja vidis iun. Esperanto apartenas do al tiu lasta kategorio.

13. Por montri direkton, la vortoj ricevas la finighon de la akuzativo.

Tion ni jam esploris en rilato al la prepozicioj: La birdo flugis en la ghardenon, sur la tablon. Sed ghi okazas tre ofte ankau che adverboj: hejmen, maldekstren, flanken, tien.

14. Chiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas. Anstatau la prepozicio je oni povas ankau uzi la akuzativon sen prepozicio.

Tiun chi gravegan regulon, kiu signife diferencigas Esperanton de la aliaj lingvoj, ni jam pli frue diskutis detale.

15. La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen shangho, ricevante nur la ortografion de tiu chi lingvo; sed che diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senshanghe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu chi lasta lau la reguloj de la lingvo Esperanto.

Kiam ghi estis eldonita en 1887, la lingvo havis malpli ol 1 000 radikojn — kvankam kompreneble per tiu materialo oni disponis pri vortprovizo multe pli ampleksa. Tiu stoko rapide pligrandighis (kiam eldonighis la unuaj vortaroj, kaj ankau la unuaj literaturaj verkoj), kaj daure pligrandighas hodiau.

Estas fakto, ke — precipe sur kampoj sciencaj kaj tefinikaj — la lingvoj de la mondo posedas ampleksan terminaron pli-malpli komunan, kaj tiaj terminoj povis senghene akceptighi ankau en Esperanto. Fizikistoj kaj psifiologoj, inghenieroj kaj juristoj ktp povis rapide starigi siajn fakterminarojn sur tiu bazo.

La averto de Zamenhof, ke oni enkonduku nur vorton fundamentan (kiu do estu radiko, el kiu oni formu la ceterajn vortojn), estis tre sagaca, sed ne chiam atentata. (Kiam el redakt- oni formas redaktisto, chu necesas redaktoro, ktp?)

Bedaurinde la regulo malfermas ankau aliajn pordojn, malpli bonvenajn. Tre multaj anglalingvaj vortoj eniris aliajn lingvojn (la francan, la rusan, ech la japanan ktp), kaj farighis certagrade internaciaj: striptizo, buldozo, nokauti, handikapita k.s. El tio estas simpla pasho eniri ankau en Esperanto, sub egido de la 15a regulo.

Chu tiel terure? Nu, jes kaj ne. Buldozo estas eble bona; se por la aliaj mi preferas: incitnudigho, senkonsciigi, malavantagha, chu eble tio ne estas ia ekscentra prefero flanke de maljuna konservativulo?

La problemo estas, ke tiu abunda angligo de la vortprovizo (kiu tamen okazas en pli forta grado en tre multaj naciaj lingvoj) ja subfosas la chefan avantaghon de Esperanto kiel lingvo efektive internacia — ghian vortkonstruan karakteron surbaze de relative malmulta kaj facile akirebla radikaro. Se Esperanto farighus tiel malfacila kiel la angla lingvo, kial preferi Esperanton?

16. La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstatauata de apostrofo.

Venis jam tempo emfazi kaj substreki la fakton, ke Zamenhof estis poeto kaj literature kultura homo. Pravas kaj gravas la konata sentenco de Kalocsay: "Kaj vere, oni povas diri, ke ne per Esperanto li faris poezion, sed per la poezio li faris Esperanton". Se tiu aserto shajnas al iuj legantoj maltrafa au superflua, ili pripensu du fundamentajn faktojn:

(i) La metio de la poetoj kaj la literaturistoj ghenerale estas la lingvo, kiun ili disponas. En chiuj lingvoj estas rekonate, ke tiuj metiistoj kreas la chefajn glorojn, la plej subtilajn kaj esprimivajn formojn, de la koncerna lingvo. Dum la dek jaroj de pretigado, kiujn Zamenhof dedichis al Esperanto, lia celo chiam estis, ke ghi kapablu reprodukti la verkojn literaturajn de aliaj lingvoj, verkojn de ekzemple Heine, Schiller, Andersen, la Biblio, k.a. Ne kodon li volis krei, sed plenkapablan lingvon, kaj li sukcesis.

(ii) La metio de la sciencistoj plej ofte estas analizado kaj dissekcado, sed ne kreado. La monstro de Frankenshtajno estas trafega metaforo pri ilia krea kapableco... Mi tute ne dementas la sciencojn kaj ties rolon en nia mondo; sed necesas rekoni iliajn limojn. Tiuj interlingvistoj, kiuj "science" aliris la problemojn, estas ghuste tiuj, kiuj ne sukcesis — char fundamente ili ne celis — enblovi la vivon en sian kreitajhon. Aliflanke ankau Schleyer, kiu ja sukcesis vivigi dum mallonga tempo sian lingvon, estis ia verkinto de versajhoj (en la germana).

Por tio la karaktero de Zamenhof estis ghusta por la tasko, kiun li starigis al si. Ghi postulis antau chio poeton kaj ne scienciston.

Kaj certe al neniu sciencisto venus en la kapon starigi tiun chi deksesan regulon, kiu ebligis kreadon de la sonore belaj versoj de la Esperanta poezio kaj la formfidelan tradukadon el alilingvaj literaturoj, kiuj estas — au devas esti — fierajho de la Esperanta lingvo.

Jen estis do la solaj devigaj reguloj de tiu lingvo.

Laueble f acila akirebleco

Kiam Zamenhof eldonis sian unuan lernolibron en 1887, li difinis en antauparolo tri chefajn problemojn, kiujn li devis solvi. Du el ili koncernas nin chi tie:

Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ghin ludante.

Ke chiu, kiu ellemis tiun chi lingvon, povu tuj ghin uzi por la komprenighado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale chu tiu chi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj au ne, t.e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank' al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikighoj.

Ech la unuan el tiuj problemoj multaj autoroj de internacilingvaj projektoj ne klopodis solvi; sed celi la duan estis unike: krei lingvon, kiun oni povu tuj ekuzi, chu au ne aliaj adeptoj ekzistus! Tio klare evidentigas la chiam praktikan naturon de Zamenhof; kaj lia solvo diktis la karakteron de la lingvo, kiel mi ghin analizis supre.

Por ke la lingvo estu laueble facila, Zamenhof aliris la problemon el du vidpunktoj: gramatika kaj vortproviza.

La gramatikaj komplikajhoj de la etnaj lingvoj estas tiaj, ke lernanto bezonas monatojn au ech foje jarojn por kontentige regi ilin. Zamenhof simpligis "ghis nekredebleco" la gramatikon, kaj fiere pretendis: "La tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en la dauro de unu horo". Lingvo konsistas el multe pli ol gramatiko, tamen tiu pretendo estas vera. La 16 regulojn serioza studanto ja povas alproprigi en la dauro de unu horo. Kaj tio estas en si mem mirindajho.

Kiel ni jam vidis, el vortproviza vidpunkto la sistemo de vortfarado jam per si mem grave reduktas la kvanton de la lernendaj vortoj. Ankau pri tio Zamenhof prave ne hontis:

"Mi kreis regulojn por vortfarado kaj per tio chi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio chi de la lingvo ghian richecon, sed kontraue, farante la lingvon — dank' al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn kaj esprimi chiujn eblajn nuancojn de la penso — pli richa ol la plej richaj naturaj lingvoj."

Tiun malmodestan pretendon flanke de nekonita autoro de nekonata projekto oni akceptos lau sia maniero surbaze de siaj antaujughoj; sed tiuj el ni, por kiuj lia lingvo farighis normala peranto de la intimaj pensoj kaj spertoj, kaj kiuj eventuale uzadas ghin por la kreado de plej subtilaj artverkoj ktp — tio estas, la posedantoj de la koncerna lingvo — forte emas konsenti kun Zamenhof. Chu necesas aserti, ke neniu volas, au povus, bagateligi la atingojn de la aliaj lingvoj, sed ni ankau ne rajtas suprajhece bagateligi la kvalitojn de Esperanto.

La kvanton de la lernota vortmaterialo Zamenhof plue reduktis per la enkonduko de alia speciala vortkategorio, t.e. "...per la enkonduko de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj, per kies helpo chiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn vortojn, ne bezonante ilin lerni. (Pro oportuneco al tiuj chi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj..."

Liston de la afiksaj vortoj oni trovas en Apendico A. Chi tie nur kelkaj komentoj.

La prefikso mal signifas "rektan kontrauajhon de la ideo". Iuj teoriistoj kritikis tiun prefikson, char tion ghi kutime ne signifas en aliaj (europaj) lingvoj (sed implicas mison). Tiun lastan implicon ghi ne havas en Esperanto. Sed ghi estas genia eltrovajho, ne nur char "...sciante la vorton bona, ni jam mem povas formi la vorton malbona, kaj la ekzistado de aparta vorto por la ideo malbona estas jam superflua", sed ankau char ghi liveras, kiel ni vidos, oportunajn eblecojn de utilaj sinonimoj:

Malsupren, malsupren, malsupren
Descendu ni nun!

La uzado de mal nenie kaj neniam estis precize difinita au limigita. Zamenhof citis ekzemplojn: malmola, malvarma, malnova, malpura, malproksima, malricha, mallumo, malhonoro, malsupre, malami, malbeni, sed li aldonis k.t.p., k.t.p., kaj la serio estas praktike senlima. Chiu koncepto, kiu implicas rektan kontrauajhon, kapablas esprimighi per la uzado de mal.

Tio multfoje kondukas al situacio, en kiu ni rajtas elekti el serio de alternativoj, kiel ekz-e:

dolcha - maldolcha
maldolcha = amara
malamara - dolcha

Tiaj alternativoj tre ofte utilas en realaj kuntekstoj: Mia malghojo ne tristigu vin.

Tamen la homoj estas konservativemaj, kaj multaj esperantistoj preferas limigi sian uzadon al jam sankciitaj formoj, kaj eviti nekutimajhojn. Pro tio, eble, samseksemuloj bedaurinde preferas nomi sin gejaj anstatau la same, au pli, korekta — kaj certe pli sinaserte preciza — malgeaj.

La demando pri sinonimoj kaj alternativaj formoj estas tre grava. Vere richa lingvo devas disponi pri ili. Kontrauuloj de Esperanto foje asertas, el sia profunda nescio, ke tia lingvo kia Esperanto malhavas sinonimojn, dum kontraue sinonimoj abundas en Esperanto.

Pensu ekzemple pri la sufikso il. Ni povas esprimi plurmaniere la saman konkretajhon, sed kun gravaj nuancaj diferencoj: batalilo - armilo - mortigilo. La du unuaj retenas almenau iom la romantikecon de milito; la tria nemiskompreneble difinas la funkcion de la koncerna instrumento!

Ghusta uzado de la vortoj ig kaj igh ne malofte starigas malfacilajhojn al ekzemple hindeuropanoj. Tiuj malfacilajhoj derivighas el la fakto, ke en hindeuropaj lingvoj oni oftege uzas la saman vorton por esprimi senshanghe ideon netransitivan kaj ideon transitivan. La ununura vorto kashas antau la uzanto la fakton, ke la sama vorto esprimas du esence malsamajn konceptojn.

Tiaj konceptoj estas eble droni kaj dronigi; au komenci kaj komencighi. El vidpunkto de la sama individuo (do de la sama starpunkto), la ago droni kaj la ago dronigi havas komplete malsamajn rezultatojn de komplete malsamaj cirkonstancoj: la agoj estas tute malsamaj. El vidpunkto de la sama individuo trovighas granda diferenco inter Tiu kunveno komencighis kaj Tiu kunveno komencis mian karieron.

Esperanto klare distingas du tiajn konceptojn. Kiu pensas sub influo de nacilingvaj ekvivalentoj, tiu eble havos malfacilajhojn; sed kiu ellernas la semantikan enhavon de la Esperantaj radikoj, tiu ne nur ne havos malfacilajhojn, sed ankau rekonos, ke tiurilate Esperanto estas lingvo semantike pli preciza, pli ekzakta.

Kun la celo do ebligi, ke "kiu ellernis tiun chi lingvon, povu tuj ghin uzi por la komprenighado kun homoj de diversaj nacioj...", Zamenhof tiel aranghis, ke chiu elemento (= vorto) de la lingvo havu unu fiksitan signifon. Necesis nur disponi pri shlosiloj kun tradukoj-klarigoj de la elementoj en aliaj lingvoj por tuj ekuzi skribe la lingvon.

Zamenhof donas kiel ekzemplon la frazon: Mi ne sci,as, kie mi las,is mi,a,n baston,o,n; chu vi ghi,n ne vid,is?

Per shlosilo en sia lingvo, alilandano facile povus kompreni la frazon, char la elementoj estis klare dispartigitaj. Ne eblas scii, chu tiu ebleco iam ajn estis multe uzita en la praktiko, sed ghi diktis la aglutinecon de la lingvo Esperanto.

Zamenhof klare komprenis la neeuropecon de sia lingvo. En la Unua Libro li tion diras eksplicite:

"Mi aranghis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstatau vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senshanghaj vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie chiu vorto sin trovas chiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ghi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senshanghaj vortoj. Sed char simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Europaj popoloj kaj alkutimighi al ghi estus por ili afero malfacila, tiel mi tute alkonformigis tiun chi dismembrighon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Europaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon lau lernolibro, ne traleginte antaue la antauparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), — li ech ne supozos, ke la konstruo de tiu chi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."

Tro ofte, post ellerno de la lingvo li tion daure ech ne supozis.

Plian regulecon kaj facilan akireblecon Zamenhof havigis al Esperanto per la korelativoj. Temas pri serio de 45 vortoj au esprimoj semantike interligitaj. En aliaj lingvoj, tiuj konceptoj ordinare postulas 45 apartajn vortojn, kies interrilatigho ne chiam evidentighas. Zamenhof tion atingis per manipulado de 14 elementoj havantaj (kiel chiuj elementoj) konstantan signifon. Tion oni klare vidas per tabeligo (Apendico B), sed jen la klarigo liverita de Zamenhof en la Ekzercaro (n-ro 30):

"Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. — La montritajn nau vortojn ni konsilas bone ellerni, char el ili chiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon 'k', ni ricevas vortojn demandajn au rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon 't', ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon 'ch', ni ricevas vortojn komunajn: chia, chial, chiam, chie, chiel, chies, chio, chiom, chiu. Aldonante la prefikson 'nen', ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu."

Sed ne tie finighas tiu utila korelativeco:

"Aldonante al la vortoj montraj la vorton 'chi', ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu chi (au chi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie chi au chi tie (proksime).

Aldonante al la vortoj demandaj la vorton 'ajn', ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povos ankorau fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finighoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, chiama, kioma, tiea, chi tiea, tieulo, tiamulo, k.t.p. ( = kaj tiel plu)."

Klare, multaj vortoj en la serioj trovighas inter la plej oftaj nocioj en la lingvo, kaj fakte oni povas diri, ke almenau en la skribita lingvo chiu propozicio enhavas (meznombre) po unu el ili. Tial estas tre necese, ke la lernanto mastru kiel eble plej frue la tabelon. Kompense, pro ties simpla reguleco, tio estas tasko relative facila — kaj certe pli facila ol la akirado de 45-plus apartaj vortoj.

Teoriistoj dezirantaj maksimuman similecon al la hindeuropaj lingvoj iam nomis la korelativojn "artefaritaj" — kiaj ili eble estas. Tamen en la viva uzado, ili estas forte esprimivaj, pro la semantika forteco de la koncernaj elementoj.

Altgrada fleksebleco

Normala vortordo multe diferencas de unu lingvo al alia. Se citi simplan ekzemplon, en unu lingvo adjektivo antauiras sian substantivon, en alia lingvo ghi postsekvas la substantivon.

Au: la normala ordo de subjekto, objekto kaj predikato en propozicio povas tre malsami de lingvo al lingvo. Dank' al la akuzativa finajho -n, Esperanto posedas grandan liberecon tiurilate. Tiu akuzativa finajho estas ofte kritikita de okcidenteuropaj neesperantistoj, kiuj nomas ghin "nenecesa". Sed tiu kritiko ignoras la fakton, ke chiu lingvo posedas akuzativon en iu formo au alia. Lingvoj, kiuj ne indikas ghin per finajho au alia leksika shanghigho, tion faras per deviga vortordo — kiun fremdulo devas lerni, kaj kiu tre rigore rigidigas la vortordon en tiu lingvo.

Homoj posedantaj lingvon kun relative rigida vortordo ne chiam komprenas la avantaghojn de vortordo relative libera. Efektive ili ne malofte supozas la ekziston de ia "natura" vortordo (kiu spegulas, kompreneble, la vortordon kutiman en ilia propra etna lingvo), sed kiel eksplikis Wells, (15) tio estas iluzio. Iu lingvo havas vortordon kutiman; sed la ebleco variigi tiun kutimajhon liveras valoran rimedon de subtileco kaj eleganteco. Ju pli libera estas la vortordo, des pli da rimedoj ekzistas; kaj vere Esperanto havas grandan liberecon tiurilate. Tio devenas parte de ghia noveco — ghi ankorau ne havis tempon sufichan por shtonighi — kaj parte de la tutmondeco de ghiaj uzantoj, kiuj kutimighas al la diversaj vortordoj de siaj etnaj lingvoj.

Tiu libereco de Esperanto evidente ne estas tuta. Kiel montris Piron, (16) se oni diras la frazon: por ke homo la juna homojn la muljunajn respektu, necesas ke komprenu li ilin, tio restas Esperanto, sed "vekas senton de strangeco". Prave. Tiu vortordo estas nekutima kaj samtempe pravigas sin nek signife nek estetike. La frazo farighas neklara, kaj sekve nebona.

Sed vortordo kapablas multon komuniki. Se ni komparas du variantojn de simpla frazo, ni povas tion esplori: Morgau mia helpanto faros tiun taskon. Morgau helpanto mia faros tiun taskon.

En la unua, "mia helpanto" implicas, ke nur unu helpanton mi havas; en la dua, "helpanto mia" implicas la ekziston de pli ol unu helpanto, kaj preskau egalas al "unu el miaj helpantoj". Se mi skribas: Morgau mia helpanto faros taskon tiun, tio implicas "kaj ne taskon alian anstataue".

Sed ankau tie ne finighas la eblecoj. Se ni prenas la kvar elementojn, kiuj konsistigas tiun propozicion: subjekto {mia helpanto), predikato (faros), objekto (tiun taskon), kaj adjekto (morgau), ni konstatas, ke la parolonto (au skribonto) disponas pri 24 diversaj manieroj aranghi ilin!

Mi ja ne listigos chiujn (tion povas chiu interesighanto mem), sed jen kelkaj specimene: Mia helpanto faros morgau tiun taskon. Faros tiun taskon morgau mia helpanto. Tiun taskon mia helpanto faros morgau. Mia helpanto tiun taskon morgau faros. El tiuj kvar, nur la lasta shajnas al mi ne konsilinda; la senco ne fluas, char kontraukadenca, kaj la vorto faros estas tro neutrala por stari sur la emfazeta lasta loko. Sed povas esti, ke en iu difinita kunteksto ghi estus konvena.

Kunteksto ofte gvidas la elekton. Ekzemple: Jam delonge riparendas la alia mashino. Tiun taskon mia helpanto faros morgau. La antauecon de Tiun taskon trudas la jhusa mencio pri la farotajho, kaj la graveco de la tempo de riparo (morgau) sugestias ghin sur tiun gravan lastan lokon. Gheneralregule, la komencigho kaj finigho de bona frazo au frazero estas lokoj shlosilaj.

Je chiu pasho, do, oni disponas, pli-malpli nekonscie, pri amaso da esprimeblecoj. Kiam Zamenhof verkis la esperantistan himnon "La Espero", li estus povinta skribi ekzemple:

Nova sento venis en la mondon,
Tra la mondo voko forta iras;
Facilvente flugu ghi trans ondon
Ghis ghi chiujn lokojn jam alspiras.

au:

En la mondon venis sento nova,
Forta voko iras tra la mondo;
Perflugile vento facilblova
Flugu jam de homa rond' al rondo.

Sed ne. Li elektis skribi:

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ghi al loko.

La preferindeco de lia teksto estas klara al chiu sana orelo (se vi dubas, provu kanti la variantojn!), kaj probable ne konscie li elektis ghin. Sed la rolo antau chio de poeto estas trovi la ghustan lingvan formon por la konceptoj.

Pro tio la libereca vortordo de Esperanto estas unu el ghiaj gravaj avantaghoj kiel lingvo internacia, kaj tute precipe, cetere, kiel traduklingvo (pro la multnombraj eblecoj chiam prezentataj al la tradukanto).

Flanka avantagho de la akuzativa finajho estas tio, ke ghi liveras trafan elekteblecon inter pasiva kaj aktiva esprimado de la sama koncepto, ne perdante la antauecon de la agricevanto: au La poshtisto estis mordita de hundo, au La poshtiston mordis hundo.

Tro abunda sinsekvado de pasivoj ofte efikas peze. Iom da eleganta variado faciligas la fluadon de la teksto kaj agrable variigas ghin. Lingvoj strukture malsimilas inter si, kaj strukturo bela en originalo povas ighi malbela en tro lauvorta traduko; ekzemple, sinsekvo de pasivoj eleganta en la angla povas farighi tede peza se tradukanto tro sklave reproduktas tiun sinsekvon. Sed oni havas elekton:

Mia rigardo de tempo al tempo estis allogata de la nur malforte brilanta spegulo (pasive); Mian rigardon de tempo al tempo allogis la nur malforte brilanta spegulo (aktive).

La luno estis preskau tute forkashita de nuboj (pasive); La lunon preskau tute forkashis nuboj (aktive).

La altgrada fleksebleco de la esperanta sintakso faciligas sur tutmonda tereno la lernadon kaj uzadon de la lingvo.

Prononcado

Esperanto enhavas 28 sonojn, el kiuj 5 estas vokalaj sonoj kaj 23 estas konsonantaj sonoj.

Malsimile al aliaj lingvoj, en Esperanto la kvin literoj A E I O U reprezentas po unusola sono. (La angla lingvo, ekzemple, ech ne posedas literon, kiu reprezentu la plej oftan vokalon en la lingvo: a!) Tiuj vokaloj (t.n. mezaj) estas tiel diferencaj inter si, ke ili ebligas relative larghan diversecon en la prononcado sen miskompreno. Nederlandano foje certigis al mi, ke li ne kapablas distingi inter la anglaj vortoj hat kaj head— kvankam angla orelo facile tion faras. Io simila en Esperanto estas tre malprobabla.

Tamen tiu malmulteco de malsamaj vokalsonoj donas apartan gravecon al la konsonantoj en distingado de la vortoj. Se "malaperas" iuj konsonantoj, ekzemple dum kantado, tio tre malfaciligas la tujan komprenon. Sekve konsilindas relative forta elparolo de la konsonantoj, kaj ankau necesas nete klara distingado inter la paroj p/b, c/dz, ch/gh, t/d, f/v, k/g, h/hh, jh/sh, l/r, m/n, s/sh, s/z, s/c, sh/ch, b/v,j/gh,jh/gh.

Diversaj nacioj devas atenti pri diversaj emoj al erarado. Angloj, ekzemple, devas lerni la prononcadon de hh kaj r, kaj ili tendencas diftongigi la vokalojn o kaj e kaj mallongigi la sonon i. Japanoj malfacile distingas inter r kaj 1, kaj diligente ekzercadas sin per serioj kiel libero libelo ribelo rivero livero. Kaj tiel plu.

Sed tiuj ghenoj — neeviteblaj, se oni pripensas la grandegan gamon de sonoj en la lingvoj de la mondo — estas bagatelaj, kompare kun la malfacilajhoj spertataj de anglo, kiu lernas la francan, au japano, kiu lernas la anglan.

Diftongoj en Esperanto ekzistas nur en la formo: vokalo plus j au u (kiujn iuj nomas duonkonsonantoj au duonvokaloj). Ili estas: aj ej oj uj au eu kaj la treege malofta kaj ne klasika ou.

Ghis kioma grado oni atingas unuformecon de la prononcado, kaj kiel starigi rekonatajn normojn en lingvo, al kiu praktike mankas indighena popolo? Jen demandoj, kiuj ofte prezentighas al neesperantistoj kiel nesolveblaj.

Efektive, unuformeco de la parolado ne ekzistas en iu ajn lingvo — chiuj individuoj parolas iomete malsame (ni povas rekoni homojn, chu ne, per la nura vocho). Tial, cetere, ech la "norma" prononcado iom post iom modifighas kaj shanghighas. Sed ech se ni ignoras tiun fakton, malsamaj prononcadoj en diversaj regionoj samlingvaj — la dialektoj — tre ofte diferencas tiel forte inter si, ke reciproka komprenigho povas esti tre malfacila au ech foje preskau neebla! Tiom pli por alilandanoj, kiuj "scipovas" la koncernan lingvon!

Diverseco en la prononcado de Esperanto — kio kompreneble povas okazi — vere neniam atingis similan gradon de reciproka malfacilo. Unuavice, char la celo de Esperanto estas internacia komunikigho, ghiaj parolantoj konscie klopodas normigi sian lingvajhon; duavice la granda simpleco de la vokalsistemo permesas relative larghan diverghon sen perdo de klara senco. Ech se iu anglo diftongigas ilin, la vortoj restas klare kompreneblaj!

Normojn oni rekonas. Belan parolon oni admiras kaj klopodas imiti — char Esperanto, kiel chiuj lingvoj, havas sian "naturan" belon, kiu konformighas al la spirito de la lingvo. Kaj dum cent jaroj Esperanto havis abundajn oratorojn, aktorojn, radioprogramistojn kaj aliajn, kies prononcado de la lingvo estis kaj estas rigardata kiel imitinda.

La moderna tehhniko de radio, televido, facila internacia telefonado, sonbendoj kaj diskoj gramofonaj certigas, ke imitinda prononcado estas konebla de chiuj lernantoj.

Multaj esperantistoj opinias, ke "plen bonan" prononcadon de la lingvo havas ofte jugoslavoj.

Chiukaze la esperantistoj ofte amuzighas per ludo, kiu konsistas el la provo diveni, el kiu lando devenas nove renkontitaj samideanoj. Tiu ludo estas tre ofte vere malfacila, ech komike erariga.

Stabileco

La kreado de tute nova lingvo, kia estis Esperanto en la malfrua 19a jarcento, kompreneble starigis apartajn problemojn. Aliaj lingvoj havis sian socian bazon, kiu donis firmecon al la lingvo, kaj historion pli au malpli longan, al kiu oni povis sin turni por pravigi sian uzadon de la lingvo. Al Esperanto mankis chio simila, kaj fruaj esperantistoj multe diskutis pri tio, kiel povos evolui kaj disvolvighi la internacia lingvo.

Kio ne mankis al Esperanto, tio estis homoj, kiuj deziris reformi la lingvon, ghin plibonigi au perfektigi lau sia propra persona vidpunkto. Al ili apenau venus en la kapon trakti tiamaniere iun nacian lingvon, sed por ili la internacia lingvo estis projekto. Tiaj homoj ne komprenis, ke la plej grava celo de la lingvo estas praktika uzado por tutmonda komunikigho, kaj ke chia dubeco pri la fidindeco de la proponitaj formoj nur malhelpus la realigon de tiu celo. Lernantoj devis esti certaj, ke ili ne devos relerni iun reformitan Esperanton.

Zamenhof tre bone komprenis, ke lia lingvo devas havi la eblecon evolui. Li sciis, ke neniu lingvo povas resti senshangha. Lingvo senshangha estas mortinta lingvo. Sed en naciaj lingvoj la shanghighoj okazas surbaze de firma fundamento, nome la strukturo kaj gramatiko, kiujn la lingvo ricevis de la historio. Li do vidis, ke eventualaj shanghighoj en Esperanto nepre ne devos shanghi la strukturon kaj gramatikon de tiu lingvo. Novajhoj povu ekzisti apud la malnovaj formoj, ghis la praktiko montros, kiu el ili estas preferinda. Neniu novajho kontrauu ekzistantan formon. Ekzemple, iuj reformemuloj preferis pluralan finajhon -i anstatau -oj, sed enkonduki tion estus neeble, char la finajho -i jam havis alian signifon.

Kiel solvi la problemon? Kiel havigi al Esperanto tiun bazon, similan al aliaj lingvoj, kiun Esperanto tiam ankorau ne havis?

En 1905 Zamenhof eldonis la Fundamenton de Esperanto, kaj per Deklaracio akceptita de la 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer samjare tiu libro estis proklamita "netushebla bazo de Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kian ajn shanghon". Tio estis la sagha solvo, kiu certigis al la lingvo ghian estontecon. La Fundamento konsistas el kvar partoj. Unue, Antauparolo, en kiu Zamenhof klarigas, kial la verko estas absoluta kondicho por la unueco de la lingvo. Due, la Gramatiko de la lingvo, en kiu la 16 reguloj estas koncize prezentitaj. Trie, Ekzercaro, zorge gradigita, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ghian aplikon. Kvare, Universala Vortaro, kiu entenas la 1800 unuajn esperantajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj.

Sur la netushebleco de la Fundamento konstruighis tiu tutmonda lingvo, kiu en 1987 ighis centjara. La reformemuloj, kiuj ne komprenis la signifon kaj gravecon de tiu principo, forlasis la movadon, preferante Idon — reformitan Esperanton, kiu mortis pro tio, ke Fundamento al ghi mankis — kaj fondighis UEA, dedichita al praktika uzado de la internacia lingvo.

La Akademio de Esperanto de tempo al tempo oficialigis novajn vortojn, ech afiksojn, au alimaniere rekonis la evoluon de la lingvo. Sed ankau la Akademio rekonas kiel sian chefan taskon respekti kaj gardi la Fundamenton. La genio de Zamenhof certigis, ke evoluo povas okazi — sen detruo de la lingva fundamento.

<< >>