2: La
solvo: teorie
Por solvi la lingvajn problemojn,
la homoj aplikis du rimedojn. Ili au utiligis
interpretadon (parole) kaj tradukon (skribe), au
uzis lingvon ial kaj iel komunan.
Interpretado kaj traduko profitas
el la fakto, ke — pli au malpli kompetente — iuj
homoj scipovas du lingvojn. Foje en brazila teatro mi
devis interkonsenti kun japano pri detaloj koncerne
rekvizitojn k.s. Por tion realigi, mi estis devigata
paroli en Esperanto al brazilano, kiu ripetis mian
diron portugale al japano scipovanta tiun lingvon,
kiu ripetis ghin japane al mia alparolato. Tiu
siavice devis respondi lau la sama vojo. Kvar homoj
necesis, por ke du el ili interkomprenighu!
Tia longa vojo estas neniel
maloftajho. Lau Ben Patterson, angla membro de la
Europo Parlamento: "Supozu, ke temas pri itala
parolanto. Nu, tre malmultaj interpretistoj kapablas
traduki rekte el la itala en la danan. Tio okazas
stafete. Do, la italo diras spritajhon, kaj chiuj
italoj ridas; poste ghi tradukighas en la francan,
kaj la francoj ridas; poste en la anglan, kaj la
angloj ridas. Poste, chirkau 30 sekundojn post kiam
la italo parolis — kaj li intertempe daurigis,
parolante pri la morto de kara amiko — chiuj danoj
ekridadas kvazau freneze". (3)
En la plej bona kazo, tamen,
interpretado signifas, ke du homoj intershanghas
siajn pensojn pere de tria kaj dependas de ties
eksperteco. Plej ofte ech shtatestroj ne povas
senpere paroli, sed dependas de interpretistoj —
ech se la sorto de la mondo kaj la homaro estos
decidita per ilia interkonsento au malkonsento.
Tio cetere donas apartan potencon
al la interpretistoj, kaj ili ne malofte montras
tion: "Alian aspekton de interpretado oni devus
lau mia opinio reliefigi. La interpretisto staras en
kunveno 'kiel ehho en la centro de la universo'. Li
sekve tendencas trotaksi sin, konante la gravecon de
sia rolo, sciante ke chiuj dependas de li. Multaj
interpretistoj fakte akiris reputacion de netolerebla
orgojlo... Laudire iuj estas paranojaj. Eble estus
pli juste, diri ke multaj el ili suferas komplekson
unua-damecan".(4)
Ankau Nikolo Timachefo, lingva
oficisto de NASA, nomis ilin "didamnitaj
unua-damoj". (5)
En internaciaj registaraj
organizajhoj, kiel UN, Unesko, Europa Parlamento
k.s., la situacio estas jam treege komplikita, pro la
multnombreco de la "oficialaj" lingvoj.
Dum la 19a jarcento, pro la elstara
potenco de Francujo, la rekonata lingvo de internacia
diplomatio estis la franca. Post la Unua Mondmilito
du lingvoj regis egalrange sur tiu kampo: la franca
kaj la angla; kaj ili estis la oficialaj lingvoj de
la Ligo de Nacioj. Sed kiam post la Dua Mondmilito
aperis la Organizajho de Unuighintaj Nacioj, jam
necesis pli da lingvoj oficialaj:
"Kiam fondighis UN en 1945 oni
deklaris egale autentikaj la kvin tekstojn de la
Charto, kaj ties kvin lingvojn la oficialaj lingvoj
de la Unuighintaj Nacioj: la chinan, la francan, la
anglan, la rusan kaj la hispanan. La franca kaj la
angla devis esti la laborlingvoj. Supozeble la
praktika malfacilajho traduki chion en kvin lingvojn
motivigis tiun distingon. Sed okazis konstanta
premado plivastigi la servadon liveritan al la
lingvoj nelaboraj. Certe la delegitoj el la dek ok
hispane-parolantaj shtatoj-membroj devis senti sin
malavantaghaj ghis en 1948 la hispana estis nomita
laborlingvo. Dudek jarojn poste ankau la rusan oni
promociis al labornivelo. La rezultinta izoligo de la
china sur la pli malalta nivelo, kiel la sola
nelabora oficiala lingvo, estis unu kauzo de la
finfina nuligo de la sistemo dunivela. En 1973 la
chinan oni promociis al labornivelo, kaj samtempe la
araba estis rekonita kiel oficiala kaj labora lingvo.
Tiuj shanghighoj ne okazis en
politika vakuo. La kvin lingvoj de la Charto, la
originaj oficialaj lingvoj, inkluzivis tiujn de la
kvin Konstantaj Membroj de la Sekureca Koncilio.
Chinio, Usono kaj Britujo, Sovetunio kaj Francujo
estis sufiche potencaj por ricevi vetoivon en la
Sekureca Konsilio, kaj ankau sufiche potencaj por
postuli lingvan privilegion. La hispana, la sola
oficiala lingvo ne uzata de Konstanta Membro, estis
la lingvo de pli da shtatoj-membroj ol iu ajn alia.
Tamen, kvankam ghiaj parolantoj en la mondo nombris
chirkau trioble pli ol la france-parolantoj, la
hispana ne farighis laborlingvo ghis 1948. Parolantoj
de la portugala estis duoblo de la france-parolantoj,
tamen oni ne oficialigis ghin, ankau ne poste.
"Klare, loghantaro ne estis
suficha motivo, por ke lingvo ricevu oficialecon.
Potenco kaj precedentoj estis la chefaj
kondichoj". (6)
Kompreneble, la multnombreco de la
laborlingvoj rezultigas altajn kostojn:
"Lingvaj servoj en la
Chefsidejo de Unuighintaj Nacioj en Novjorko
lautakse kostis dudek sep milionojn da dolaroj en
1976, t.e. 7,5% de la normala bugheto. La gheneva
oficejo, kun proksimume la duona lingva personaro
elspezis dutrione tiom, 6,4% de sia bugheto. Kvankam
taksado de aliaj agentejoj pri ties lingvaj elspezoj
ne estas rekte komparebla pro malsamaj difinoj kaj
kontotenaj metodoj, ili montras klaran emon de pli
malgrandaj agentejoj elspezi pli grandan proporcion
de sia bugheto por lingvaj servoj ol elspezas la pli
grandaj. La tuta elspezo de la UN-sistemo por lingvaj
servoj en 1976 estis probable multe pli ol cent
milionoj da dolaroj. Oni devas memori, ke lingva
personaro kaj servado okazigas ankau nerektajn
kostojn: luo de la oficejoj kaj ties mebloj, oficejaj
mashinoj, produktado kaj dissendado de dokumentoj,
instalado kaj prizorgado de interpretistaj kabinetoj
kaj mikrofonaj-auskultilaj sistemoj, kaj tiel plu.
Kostoj rilate personaron estas neeviteble altaj, pro
la granda nombro de la personoj necesaj: ekz-e la
konstanta lingva personaro de la UN-Sekretariato
estas unu el la plej grandaj tieaj profesiaj grupoj,
konsistanta el preskau kvarono de la tuta profesia
personaro".(7)
Simila hhaoso regas en la Europo
Parlamento, kaj Europa Komunumo. En la Komunumo
partoprenas dek landoj, kun sep lingvoj oficialaj kaj
egalrajtaj:
"Kiel en la Parlamento, tiel
ankau en la chefsidejo en Bruselo de la komunuma
burokrataro batalionoj da tradukistoj necesas por
prepari dokumentojn en chiu el tiuj sep lingvoj; che
chiu grava kunsido, brigado da interpretistoj devas
cheesti por transdoni unu lingvon en alian. Entute,
pli ol miliono da paghoj estis tradukitaj pasintjare.
Sole en la Komisiono, interpretistoj devis partopreni
proksimume 8 500 kunsidojn, kaj chiutage en Bruselo
laboras 450 el ili...Triono de la homoj dungitaj de
la Komisiono, kaj duono de la personaro de l'Europa
Parlamento, okupighas plentempe pri la traduka kaj
interpreta servoj, je kosto de chirkau ? 180
milionoj jare, t.e. 40% de la administraj elspezoj de
la Komunumo... 'Estas neeble havi ghustan debaton,
precipe la skermadon de parlamenta debatado, al kiu
ni kutimighis en Britujo'... Europa parlamentano
devas meze atendi minimume kvar semajnojn, ghis
dokumento estas tradukita... Che la Komisiono mem,
tradukado kauzas chiutage kapdolorojn, malgrau tio,
ke preskau 600 tradukistoj, reviziistoj kaj
oficistoj laboradas, apogite de pli ol 200 tajpistoj,
por prizorgi la amason da vortoj. ' Tradukisto povas
prilabori chiutage iujn kvin au ses paghojn ... sed
malgrau tio dokumentoj postulas du ghis tri
semajnojn por esti tradukitaj, reviziitaj kaj
dissenditaj'...
"Pripensu la matematikon: kun
ses oficialaj lingvoj oni havas 30 taskojn, por
konverti chiun el la ses en chiujn ceterajn kvin.
Aldonu sepan lingvon, kaj oni havas sepoble ses, t.e.
42 taskojn. Kaj kiam alvenos Hispanujo kaj
Portugalujo, kio shajnas certa en la 1980aj jaroj,
tiam temos pri nauoble ok: 72 taskoj. Praktike, char
multaj interpretistoj kaj tradukistoj parolas au
komprenas pli ol du lingvojn, pasintjare oni malofte
trovis 30 interpretistojn en iu kunsido. Generale
sufichis 13 ghis 16. Kun nau lingvoj, tamen,
minimume 30 interpretistoj estos bezonataj, kio
duobligos la koston. Kaj por skribajhoj estas
kalkulite, ke proksimume 200 pliaj tradukistoj estos
necesaj por chiu nova lingvo". (8)
Chio chi adiciighas al jeno:
grandegaj elspezoj por nekontentigaj rezultoj.
Nekalkuleblaj estas la eblecoj por paneo de la tuta
situacio: difektighoj de la mashinaro, strikoj
kaj malsanighoj de la personaro, miskomprenoj,
mistradukoj kaj ellasoj flanke de la funkciuloj, ktp.
Kaj la tuta internacia komunikigho — ne nur en la
menciitaj registaraj rondoj, sed ankau en
multnombraj internaciaj konferencoj kaj kunvenoj —
postulas elspezon de monrimedoj, kiuj pli utile estus
uzataj kontrau malsato au malsano, au por edukado
kaj sociaj servoj.
Kaj chio chi neniel helpas la ordinarajn
civitanojn, kiuj en la nuna epoko pli kaj pli
vojaghas eksterlanden, au la relative malgrandajn
komercajn entreprenojn, kiuj pli kaj pli emas komerci
internacie. Ui ne disponas pri la rimedoj de la
registaroj, kaj iliaj problemoj estas neglektataj.
Finfine, malgrau belaj retorikajhoj, shajnas, ke
neniu registaro efektive deziras, ke ghiaj civitanoj
povu libere kaj senkatene komunikighi kun
alilandanoj.
La alveno de komputiloj vekis esperojn pri mashina
tradukado, kaj oni investas denove grandajn sumojn
por esploroj sur tiu kampo. Ghis nun la rezultoj
restas treege primitivaj (kvankam utiligo de
komputilo por helpi tradukistojn farighos
chiam pli ofta), kaj ne antauvideblas en la baldaua
estonteco seriozaj atingoj. Certe ni longe atendos
mashinon kapablan traduki hungaran tekston en la
araban!
Kaj komputiloj vershajne neniam solvos la
problemon de la ordinara civitano, kiu vizitas
eksterlande. Apenau imageblas tago, kiam (lau
versoj de satiristo) — "la vojaghantoj pagos
sian groshon, kaj komputilon metos en la
poshon". (9)
Manke de interpretistoj, la homoj disponas nur unu
rimedon: serchadi iun lingvon komunan.
De tempo al tempo en la dauro de la historio, iu
lingvo farighis interlingvo sur pli au malpli granda
parto de la tersurfaco.
Ekzemple, en la Romia Imperio la latina estis la
lingvo de administrado, kaj interkomunikilo de la
multaj gentoj, el kiuj konsistis la imperio. Tamen
samtempe, apud la latina, la greka estis lingvo de kulturo kaj interlingvo en multaj
mediteraneaj regionoj. Edukitaj romianoj scipovis
ambau lingvojn.
Post la disfalo de la Romia
Imperio, okazis dialektigho de la latina lingvo, el
kiu rezultis la hodiauaj latinidaj lingvoj: la
franca, hispana, itala k.a. La latina tamen restis
ghis la 17a jarcento en Europo grava interlingvo kaj
verklingvo de la kleruloj, kaj la kutimo verki latine
formortis nur, kiam serioze fortighis kaj establighis
sentoj patriotisme naciecaj. Hodiau ech la
romkatolika eklezio preskau tute rezignis pri uzado
de la latina.
Ankau en imperioj pli modernaj
trudighis kiel oficiala lingvo, kaj intergenta
komunikilo, tiu de la konkerinto: en la brita imperio
— la angla; en la franca — la franca; en la
austra-hungara — la germana, ktp; ankau la
historio de Azio liveras diversajn ekzemplojn.
Ni trovas tute regule, ke, kiam ajn
unu gento konkeras kaj submetas alian, la lingvo de
la konkerinto trudighas al la konkerito, kaj la
lingvo de konkerito farighas socie duagrada, kaj
eventuale post iom da tempo povas ech formorti kaj
praktike malaperi.
Tio okazis ankau en Norda Ameriko.
Dum la pasintaj ducent jaroj definitive formortis,
au estas rapide mortantaj, multaj indighenaj
lingvoj. Samtempe la angla farighis la interlingvo de
la nordamerika kontinento. Elmigris tien homoj el
chiuj landoj de la tero, kiuj devis laueble ellerni
la anglan lingvon, por civitanighi, kaj precipe ech
por travivi. En vero, ne chiuj sukcesis; tamen chies
infanoj nature farighis anglalingvanoj, kaj en la
plimultaj kazoj tute rezignis pri la origina lingvo
de la gepatroj.
Tio estas konata. Sed malofte oni
rimarkas, ke preskau hazarde la angla ricevis tiun
rolon. Per relative malgrandaj shanghighoj en la
historiaj eventoj, la interlingvo de Nordameriko
povintus esti la franca, au la hispana. Efektive, en
la hodiaua Kanado la franca, kaj en la hodiaua
Usono la hispana denove starigas neignoreblan defion
al la hegemonio de la angla! Sur la teritorio de la
lingvoj nenio dauras eterne.
Cetere, chi tiu eble estas tauga
loko atentigi pri la signifo de vivanta kaj mortinta
kiel terminoj rilatantaj al lingvoj. Tiuj vortoj
estas metaforaj, kaj pro tio (char multaj homoj ne
komprenas metaforigon) ofte misuzataj. Nur biologiaj
estajhoj povas vivi au morti. Lingvo ne
estas biologia estajho, do fakte ne povas reale vivi
au morti. Kiam temas pri lingvoj, vivanta signifas
uzata, kaj mortinta signifas ne plu
uzata. (Tio estas, en socia — ne sole geografia
— senco.) Uzata, cetere, signifas uzata
de homgrupo kiel ilo por senpera pensado.
Chu en la moderna mondo ekzistas iu
lingvo kapabla roli kiel interlingvo por chiuj homoj
senescepte, kiuj volas au devas intershanghi siajn
pensojn internacie?
Tio estas demando tre aktuala.
Nuntempe daure kreskadas la kontaktoj internaciaj, chu
komercaj au turismaj, chu politikaj au sportaj, chu
kulturaj au interpersonaj. Sur chiuj kampoj oni tre
baldau karambolas kun la lingvaj bariloj, kaj la
granda plimulto el la kontaktoj okazas je nivelo
malsupera, pro manko de komuna pensilo de la
partoprenantoj. La problemoj estas ne nur praktikaj
kaj chiutagaj, sed intime koncernas fundamentajn
sociajn deman-hdojn — kiel ekzemple, pri milito kaj
paco.
Manko de interpopola komunikado
eble ne kauzas militojn. Sed ghi certe
pligrandigas la eblecojn de milito. Kiam registaroj
celas militon, chu la popoloj nepre devas kundrivi
kiel shafoj? La komuna homeco de chiuj homoj estas
tro facile ignorebla, kiam mankas ech la ebleco ghin
konstati senpere, pro manko de komuna lingvo.
Tre multaj personoj pretas aserti,
ke en la moderna mondo la lingvaj problemoj estas
solvitaj per la angla lingvo. Sed se tio estas vera,
por kio ankorau chiam necesas la multekosta dungado
de interpretistoj kaj tradukistoj en la plimultaj
internaciaj konferencoj? Chu ilia rolo ne devus jam
ekmalaperi?
Kompreneble, la angla estas
internacie uzata en iuj difinitaj kuntekstoj kaj en
iuj regionoj. Sed la ofte audata pretendo, ke pere de
la angla lingvo oni povas elturnighi chie en la
mondo, estas pura fantaziajho. La anglan
scipovas multaj homoj en Skandinavio, Flandrujo,
Nederlando kaj Germanujo. Sed en la aliaj
okcidenteuropaj landoj oni ne trovas
angle-parolantojn tiel abunde. En iuj, ekzemple
Grekujo, ili estas vere maloftaj. En la socialismaj
landoj — kaj ni ne forgesu, ke ili ampleksas pli ol
duonon de la tersurfaco! — ili ech pli maloftas. En
Japanujo chiuj edukitoj studis la anglan; tamen tre
malmultaj scias ghin paroli, kaj ech malpli ghin
komprenas. En la tuta Sudameriko la angla malmulte
utilos al vi.
En landoj antaue koloniaj oni plejofte celas iom
post iom anstatauigi la lingvon de la koloniintoj
per loka lingvo — kvankam en iuj landoj, precipe
afrikaj, oni devas plu toleri ghin pro la hhaosa
situacio de la indighenaj lingvoj.
Do ech se oni ne volas subtaksi la utilecon de la
angla lingvo, estas tamen eble ghin ankau trotaksi.
Estas konate, ke la angla estas vaste uzata en la
internacia aviado, ekzemple, sed ne tiel ekskluzive,
kiel iuj emas kredi. En sia libro Airport
International, Brian Moynahan citas jenan
okazajhon che la flughaveno Heathrow, Londono:
"Du rusaj frajtaviadiloj survoje al Bristolo
por repreni malpezajn aviadilojn post konkurso
aermanovra perdighis en la kontrolregiono. Mankis
brulajho, kaj la pilotoj ne parolis angle. Chiuj
alvenantaj aviadiloj estis staplitaj dum unu horo dum
oni elsendis publikan alvokon en chiuj pasagheroj por
iu, kiu parolas ruse. Finfine iu s-ro Usher,
lingvoamanto, trovis sin parole alteriganta la
aviadilon. Lia shatokupo preskau certe evitigis
akcidenton."
Tiu okazajho, cetere, substrekas la fakton, ke en
okcidento tre malmultaj homoj scipovas la
"internacian" lingvon de orienteuropo, la
rusan...
Oni vere ne sufiche agnoskas, ke la lingvoj estas
gravaj politikaj armiloj. Kiu trudas au akceptigas
sian lingvon, akiras avantaghojn psifiologiajn kaj
praktikajn. Ghuste pro tio, ekzemple, la dek
shtatoj-membroj de la Europa Komunumo rifuzas cedi
la egalrajtecon de siaj lingvoj. Ghuste pro tio tre
ofte malpacighas la homoj en landoj posedantaj pli ol
unu lingvon oficialan, kiel ekzemple Belgujo en
Europo, kaj diversaj landoj en Azio kaj Afriko.
Ghuste pro tio potencaj grupoj praktikas
diskrimanacion lingvan: nur tio ekzistu, kion rekonas
milionoj! Milionoj parolas angle, france, hispane!
Malmultaj parolas gaele au kimre au vaske — do
tiuj rezignu pri sia lingvo kaj parolu kiel parolas
la grandaj nombroj!
La logika finkonkludo de tiu argumento tekstas: do
chiuj homoj parolu chine! Sed la homoj ne vivas
logike.
Kontrau la universala uzado de unusola nacia
lingvo kontraustaras multaj faktoroj, el kiuj la
chefaj estas eble:
(i) Tio diskriminacias la parolantojn de chiuj
aliaj lingvoj, kiuj estighas malavantaghaj kompare
kun indighenaj parolantoj de la elektita lingvo.
Estante malavantaghaj, ili neeviteble
malkontentighas, kaj pli au malpli frue (lau la
politikaj eblecoj) ribelas kontrau tiu situacio.
(ii) Ech indighenaj parolantoj, kiuj rilatas pli
senteme al sia lingvo, malshategas la konstantan
fushadon de tiu lingvo fare de eksterlandanoj.
(iii) La politikaj cirkonstancoj konstante
shanghighadas, kaj lingva grupo, kiu hodiau ghuas
superecon politikan au komercan, morgau perdos tiun
superecon favore al alia grupo kaj ties lingvo.
Ekrigardo al la historio tion pruvas, kaj nur naiva
optimisto supozus, ke en la estonteco estos alie.
(iv) Chiuj naciaj lingvoj estas por alilandanoj
tre malfacile lerneblaj. Gramatikaj neregulajhoj kaj
komplikajhoj malhelpas la liberan alproprigon de
fremda lingvo. Prononcado tiel diferencas de lingvo
al lingvo (kaj ankau cetere enkadre de chiu lingvo),
ke la korekta elparolado de nepropra lingvo estas por
la plimultaj homoj praktike neebla.
(v) Chiu honesta edukisto devas konstati, ke
lingvo-instruado en la lernejoj de la
mondo reprezentas grandegan investon de tempo kaj
rimedoj kontrau vere magra kaj nekontentiga
finrezulto. En unu brita lernejo — tute ne maltipa
— la administrado faris kvarjaran kontrolon, kun
jena konkludo: el 300 lernantoj, kiuj devige eklernis
la francan lingvon komence de la kvarjaro, nur 30 ( =
10%) provis kaj sukcesis la shtatan ekzamenon pri
franca lingvo fine de la kvar jaroj. Por atingi tion,
oni okupis proksimume 3 200 klashorojn! — kaj tute
ne estas cinike, sed simple realisme, konfesi, ke el
la 30 sukcesintoj nur 2-3 efektive sciis kompreni kaj
komprenighi en franca lingvo. Tio pli-malpli spegulas
la situacion en almenau la plimultaj mondpartoj. Ne
tiel solvighas la lingvaj problemoj.
La sola konkludo el chio chi devas
esti, ke la internacia uzado de iu nacia lingvo
neniam povas esti io alia ol parta, tre neperfekta
solvo de la lingvaj problemoj.
Tial ne estas mirinde, ke iuj homoj
turnis sian atenton al la kreado de nova lingvo
speciale planita por internacia (au tutmonda) uzado.
|