1: La problemo

Estas neeble registri precize, kiom da lingvoj ekzistas en la mondo, char sciencistoj ne sukcesis difini, kio estas lingvo kaj kio estas nur dialekta formo de iu lingvo. Sed se ni diras, ke ekzistas pli ol 3000 diversaj lingvoj aktuale parolataj en la mondo, tio certe ne troigas la situacion.

La distribuo de la lingvoj estas, oni povus diri, hhaosa. Vershajne unu homo el chiuj kvar en la mondo parolas la t.n. mandarenchinan sur dekkvinono de la tera surfaco. En Zambio, aliflanke, estas parolataj pli ol tridek bantuaj lingvoj, el kiuj kvar estas chefaj kaj reciproke nekompreneblaj. La Europa Komunumo havas nau oficialajn lingvojn — oficiale egalrajtajn — sed kompreneble ankau aliaj lingvoj estas parolataj sur ghiaj terenoj. La hispana estas la oficiala lingvo en preskau tuta Sudameriko — krom en Brazilo, kie temas pri la portugala.

Lingvoj kaj nacioj koincidas nur hazarde. Belgio havas du oficialajn lingvojn, Svislando havas kvar, dum unu triono de la hungare parolantoj loghas ekster la limoj de Hungario.

Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj. Estas neeble imagi iun ajn gheneraligan regulon pri lingvoj, por kiu ne tuj prezentighus amaso da esceptoj. Tamen tiu lingva hhaoso estas kutime malatentata, kvazau ghi ne ekzistus kaj ne starigus gravajn malfacilajhojn en la normala homa konduto.

La granda plimulto el la homoj estas unulingvuloj. Ekzistas signifa kvanto da dulingvuloj — precipe en landoj (kiel ekzemple la Respubliko de Sudafriko), kie tio estas enlanda neceso, sed ankau aliloke. Homoj disponantaj pri tri lingvoj estas relative maloftaj, kaj tiuj, kiuj vere regas pli ol tri lingvojn, estas mirindaj esceptuloj. Kvankam preskau chiuj homoj scias paroli, lingvoregado estas iasence aparta talento, analoga al pentrista au muzika kapableco. Eble tial la plimultaj homoj ne okupighas pri ghi, au kondutas, kvazau ghi ne koncernus ilin. Sed ech al tiu "regulo" trovighis multaj esceptoj!

Multaj renkontighoj inter diverslandanoj devus esti tre ghenaj kaj embarasaj pro la malalta nivelo de vera interkomprenigho, sed ofte ne sentighas tiaj al iuj partoprenantoj. Mi foje demandis al mia edzino: "Kial oni kontentighas per tiaj primitivaj konversacioj?" Pro sia kutima klarvido shi respondis: "Char ili ne atendas ion pli bonan", kaj certe shi pravas. Multaj homoj ne atendas seriozan nivelon de interparolado en internaciaj cirkonstancoj.

Mi iam sidis sur kafeja teraso grekinsula. Apude sidis gejunula rondo internacia. Unu el ili, usonano, estis la sola indighena parolanto de la angla, sed la angla estis ilia konversacia lingvo. Estante mem indighena parolanto de tiu lingvo, mi zorge atentis dum unu horo ilian interparoladon.

Ghi komencighis tre vigle, kun multa ridado, sed iom post iom oni kvietighis, kaj fine de la horo, post iom da silenta rigardado al la maro, la grupo dispartighis kaj foriris du- au triope. Mi sentis, ke la renkontigho certagrade fiaskis. La fakto estis, ke la vortprovizo de la neangloj estis vere limigita: la samaj klishaj frazoj ripetighis plurfoje, ghis ili ne plu estis adekvataj. La temoj estis samkauze limigitaj kaj tre baldau oni tedighis pri ili. Samtempe la kompatinda usonano devis ofte ripeti frazon ne komprenitan, au serchi pli facilan esprimon. Por ne paroli pri lia prononcado, kiun ech mi kelkfoje nur malfacile komprenis....

Tiu okazajho aspektis al mi kiel mikrokosmo de la normalaj internaciaj rilatoj, antau chio je la persona nivelo. Ghi povas esti ech pli malbona, kaj ech (sufiche ofte) kriza, ekzemple kiam turisto klopodas klarigi al enlanda kuracisto la simptomojn de sia malsano, au havas ian karambolon kun la enlanda polico au la pasport-kontrolo.

Lingvodiverseco tushas nian vivon pli ofte ol ni konscie rimarkas. Ekzemple, fremdlingvaj filmoj en kinejo au televido. Por "solvi" tiun problemon oni aplikas nur du eblajn rimedojn. Au oni anstatauigas la fremdlingvan parolon per enlanda parolo registrita de tute aliaj aktoroj ol rolas en la filmo, au oni aldonas skriban tradukon. Neniu el ambau rimedoj plene kontentigas. En la unua kazo la tradukitaj tekstoj devas esti samlongaj kiel la originalaj kaj laueble konformighi al la lipmovighoj de la orginalaj aktoroj (kio ofte falsas la efikon), kaj en la dua la skribitaj tekstoj plej ofte sukcesas nur resumi la parolojn. Tia situacio ne kontentigas sentemulojn, kvankam eble — kiel la lingva fiaoso ghenerale — ghi ne tro ghenas la gheneralan publikon, kiu eventuale rajtas elekti alternativan programon.

Sed la plej grava rezulto de la lingva fiaoso koncernas la demandon pri paco kaj milito.

Tre malnova skota spritajho tekstas jene: — China maristo alparolas du glasgovanojn surstrate. La unua glasgovano demandas al sia amiko: "Kion li diris?" La dua respondas: "Mi ne scias". La unua diras: "Do ni batu lin kaj foriru".

Ne tre sprita, vi eble pensas. Sed lau mi ghi enkapsuligas situacion tro oftan en la mondo: kiu parolas fremde, tiun oni prefere batu.

Pensu pri tio, ke la granda plimulto el la homoj ricevas novajhojn kaj informojn plejparte pere de nur unu lingvo: tiu de la shtato, en kiu ili civitanas. Ech kiam pluraj shtatoj havas lingvon pli-malpli komunan, kiel ekzemple Britujo, Usono kaj Australio, la novajhoj kaj informoj kutime estas redaktataj de samshtatanoj de la ricevanto. Kiom ajn jhurnalistoj k.a. klopodas esti objektivaj, ili restas neeviteble influitaj de la enlandaj antaujughoj. Kiom pli danghere, kiam ili ech ne celas objektivecon, kiel dum internaciaj krizoj diversspecaj!

Ech radioprogramoj el aliaj landoj, direktitaj al ni en la nialanda lingvo, suspektigas nin, char ni supozas ilin "propagandaj". Se nur ni scius, kion la alilandanoj efektive diras inter si! Konata al multaj angloj estas la sento en kimre- au gaele-parolanta trinkejo, ke chiuj tieaj indighenoj inter si parolas insulte kaj ofende ghuste pri ili (dum la indighenoj fakte intershanghas la normalajn chiutagajn babiladojn). Kion oni ne komprenas, tio minacas.

Manke de senperaj personaj kontaktoj, oni tre facile kredas disvastigitajn asertojn, ke la loghantoj (chiuj!) de iu alia lando, au anoj de alia raso, estas primitivaj au barbaraj au agresemaj au orgojlaj ... unuvorte, malamikaj. Kaj manke de komuna lingvo, senperaj kontaktoj estas praktike neeblaj.

En la plimultaj kazoj ech shtatestroj, kiam ili renkontighas por interparoloj je plej alta nivelo, ne kapablas senperajn personajn kontaktojn, sed estas devigataj trakti pere de interpretistoj. Reciproka konatigho apenau eblas sub tiaj kondichoj.

Lingvaj diferencoj ne malofte malhelpas la komercadon. Mi konas anglojn, kiuj en Hungario kaj Japanio malbenis la neeblecon de senpera intertraktado. Kiam en 1492 Kristoforo Kolumbo ekvelis okcidenten, celante Japanion, Chinion au Hindion, en unu el liaj shipoj kunvojaghis suboficiro, kiu scipovis flue la hebrean lingvon. Mankis al Kolumbo interpretistoj de la japana, china kaj hindia lingvoj. Sed tiuepoke en Europo oni kredis, ke la hebrea estis la origina lingvo de la tuta homaro, do Kolumbo esperis pere de tiu lingvo komunikighi kun la kleruloj en Malproksima Oriento. Li certe seniluziighis, kiam li renkontis la loghantojn de la Novaj Teroj!

Nuntempe iuj sciencistoj starigis al si la problemon: kiel komunikighi kun eventuale renkontotaj eksterteranoj. Ni lasu al ili tiun belan enigmon, kaj revenu al la alia bela enigmo: kiel komunikighi kun alilandaj teranoj.

Ekzemple, ni vizitu Jarkunvenon de Rotario Internacia en Nice, Francujo. Enskribighis 19 000 homoj el multaj landoj, kaj kio okazis?

"Okazis du aferoj. La homoj enuighis. Oni daure babiladis dum la paroladoj kaj konstante chirkaumovighadis dum la parolantoj efektive paroladis. La alia estis, ke ju pli pasadis la Kongreso, des pli la cheestado en la plenkunsidoj malgrandighis, ghis el preskau 20 000 kongresanoj foje cheestis nur du- au tricent." (1)

Kial tio okazis? Nu, la oficiala lingvo de Rotario Internacia estas "nur la angla", kiel oni diras. Tamen la franclingva prezidanto de tiu LKK diris en la komenco: "La diverseco de niaj lingvoj malfaciligos niajn kontaktojn. Ni utiligu niajn lingvokonojn, kiom ajn mezgradajn. Faru, kion mi faras!" — Kaj li elparolis mallongan bonvenigan paroladon en ok lingvoj, inkluzive de la japana. La raportinto komentas: "Lia angla prononcado efektive estis mezkvali-ta, kaj lia japana lingvo sonis galimatie". Li daurigas:

"Por shpari tempon, la chefajn paroladojn oni faris nur en unu lingvo, sed oni povis ricevi tradukojn diverslingvajn anticipe. Mi klopodis sekvi la paroladojn france, kiam oni faris ilin angle, kaj inverse, sed okazis tiom da malsimilecoj kompare kun la presitaj tekstoj, ke oni devis posedi sufiche bone la lingvon de la parolanto por sekvi la tradukon en la propra lingvo! Unu kunsido tro longe dauradis, kaj unu parolanto provis redukti sian donitan tempon. Unuavice li legis pli rapide, sed fine decidis resumi la lastan kvaronon. Kompreneble, tion li devis klarigi per sia propra lingvo, kaj komplete mistifikis tiujn, kiuj ghin ne scipovis... La aferkunsidoj estis tuta farsajho. Neniu diskutado estis atendita char diskuto ne eblis. Chio shajnis antaudecidita."

Oni ne supozu, ke tio estis unikajho. Male, oni povus milobligi tiun sperton. Jen raporto pri la Tria Asembleo de la Asocio por Mondkonstitucio kaj Mondparlamento, okazinta en Kolombo, Srilanko, en kiu la angla estis la sola laborlingvo:

"Ghenis krome distordanta amplifa sistemo, kiu kauzis, ke la azianoj ne komprenis la homojn el aliaj mondpartoj. 'Ili parolas malklare, tra la stomako' diris unu el miaj lernantoj. Estis revelacio por li, ke por ni estas la azianoj, kiujn ni nur malfacile komprenis. Multaj delegitoj pro enuo skribis leterojn au raportojn dum la paroladoj au entute ne plu cheestis." (2)

Ankau sur la kampo de la sciencoj lingva diverseco kauzas senteblajn malfacilajhojn. La rezultojn de siaj esploroj sciencistoj publikigas en treege diversaj fakrevuoj au libroforme pere de universitataj eldonejoj en tre multaj landoj. Por raporti, la esplorinto elektas tiun lingvon, kiu plej konvenas al li au shi, kaj preskau neniam la raporto estas tradukata en aliajn lingvojn. Sciencisto ekscias pri gravaj raportoj koncerne lian fakon, sed ne povas funde studi ilin, se ili aperis en lingvo, kiun li au shi ne regas. Tio efektive bremsas la disvastighon de gravaj eltrovoj — au ech la refutadon de eraraj konkludoj. La Scienco (kun majusklo), teorie tutmonda, en realo daure restas pli parofia ol supozas la laikoj au pretendas la sciencistoj.

La faka kompetenteco ankau de beletristoj estas limigita per ties lingvoscio. Ili povas koni nur la verkojn originale verkitajn en la unu au du lingvoj, kiujn ili scias, kaj la verkojn tradukitajn en tiujn lingvojn. Kiu supozas, ke chio grava estas kompetente tradukita ech nur en la plej disvastigitajn lingvojn, tiu estas naivulo.

Entute do, problemoj kauzitaj de la lingva diverseco sur nia planedo estas ghena realajho. Ke ili estas realajho, tion pruvas la fakto, ke la homoj de nia epoko faris grandajn klopodojn kaj elspezis grandegajn monsumojn provante solvi au forigi ilin. Ghis kioma grado ili sukcesis?

>>