Kapilario

Tradukis: Andreo Szabo

Viro kaj virino kiel povus interkompreni? Ja ili ambau volas ion alian — la viro la virinon, la virino la viron.

Frederiko Karinthy

 

Letero al H.G.Wells

al poeto de "Short History of the World" kaj scienculo de "First Man in the Moon"

Kara H.G. Wells,

mi volas Vin peti, tralegu atente tiun chi satiron, kiun mi verkis che konfuzita animstato kaj che amaraj vivcirkonstancoj, antau kelkaj jaroj. Che ni, en ia malgranda Hungarujo, la kritiko kaj la publiko akceptis ghin kun miksitaj sentoj — Vi devus koni miajn verkistajn karieron kaj orientitecon, por ke Vi povu tion kompreni. Nun, ke ghi aperos eble germane, kaj eble ankau angle, mi tralegis ghin denove; kaj tiam mi ekpensis, ke mi devas urghe paroli kun Vi pri tiu chi verko. Tuj mi diros, kial nur nun kaj ne pli frue, jam kiam mi ghin verkis, kaj kial ghuste kun Vi.

Mi ne volis verki tiun chi libron. Mi ghin verkis malinkline kaj kun antipatio. Tiutempe mi estus preferinta verki felichplenan romanon, ridegigantan teatrajhon au belajn poemojn, por konsolo al mi mem kaj al aliaj. Pri la pensoj kaj ideoj, pri kiuj ghi temas, mi ne estis fiera. Mi estus preferinta forpeli, forgesi ilin, eljhetadi el mi mem — mi ne shatas esti richenhava homo, mi preferas esti homo viva, kun enhavo renovighanta chiumomente. Sed tiuj chi pensoj kaj ideoj tamen ekzistis; kaj foje, dum vintra posttagmezo, che intermangheto - kompreneble duope - por amuzi charman kaj amindan kaj sufiche kleran damon, mi volis rakonti post nelonga tempo chion, kio estas en "Kapilario"; se tiam mi estus povinta ghin rakonti, neniam mi ghin priverkus. Sed estis ia malbono; la damo komence auskultis, poste shi ighis distrita, kvankam temis ankau pri amo. Poste shi ech saltlevighis. Shi ekmemoris pri ia afero de iu el siaj amikinoj, al kiu shi devas telefoni. Kiam shi revenis, — kvankam shi petis min ghentile, ke mi daurigu — mi jam elighis el la radosulko de miaj pensoj, mi sentis la tutan aferon sensignifa kaj neaktuala; mi chesis. Vere, ke ankau shi devis foriri baldau. Sed en mi restis, kaj poste al iu amiko tushe mi menciis tiujn chi pensojn kaj ideojn. Oni estas kun viroj alimaniere: li diskutis, argumentis; baldau mi eksilentis, mi vidis, ke li parolas pri alia temo. Kaj — char mi falis chiam en tiun eraron, ke plie min interesis la persono, kun kiu mi interparoladas, ol la temo de la diskuto - prefere ankau tiam mi chesis. Kaj tiamaniere — nevolonte — mi inklinighis al tio, kion oni nomas literaturo: ke per unu fojo al chiu mi rakontu tion, kion aparte neniu volas auskulti. La libro aperis, mi atendis diskutojn, opozicion, alparolojn. Chio chi mankis — kelkaj vantaj kaj lacaj kritikistoj skribis kelkajn stultajhojn, mi ricevis de entuziasmighintaj junuloj leterojn, en kiuj ili penadis pruvi, ke nur ili min komprenas, char ili estas pli bonaj ol ech mi. La virinoj sherce minacis min per siaj fingretoj; poste farighis silento.

Nun — che la arangho de la germana eldono sub preson — mi tralegis "Kapilarion". Kaj - fekundighinte de mia memo, tri jarojn antaua - min kaptis strangaj ekscito kaj maltrankvilo, mi ricevis korbategon, sveno min chirkauis. Lauvorte tiel estis, kredu min — mi ekmemoris, kaj ne hazarde, pri iu parto el "Konfesoj" de Rousseau. La ermito de Genevo rakontas, ke dum soleca promenado — se Vi memoras, li shatis piediradi — li cerbumis pri la stranga antinomio che la kunvivado de la homa socio. Subite - kvazau lumo ekbrilus en li, en formo de rekono pri la simpla interrilato - li devis halti: proksime estis pirujo, li sin devis apogi al ghi; kaj en duona ekstazo, kun preskau haltantaj koro kaj cerbo, en blindiga klareco de la matematikaj leghoj displektighis antau li la unua skizo de lia malkovro. "Kiam mi rekonsciighis — skribas la morna puritano -, mi vidis nur, ke mia veshto farighis tute malseka pro la fluetantaj larmoj kaj mi staras jam tri horojn en la sama loko." Tiel naskighis "Contrat Social", la verko, sen kiu — bone Vi scias — eble nur pli malfrue estus eksplodinta la revolucio, sola sukcesa ghis nun: la franca.

Mi ech ne pensas pri tio, ke mi komparu la gravecon de miaj ideoj kun tiuj de Rousseau, au tiujn de Rousseau kun la miaj: ni koncernas vere malmulte unu la alian. Sed tiun chi eksciton mi konas: ghi agitis min per fatala forto post la tralego de mia propra verko, de "Kapilario". Kion mi tiam pensis kaj improvize en penso konceptis, ghi estas pli simpla kaj pli modesta afero ol pri kio "Kapilario" parolas, — kaj tamen ghi estas transe de "Kapilario", ghi estas transe ech de tio, pri kio nun mi parolas en chi tiu letero. Se mi verkus el ghi libron, tiu libro havus la jenan modestan titolon: "La duseksa homo au la Seksa Kontrakto". Mi rapidas konfesi, ke ankau pri tiu chi libro, titolita "Duseksa homo", tiel mi estas, kiel siatempe mi estis pri "Kapilario": pli volonte mi rakontus la tuton al unu mia kara, sagha, aliseksa homfrato; sed nun mi jam scias, ke shi ne finauskultus min; do mi estas devigata au priverki au forgesi la tuton. Char ja mi havas kauzon plie timi la lastan eblon ol la antauan; char ja mi esperas, ke anstatau la verkado de la principa eseo, titolita "Duseksa homo", mi ekhavos ion pli bonan por fari; mi ne ambicias, ke mi apartenu al pioniroj de la granda revolucio de la geedzeco kaj de la amo; mi volas, ke almenau tiom restu el la memoro de tiu chi horo, kiom sufichas tiun chi mian verkon, titolitan "Kapilario" senkulpigi kaj defendi kaj komentarii kaj alirebligi por tiu, kies opinion mi estimas.

Temas pri opinioj, pensoj, verserchado, bazkonceptoj, ghustaj konceptadoj: pri Vi mi devis pensi. Kion Vi mem kaj ankorau kelkaj el vi tie ekstere, en Anglujo faras — certe mi ne diras per tio novajhon al Vi —, lau ekstera formo tre similas al tio, kio chi tie en Europo kelkfoje jam okazis — la unuan fojon eble ne en Europo, nur por Europo, en Aleksandrio —, la lastan fojon en la dua duono de la dekoka jarcento, en Parizo. La parizanoj sin nomis jam konscie enciklopediistoj; ili jam sciis, ke la bazo de la granda verko por la disvolvigho estas la analizo — la konceptokompleksojn, implikighintajn jam terure, kies erarajn interligighojn la praktika rezulto, le teruraj gheneralaj situacioj montras, oni devas analizi, diserigi, disrompi; se alimaniere ne eblas: elserchi la klarajn, simplajn konceptelementojn, por ke poste lau natura, sana maniero eblighu ilin denove kunmeti. Post ilia iome-duone plenumita laboro denove sarkindajhoj kaj herbachoj plenkreskis la ghardenon, venis la deknaua jarcento, venis Napoleono: la bazkonceptojn kunligis en pelmelon ne la kviete pripensadantaj menso kaj koro, sed la nervoj, tremghenataj de la teruro. Rezulto: Hegel kaj Darwin, Marx kaj Metternich. Ghenerala defend-devigiteco, mondmilito, mortnaskita revolucio: jarcento, pri kies geniuloj la psikologio lauvice demonstris.ke ili chiuj estis frenezuloj — kaj ne trovighis iu, kiu la demandon estus farinta jene: kia malhonora, infera jarcento povis esti tiu, kies geniuloj frenezighis.

Nuntempe vi, kelkaj verkistoj en Londono — kvankam eble ne konscie — rekomencas la chesitan laboradon. La afektema germana estetiko nomas vin chiujn — kun iome malrespekta laudo — "intelektualistoj"; iel ghi volus vin chiujn scii forigitaj el la sanktaj boskoj de la literaturo, kun tiu motivado, ke vi kelkfoje — se vi inklinighas fari tion — penadas ankau pri malimplikado de konceptoj, kaj pro tio vi malindighis je la rango kaj digno de artistoj, kreantaj kun inspiro, kiuj nature kun evito de la centra nervsistemo, tra la periferiaj nervoj, maksimume tra sia ventro, estigas la Grandan Spegulon, en kiu la realo ekvidas sin mem. Ne estas grave — chiu ridas! Maksimume, evidentighas, ke la literaturo ech ne estas arto — shanghas nenion. Se ghi ne estas arto, ghi estas certe pli, ghi reprezentas la tutan homon, en tuto, kun koro kaj menso, kun okuloj kaj oreloj, kaj kun chio cetera. Malsimile al la vera artisto, kiu reprezentas chiam nur unu organon: pentrartisto la okulon, muzikisto la orelon, poeto la koron, filozofo la menson. Estu vi chiuj fieraj pri la anatemo: tiel estas, kiel mi diras. Se foje Dio - kiu ne estas trookupita, char ghi havas multe da tempo — fine tamen alvizitos la Teron kaj venigos al si delegiton por raportigi tiun pri la okazintajhoj de la Homo: tiu chi delegito estos tamen nur la Verkisto — pentristo kaj muzikisto kaj poeto kaj filozofo nur akompanos lin dumvoje, por ke ili lin interpretu, per alegorioj ili ilustru la Universalan Penson, kiu detruas kaj kreas.

Detruas kaj kreas, kaj disigas kaj kunigas tra tempo kaj tra spaco. Nun, dum mi skribas al Vi, en eta kafejo de Buda, la gazetkolportisto jhumalekzempleron metis antau min: sur la unua pagho per grandaj literoj estas skribite: Chamberlain, post pritraktado kun Benesh, volas prezenti antau la parlamento la leghprojekton pri la konstitucio de Europaj Unuighintaj Shtatoj. Mi ne scias: kion tio chi signifas, kio estas la vero en ghi, kio farighos el ghi; mi ne scias, kian pozicion prenu kontrau tiu chi penso mi, piedpremita, trabatita, prirabita, torturita filo de piedpremita, trabatita, prirabita, torturita lando. Mi ne esperas kaj ne timas; mi ne kredas la bonfidecon, seriozecon de la propono. Sed io estas evidenta: se nenio alia farighos el ghi, tiu chi propono efikis tiom da dauraj utilo kaj rezulto, ke ghi donis al mi taugan turnighon por aliri mian temon. Char en haoso de multspecaj, grandaj kolektivoj kaj kienapartenecoj ghi sorchis antau min la trankviligan vizion pri iu komunumo pli malgranda, do pli solidara kaj pli profunda ol chiuj kolektivoj, ol chia europaneco, ol chiu lando, patrujo, nacieco, samrasaneco, eble ech ol familio; kolektivo jam delonge ekzistanta, posedanta unuecan leghon kaj validan konstitucion ech sen chia Konstitucio de Unuighintaj Shtatoj: tio chi estas la komuneco de la pensantaj verkistoj, kredantaj je la kontinueco de la vivo, tuteurope kaj tutmonde. Komuna ghojo kaj komuna chagreno diktas la leghojn al tiu chi komunumo — ghiaj civitanoj havas nur unusolan devon: voli kaj serchi la bonon kaj ghuston kaj belon, anstatau la malbonon kaj malghuston kaj malbelon. En spaco kaj tempo, vivantoj kaj mortintoj estas anoj de tiu chi komunumo; ili faras, konstruas la Grandan Enciklopedion, kelkfoje blinde, senesperighinte, finkonstruante, denove detruante — se Vi jam estus leginta "Kapilarion", melankolie mi aldonus: Halvargon, la bullok-turon, kiun detruas la Gonchargo.

Bone mi memoras pri iu el Viaj planoj, pri la Nova Biblio — estis tempo, shajne, kiam tiel Vi imagis la Enciklopedion. Nu, do — konsideru tiun chi mian leteron averto, farita de interesighanto modesta, sed apartenanta al la menciita komunumo; kiu interesighanto se ne per io alia, sed per tiu chi averto volas partopreni la laboron: atentu, la tempo estas tauga, por ke tiu chi Biblio farighu malperfekta, kun gravaj kaj nerefareblaj mankoj, se solaj vi angloj volas ghin finfari! La anglaj enciklopediistoj, la anglaj verkistoj — avangarde nuntempe ghuste kun Vi mem — fosis jam, ankau ghis nun, profundajn vojojn en la Babela haoso de la implikighintaj konceptoj — per maldetalaj strekoj ili skizis la kadron de la verko; ili okupighis pri pasinteco kaj estonto, ech, pri la nuntempo, ili prisonghis novan historion, elcerbumis novajn utopiojn, studadis la politikon kaj socifilozofion, naive, per interesighantaj okuloj, kun fresha emo de Cartesius, preskau tute libere. Ili verkis multegon da belaj, saghaj; super chio: honestaj libroj pri la homo; chiu el tiuj libroj estas tauga por klarigi po unu terminon en la Granda Enciklopedio, kiu parolas al chiu, al chiuj homoj sur la tersurfaco, char trovigas en ghi nur tio, kio estas konstante kaj chie homa, al homo parolanta, por homo komprenebla.

Sed, pro Dio, sinjoroj, ekzistas unu tereno, unu kategorio de la aperajhoj, se tiel placas al Vi, kiun vi, anglaj verkistoj - pri angloj mi pensas, ne pri skotoj kaj irlandanoj — simple ne komprenas, kie vi chiuj movighas tiel, kiel foko sur la bordo; por kiu kategorio vi ne havas senson, nek okulojn kaj koron, ech, vi ne scias pri vi mem, ke tiujn vi ne havas — vi prenas la suferon kaj maltrankvilon, kauzitajn de tiuj chi fenomenoj hhimero, frenezo, malsano, samkiel la loghantoj en "lando de blinduloj" de Diderot la kauzon de la kolor- kaj lumimpresoj. Chu klimato, speciaia temperamento, degenerinta interesigho, subpremita per la fieregaj shtataj kaj sociaj leghoj, estas la kauzoj de tiu chi blindeco — au eble fakte tiu proverbeca angla prudeco (hypocrisy), kiun irlandanoj kaj skotoj tiom primokas — mi ne scias. Kiel mi klarigu, kiel mi komprenigu al Vi, pri kio mi pensas? Mi provos prezenti bildon antau Vin. Spegulbildon, tiun de viaj propraj animvizaghoj, el kies blankaj makuloj, nevideblaj por vi, el la negativajhoj, almenau kvante Vi povos konkludi pri la graveco de tiu chi kampo, lasita de vi neplugita. Mi prenas anglajn librojn, hazardelekte — du au tri, la plej bonajn, unuarangajn, reprezentivajn verkojn. En unu mi ghuas kun plezurighanta animo la silentan, profundan saghecon, senteman komprenon por chio, kio estas homa, — la alia ravas min per sia kuragho; kiel ghi firme alrigardas la kruelan veron de la vivo — la tria entuziasmigas min, agitas mian imagon per vidvibrigante akra desegnajho pri miraklaj ebloj, pri ech pli miraklaj realajhoj, per la chiam kompletan cirklon rondskribanta, luksan richecon havanta reflektoro de la ide-asociado. Mi legas kaj ghuas — kaj tiam subite venas la blindeco. Che chiuj tri same, kontrau la sama fenomeno, preskau en la sama momento.

En la romano aperas virino.

Kaj en la sama momento la angla verkisto komencas kaprobleki, lia serioza, pripensadema, kara vizagho shanghighas en groteskan deformitajhon, li virkaprokokete balancmovas la talion, nek vidas nek audas, li rakontas mucidighintajn spritajhachojn, komencas ursodancon. Oni ne kredas la proprajn okulojn: unu paghon oni foliumas kaj en la loko de la pejzaghbildo, havinta malmildan belecon, — kiun eventuale la forkuranta ekrano de iu romano de Jack London prezentas: ilustrita poshtkarto, acha kromolitografajho, chokoladreklamo rikanas. La autoro sin senkulpigas: la sorcha rideto de blondulino kauzis tion.

Kara H.G.Wells, ne miskomprenu min, la rideton de la blondulino scias sorcha ankau mi mem, kaj mi benas pro ghi Dion kaj la radiantan Sunon, char ili inter alie ankau ghin kreis. Sed kia sorcho estas tiu, kiu faras el la violonploro kaj el la orgentremego achan, orelfendan, mucidighintan gurdomekadon? Devus efiki inverse tiu chi sorcho.

Kio do okazis, kiel povis farighi, ke ne tiel ghi efikis?

Chu tamen pravis la germanoj, ke vi racionalismuloj estas fortaj nur pri la dialektiko, sed vi tuj rigidighas, farighas komike senpovaj, kiam la vento de la Sekretaj Abismoj de la Vivo vin ekfrapas?

Ne, ne, tute certe, ke ili ne pravas. Char la Blondulino aperas en adekvata loko ankau che ili, kaj same venas la sorcho; kun tiu diferenco, ke en anstatau ilustrita poshtkarto, banighanta en lunlumo, chifoje nin konsternas la vaksfiguro de la terurkamero de la urbghardena panoptiko. La sama blondulino nun havas nigrajn harojn, shia rideto elspiras satanan sorchon, de sur shiaj manoj sango fluetas, shiaj okuloj dangherege flagras — shi similas okulfrape al profesia fiserghento, surhavanta jupon, kiu venas el manbatalado, buchinte kvindek kozakojn, kaj kiu plej volonte formordus mian nazon.

Chio chi estas tre bela, kaj la filozofo kapbalancas: Ho jes, ho jes! Tio signifas, ke la virino estas satano kaj anghelo en unusama persono; kaj ke amara plus dolcha estas la virina besto.

Sed kion faru, kion komencu kun la chokoladanghelo kaj kun la profesia fiserghento mi, kiu estas nek satano nek anghelo, sed kiu estas viva homo, kaj mi dezirus unu vivan...

Au, ni haltu nur por unu momento: verdire kion mi dezirus?

Antau ol mi ekkonis la duoblan spegulon de la Vero, la Chokoladanghelon kaj la Profesian Fiserghenton, tio estas; la virinkoncepton de la deknaua jarcento, (mi hazarde tre bone memoras pri mia infanagho) ankorau sufiche ekzakte mi sciis tion. La realajon mi ne vidis duobla, la realajho estis io tre komprenebla kaj kompakta: mi ghin nomis "mia memo" kaj ion tre difinitan mi komprenis je ghi, kvankam — sen kono pri la natursciencoj — tiam ankorau mi ne sciis, ke la esto de tiu chi io kiel eblighis tra la protozoo kaj tra la "missing link". Versajne tial mi ne sciis ankau pri tio, ke mi estas mambesto, mi naskas vivantojn, kaj tiujn mi nutras el miaj propraj mamoj. Mia unua malagrabla sperto estis, ke la parencoj alportis knabineton, kun kiu, se ni restus duope, tre bone ni kunestus en harmonio. Ni estus ludantaj kaj estus nin amuzantaj — se ghisfine ni restus tiel, duope, (pardonu min pro la nedecajho) mi konsideras vershajne, ke sen Darwin kaj Haeckel ni per ni mem estus divenintaj, ke ni estas mambestoj, naskas vivantojn kaj tiujn ni nutras el niaj propraj mamoj. Kaj el tio farighus nenio malbona, pri tio ni ambau egale ghojus; ni ghojus egale, ke ni povas fari ghojon unu al la alia, pro tio ni ne estus malpacighintaj, nek ni volus superpotenci unu la alian: el tio farighus nenia abomenindajho, kiel mi konas min kaj shin. El la knabineto farighus nek chokoladanghelo, nek profesia fiserghento, sed ni kune amus la anghelojn kaj abomenus la diablon — farighus el shi mia karega, dolcha kunulino en la Homo, simila al mi almenau tiom, kiom diferenca de mi; kaj mi verkus neniam "Kapilarion", sed mi verkus belajn poemojn por shi, kaj per mi mem mi estus eltrovinta por shi ankau la flug-mashinon kaj ankau la radioaparaton, la kategorian imperativon; kaj shi per si mem estus eltrovinta por mi la papavan volo-vanon kaj !a kapkuseneton kaj Dion kaj la transan mondon.

Mi estas senkulpa pri tio, sed ech hodiau mi estas konvinkighinta, ke chio estus okazinta tiel, se la parencoj ne ekzistus. Sed la parencoj ekzistis, kaj ili komencis per tio, ke mi ekstaru kaj transdonu mian sidlokon al la "eta fraulino" kaj mi surhelpu al si la surtuton, kiun ankau shi mem scipovus al si surhavigi. Kaj ili diris: chu vi ne hontas, kia kavaliro vi farighos, chu vi ne scias, ke la virinojn oni devas trakti ghentile? Kaj ili ridachis al tio. Kaj en tiu momento mi ekmalamis la knabineton kaj mi pravis shin ekmalamante, char en tiu momento ankau shi komencis afekti kaj disetendis sin sur la segho kaj pretendis, ke mi surhavigu al shi la surtuton, kiun ankau shi mem scipovus al si surhavigi. Kaj ekde tiu momento mi shin malamis, char oni diris, ke tial mi estu tenera al si, char shi estas pli malforta — kaj mi pensis tuj, ke shi falus de sur la segho, se mi shin vangofrapus; sed do shi rajtpovas min vangofrapi kaj rajtpovas min humiligi sole tial, char pro ghentileco mi ne rajtas shin rebati?

Ja pli malfrue mi eksciis, ke ekzistas ankau alia kauzo de la ghentileco, krom ke la virinoj estas pli malfortaj. Sed tio malmulte sanghis la aferon. Kaj chiam denove, se mi renkontighis kun shi; chu shi proksimighis al mi, chu mi proksimighis al shi, io trovighis inter ni, ia vidvibro, kiun mi ne povis forigi. Mi multon lernis kaj ankau instruis, kaj shi ne lernis kaj nenion instruis, kaj tamen mi ne povis shin superpotenci nek esti superita de shi: sed chiam denove mi fiaskis antau shi kaj antau mi mem, kiam mi ekbatalis kontrau shi. Mi venkis malfacilajn problemojn, surselis la fortojn de la naturo, venkis en mi mem la instinktojn. Mi incitis la volon, malfermis kashitajn tirkestojn: Vane, kontrau la virino helpis nenio, krom ke mi estas viro. Ja sed mi estas vere pli, chu ne? Kaj intertempe senchese aperadis la parencoj kaj ili min instigis, kaj klarigis: kion mi faru kun shi. Unu parenco proponis la romantikecon — ghi malplachis al mi, estis en ghi tro multe da insida flato: ne povis eniri en mian kapon, kial shi estas pli mistera au malpli mistera ol mi? La alia, germana parenco, donis skurghon en mian manon — kun abomeno mi ghin forjhetis; mi ne bezonis, kion per ghi mi elneprigus. La tria, franca kuzo, proponis, ke mi rigardu en la okulojn al shi, sed shin mi ne tushu - mi observu shin de proksime, detale, shin analizu, baldau mi seniluziighos pri shi. Sed mi ne volis seniluziighi, — mi ne havis emon malkomponi tion, kion mi ne povus kunmeti denove. Kaj dume shi staris tie, kontrau mi, ridetante, jen kiel Chokolad-anghelo jen kiel Profesia Fiserghento, sed en ambau siaj personoj trankvile atendanta: kion mi decidos, kies konsilojn mi respektos? Perdinte la paciencon mi turnis min al la kvara parenco, al judo, kiu kun sentplena vizagho montris al la chielo: Mi forgesu - li diris — chion chi, tio ne estas afero inda al la homo, kreita lau la aspekto de Dio. Plej bone, se mi iros en la dezerton, por liberighi de shia tentado. Tio estis la plej malbona konsilo. Inter la mistikaj asketoj mi fartis terure; chiuj rifughis de antau la virinoj, kaj post mallonga kunesto malkovrighis, ke iliajn vivmanieron, vidmanieron, filozofion, tutan mondkoncepton multe pli influis tiu negativajho, ke ili ne bezonas la virinon, ol la miajn tio, ke mi shin bezonas. En la mankhavo tio okazis al mi, kio al Guatama Buddha: mia suferigita korpo elshvitis mizeran saghon. Kun ili au sen ili: — ankau en la dezerto pro ili estis malbone; ghis mi ekkomprenis, ke mi estas multe pli fantomeca, kun mia hauto, malgrasighinta je flava, ol shi, la tentfantomo, de antau kiu mi fughis; — reveninte el la dezerto, baldau mi rimarkis, ke estas mi la tentfantomo. La parencoj klarigadis senchese, kia artiklo la virino estas, por kio shi estas, kiel oni shin devas trakti; kaj kiam konfuzite kaj malesperighinte mi interrompis la rilaton kun ili, kompreninte, ke ili ne povas rebonigi inter ni du la rilaton, kiun mi fushis tiam, en nia infanagho; mi turnis min rekte al la virino, etendante mian pacigan manon; shi ghin jam ne akceptis, spitetante shi sin forturnis, au moke min pririgardis — eble shi estis ofendita; shi ignore rigardis kaj malrespektis min pro mia stulteco, ke pri tio ne pli frue mi ekpensis, — au eble dume shi ech forgesis pri mi, restinte sola, dum mi batalis por shi: chu en si mem shi trovis la felichon, kiun mi ne povas doni al shi?

Kaj nun mi ekkonjektis, ke la kauzoj de chia malbono estis la parencoj, parencanimoj, miaj virkunuloj, kiuj trude sin shovis inter nin, erarigis min kaj malbonigis shin. Mia rilato kun la virino estis afero apartenanta nur al ni du, ghin neniu estus rajtinta interveni, pri ghi neniu estus rajtinta scii. En la momento de la naskigho, antau ol mi ekvidis la sunbrilon, jam chi tie sur Tero kaj ankorau Transe, ia petolema anghelo sufloris ion en miajn orelojn. Sekreton, kiun mi rajtpovos konfesi siatempe nur al iu unika, al la alia, al kiu ghi same sufioris tion: sed bone mi atentu, krom ni du neniu alia scias pri tio! Kaj mi ekiris kun la sekreto, mi ne sciis ankorau, kiu estos tiu alia, mi sciis nur, ke tiu estos simila al mi — ne konjektante pri la malbela sherco, pro kiu la domaghfaranta anghelo manplatkashe subridis —, ke ankau al aliaj tiel same ghi sufloris, ke ankau aliajn ghi tiel same erarigis — kaj aliaj, tiuj chi aliaj antaue parolshtopis shian kapon kaj mian kapon pri amo, pri sekseco, pri seksa batalo, pri diferencoj teruraj kaj mistikaj kaj gravegaj inter ni du, pri polusoj, kiuj povas neniam renkontighi, pri dueco, disiganta la mondon, pri viratomo kaj virinatomo — kaj pri virinproblemo, sendependa de la amo. Kiu povas memori sincere pri la vekigho de la propra printempo, tiu trovas inter siaj memoroj la unuan seniluziighon, la unuan nauzon, la ghermon de la unua insulto kontrau la vivsopiro: putrantajn, fetorhaladzajn raupon kaj limakmukon en la unua rozkaliko, kiu malfermighis antau li — tiuj chi raupo kaj limakmuko estis la malkasho, ke ankau aliaj scias pri la sekreto, pri kiu li pensis, ke nur li scias ghin.

Kaj tamen tio chi ne estis nura jhaluzo. Ne kontrau tiu mi koleris, kiu pure kaj honeste deziris tion, kion ankau mi deziris — mi koleris kontrau tiu, kiu inside kaj chirkauvoje, eble pro envio, detruis kaj difektis kaj malpurigis por mi la amon, antau ol mi estus ghin povinta atingi. Kontrau tiu, kiun mi havas kauzon akuzi, ke la donacon de Dio, la plej puran esencon li falsis, malpurmiksachis — ne kontrau la kavaliro, venanta en blanka mantelo, glavon elingiganta por sia amatino, sed kontrau la trememaj, barbhavaj, sekreciachokulaj Du Kadukuloj, kiuj el embuskejo kashobservis Suzanan la sin banantan, por ke ili shin interpalpebrumante, objektive "pridesegnu", kaj kashe ili kolportu la desegnajhon, kiun ne estis eble kashi ech antau Suzana. Tiuj chi du kadukuloj prijughis poste Suzanan, antau ol shi estus povinta ricevi la parolrajton — ili faris "virinproblemon", ili difinis la "biontologion" de la virino en chiu jarcento alimaniere; sed chiam tiel, kiel la eminenta Brehm pridesegnas ian specialan dombeston. Kaj che la vesperkrepusko de la sinsekvaj jarcentoj, kun pli kaj pli maltrankvilaj konjektoj, pli kaj pli certe elformighis en mi la harstariga suspekto, ke chi tie trovighas ia vicorda eraro. Suzana pridesegnita bone-malbone che la komenco de la jarcento, chirkau la fino de la jarcento chiam pli similighis al la desegnajho, kiun la Du Kadukuloj kreis: tiu chi desegnajho ne povis esti tiel falsa, misdesegnita, oblikva kaj absurda kaj nerekonebla, ke — kiam poste mi renkontighis kun shi — mi ne estus retrovinta en Suzana de la jarcentfino, terurighinte kaj kun haltanta korbato, la ghuste saman duulinon de shia originalo, de la desegnajho. Mi ne volas mencii launome la Du Kadukulojn de la deknaua jarcento, kiuj iome malfruante sed neniam sufiche frue pripentris Suzanan-Noran kaj Suzanan-Satanellan kaj Dorian Gray, kaj Franciskan, tiujn chi nevershajnajn figurojn, pri kiuj siatempe bone ridegis la vigla, gracia, eta Manon, postrestinta al ni kiel heredajho el la antaua jarcento — mi konstatas nur tiom, ke tiu pantalon- kaj bot-hava Jhokeo, kun shminkita busho kaj razita vizagho, kun siaj moka rideto kaj fajreraj okuloj, kiu — kiel virina idealo — enkuris la unua che la seksa konkuro en la lasta jardeko, ku timiga simileco pravigas la bildon inspiritan de la vizio pri la Diablo kaj Fauno kaj Infantimiga Diablidacho, eksplicite virseksaj, kiun en la mezo de la pasinta jarcento pentns la apostoloj de la virinmalamo, terurighadantaj kontrau la virina demono.

Bildo kaj modelo similas ghis lasta hareto; kaj la filo de nia jarcento palpebrumas hezite de la unu al la alia: kiu el ili estas la originalo, kiu estas la spegulo; kiun el ili li chirkaubraku, se li ne volas riski, ke li pushighu a! vitro. Kaj la tria kadukulo, kiu ne desegnas, nur saghe kapbalancas, kun hezita rideto ek-eklevas la shultrojn: — tie chi, sur la alia flanko de la gazeto, sur kies titolpagho oni anoncas la Unuighintajn Shtatojn, sinjoro Pirandello al jhurnalisto prezentis la resumon: la virino estas iluzio.

Via talenthava Oscar Wilde aludas kun facilmova gesto al la reciproka efiko de la vivo kaj arto, - la reciproka efiko estas envere iom pli komplika, sed multe pli profunda kaj efektiva, ol tion iu el ni kuraghus imagi. Pli efektiva kaj pli songheca: tio chi estas pli, ol reciproka efiko; en tiu chi mondo shajne temas pri ne pli malmulte, ol ke chio, kion oni imagas, ghi ankau vere ekzistas, samkiel en la songho. Do sub efiko de tiu chi strangola suspekto — mi havis kauzon ribeladi kontrau la Du Kadukuloj, kiuj priimagis malican kaj malbelegan kaj neuzeblan Suzanan.

Ghis poste dum la legado de "Kapilario" ekbrilis lumo en mia cerbo. Kaj mi ekdivenis, ke la du kadukuloj ne estas kulpaj - ech, ili ne povas esti tiaj, ja, fulmotondre, vere do ech ili ne kun barbo alvenis en tiun chi mondon. Ankau ili estis iam junaj, kaj — se bone mi pripensas — la juna trobadoro, kiu miauas serenadon antau la fenestro, anstatau eniri, estas tiom maljunacha azeno, kiom ili duope.

Balbutante, grakante, post multaj devojighoj mi impetas suflori al Vi mian malkovron: mi scias bone, ke — che vorta komunikado de ia spontanea sento — povas dependi de ia malgranda epiteto, de unu interpunkcio, de relativa situo de du vortoj, de unu konjunkcio, ke la inventita pulvo pruvighas vojflanka banalajho au la plej originala vero. Mi ne scias, chu la elacheto de la mondo, spirita nutrajho de du mil jaroj, estas definitiva solvo de niaj moralaj leghoj — la miaspeca Parolanta Homo ghin konsideras pli ekzakta, pli klara, pli ghenerala kaj pli perfekta formulo de la verajhoj entenataj de la Malnova Testamento kaj de la budaismo, kaj per tio mi tute ne taksas ghian gravecon pli malgranda, ol taksas la Roma papo. Sed neniam iu sciis, kion signifas mortoriske ami la veron, kiu atentis nur, ke, kion li diras au skribas, ghi estu vera: la vero estas nepriskribebla, kaj la sincero ankorau ne estas vero — en vojperdejo de vortoj ni proksimighas al la cent-ro de la labirinto, kie ghi loghas.

Mia invento nome konsistas el tio, ke la homo estas duseksa.

Kiel ajn strange tio sonas, tiun chi fakton oni ankorau ne fiksis kun matematika precizo. Rapide mi aldonas, ke mi parolas ne pri la duseksa homo, pri tiu korp- kaj anim-analizo, kiu demonstris, ke en ni chiuj ekzistas viraj kaj virinaj ecoj. Kaj ne pri tio mi parolas, ke la pli supergrada besto estas duseksa. Char tion mi sciis, ke la chevalo estas duseksa, ghi naskas vivantajn idojn kaj tiujn ghi nutras el siaj propraj mamoj. Ankau pri la porko kaj pri la simio mi sciis tiun chi aferon. Sed, ke la homo estas tiel same duseksa, kiel la chevalo kaj la porko, tiun chi audacan konkludon mi estas devigata energie rifuzi, char mi nek naskis vivantajn idojn nek nutris ilin el miaj propraj mamoj. Por tio mi havas nenian emon, kaj — lau la signoj — mi ankau ne faros tion ghis mia morto: - spite tion, mi estas homo, ech, lau regho Salomono, nur mi estas homo.

Chi tie trovighas antinomio: au Darwin eraris au regho Salomono, au la homo estas iel alimaniere duseksa. Almenau lau tio, kiel hodiau statas la aferoj. La homo estas duseksa iel tiamaniere, ke ghi ne kundegelas en unu, kiel la bestaj rasoj, sed en siaj du seksoj ghi konservas sian individuan esencon.

Se sola mi estas en la chambro, mi estas homo. Se envenas virino, tiam mi farighis viro. Kaj tiagrade mi estas viro, kiagrade virino shi estas, kiu envenis la chambron.

Do, mia koncepto modifighas jene: la homo estas au viro au virino. Tiel konsiderante la aferon, ni devas konstati, ke la du vortoj, viro kaj virino, ne estas substantivoj, sed nur partikuloj. Char, se virino estas sola en la chambro, tiam - vane ili kashobservachas, la du kadukuloj ne spertos ion alian — ankau shi tiel kondutas, kiel mi: shi manghas au oscedadas au meditas. Shi farighas virino, nur se viro envenas che shin. Sed ja scii nur tiel ili povas reciproke unu pri la alia, se ili renkontighas — kaj se ili renkontigas, ili jam havas sekson. En la praktiko la vorto "homo" fariqas relativa.

Do, jen la lasta formo de mia malkasho: homo ne ekzistas, ekzistas nur viro kaj virino.

La sperto pravigas mian abstraktan meditadon. Iradante la mondon, homon mi ankorau neniam vidis, lau la idea senco de la vorto; kion mi vidis, tio estis ad viro au virino.

Kaj, ju pli viro estas la viro; kaj ju pli virino estas la virino, des pli "homo" oni nomas lin au shin.

Des pli homo, des pli perfekta, des pli elektita. Mi atentigas Vin pri speciala nuanco de la hungara lingvo (nia lingvo estas plena de tiaj chi profundaj vortoj, lumantaj simbole la esencon, kiel same ghi estas pli richa ankau je nuancaj distingoj ol la lingvoj okcidentaj — tiel ekzemple ankau por la substantivo "love" ni havas du vortojn, lau tio, ke ghi signifas la inklinon ghenerale homan, au tiun inter la seksoj. Ni esprimas la nocion pri la nobleco per la vorto "nemesh". tiun pri la malnobleco per la vorto "nemtelen": tiuj chi du vortoj signifas en laulitera interpreto "per sekso provizita" kaj "sekse indiferenta"; — do, la mezurilo de la homaj nobleco kaj eminenteco estas tio: kiom estas viro au kiom estas virino la homo.

Kaj, se mi estas jam che la etimologio, mi ne forgesu, ke en la lingvoj de ia okcidentaj popoloj, vivantaj sur la supro de la kulturo, oni uzas ofte la nomojn de la nocioj "homo" kaj "vir" por komuna signado — ke la vortoj "man" kaj "l'homme" en la angla kaj en la franca lingvoj, che la ghenerala uzo signifas ankau "homo" kaj ankau "vir" (ni indikas la "homo"-n kaj la "vir"-on chiukaze — escepte la geedzecon — per du apartaj vortoj).

Tiu chi lingva striktanimeco plugas pli profunde en la esencon de la seksa problemo, ol ni kredus — por mi ghi almontras chimomente per lumanta fingro la fonton de la krimo, el kie chia punigho originis.

De antau ses mil jaroj, kun stranga obstineco, esplorado de ties kauzo estas tasko de la evoluhistorio de psikologio, sub "homo" chiam viron komprenis la filozofio, literaturo kaj arto, ech la sociologio. La leghojn de la pensado, la ekzemplojn pri la homa honesto; la rajtojn, devojn.de la homa digno oni konceptis tiamaniere, kvazau en praktika aplikado chiuj chi idealoj devus validighi, legitimighi nur en la vivo de la virhomo. La homajn idealojn de la honesto, rajto kaj devo, kiam oni serchis modelojn por ili, kiam oni starigis ilin antau nin kiel sekvendajn principojn: la homon, kiun tiuj koncernis, tiel same en vira esenco oni imagis, kiel Dion, lau tute natura maniero, la unua kreinto de ghia koncepto, imagis viro; simple tial, char li, la koncerna persono, estis hazarde viro; kaj pro sia distreco — ghuste sola estinte tiumomente — li forgesis, ke ankau virinoj ekzistas en la mondo.

La unuan tian chi distreman viron poste sekvis la aliaj — unu frenezulo faras cent — kaj la distremo estas tiel same infekta, kiel la oscedado. Tiuj chi viroj kunvenis, dum diskutado ili ankorau plie forgesis pri la virinoj, ili ekfabrikis la produktajhojn de la vidmaniero kaj de la volo, unun post la alia, sen satigho, konstatajhojn de la Prikono kaj leghojn de la Moralo. Kaj chiuj konstatajhoj ekhavis virodoron kaj chiuj leghoj ekhavis viran formon, en kiun ech ne estis eble enpremadi la virinojn. La virinoj okupighis pri aliaj aferoj, kaj la leghfabrikado dauris gaje plu. Nature, baldau malkovrighis, ke la tuta konstitucio valoras neniom: la unuaj primitivaj leghoj kaj konstatajhoj ne estis aplikeblaj. La homo devas esti kuragha, diris la legho — sed malkovrighis, ke la virino ekzemple ne devas, multfoje ech ne rajtas esti kuragha. La homo devas esti forta kaj muskolhava, diris la legho — kaj malkovrighis, ke la virinoj ekzemple devas esti malfortaj. La homo perlaboras sian panon shvite — diris la legho —, kaj malkovrighis, ke la virinoj ekzemple ne perlaboras sian panon shvite. La homo estas sangsoifa besto, diris la Legho, kaj malkovrighis, ke la virinoj ekzemple ne estas sangsoifaj. La homo esploras la sekretojn de la naturo, diris la Legho, kaj malkovrighis, ke la virinoj ekzemple ne esploras la sekretojn de la naturo. Oni estus devinta findetrui la tutan eraran leksikonon; anstatau tio, por savi la malnovan eraron, oni konstruis novan eraron. Tial, char pri la virino ne estis eble apliki la konstatajhojn de la viro pri si mem, kiel pri homo, anstatau tio, oni elpushis la virinon el la interna mondo de la intelekto, prikonanta sin mem tra si mem; kaj oni fermis shin eksteren, en la chirkauan mondon, kiun oni konas per la sperto de siaj sensoj, el observado. Onishin transformis en biontologian nocion, oni shin envicigis en la eksteran naturon, kiel ian fenomenon au aperajhon, kies sekreton (la virino estas mistero! terure! chu do tiukaze la viro kia miraklo de Dio estas?) la homa (tio estas: vira) menso estas destinita klarigi. Kaj iom post iom farighis natura chefprincipo en la filozofio tiu harstariga supozo, tiu "fera ringo, farita el ligno", ke ankau la esencon de la dueca homo la viro estas destinita prikompreni tra si mem, el interne — kiel ankau la esencon de la virino nur li, la viro, tra sia naturobservado, el ekstere. La fina rezultato estas legebla en la intervjuo de sinjoro Pirandello: la virino estas nur iluzio. Do ja, la ekstera mondo, se mi volas, estas nigra, se mi volas, ghi estas blanka — ja trovighis alia filozofio, lau kiu nur homo ekzistas, sed mondo, tio ne estas. Strange, ke pri tiu ebleco de la permutado de la konceptoj, ke nur mondo ekzistas, sed homo ne estas, ankorau ech unu metafizikisto ne ekpensis! Foje iu diris pri mi: en vi ekzistas io virineca. Mi respondis en mia ektimighinteco: eblas, ke mi ghin heredis de mia patrino; nome mia patrino estis virino. Sed sinjoro Pirandello, ido de ia iluzio, de ia ombro, imagas sin homo, prisonghanta virinon.

Nun mi povas jam diri: la inkubprema songho pri Kapilario naskighis el la maltrankviliga sento de tiu prikono, kiel la virino respondis pri la ekskomuniko el sia raso, per tirana arbitro en la socio: kiel shi venghis per pli justa kaj pli sana kaj pli rezultodona egoismo la ekstravagancan, sensencan, malsanecan viregoismon, per kiu la viro shin senigis de la sekura, felichiga sento pri la memo rekonanta sin mem en la virkunulo, en tiu alia memo. Mi povas fari nenion pri tio, kvankam oni min konsideru malkuragha kaj malnobla: mi estas nekapabla vidi en tiu fakto, ke la viroj interbatadas, reciproke sin mortigadas, ruinigas, en spiregaj korpa kaj intelekta bataloj pereigas el si mem la animon, destinitan akcepti la ghojojn de la vivo; anstatau tio, ke ili vartus la vivapetiton; kaj dume la virinoj okupighas pri si mem, pri siaj korpa kaj anima bonfartoj - mi estas nekapabla vidi en tio la ekzemplodonan simbolon de la homaj nobleco, boneco, braveco, sinofero, intelektaj supereco kaj forto. Ne, tiu chi tuta afero ne plachas al mi, mi sentas fetori malantau la afero malpuran kaj malkuraghan humiligitecon, kiun mi ne povas priskribi. La modernaj, laumodaj dramoj estas plenaj per la glora figuro de la grandanima kaj bonkora edzo, kiu — post longa interna aflikto - pardonas la malfidelan edzinon, post tio, ke shi faris al li nepriskribeblan suferon: ii pardonas, char li komprenkompatas shian malfortecon kaj amas shin. Tiuj chi dramoj ne plachas al mi, suspektinda estas antau mi tiu boneco, kiu pardonas ekskluzive nur al beletaj virinoj, ech hazarde ne al malpli belaj, ech ankorau malplie al viroj. Suspektinda estas antau mi la tuta kavalireca epoko, kiu senchese defendas la virinan honoron de la homo, dume neniu defendash la viran honoron de la homo. Suspektinda estas antau mi la ekzaltigho, predikanta por la viroj la amon al la virinoj, neniam predikanta por la virinoj la amon al la viroj; kashanta sin malantau la majesta masko de la ideo de la patrineco. Mi sentas malantau ghi ian mizeron, kiu nauzas, kiel chia mizero.

La Europa viro suferas sub seksa mizero, sub seksa subpremo: jen la sola bazo de la falsa kulto al la virino. Vane grakas en tniajn orelojn la korvobirdo de la naturscienca romantiko, de la naturscienca bigoteco, ke tio chi ne estas socia fenomeno, nek epoksimptomo, sed eterna naturlegho — ke la viro estas launecese subordonita ilo de la virino, en servo de la raso; ke la virino estas la centro, chirkau kiu la mondo svarmas; ke ia virino estas la akso, la viro la rado; ke la virino estas la floro kaj kaliko kaj frukto, la viro estas nur griza antero; ke la virino estas alloganto, la viro la allogato; ke la virino estas por si mem, sed la viro estas por la virino; ke la viro interbataladas por ia virino, sed la virino ne bataladas por la viro; ke virino estas la korpo, la viro estas la animo; ke la virino estas la belo, la viro la forto. Vane ghi parolas alegorie pri la abelreghino kaj pri la termita ino kaj pri la nokta papilio, por chion chi pruvi, anstatau paroli kiel pri ekzemplo almenau pri la koko. Char la homo ne estas abelo, nek formiko nek nokta papilio; kion ajn ili faras, ne estas eble klarigi tion per la biontologia esenco de la homo. Char al chiu komparo, prenita el la fauno kaj flauro, kontraustaras la fakto, ke la homo estas — tiel, kiel ghi ekzistas, kun siaj vivaj sociaj rilatoj — difinita, viva, formighanta realajho. Kaj en tiu formighado tiel same decida faktoro estas chio, kio depost la estigho de la homo okazis kun la homo: la socia vivo, la homaj konscio kaj volo, sendependa de la besta volo en la homo, la homaj animo, sopiro, planado, ghojo kaj chagreno: kiel la dispozicioj, kiujn kun sia besta deveno la homo heredis. Favorata bildo de la biontologio estas tiu ovchelo, en kiu chio estas donita, la tuta vivo de la speco, en miniaturo, ghis la morto. Nu, en tiu ovchelo, el kiu nia raso devenas, tamen ne estis donita chio — poste ankau ni mem akiris ion al ghi. Kaj se tio ne estas inda al la majesteco de nia besta esenco, do tiam ni rezignas pri tiu majesteco, kaj ni ne estas bestoj.

Ni ne estas bestoj, ni ne estas maskloj kaj femaloj, sed ni estas viroj kaj virinoj. Kaj nia amo ne estas devigo kaj fato, sed ghojplena rekono de tiu felicho, kiun ni povas doni reciproke unu al la alia. Kaj la virino estas ne nur korpo, kaj la viro estas ne nur animo; kaj la virino ne estas alloganto kaj la viro ne estas allogato; kaj ili ne estas akso kaj rado, nek suno kaj luno; sed ghemelastroj ili estas. chirkulantaj chirkau unu la alia, alloganto kaj allogato estas ili ambau. Ne estas bela sekso kaj malbela sekso, same belaj ili estas unu por la alia, se ili amas unu la alian kaj sin mem; kaj egale ili batalas unu por la alia, se ili devas; kaj ili ne batalas, se ili ne devas. Kaj se ne tiel estas, sed estas malbone, kaj malbeno kaj malfelico kaj humiligo kaj humiligiteco estas: ties kauzo estas ne la naturo kaj la fato, sed la malkuragheco kaj stulteco de unu koncernato, la egoismo kaj la trouzo de sia potenco fare de la alia koncernato. La kauzo de la terura seksa mizero, seksa malfelicho en Europo estas ne la degenero de la virinaj moraloj, sed la sinmortiga dekadenco de la vira memrespekto. Mi diras tion al mia virsamsortano, ghi estas nekutima kaj nevireca afero, chu ne? — ja la viroj kutimas interparoladi pri politiko kaj pri scienco — tiel bagatela kaj stulta afero, kiel la felicho, estas konsiderata paroltemo malgrava. Jes ja, entuziasme mi adoras la virinan belecon — kaj tamen, kredu min, se mi returnighas sur la strato post freshan kaj ridantan virinan vizaghon; ne la eterna Eva, ne la loga forto de mia kontrasto kaj kontrauo min haltigis, sed la miro kaj estimo, eble ankau envio, ke ano de mia hom-raso, mia memduulo, la homo, kreita lau la vizagho de Dio, jen volas efektive simili al Dio: shi ridetas kaj ghojas pro la vivado. Char iradante sur la strato, viroj venas kontrau min, sur kies vizaghoj nek ghojon nek dion mi legas: iliaj nebulaj rigardoj, nubighintaj en disputado kaj rabado, en febro de humiliga laboro, plenumata nevolonte, en nesatigita voluptodeziro, suspektante strabas al mi - ilia vizagho estas tripmola kaj laca kaj nervpenigita kaj foruzita de mondmilito, de revolucio, de ekonomia krizo. Ho ja, respondas iu sinjoro Kovacs, la viro ne bezonas esti bela; sufichas, se li estas muskolhava kaj forta - chu eble vi estas patologie inklinita, ke vi pretendas belecon che la viroj? Mi ne, sinjoro Kovacs, sed la virinoj, imagu, la virinoj estas tiel patologie inklinitaj. Kaj, se kvankam belecon mi ne pretendas, tion mi pretendas, ke homa digno spegulighu sur ilia vizagho, kaj ja vere, mi jhuras al vi, ke tiu chi homa digno similas al ridetanta vivghojo: kaj en tiu chi epoko plie nur sur infanvizagho kaj sur virina vizagho mi ghin trovis, vere nur tie ghi estas videbla, bedaurinde, certe kutime nur tie — la vizagho de la fresa kaj sana virino, kiun vizaghon la acida naturscienculo scipovas konsideri nur seksa magneto, shildo de la sekseco: ghi vekas en mi la suspekton, ke ghi plie similas al la homa vizagho, kreita lau la aspekto de Dio, ol ekzemple via vizagho, speguianta profundajn pensojn kaj grandiozajn sukcesojn, sinjoro Kovacs — eble ech ne la seksa inklino min tiras al ghi, sed tiu inklino, per kiu al la saneco kaj ghojo tirighas la malsaneco kaj malfelicheco, sendepende de la sekso. Mian suspekton firmigas la fakto, sinjoro Kovacs, ke la belaj kaj sanaj virinoj ankau al si reciproke pli plachas, ol vi plachas al ili — tiun tuteurope rimarkindan fenomenon de nia burgha socio, la supermezuran interamikighon de la virinoj, ilian interesighemon de unu pri la alia, la reciprokan simiadon inter si en modo kaj kutimo, la amikin-kulton, oni ne rajtus preterpasi kun malgraviga mangesto de la superema, supervalora viro, au kun insida, voluptula palpebrumacho de la flarachanta kadukulo — ni devus honti, sinjoro Kovacs, ke la virinoj amikighas ne kun ni, sed inter si.

Sed kiel eblas, ke la virinhomo de la jarcento estas pli felicha, ol la virhomo de la jarcento?

Simple tiel, ke shia racia egoismo venkis la stultan egoismon de la viro. Ekskomunikite el la raso, pro la negacio de shia emo, simila al la nia, majestigite en "ghuartiklon" kaj fiigite en "amcentron", shi prenas la konsekvencon ne la malavantaghan por si, sed la profitdonan. Se mi estas ghuartiklo, do mi estu ghuartiklo - diris al si la virino, kaj shi estis singarda por malkashi la simplan veron, kiun Opula, reghino de la oihaoj almontras en formo de la jena demando: kiel povas esti ghuartiklo, kiu ankau mem ghuas? Sed tiukaze vi pripagos tiun chi ghuon. Sia fiziologia konstruo donis al la virino por tiu chi kontrakto favorajn avantaghojn. Kaj la viro, pro sia senfina egoismo, ne rimarkis la esencan diferencon inter la du chefgravaj ghuartikloj, inter la virino kaj la kradrostajho; ke la kradrostajho ne remordas min, se mi ghin ekmordas; sed la virino remordas. Kaj blindigite de la natursciencaj bildoj, de virbovbatalo, de abelreghino, de rozfloro, li estis ema tiel same pagi por la amo, kiel por la chiutaga manghajhpeco, nome, lau eterna legho de debito kaj oferto; chiam ghuste tiom, kiamezure li ghin bezonis. Se ne tre li ghin bezonis, per malmulto, se por kia ajn prezo li ghin bezonis, per sia vivo li pagis. Li emis akcepti tiun absurdajhon kaj stultajhon, ke por la amo de la virino povas ekzisti ankau aliaj prezo kaj rekompenco ol la vira amo — ke la viro ricevas de la virino ian kroman pluson, ol kion la virino ricevas de la viro: — kaj sur la scenejo de la vivo aperis la Memrespekta Virino, tiu chi seksa charlatanino, kiun oni solenis kaj admiris; samtempe, kiam la viron, charlatanantan per sia sekso, oni ignoris kaj malestimis kaj ekskomunikis. Kaj la malfalsa virino, kiu tiel same bezonas la viron, kiel la viro la virinon; por sia propra intereso saghe silentis: shi finprezentis la rolojn, kiujn la du kadukuloj donis al shi, la chokoladanghelon kaj la profesian fiserghenton, la jhokeon — la anghelon, ankau la diablon, la Spiriton de la Tero, la Originan Malbonon. La lastan ne volonte — fine ja ne estas agrable, esti senchese mallaudata, dume sopirata; je shia felicho, por tiu chi rolo donis forton al la virino tiu kompenso, ke, dum shia edzo sin honornomis satano kaj sangsucha varapiro, shia fileto, kun kiu ech sen kontrakto ili interkomprenis, shin nomis panjo. Kaj primeditante, mirante shi rigardis, kiel la viro frenezumas, kiel li detruas siajn proprajn shancojn, kiel li forjhetadas de sur si chiujn porlogajn ilojn, kiel li dotas per tiuj la virinon; — por posedi certan virinon, kiel la viro malpacighas kun la tuta mondo, dum por konkeri certan viron, kiel la virino konspiras kun chiu en la mondo. Kaj intershanghe por la paco kaj por la trankvilo, kiujn shi atingis, kaj en kiuj la animo, ghojanta pri sia propra korpo, kaj beliganta kaj felichiganta sian propran korpon, havas tempon por evolui; volonte shi eltenis la malestimon de la viro, la virakuzon, ke Shi estas memama kaj bagatelema, kaj shi okupighas nur pri la etaj ghojoj de la vivo — nur pri tiaj aferoj, pri kiuj ankau la viro volus okupighi, se li havus tempon.

Kara H.G.Wells, jam ne longe mi strechprovos Vian paciencon. La scienca bazpenso de Via "History of the World", ke la homa raso vivas ankorau siajn infanjarojn — la strangaj, jam superfluaj, reklinighantaj movoj de nia suchinfana, ech, embrioforma epoko estas ankorau klare rekoneblaj en ghiaj kutimoj, instinktoj — tiu chi penso, tiu chi konjekto multfoje jam konsolis ankau min, montrante pasema malagrablajho la malbonon, kiun la pesimismo nomas etema fato, senmorta sorto. Ke la sangofero, la kutimoj de la Totemo kaj de la Tabuo ech hodiau floras ankorau en centspecaj formoj, tio ne signifas nepre, ke tiuj estas porchiamaj kaj nesangeblaj aferoj, apartenantaj al la strukturo de la homo — ghi povas signifi ankau tion, ke ni estas ankorau tre proksime al la fonto, kredita tre fora, el kiu miksighinte kun multspecaj skorio kaj malpurajho kaj embriakvo displektighas la Formo, kiu estos pli poste efektive daura kaj konstanta kaj al la homo karakteriza. Glitante en la tempo, chiam senchese plie klarighas ankau la pasinteco — tiu, kiu vidas malproksimen en la estonton, vidas pli malproksimen ankau en la pasintecon: — la lumo de la konscio, kiam ghi fortighas, ghi projekcias sian lumon antauen kaj posten — tial pli bone memoras pri sia shtonepoka praulo la homo de la hodiauo, ol la Romia civitano, kvankam tiu lau tempo estis pli proksime al ghi. La pliighanta malkovro de la pasinteco estas decida pruvo pri tio, ke ni iras antauen, al la estonteco, ke ni evoluas, ke io okazas, ke ni proksimigas al ia fora montspino, el kie per unu fojo ni ekvidos niajn lulilon kaj cherkon: — el kie per okuloj kaj per koro kaj per menso ni povos orientighi. Ghis tiam la kompaso de obskura sento nin gvidas, ia speciala ekvilibriga instinkto, kiu chiam antaudiras: tio chi estas bona, pro tio chi mi fartos bone, pro tio malbone, tio chi montras alsupre, al la vivo kaj vekigho, tio malsupren, al la fordormo kaj morto.

Tiu chi instinkto reagas per energia, akresona jeso al la ideo de la amo kaj per energia, akresona neo al la moda devizo de la seksa batalo. Eblas, ke, kiu volas pacon, tiu devas militi — sed, ke amo kaj seksa batalo ne estas identaj nocioj, tion vane neadas la falspastracho de la "praa kaj eterna seksa legho". Eble tiu chi legho ech ne estas tiel eterna, kiel praa. Nek la eternecon nek la praecon ni vidas klare; sed estas vershajne, ke la formojn de viro kaj virino ekhavis la homo tial, por ke ghi povu akiri vivgojon, amon; kaj ne tial, char alia rimedo ne trovighis por la plimultigho.

Tiom chi estas, kiom pri la virinproblemo koncernas nin du, virojn: la cetero parolas jam al la virinoj, char tio jam estas virproblemo.

Tiu koncepto, ke la homo estas au viro au virino, havas ankau por la viro unu grandan avantaghon kaj unu grandan malutilon. Ghia malutilo estas, ke la viro devas cedi el sia homa fiereco — ghia avantagho estas, ke ghi donas al li eblon elkoni sin el ekstere, tra la virinproblemo. Pri la homo ne multe zorgas la virino — pri la viro, pri ni mem, tian informon shi povas doni al ni, tian bildon povas doni la virina genio, sin okupanta pri la viro kiel pri objekto, kian neniam ni povos krei pri ni mem; same, kiel pri la virino neniam donis ghustan bildon virino, nur viro. Sed nur tiukaze, se ni estas egalrajtaj duonoj en la amo, se unu duono ne anoncas batalon kontrau la alia, sub la flago de la "sacro egoismo". En nia dekadenca jarcento tiun batalon kun shajna sukceso skermas la virino, ne apoganta, sed ekspluatanta la viron — sed shi devas ghin malvenki tuj, kiam la viro akceptos la batalon kontrau la virino, ne en spiritajhoj kaj ekonomiajhoj, kie la virino ne batalas, sed sur la propra kampo de la virino, en artoj de la logo kaj mensogo, kun armiloj similaj al tiuj de la virinoj.

Nur la revolucio, demaskanta senkashe la seksan mizeron, evitebligus tiun chi malbelegan batalon. En tiu chi revolucio la virino devas apogi la viron: la virinoj devas proklami la devizojn de la masklismo, de ia viremancipado, de la virliberigo. Post la revolucio por la chiutaga pano, devas alveni la revolucio por la chiutaga felicho, por la chiutaga kiso. La amo estas sklaveco, se unu koncernato superregas la alian - kaj bone rimarku chiu virino: tial ni viroj apoteozas la amon kaj tial ni entuziasmas por ghi, char ni vidas en ghi la vojon, kondukantan al la libero - bone rimarku chiu virino la senmortajn vortojn de nia Petofi:

La amo kaj liber'
plej karaj sur la ter'!
Mi por mia am' oferas
vivoflamon,
mi por liber' oferas
mian amon.

(Trad.:K. Kalocsay)

Jen, du virfigurojn antau la virinojn, kiel antau nin, virojn, prezentis la du kadukuloj en la figuroj de la Chokoladanghelo kaj la Profesia Fiserghento; tiujn de Manon kaj Nora: — Petrucchion kaj Lohengrinon. Kiun el ili vi, virinoj volas? La ruzan kaj prudentan vireton, batalantan por vi, kontrau vi; kiu, se estas bezonate, scipovas esti pli insidema kaj pli freneza kaj pli neelkalkulebla kaj pli mensogema, ol vi; kaj ekposedas vin, juste, char li ne tiel trouzos sian potencon, kiel vi — au la blanktalaran, mistikan kavaliron, kiu batalis por sia propra honoro kontrau la alia viro; li ne pretendas alian rekompencon, ol ke vi, virinoj lin konsideru rekompenco — sed li ofendighas kaj sen adiauo vin forlasas, se vi tushos lian delikatan virfieron.

Kion do vi, virinoj volas — amon au potencon?

Pri tio mi demandas la virinon de la jarcento — kaj Vin varme kaj kun granda estimo mi salutas; kaj mi petas, transdonu mian saluton al Viaj amikoj.

Budapeshto, en Julio de 1925.

Via sincere: Frederiko Karinthy

<< >>