Mi trovas eksterordinaran ghojon en tio, ke denove
por mi restis la felicho eldoni kaj prezenti al la
publiko la sesan vojaghtaglibron de Gulliver,
nekonatan ankorau ghis nun. Mia eminenta antauulo je
la malkovro kaj arangho sub preson de la
Gulliver-manuskriptoj kaj heredajhoj, Jonatano Swift,
antau ducent jaroj transdonis al la publiko kvar
plenajn vojaghtaglibrojn, sub titolo "Gulliver's
Travels", el la materialo de la impresoj,
akiritaj en Liliputujo, Brobdingnagio, Laputo kaj
Hauhnhnm-lando. Antau proksimume du jaroj mi trafis
— bedaurinde nur fragmente — la kopiajhon de la
kvina originala Gulliver-manuskripto, ghin mi
kunmetis sub la titolo: "Vojagho en
Faremidon". La amikoj de la eminenta vojaghisto,
kaj la shatantoj de liaj malsovaghaj, diotimaj ideoj,
certe memoras ankorau pri tiu libro, kiu —
konsidere la entenatajn ne tre gravajn geografiajn
kaj etnografiajn notojn — ne estas mezurebla al la
senmortaj verkoj de Stanley au de Nansen au ech ajne
de Vambery, — tamen per la helpo de la pia kaj
honesta fideleco de liaj observajhoj kaj de tiu
ardega patrujamo, kiu plenradias la tutan verkon, ghi
estas certe klasigebla inter tiuj verkoj, kiujn chiu
pedagogo povas trankvile proponi al la junularo por
lernosperto kaj por evoluigo de ghiaj konoj, samtiel,
kiel por flego de la socia kunsentemo: — tiaj
virtoj estas troveblaj en chiuj verkoj de Gulliver,
konataj ghis nun. Lian jenan vojaghpriskribon, kiu
temas pri Kapilario, tio estas pri la lando de la
virina sekso, nekonsidere la enhavatajn
pejzaghpriskribojn kaj la — kvankam ne
grandpretendajn sed fidelajn kaj konfidindajn —
topografiajn kaj naturpriskribajn observajhojn; —
distingas kaj faras ghin legajho proponebla ne
sufiche, al chiu, kiu serchas ne terurigan kaj buntan
fantastikajhon, sed sincerecon kaj simplecon, kun
kiuj nia autoro laudas la idilian belecon de la
familia vivo, la felichajn ghojojn de la interrilato
de viro kaj virino, kaj kun kiuj li laudas chiujn
tiujn homajn kaj diajn leghojn, kreitajn saghe, kaj
ebligantajn en la ekzistanta socio, ke viro kaj
virino povu kunvivi en nobla harmonio, por evoluigo
kaj prosperigo de la glorplena homa gento.
FREDERIKO KARINTHY
UNUA CHAPITRO
La autoro sin senkulpigas, char li kontrau sia
jhuro, ekvojaghis ankau la sesan fojon. — Li
akceptas la hhirurgan postenon sur la ferdeko de
"Queen". — La germanoj atakas la
shipon. — La autoro en sia malesperiga
situacio preskau dedichas sin al morto; kaj
albordighas che strangaj cirkonstancoj en Kapilario.
La leganto certe miros, ke malgrau tiom da amaraj
spertoj; kaj post tio, ke mi povis danki nur al la
plej mirindaj hazardoj, ke mi revidis miajn adoratan
patrujon kaj amegatan familion en Redriff - kaj, ke
post mia voto, farita kun jhuro, per kiu mi promesis
al mia amata edzino, ke de nun mi dedichos mian vivon
en paco kaj kvieto al shi kaj al mia filino: tamen,
ankau la sesan fojon mi decidis kiel hirurgo
partopreni vojaghan entreprenon, tre dubshancan.
Tio chi estas tiom pli mirinda, char mia amegata
edzino, depost mia reveno el Faremido, klopodis min
konvinki, kun plena trasento de siaj patrina kaj
edzina devoj, pri la multspecaj dangheroj, kashitaj
en miaj entreprenoj; kiuj — minacante la bonan
sanon de mia korpo, ech, mian vivon — povus
malebligi por chiam, ke mi povu plenumi mian
familiestran destinon, vivteni shin kaj mian
filineton.
Mi ne chesas emfazi la ekzemplodonan edzinan
sintenon de mia vivkunulino: siatempe shi estis tre
bela fraulino, kiun multaj amindumis kaj volis
edzinigi; kaj shi, post kiam shi donis al si kalkulon
pri la ebloj, grandanime elektis min, ligante sian
sorton al mi, kaj donacante al mi tiun ghojon, kiun
shia amo donis ankau al shi kaj ankau al mi. De tiu
tempo neniam — ech por unu momento — shi chesis
praktiki tiun eminentecon de virta kaj altnivela
edzino, kiu eminenteco estas la plej sankta tasko en
la geedzeco: ke shi stimulu min plenumi per mia tuta
forto mian edzan profesion. Shi oferis sian tutan
vivon al tiu plej chefa devo de bona edzino, ke
senchese kaj konstante shi admonu kaj stimulu min al
tio, kio estas la plej bela omamajo de la vera viro:
la senegoismeco, oferanta chion por la edzino kaj
familio. Shi subordonis al tiuj chi siaj destiniteco
kaj devo chiujn aliajn vidpunktojn, chiujn frivolajn
ghojojn — shi penadis altruisme kaj kun fanatika
kredo senchese nur pri tio, ke mi povu min prezenti
antau miaj homfratoj kun tiu memrespekto, kiun donas
la konscio de viro entuziasma al siaj edzino kaj
familio, kaj oferdona chion al ili, rezignanta por
ili pri cio.
Ke chiu min estimu kaj honoru kiel tian chi
idealan edzon kaj viron: tio estis la sola klopodo de
mia edzino, zorganta chiam nur pri mi. Multfoje, se
kredon perdinte au chagrenighinte au lacighinte pro
la malfacila laboro, per kiu mi vivtenis mian
familion: mi volis serchi forgeson en frivola
amuzigho - shia firma kaj senegoisma volo savis min
de tio, ke iam miaj nepoj parolu pri mi, kiel pri
senpripensa kaj malbonega homo, kiu ne zorgis ech pri
sia familio. Tiam si ne shparis la penadon, por ke
shi redonu al mi la memrespekton. Shi min atentigis,
ke kelkloke mi povus ankorau perlabori iom da mono,
se iomete mi fortostrechos. Shi min kunportis por
aceti al shi chapelon au robon, por ke per tiuj chi
ornamajhoj shi povu pruvi antau siaj amikinoj, kia
brava kaj bona edzo mi estas. Shi min instigis,
fervorigis senchese pri la boneco, senegoismo,
memofero, pri la plej belaj kristanaj ecoj; kaj shi
klopodis al mi doni eblon, ke mi povu kontrau shi
praktiki tiujn chi ecojn. Matene shi vekis min, se mi
volis tagshtele kaj maldiligente ankorau dormi, —
shi min sendis labori, se revado sencela min kaptis -
unuvorte, shi faris chion, por ke shi povu konservi
mian reputacion.
Iom post iom shi do atingis, ke oni min komencis
menciadi, kiel iun el la plej honestaj kaj
konfidindaj burghoj de la regiono. Kiam la germanoj
atakis mian amegatan patrujon, kiu en sia senkulpeco
ech ne estis sin pretiginta al la homa malico - ghi
penadis ghuste pri tio, ke Grekujon ghi aneksu kaj
ekzilinte la reghon de Transvaal, kelkajn germanajn
koloniojn ghi alproprigu —: la indigno pro la
maljusta ago vokis chiujn honestajn virojn al armilo,
inter ili ankau min mem. La arda devizo, ke ni devas
defendi niajn malfortajn virinojn kaj infanojn,
eligis larmojn el la okuloj de mia adorata edzino —
kiel entuziasma patriotino, oferanta chion al la
patrujo, shi ne hezitis ech unu momenton, ke — se
estas necese — shi oferu por tiu chi celo ech mian
vivon. Shi mem kuraghigis min, ke mi soldatighu kiel
eble plej baldau.
Komence en Liverpool mi plenumis lokan dejhoron.
Mia vivo estis tre malfacila en tiu tempo, char miajn
fortojn ege elcherpis la laboro, kiun senpage kaj
altruisme mi oferis al miaj kamaradoj, kunigintaj por
la sankta celo defendi niajn sendefendajn virinojn
kontrau la barbaroj; aliflanke krom tiu chi ekstra
laboro chiam pli grandan zorgon faris al mi vivteni
miajn edzinon kaj filineton. Precipe tiu timo min
retenis hasti tuj al la kampo de la gloro, ke mia
adorata edzino estus devinta sin vivteni per tiu
bagatela kaj malsuficha helpo, kiun la shtato donas
al la familianoj de la armeanighintoj.
Mia adorata edzino, kiun tiu chi ofendo kontrau
mia fiereco kompreneble afliktis, trovis fine solvon,
kiu plene konvenis al mia edza memrespekto, kaj shi
denove redonis mian preskau shancelighintan
trankvilon. Shi min persvadis, ke mi asekuru mian
vivon che societo, fondighinta tiutempe. La asekuro
— konsidere mian soldatan econ — atingighis iom
malfacile; kaj nur kun tre alta jara enpago ghi
eblighis.
La aperigo de tiu chi jara sumo lacigis min tiom,
ke en 19... libervole mi anoncis min al batalkampa
posteno.
Oni min ordonis, kiel hhirurgon, al la
komercshipon "Queen", kies tasko estis kun
soldata akompano konservi la trafikon lau tiuj
endangerigitaj linioj, kiuj — tra la zono de la
germanaj submaraj shipoj — interligis la komercon
inter Anglujo kaj Ameriko.
Do, la 26-an de Junio en 19..., antautagmeze, mi
adiauis mian adoratan edzinon, kiu chagrenplene
ekploris, sed poste sin ekregante — kiel decas al
edzino de brava soldato — shi mem min atentigis pri
mia devo.
Samtage, en la posttagmezo, mi enshipighis kun
miaj malmultaj pakajhoj kaj ekipajharo, kaj mi
transprenis de la komandanto la ordonojn, koncemajn
al miaj funkcioj. Nia shipo kuris eksteren en bona
vento el la haveno; kaj post kelkaj tagoj, demetinte
parton de sia kargo en irlanda urbo G..., la 3-an de
Julio ghi sin turnis al la senlima maro.
Dum iom da tempo ni daurigis senmalhelpe nian
veturon. La 6-an de Julio ni estis che la latitudo
13° 27' 1" kaj la longitudo 49° 22' 36".
En tiu chi tago - honte mi konfesas — min regis
nekomprenebla kaj frivola gajeco, kiu vigle
kontrastis al la malghoja situacio de mia amata
patrujo, kaj la leganto povos min pardoni, nur se mi
konfesas, ke antaue mi ghuis iom da alkoholenhavaj
trinkajhoj, Chiakaze: mi havis bonan humoron kaj —
nur tial mi konfesas, char mi decidis rakonti chion
tiel, kiel okazis, ne plibeligante kaj ne kolorigante
la okazintajhojn, lau ia metodo de tiaj vojaghistoj,
kiuj klopodas nur al suprajha efiko — mi konfesas:
mi ech kantis. La saman tagon, posttagmeze, mi
ricevis de mia edzino radiotelegramon, en kiu shi min
sciigis, ke shi fartas bone, shia dentdoloro jam
chesis, shi achetis por si paron da gantoj tre
konvenpreze, kaj tiel mi devas timi nenian malbonon,
kondiche, ke ankau mi aranghis chiujn miajn aferojn.
Kvazau fulmo estus min frapeginta, tiaj teruro kaj
malespero min ekregis post la lego de la telegramo.
Nome, mi ekmemoris, ke pasintsemajne mi forgesis
enpagi la pagendan parton de tiu vivasekuro, kiu
okaze de mia morto estus atribuonta al mia adorata
edzino dudek mil sterlingajn funtojn — ke tiun chi
pagparton je la plej proksima okazo nur post unu
semajno mi povos alvenigi che la societon; kaj tiel,
se intertempe morta akcidento min trafus, la
ghisnunaj enpagoj perdighos kaj mia edzino ne ricevos
ech unu pencon. Tre malmulte tamen min konsolis tiu
konsidero, ke aliflanke la menciita sumo chikaze
restos che la Asekura Societo, kiu estis shtata
instituto, havajho kaj proprajho de tiu adorata
shtato, por kiu volontege mi estis oferanta miajn
vivon kaj sangon, por ke mi povu defendi ghiajn
malfortajn kaj senprotektajn virinojn kaj orfojn.
Mi vekighis tien-reen jhetate inter tiaj skrupuloj
kaj timoj la 10-an tagon de Julio, kiu tago restos
por chiam memorinda al mi. En la vespero de tiu chi
tago logis min terura kriado sur la ferdekon. La
shipanaro kuradis alarmite, la komandanto panike
kriadis. Baldau mi eksciis, ke nian shipon trafis
torpedo de germana submara shipo, kaj nome tute
neatendite, char sur tiuj chi akvoj — ni shvebis
ghuste super iu el la plej profundaj punktoj de la
oceano — ne estis eble kalkuli je atako.
Mi tuj rememoris pri la preterlasita asekuro,
antau miaj animaj okuloj aperis la riprocha rigardo
de mia adorata edzino; kaj — pro mia aflikto —
laute mi ekkriis. La shipo komencis tuj subakvighi
kaj ni havis nur tiom da tempo, ke dudekope ni povis
ensalti iun savboaton. Post kelkaj minutoj la fiera
"Queen" - kun siaj kargoj, kun chio -
malaperis inter la ondoj, jhetitaj supren.
Mi kalkulis je tio, ke nian boaton surprenos ia
krozshipo, sed bedaurinde al la demono de la
malbonsanco plachis, ke ghi tutplenigu la pokalon de
niaj suferoj: post tri horoj terurega tondro min
jhetis en la aeron; nia boato surkuris
forliberighintan minon kaj frakasighis en pecetojn.
Refaleginte en la akvon, nedaure mi provis naghe
savi mian vivon, chagrenplene malbenante la momenton,
kiu — post tiom da malgajaj spertoj — ankau la
sesan fojon min forpelis en la nekonatajhon.
Subite mi trovighis en akvoturnigho, la forto min
forlasis. Ankoraufoje mi jhetis la rigardon supren,
por adiaui la sunlumajn nubojn de la chielo, kiuj
flosis paceme en la alto — poste mi disetendis la
brakojn kaj kviete transdonis mian lacan korpon al la
abismo. Dum kelkaj momentoj balancighante kaj silente
mi profundighis en tiu chi diafana, verda suko — mi
memoras ankorau, ke, kun tute naiva kaj dolora miro
mi ekvidis la komike ek-ekmalfermatan bushon de plata
kaj rugha fisho, kiam ghi frapighis al mia nazo kaj
ektimante ghi repushighis. Ankau mi malfermis la
bushon, por enakcepti la morton; ech — strange, sed
tiel okazis — mi faris ankau kelkajn ritmajn kaj
regulajn ek-ekmalfermojn per la busho, kvazau en la
lasta momento mi volus alproprigi de la fishoj la
scipovon vivi kaj spiri sub la akvo.
Post tio, evidente mi perdis la konscion, kaj mi
ne scias, chu minutojn au horojn dauris tiu chi
stato, kiu perfekte similis al morto.
Rekonsciighinte, mi sentis trovighi en varmeta kaj
milda medio; kaj rekoninte, ke mi vivas, mi pensis,
ke eble oni min elkaptis kaj mi estas sur ferdeko de
ia shipo. Sed, kiam mi malfermis la okulojn, je mia
plej granda surprizo, mi vidis shvebi super mi
gigantan amason de densa, verda akvo, en kiu fishoj,
viditaj de mi neniam, serpentoj kaj lacertoj
pretersibladis - kaj levante la brakon, mi sentis la
reziston de la elemento. Samtempe strangaj zumado kaj
obtuzeco min ghenis chirkau miaj oreloj: mi altushis
kaj sentis sur la loko de unu el miaj oreloj rondan,
proksimume manplatgrandan skatolon au diskon,
altenighantan al mia tempio preme, kiel ia konko.
Ankau sur mia alia orelo estis simila aparato.
Miregante mi rimarkis, ke mi faras regulajn spirajn
movojn per la busho.
Ghemveante mi levis min en sidan pozicion. Tiam
sibleto audighis apud mi, kaj alrigardante, en la
dubkontura kaj milda fono de la malklartona medio, mi
ekvidis virinan kapon, admirinde belegan — kvazau
perdantan la konturojn en la horizonto, chirkauita de
intermitaj montarvicoj: ghi miregante kaj fremde
strechrigardis al mi.