OKA CHAPITRO

La autoro ekskuzas sin, char nur skizan bildon li povis doni pri sia grandsignifa vojagho. — Lia mastro portas la autoron sur monton, kie mirindaj ekkonoj lin konsternas. — La autoro revenas en sian patrujon kaj trovas sian familion en bona sano.

Mi povus plenigi volumojn kaj komponi cent muzik-verkojn pri tio, kion mi lernis en Faremido, sed ghi farighis nur mallonga skizo, kiun mi apenau tushos plu. La instruon, kiun mi tie ekkaptis en vento kaj uragano, en la senkorpa muziko de l' varmo kaj elektro, mi ne povas klarigi en ghia definitiva vero chi tie sur la Tero, char tiu sola lingvo, per kiu mi povus ghin esprimi, che ni estas nur balbuto fremda kaj nekomprenebla, kiun ni nomas: ia mistiko de l' muziko kaj kiun ni konjektas nur tiel kaj tiom, kiom la dormanto la parolon de tiuj, kiuj staras apud lia lito. La memoro de mia vojagho en Faremido, rakontita en vortoj, do restu konfuza kaj tauzita fragmento, modesta signeto, fulga stelosplito en muzeo, por anonci al tiu, kiu kuraghas kredi, ke estis homo, kiu iris sur la bordoj de tiu stelo.

Per kelkaj vortoj — prefere por mi mem — mi notu do mian lastan tagon en Faremido kaj la manieron de mia reveno sur la Teron.

Iun tagon mia mastro, Midore, min kunportis sur altan monton kaj min sidigis apud sin. Kien ajn mi rigardis, senfina maro etendighis en la malproksimo: maro, kiu ne havas horizonton, sed chirkaue ghi fandighas kun la chielo, kvazau la monto, sur kiu ni sidis, levighus sola el la senfina spaco.

Tie sidante apud mia mastro ree mi sentis, kion la unuan fojon, kiam mi ekvidis lin sur la tero de Faremido: la plezuron de senfina Belo, kiun sentas la artisto skulptante sian amatinon el karno kaj sango, en marmoron pli eternan ol karno kaj sango kaj pli indan al shia beleco. Tiam min kaptis stranga, ne turmenta, prefere bonvena tristo. Mi pripensis chion, kion Modire diris al mi pri la Organika Vivo kiel pri malsano kaj mi ne volis plu disputi kun li. Mi memoris pri la mizero, sufero, malsano, murdo, stertoro kaj morto, sango kaj siblo, teruro kaj mallumo, embusko kaj mensogo, deziroj kontraudirantaj inter si kaj misauguraj, pri tiu konfuza kaj absurda panoramo, kiun che ni chiu scienco nomis la historio de l' Vivo. Kaj se post chio chi mi rigardis en la vizaghon de Midore, kiu lau nia tera scio estis el morta kaj senviva materio, el oro kaj malvarmaj shtonoj, kaj el kiu, jen, radiis al mi la plej bela ritmo, la plej celkonscia movo, la plej brila lumo, la plej pura varmo, la plej dolcha sono: klare mi devis senti, ke mi eraris kaj kun mi la tuta homa intelekto. Tiam mi ekploregis kaj balbute mi konfesis al Midore miajn dubojn kaj mian konvertighon, surgenue mi petegis lin, ke li savu min de mia senvalora kaj stulta vivo, kiu estas nura malsano kaj balasto, same por aliaj kiel por mi mem.

Malespere mi kriadis, ke mi ne volas farighi simila al tiuj doloraj, sekighintaj arboj, chi tie apud la landvojo, kiam pereos la malsana vivo sur la Tero kaj ekregos la vera legho de l' ekzisto: la varmo kaj energio, magneto kaj lumo. Mi memorigis lin, ke ankau mia kripla kaj malsana korpo enhavas purajn, noblajn materiojn, kvarcon kaj karbon kaj akvon, li do pereigu, bruligu, en retorto trafiltru min, li ekstraktu el mi la valorajhon kaj uzu ghin, kiel li povas, por fari el ghi la okulojn au bushon au orelojn de iu solasi; la restafon li fetu al la vento, ke ghi neniam plu unuighu. Au, se li tion ne faros, li aldonu al mi ion, banu min en io, pro kio mi rigidighos kaj ighos shtono (ili ja chion scias kaj chion komprenas: ili jam vivas de multaj milionoj da jaroj kaj la naturo ne plu havas sekreton antau ili) kaj mi ne devos morti sufer-torture, per turmento de turmentoj punite pro tio, ke mi naskighis.

Midore ridetis kaj en sia bonanima kaj trankvila maniero li atentigis min, kiel erare mi esprimis min dirante, ke ili solvis chiun sekreton de la naturo. La solasi ne bezonas tion, char la solasi mem estas la sekreto de la naturo, li estas mem la naturo. Estas vere, ke por la kompreno de tio mi fakte bezonus ilian intelekton, kiu estas el pura kaj travidebla, senshangha materio, kaj kiun movas senperaj fortoj, kaj ne mian haladzantan cerbon, movatan de sango, maturan por chiu putro kaj pereo. Koncerne mian deziron pri la sanigo de mia korpo kaj pri ghia uzo por io: chi tiu deziro estas tre logika kaj justa kaj li vidas el ghi, ke mi komencas konjekti ion el la esenco de l' Ekzisto. Ech, oni povus paroli pri la afero, ghi estus ja simpla hemia procezo: oni devus apliki reagilojn, filtrilojn kaj fand-fornojn, en kiuj ekiras la procezo de la oksidacio. Tamen, mia korpo en sia hodiaua formo ankorau ne maturighis por tio; se li nun farus chi tiun laboron pri mi, li kauzus al mi superfluajn dolorojn kaj tio ne estas bezonata, konsidere ke post mallonga tempo, kion ni nomas dek-dudek jaroj, chi tiu procezo ja komencighos en mi per si mem kaj mi ne devos pro ghi suferi. Li povas tuj pruvi, kiajn konfuzojn kaj turmentojn kauzus nun chi tiu procezo: li chehavas fluidon, post kies injekto en mian oblongan medolon, mia menso klarighos iom por kelkaj minutoj kaj miaj sensoj iom pli klare perceptos la fenomenojn.

Midore prenis vitran injektilon kaj ghin pikis en mian kolon; mi sentis, kiel penetras la malvarma fluido en miajn vejnojn. Por kelkaj momentoj la mondo ighis antau mi mailuma, poste mi vekighis je muziko chiam pli kaj pli lauta kaj triumfa. Vere nur tre konfuzan bildon mi povas doni en vortoj pri tio, kion mi travivis dum chi tiuj kelkaj minutoj. Tio estis muziko de muzikiloj multspecaj, akre diferencaj unu de la alia kaj tamen kunfandighantaj; poste Midore ech montris al mi la unuopajn muzikilojn kaj dum chi tiuj kelkaj minutoj mi vidis tion, kies vido ghis nun ankorau ne estis donita al homaj okuloj. Mi vidis la varmon en kolora kaj ondanta rivereto chirkauflui kaj kovri mian korpon, mi vidis la lumon, kiu proksimighis saltante de unu objekto al la alia; mi vidis la magnetan forton, kiel la korpoj elshprucigis antenojn kaj pintojn, palpis, ekkaptis unu la alian, ekiris unu al la alia. Sed estis pli grave ol chio chi, kion mi tiam komprenis tra miaj sentoj, ke chio, kion mi vidas per miaj okuloj, vivis en mi ankau ghis nun, en mi kaj en chiu homo, tra miljaroj, ke ghi estis chi tiu mane palpebla kaj simpla mondo, kiun ni nomis neesprimebla kaj Transcenda kaj Superhoma, kvankam ghi estis en kaj chirkau ni, nur niaj sentorganoj, la obtuzaj kaj neperfektaj instrumentoj ne donis imagon pri ili al nia menso. Kiel iu, palpadinte en la mallumo kaj ekvidinte la sunon, genufalas kaj nomas ghin dio, tiel ni nomis dio la estajhon, kiu jen, chi tie staris antau mi kaj kiu ne estas alia ol kia mi devus esti, se en bonajn manojn mi estus veninta; kaj kia mi devas ighi, se mi ghuste komprenos min mem kaj purigos mian korpon de la putrema materio, Mi rigardis en la okulon de Midore kaj tiam mi rekonis, ke jen estas la okulo kiun mi vidis de la Tero nomante ghin Stelo: perfekta, intelekto-konstruita instrumento, kaj mi kaptis lian manon kaj tiam mi sentis kiel foje, en mia infanagho, kiam nokte mi vekighis kriegante, char malvarma kaj malseka kaj fremda mano prenis mian brakon, kaj kiam oni kuris al mi, oni ridante trankviligis min kaj montris al mi, ke tio estis mia propra mano, sur kiu mi kushis en songho kaj kiun mi torporigis.

Tiel kompreninte chion chi, forta embaraso kaj maltrankvilo estighis en mia koro kaj mi kriadis laute: "sed kial do? kial? ", mi kriis: "kial tio devis tiel okazi, kial ni ne komprenis tuj chi tiun klaran kaj simplan parolon de l' sferoj? " Sed neniu respondis kaj la efiko de l' magia fluidajho komencis chesi malrapide, chiam pli kaj pli silentighis chirkau mi la muziko de l' elementoj kaj drapiro de malluma nebulvualo descendis antau miajn okulojn.

Tiam mi pravigis Midore: miaj korpo kaj menso ankorau ne estas sufiche maturaj, por ke sen doloro kaj tristo mi povu ilin forlasi en la intereso de pli bona celo, de pli pura harmonio. Mi demandis lin, kion do mi faru, kaj li rekomendis, ke mi reiru sur la Teron kaj vivu la vivon de la homoj, ghis ili chi-supre jughos min konvena por esti elmetita al la menciita hhemia procezo. Li promesis, ke, dum mi estos sur la tero, ili konstante observos min per iliaj bonegaj instrumentoj; tio servu por mia trankviligho, se post tio, kion mi vidis chi tie, mi malesperos. Midore tion aldonis, char mi plendis al li angore kaj senkuraghe, kiel mi elportos poste la societon de l' homoj kaj bestoj: la tutan dosire-on, kiun, observinte tra iliaj instrumentoj, mi tiom abomenas. Je la demando, kiel okazu mia hejmenvojagho, mia mastro ridetis kaj diris, ke tion mi povas plene konfidi al li.

Tiutage kun dolora koro kaj senespera tristo en mia animo mi adiauis tiujn solasiojn, kiyjn ekkoni mi havis honoron. Mia mastro sidigis min sur la durson de ia mashino kaj igis min gluti pulvoron, por ke mi ekdormu kaj ne sentu la penojn de la longa vojo. Rekonsciighinte el mia profunda dormo, mi kushis sola sur roka bordo kaj mia mastro jam ne estis apud mi. Mi chirkaurigardis kaj komprenis, ke ree mi estas sur la Tero kaj la rememoro de l' tempo pasigita en Faremido jam shvebis en la tempo kaj spaco kiel fora, belega songho. Mi klinis mian kapon en la duran polvon kaj ploris malespere.

La vesperon de l' sama tago min trovis norvega vilaghano: mi eksciis, ke mi estas proksime al Helsinki, sur neutrala teritorio, kaj mi devas nenion timi, ghis mi alvenos la limon; chu per pasporto mi povas de tie iri al mia patrujo, tio estas tre duba, char Britlando rigardas iom strabe la neutralecon de Holando. La vilaghano ege miris, ke min tute ne interesis, kiel evoluis la mondmilito dum la unu kaj duono da jaro, kiom da teritorio okupis la kontrauuloj unu de la alia, kiom da homoj pereis, kiom venis en kaptitecon, kiom mortis pro epidemioj, kiom da aeroplanoj estis depafitaj, kiom da militestroj distingitaj kaj kiom eksigitaj.

Mi ne tedas la leganton per la detaloj de mia hejmenveno, nek per tio, kiom malfacile mi kutimighis al la netolereblaj por mi formoj de l' komunikigho kun la dosireoj. Komence ili rigardis min frenezulo pro miaj ektimaj kaj hororaj retrosaltoj, per kiuj mi defendis min kontrau la manoj al mi etenditaj au kontrau la vivantaj estajhoj al mi proksimighantaj; la kuracistoj konstatis idiosinkrazion; kiel ili estus povintaj scii, ke mi kutimighis rigardi la vivon infekta kaj fetora malshano, kies chiu tusho kashas en si mortan dangheron? Mi ne disputis kun ili, pace kaj pacience mi atendas la tagon de la liberigho, fidante je la promeso de mia bona mastro, kiu diris al mi, ke li prenos min al si, kiam li jughos mian korpon matura por chi tiu honoro. Ghis tiam fide kaj kuri interna sekreta ghojo mi rigardas kelkfoje al la blua chielo; kaj en lia bonanima varma okulo, kiun la homoj nomas Suno, kelkfoje mi kvazau legas kuraghigon sole al mi parolantan: ke li ankorau rememoras pri mi kaj ke li min ne forgesos.

Mia vojagho en Faremido, mezurita per tera tempo, entute dauris preskau unu kaj duonon da jaro: mi descendis en Helsinki la 18-an de Januaro de 1916 kaj post du semajnoj, la 2-an de Februaro mi alvenis en Redriff, kie mi trovis miajn edzinon kaj infanojn en bona sano.


<< >>