39. POLITIKO

Chiuj difinoj de la politiko komencighas per la frazo: La politiko estas arto de la eblo. Mi dirus ke ghi neniel estas arto sed kapablo trovi la plej oportunajn solvojn. Sed antau tio necesas diri ke la politiko estas agado de homoj kun la celo organizi kaj mastrumi la socion. Kaj ghia chefa rimedo estas fari decidojn kaj establi regulojn lau kiuj kondutos kaj funkcios la koncerna socio. La unua difinfrazo montras nur ke la politika manovrokampo estas tre limigita - precipe al agado kiu estas ebla, oni do ne povas fari kiun ajn dezirindan decidon. Kial?

Char la pintaj politikistoj certagrade prezentas la cerbon de la socia organismo. Tio signifas ke same kiel la cerbo, ili ne rajtas decidi pri kiu ajn shangho se chio en la organismo bone kaj normale funkcias kaj la informantoj ne sciigas pri eksteraj dangheroj. La politikistoj decidas tiam kiam la normaleco malekvilibrighas au kiam oni faras planojn por la estonteco, rilate la manieron eviti dangherojn antauvideblajn. Sekve, en amaso da funkcioj kiujn havas multegaj konsisteroj de la socio, oni devas bone rekoni la verajn problemojn kaj esti bonegaj fakuloj por scii kion oni eble malplibonigos per iu plibonigo, kio estas pli utila oi malutila, kio estas ebla.

Por bona politika decidado necesas unuflanke maksimume altkvalitaj politikistoj, kiuj kiel kvalitaj doktoroj scias ghuste diagnozi malsanojn kaj fari adekvatajn decidojn kaj aliflanke maksimume altkvalita shtata aparataro kiu donos ai la politikistoj la ghustajn indikojn, laueble verajn observojn. La tria grava faktoro estas la kontrolo. La politikistoj devas esti demokratie (per liberaj plurpartiaj balotoj) elektitaj tiel ke la popolo povu decidi chu la antaua politika teamo meritis la daurigon de la regado au ne. La kontrolo estas la tiel nomata retrokuplo (feed back) kiu surbaze-de eliraj rezultoj korektas la eniron en la chi-kaze shtat-administran "skatolon".

Sed, kiel ni jam parolis en kelkaj antauaj chapitroj, la decidantoj automate posedas potencon (en la shtatpintoj la plej grandan potencon). Ekde la prashtatoj la regantoj establis armeojn por defendi siajn privilegiojn kaj malebligi la shanghon - tiel ke ili restu ne nur tutvive en tiu decidpova kaj potenca pozicio, sed ke ili certigu tiun pozicion ech por la posteuloj de sia familio. Sekve de tia regpolitika sistemo la nura ebla korekto por malbona kaj malbonkvalita politiko estis en ekstremaj kazoj la ribeloj de la popolo kaj revolucioj. Unue ekzistis despotisma sklavsistemo kiun anstatauis la despotisma feudisma sistemo. Sekvas la industria feudismo (komunismo) kaj fine la merkata demokratio (kapitalismo). Chi tiu sinsekvo ne devas esti tute egala chie, aparte ne en Europo, simple pro tio ke la tiel nomataj okcidentaj europaj landoj pro kolonioj richighis pli rapide kaj transsaltis la industrian feudismon tiel ke ilia merkata demokratio komencighis antau ol aliloke komencighis la industria feudismo. Ja inter la menciitaj chefaj shtupoj trovighas multaj intershtupoj. La markshismo asertas ke la shanghoj chiam estis kauzitaj de ribeloj kaj revolucioj. Tio ne tute veras. En multaj kazoj tiuj shanghoj okazis lau pli-malpli evolua nerevolucia maniero. Ekzemple, preskau ciuj okcidentaj europaj landoj (Britujo, Nederlando, Italio, Germanio, Austrohungario, la tuta Skandinavio, Svislando...) havis la transiron de feudismo tra kruda duonautokrata kapitalismo al merkata demokratio kaj poste al sociala merkata demokratio sen shokaj revolucioj. Nur en la tro longe postrestintaj feudismoj kun preme malekvilibrighinta ekonomio okazis rekte burghaj revolucioj (kiel en Francio) kaj chefe en la dudeka jarcento la komunismaj revolucioj (kiel en Rusio, Chinio, Vjetnamio, Kubo ktp.) kiuj rezultis per la industria feudismo. Ja chiu revolucio estas la lasta ebla reago de la organismo korekti iujn gravajn misajhojn. En ghi okazas multaj detruadoj kaj per ghi oni reiras en la historio por trovi pli bonan vojon post kiam oni vojeraris.

La franca revolucio estis unu el nenormalajhoj kiu detruante la feudismon, jam de longe miksitan kun burghaj potencoj en la urboj kondukis al iuspeca primitiva autokrata kapitalismo, samkiel diversaj nuntempaj afrikaj kaj sudamerikaj puchaj revolucioj kondukas de unu despota duonfeuda kaj duonburgha sistemo al iom malpli despota kapitalismo ofte miksita kun elementoj de la industria feudismo (komunismo) kiel en Etiopio, Somalio, Angolo, Nikaragvo, Salvadoro k.s. Sekve, oni povus montri sur iu logika skalo sinsekvon de politikaj sistemoj lau ilia humanisma valoro jene:

A = sklavismo,

B = klasika despota feudismo

inter C kaj D = diversaj formoj de feudismo kun certaj burghaj influoj

D = industria feudismo (komunismo)

E = primitiva kapitalismo

F = merkata demokratio (evoluinta kapitalismo)

G = sociala merkata demokratio

Ju pli evolue (sen gravaj revoluciaj shokoj) okazas la shanghoj kaj plihumanigo de la socia sistemo, des pli rapide tiu socio evoluas al ta humanismo. Ekz. Svedoj kaj Svisoj jam dum jarcentoj ne havis militojn kaj nun estas en la pintoj de la monda evoluo. Che ili la sociaj plibonigoj okazadis sen revolucioj, sen bataloj kaj mortigadoj. Svedoj kaj norvegoj ekz. intertraktadis pace (sen milito) dum pli ol kvindek jaroj pri la disigho (ili antaue estis unu shtato) kaj ili havis paciencon por fari tion. Tiel neniu el la du popoloj suferis pro retroiro en la historia procedo nek pro posta najbara malamego.

Nun necesas iom pli detale klarigi la fenomenon komunismo char ghi ankorau nuntempe kauzas miskomprenojn pro tio ke chi tiu vorto havas du signifojn: 1) estonta ideala sociordo kiun kiel politikfilozofian terminon enkondukis Karl Marx meze de la 19-a jarcento kaj 2) nomo por socisistemoj en landoj kiuj havis la t.n. komunismajn revoluciojn au al kiuj la unupartian komunisman reghimon enkondukis Sovetio kiel imperiisma shtato post la dua mondmilito.

Klasikuloj de la socialismo Karl Marx kaj Friedrich Engels konkludis baze de historia studo ke en chiuj antauaj sistemoj ekzistis du chefaj klasoj - unu ekspluatanta, alia ekspluatata kaj ke chiam la ekspluatata post certa tempo ribelis kaj perforte forigis la ekspuatantojn. Post tio la nova potencularo konstruis novan, pli bonan socisistemon. Baze de tio ili konkludis (en la mezo kaj dua duono de la deknaua jarcento regis en Europo primitiva kapitalismo en kiu same estis du klasoj: la proleta-laborista kaj la kapitalposedanta, la kapitalista) ke en la kapitalismo ankau devus okazi revolucio de la laborista klaso, sed chi-foje la laboristoj kreos justan senklasan socion en kiu neniu estos ekspluatata. Tiun hipotezan sistemon ili nomis komunismo - char en ghi la posedajhoj estos komunaj. La alloga ideo pri iu utopia socia sistemo en kiu chiuj havos sufiche kaj vivos libere, nefremdigitaj de la laboro, kun socia solidareco kaj absoluta egaleco ekhavis multajn adeptojn kaj en tiu tempo de europa primitiva kapitalismo fondighis preskau chie politikaj laboristaj komunismaj partioj, akceptinte kiel sian celon la ideojn de Marx kaj Engles ke necesas revolucie likvidi la kapitalismon.

Sed en neniu efektiva kapitalisma (merkatdemokratia) shtato kun forta laborista klaso okazis tia revolucio. Ja tiuj shtatoj rapide evoulis kaj la vivcirkonstancoj ankau de la laboristoj plibonighadis. La unua revolucio kiun gvidis komunista partio kaj kiu sukcesis forigi la antauajn regantojn estis tiu en Ruslando en 1917. Sed la soci-politika sistemo kiun establis post tiu revolucio la komunistoj en Sovetunio kaj lau ilia modelo post la dua mondmilito ankau komunistoj en dudeko da aliaj landoj sub la nomo komunismo au socialismo estis io tute alia ol antauvidis Marx kaj Engels.

Nome, okazis io alia ol estis iliaj vizioj. En Rusio ja tute ne ekzistis kapitalismo sed carisma feudismo, sen industrio kaj sen laborista klaso krom etaj komencaj spuroj en kelkaj grandurboj. La tro longdaura kaj primitiva feudismo kaj la longdaura elcherpa unua mondmilito kreis gravan krizon en tiu lando kaj senliman malkontenton de la chefe kamparana kaj servutula popolo. En tiu situacio ne estis problemo provoki ribelon. La malmultnombra komunisma partio (kies gvidanto Lenin ech loghis eksterlande antau la ekribelo), sukcesis fine de 1917 ekribeligi la popolon en Petrogrado kaj poste transmeti la pezon de la revolucio al vilaganaj shultroj tra la tuta rusa imperio. Temis praktike pri servutul-kamparana ribelo kontrau la ghistiamaj feudaj regantoj. La ribelo post plurjara detrua agado sukcesis koste je 20 milionoj da viktimoj forigi la feudajn mastrojn kaj la novregantaj komunistoj akceptis al sia komunista bolshevika partio amason da vilaghanoj, gvidintoj de la ribelulaj tachmentoj. La needukitaj kamparanoj kun la feudisma vivfilozofio kaj moralo transprenis la potencon. Ili nomis sin elito de la socio: la komunisma partio malpermesis iun ajn alian partion, proklamis "diktaturon de proletaro" (proletoj ja ne estis nur la laboristoj sed chiuj sen posedo kaj tio estis chefe la ghistiamaj servutuloj de Rusio) kaj per la nova (rugha) armeo kaj interna polico detruis chiun eblan opozicion. La proleta diktaturo farighis diktaturo super chiu libera penso kaj lau la tradicio de la rusa historio produktis la plej hororan despoton - Stalin, kiu tute en la tradicio praktikis plu la totalisman reghimon kiel feuda caro kun senlima povo. Li fondis Gulagon, la sistemon de koncentrejoj en kiuj nur en la pintaj jaroj (1937-1940) estis enfermitaj kiel sklavoj 20 milionoj da sovetaj civitanoj sen iu ajn kulpo. Simple, la volo de la "granda gvidanto" en la "plej humana komunisma sistemo" estis ke oni rapide konstruu novajn industriojn (pro tio mi nomas la sistemon "industria feudismo") en Siberio kaj nemulte loghataj partoj de Sovetunio. Kiel? Per sklavigo de subuloj en la shtato, per elpensitaj kulpoj pro kiuj la homoj estis punataj de 5 ghis 25-jara punlaboro en koncentrejoj de Gulago. En tiu "komunisma" infero mortis milionoj kaj aliaj milionoj kriplighis.

Kaj pri kio efektive temas? Temas pri la plej granda politika trompo de la dudeka jarcento. Simple, kamparana ribelo kontrau feudoj estis proklamita komunisma revolucio. (Ne sufichas ion nomi bona por ke ghi estu bona.) La nova regoklaso konsistanta el la ghistiamaj kamparanoj sub la nomo "komunista partio" enkondukis ekonomian kaj politikan sistemon kiu estis karikaturo de tio kion imagis Marx kaj Engels. Tiuj novpotenculoj forprenis la privatajn posedajhojn kaj shtatigis ilin, tiel shajnigante ke chiuj estas egalaj, char nun neniu formale posedis ion (krom tre etajn ghardenetojn). La "komunistoj" transprenis la privilegiitajn poziciojn en la shtata administrado, armeo, polico kaj malgrau la shajna egaleco pro nuligo de la merkata ekonomio akumulis al si materiajn kaj nemateriajn privilegiojn. La baza pensmaniero restis komplete la antaua - feudisma (ja ne eblis alie): la homojn kiuj laboras oni malestimas kaj tiujn kiuj ne laboras oni estimas (en feudismo naskighas la feuda mastro kun privilegioj kaj devis fari nenion, li estis estimata kiel sinjora moshto. Tiu kiu laboris estis servutulo, lastranga socia estajho. Laboranto, do, ne estis estiminda estajho.)

Kvankam la oficialaj leghoj kaj konstitucioj estis sufiche justaj, ili tute ne funkciis (alimaniere ne estus eble enfermi dekojn da milionoj da sentribunale kondamnitaj homoj al la koncentrejoj). Sed kiuj leghoj funkciis? Funkciis nur la leghoj de grupa protektado kaj korupto. Ununivele la klasike familia grupa protekto kiu signifas ke vi estas privilegiita automate se viaj gepatroj estas privilegiitaj, duanivele la protekto de proksimaj amikoj kaj trianivele la Partio. Tio ja klare montras ke temis pri moralo de feuda sistemo en kiu la chefa etika legho estas la heredo de posedajhoj kaj privilegioj. En la komunismo same temis pri grupa protektado en kiu krom la familia sistemo funkciis ankau la partia kiu fakte estis iuspeca formo de vasta familio protektanta siajn membrojn kaj disponiganta al ili privilegiojn.

Por shajnigi la egalecon de chiuj civitanoj oni promesis dum la revolucio egalan disdonon de feudaj richajhoj al chiuj. Akirinte la povon la "komunisma tavolo" tuj komprenis ke ja temas pri esence malricha lando en kiu 1-3% de privilegiitaj feudaj mastroj povis riche vivi ekspluatante aliajn 97-99%. Sed se oni disdonus tion egale al chiuj, neniu ricevus multe. Logike, pli bone ne disdoni. La richajhoj restu al la nova privilegiita regtavolo. Sed por trompi la popolon estis inventita bonega truko - uravnilovko (egalecismo). Nome, oni devis neutraligi la plej mizeran parton de la civitanoj - tiuj kiuj vivas rande de la malsatmorto kaj kiuj ne havante ion por perdi chiam pretas je ribeloj. Necesis certigi minimumon por la plej malrichaj tavoloj. Kie preni tiun monon por certigi panon ech por tiuj kiuj ne laboras? Kompreneble, de la plej supraj, plej bonhavaj tavoloj. Kaj tiel ekestis la truko de la jarcento: oni limigis la minimumon kaj la maksimumon. (En klasika feudismo ne ekzistis limigoj. Povis ekzisti tute senrajta kaj senposeda persono kiu mortos senmanghe kaj sen solidara helpo samtempe kun senlime richaj princoj kaj reghoj.). En la komunismo oni interpremis chiujn homtavolojn inter limigita minimumo, kiu pere de shtata plano kaj distribuo certigis almenau elementan manghon kaj vestajhon ech al senlaboruloj kaj limigita maksimumo kiu korespondis proksimume al posedo de vilao en privilegiita urboparto kun sekurigita aparta liverado de bonaj manghoj, vestajhoj ktp. (Kompreneble kun apartaj privilegioj kadre de siaj politikaj funkcioj - kiel uzo de shtataj automobiloj, ech aviadiloj por privataj celoj). Tio signifis ke nun chiuj estis kunpremitaj inter tiuj du limlinioj kaj inter ili lau rajtoj, lau posedoj kaj lau vivmanieroj trovighis pluraj tavoloj. Tamen, ne ekzistis klara limo kiu dividus la du klasojn - la ekspluatantan disde la ekspluatata. La plej mizera tavolo ja sciis ke ekzistas richuloj kaj privilegiitoj, sed ghi ne pretis ribeli. Pro du kauzoj: unue char ili ja havis certigitan minimumon, kaj ech tio sufichas por ne esti preta fordoni sian vivon en riska ago kaj due char ili ne sciis kontrau kiu ribeli. Kiu estas la klasa malamiko? Chu la biletkontrolisto en tramo, chu chefo en fabriko, chu oficisto en urba administracio au iu nevidebla potenculo en la Centra Komitato de la Partio? La ruza kasho de la klasaj signoj per formala shtatigo de posedajhoj kaj limigoj de maksimumo kaj minimumo kauzis la relativan neribelemon de la tute sklavigitaj popolanoj kaj la shajnon ke vere chiuj estas egalrajtaj, ke vere temas pri iu "komunismo" al kiu oni strebas, sed pro eksteraj malamikoj oni ankorau ne atingis la ekonomian nivelon kiu ebligus la kompletan kontenton. La egalecismo (uravnilovko) en kiu chiuj ricevas minimumon senkonsidere pri tio kiorn ili laboras, kauzis la neinteresighon por la laboro kaj malbonan kaj nesufichan produktadon. Pro tio okazis la chiam pli granda ekonomia postrestado post la kapitalisma mondo. La sola preteksto por tio povis esti eksteraj malamikoj. Tial fakte tre konvenis por la sistemo la dua mondmilito kiu per siaj detruoj ebligis pliajn jardekojn por povi trompi la popolojn. La junaj generacioj, ne havante aliajn informojn (pri tio oni ankau tre bone zorgis) plene kredis al tiu demagogio (malvera politika ideologio) ke ili vivas en la plej justa kaj bona socisistemo. Ekz. Enver Hoxa en Albanio asertis al sia popolo ke ilia shtatordo estas la plej bona en la mondo char che ili chiu havas laborpostenon, horloghon kaj biciklon. Nu ja, paroli pri tio ke tamen ekzistas tavoloj kiuj havis multe pli, oni ne rajtis. Kaj la junuloj kredis tion. La ribelemo de junularo estis silentigata per la trompa demagogio.

Konklude, la tiel nomata reala socialismo (soc-realismo) en kiu regis komunismaj partioj ne estis komunismo lau la koncepto de Marx kaj Engels, sed iom modifita feudismo, kiun pro ghia emo konstrui grandindustriajn entreprenojn oni povus nomi industria feudismo Ghi ja autentike ekestis nur en la landoj sen antaua kapitalismo, en chefe kamparanaj landoj (Chinio, Vjetnamio, Kubo, Nikaragvo...). Ech Jugoslavio antaue havis nur dudekon da jaroj da burgha shtato kiu ne sukcesis evoluigi industrion dum tiu mallonga periodo. Tiu industria feudismo, nomata komunismo eble ech por pluraj el tiuj landoj estis progreso kompare kun la ghistiama klasika feudismo. Sed ghi estis tre suferiga por europaj landoj en kiujn ghi estis okupacie enportita post la dua mondmilito far la stalina imperiismemo kaj kiuj antaue jam estis evoluintaj kapitalismaj landoj kiel Pollando, Chehoslovakio, Hungario kaj parto de Gemnanio (tiam nomita Germana Demokratia Respubliko). Tiuj landoj estis jhetitaj plurajn jardekojn en la evoluo returnen.

Mia patro ofte citis al mi jenan popolproverbon: "Politiko estas putino." (putino ne signifas che ni nur virinon kiu sin vendas sed ankau ghi estas metaforo por chio nemorala). Kaj tiu chi simpla popola difino tre pravas kiam oni observas la ghisnunajn spertojn de la sudslavaj kaj balkanaj popoloj. Kiu ajn politiko estis reganta, chiam temis nur pri la diversaj formoj en kiuj la celo de la politikistoj estis administri nur tiom kiom gravis por reteni iliajn akiritajn privilegiojn. Kaj chiam per la plej brutalaj rimedoj. La plej nova historio de Balkano estas plena de militoj kaj regantoj kiuj konstante stimulis venghojn, malamojn kaj krimojn, plena de autoritataj kaj despotaj sociordoj en kiuj certaj tavoloj nome de siaj privilegioj senskrupule murdadis kaj per la plej bestecaj manieroj torturis tiujn kiuj eventuale nur serchis la veron. La politiko servis ekskluzive nur al la pluteno de la familiaj kaj naciaj privilegioj kaj dominadoj. La komunismo chi tie trovis bonan grundon, speciale en regionoj en kiuj la triba kaj familia feudisma pensmaniero regis ech ghis nun. Char ghis la komenco de la dudeka jarcento regis turkoj en duono de la balkaninsulo kun la primitiva feudisma etiko. Logika sekvo estis ke la primitivaj serbaj reghoj daurigis tian regmanieron ankau en Jugoslavio fondita post la 1-a mondmilito. Ili havis la saman logikon kaj agis same al neserbaj popoloj en Jugoslavio kiql stalina despotismo al nerusoj. Pro tio ekestis grandega malamo kontrau serboj, aparte che la okcidentaj popoloj - kroatoj kaj slovenoj, char ili havis pli grandajn liberecojn kaj memstarecon en Austrohungario ol en Jugoslavio. Tiu malamo transportita de la reganta tavolo al la popoloj produktis ekstremulojn shovinistajn che chiuj popoloj sed la plej gravaj el ili estis tiuj de la du plej grandaj popoloj - la serboj kaj la kroatoj. La nova, dua mondmilito estis bonega okazo por ili rapide gajni la potencon. Ustashoj (kroataj sovinistoj) ricevis regpovon sub la nazioj kaj faris krimegojn nome de sia malamego kontrau serboj kaj kontrau chiuj kiuj ne samopiniis kun ili. Kompreneble ankau kontrau judoj kaj ciganoj lau la ordono de nazioj. La samon faris serbaj chetnikoj kontrau neserboj kunlaborante kun naziaj okupantaj germanoj kaj italoj. Tial la ribelantaj partizanoj kiujn organizis la komunistoj proklamis la samvaloron de chiuj popoloj kaj sukcesis grupigi la plej multajn ribelantojn kaj venki kaj la okupantojn kaj la shovinistojn. Post la milito komencighis tute identa industrifeudisma procedo kiel en Sovetio. Mi vivis en ghi kaj bone konas chiujn ghiajn trajtojn. Ghi estis iom pli liberala ol la soveta au china, char Tito decidis jam en sesdekaj jaroj libere lasi foriri al eksterlando tiujn jugoslavojn kiuj volis vivi kaj serchi la laboron aliloke. Efektive ja foriris preskau unu miliono da jugoslavoj kiuj poste portis parton de siaj okcidente perlaboritaj devizoj ree al la lando. Kaj nur pro tio ankau ni aliaj havis la liberecon vojaghi libere tra Europo. Ni povis je nigra merkato multe pli frue ol la civitanoj de kiu ajn alia "real-socialisma" lando acheti devizojn. Dank al tio ke Tito rezistis al Stalin kaj Jugoslavio ne havis rusojn, Usono helpadis per mono por teni Jugoslavion neutrala kaj tiel daure malebligi la rusojn armee veni al Mediteraneo. Pro tio ni havis apartan eksterlandan politikon kiu permesis certan esceptan rolon en internacia politiko, sed ankau sufiche liberajn pasportojn per kiuj ni jam de sepdekaj jaroj povis senvize vojaghi en plimulton de mondaj landoj. Sed interne oni daure devis silenti kaj ne kontraudiri la tipe unupartian logikon. Kvankam nun chiuj sciis kia sistemo ghi estas, tiuj kiuj havis privilegiojn (partiaj membroj) daure asertis siajn demagogiajn sensencajhojn, dum aliaj silentis sciante ke por politika kontraudiro oni estis multe pli akre punataj ol por iu ajn klasika krimo. Kaj plue, kvankam Tito kiel kroato fakte klopodis minimumigi la nacian pensmanieron, la serboj penetris la Partion grandparte kaj sukcesis resti domina nacio en la tuta lando (krom eble en Slovenio). En armeo kaj polico ili estis grandparto de gvidanta personaro chie tra la lando, kaj tiu hegemonia politiko eksplodis kiel la chefa problemo en la okdekaj jaroj post Tito. Unue en albana autonomia regiono. Kosovo kie la serboj opiniante ghin historie ilia posedo malferme ekefektivigis okupacian politikon super la neslava albana popolo kiu en tiu regiono estas granda plimulto.

Sekve, ankorau en la dudeka jarcento la politiko en la plej granda parto de la mondo estis politiko de hegemonio flanke de malvastaj privilegiitaj tavoloj kiuj perforte devigadis la aliajn obei. Sed ghuste en la dudeka jarcento en kiu ja okazis ankau la plej teruraj mondmilitoj komencis brili lumoj de humanisma, demokratia politiko. Dank al industria kaj poste informadika erao rapidege kreskis novaj scioj kaj enorme rapide la richajhoj de la modernaj merkatdemokratiaj landoj (Usono, Kanado, Okcidenta Europo, Suda Azio kaj Oceanio). Tiu granda richo ebligis enkondukon de la sociala merkata humanisma demokratio en kelkaj landoj de Europo (chefe en Skandinavio), kaj tiu lumo ekvershis sian apartan brilon ankau sur la malrichajn mondopartojn tiel ke en Hindujo naskighis la grandioza politika personeco de Mahatma Ghandi kiu sukcesis venkigi la novan demokration modifitan lau la tradicio de tiu grandega lando ech en malrichega feuda Hindujo per iu tute nova politika formulo - la senperforta rezisto. Tio estas politiko kiu prezentas la sole eblan manieron kontraustari la diversajn patologiajn despotismojn kaj tamen ne endangherigi homamasojn, kion postulis la marxa ideologio. La ideoj de Ghandi restas kiel unika maniero kontraubatali la restojn de la dominisma politiko en la mondo je chiuj niveloj: kontrau rasismo (kiu chefe jam estas venkita ghuste per ghandiaj metodoj), kontrau diversaj formoj de naciismoj kaj famili-feudisrnaj oligarhhioj.

Kaj se tiuj lumoj de nova humanisma politiko sukcesos fine penetri en chiujn landojn por iom post iom krei la tutmondan solidaran federacian shtaton, se enkondukighos Esperanto kiel plirapidigilo en intershangho de scioj kaj informoj kaj se la politikistoj enprogramigos la ekologion en chiun sian ekonomian decidon - la mondo ekmarshos al tute nova erao, al la erao de matura homa raso.

<< >>