38. LINGVO

Lingvistiko kiel scienco pri lingvoj studas chion kio rilatas la lingvojn. Tial ghi konsistas el pluraj branchoj kiel ekz. socilingvistiko, psikolingvistiko, dialektologio, historia lingvistiko ktp. Chi tie eblas klarigi nur la plej esencajn karakterizojn de lingvoj kiel sociaj fenomenoj. Lingvo estas aparte interesa kiel studobjekto char tra la lingva strukturo, la leghoj de ghia organizo, ni povas iom eniri la psikan strukturon de la homo. La lingvo estas kodo por komunikado, sistemo de signoj. Unuopaj brikoj en tiu lingva konstruajho, la vortelementoj per kiuj oni konstruas vortojn (morfemoj), - ekz. en "mal-bel-ul-in-o" inter la streketoj estas morfemoj, do minimumaj formoj kiuj enhavas ankau la signifon - estas tute arbitraj, hazarde elektitaj. Kiam oni konstruas domon ekz. oni povas elekti tre diversajn bazajn materialojn (brikojn el argilo, el artefaritaj materialoj, betonblokojn, shtonojn, lignajn bretojn ktp.). Sed la leghoj lau kiuj oni kunmetas tiujn bazajn elementojn por konstrui la domon estas universalaj, temas pri leghoj de statiko, mekaniko, matematiko. Same tiel pri la lingvo. Ne gravas chu por tablo oni diras "table", "tisch" au "stol", sed gravas kiaj estas la leghoj, do, la gramatiko lau kiu oni apudmetas tiujn bazelementojn, morfemojn kaj vortojn kune por formi frazojn kiuj plu formas tekstojn, diskursojn, komunikadon. Kvankam unuavide shajnas ke ankau la gramatiko diferencighas de lingvo al lingvo, tamen temas nur pri tio ke el la granda komuna reto en la homa cerbo chiu konkreta lingvo elektis nur parton de la eblecoj kaj ne chiujn. Sed chio elektita havas la saman fundamenton, la samajn profundajn principojn. La cerbo estas egala che chiuj homoj kaj kune kun la sensiloj ghi ebligas al ni unikan manieron por koncepti bildojn pri la chirkauajho, pri ni mem kaj chion tion pli bone ekkoni kaj kompreni. Ni akceptas kaj komprenas chion lau la binarisma logiko, ke chio konsistas el materia kaj nemateria komponanto kaj ke chio okazas en la tempo. Tiel same kondutas la lingvo. Chiu frazo enhavas formale au neformale du bildelementojn kaj la eroj de la frazo strukturighas en tempa sinsekvo.

Kiel la naturo mem, tiel ankau la lingvajhoj konsistas el materia komponanto (sonoj, literoj) kaj spirita (signifo). Signifoj ekestas per nia kapablo en la psiko ligi al iu simbolo, iu nekonkretajho konkretan bildon. Tiu psika povo nomighas la asociigo. Ekz. la rugha kruco estas simbolo de urgha medicina helpo, kaj sufichas ke ni vidu ghin por scii ke tio estas ambulanca auto au hospitalo ktp. Ni ligis en nia cerbo la simbolon kun konkreta signifo "medicino, helpo al malsanuloj", ni asociigis tiujn du bildojn. La eksperimento de Pavlov montris tiun kapablon ankau che bestoj. Kiam li multfoje kune kun la portado de manghoj por hundo sonorigis per sia sonorilo, la hundo alkutimighis al la fakto ke chiam kun la manghoveno ghi audas tiuspecan sonoradon. Kaj ghi kunligis tiujn du faktojn. Poste sufichis ke ghi audu nur la sonorilon kaj ke ghi kuru al la kutima loko kie ghi ricevadis la manghon. Kvankam la mangho ankorau ne estis tie, ghi jam salivis, do, la simbola sonorado elvokis che ghi la bildon pri mangho. Lau tiu asociiga maniero infanoj lernas la lingvon. Multfoje ili audas la saman vorton (sonkombinon) lige kun la sama ago au objekto kaj akiras tiun asociigon. Sekve; la simboloj al kiuj ni ligas signifojn povas esti tute hazardaj, tute arbitraj. La simbolojn oni tute arbitre elpensas kaj ili funkcias kiel simboloj nur post kiam la homo lernas la signifon de simbolo. Ech tiaj evidentajhoj kiel la suno, ne estas la samaj che diversaj popoloj. Ni en Europo "vidas" la sunon flava kaj shajnas ke ne necesas paroli pri simbolo kiam ni desegnas la sunon kiel flava rondo. Tamen, japanoj "vidas" la sunon rugha kaj tiel desegnas ghin. Sekve la rugha rondo estas simbolo por la suno che la japanoj kaj la flava por Europanoj. Tial ekzistas multaj lingvoj. Lingvo estas interkonsento inter pluraj homoj. Certa grupo akceptis ke por ili "stol" estas tablo, "pas" hundo ktp. Ili chiuj scias tion char ili lernis tion kaj ili plu instruas siajn infanojn. Alia grupo interkonsente uzas aliajn simbolojn (vortojn) char ili tion lernis. Unu homo povas elpensi sian propran lingvon (almenau krudan) kiun neniu alia konas. Sed tiu lingvo ne funkcios kiel komunikilo char neniu alia interkonsente kun li lernis ghin, kaj neniu povos kompreni lin.

Sed ankau ene de unusama lingvo chiu uzanto individue je pli au malpli granda nivelo malsame aplikas la lernitajn lingvajn regulojn. Diversaj homoj ne tute same elparolas la sonojn (ekz. "R" estas komplika "likvida konsonanto" kaj che ghi oni ofte rimarkas inter la samnacianoj grandajn diferencojn). Pro la fakto ke chiu homo lernas la propra(j)n lingvo(j)n ne same intense, ne en samaj kondichoj kaj ne de samaj instruistoj, estas klare ke chiu lernas iom alie. Tial chiu el ni scias nur parton de sia gepatra lingvo en kiu enestas komuna fundamento kiun chiuj samlingvanoj posedas kaj kiu malgrau etaj diferencoj estas che chiuj same komprenata (diversaj etaj variajhoj de la sono "R" estas tamen de chiuj akceptataj kiel fonemo "R" (fonemo estas distingebla karaktero de signo) kaj neniun el tiuj variajhoj aliaj komprenas kiel "L" au "V" au iu ajn alia sono). Lau la sama logiko ke chiuj el ni posedas nur parton de la gepatra lingvo kun unu komuna kerno, tiel ankau chiu lingvo kiel sistemo estas nur parto de ghenerala sistemreto en la homa psiko kies ghenerala komuna kerno trovighas en chiu nacia lingvo. Tial ni distingas:

A) LINGVA SISTEMO (Principoj kaj legharo en la strukturo de la cerbo au HEREDA LINGVA POTENCIALO)

El ghi chiu homgrupo prenas gheneralan komunan kernon kaj iujn partojn (simile kiel gheneralaj principoj pri funkciado de benzina automobilo) por krei

B) LINGVON DE IU GRUPO (nacia lingvo, dialekto, triba lingvo)

(simile kiel automobilfabriko produktas konkretajn automobilklasojn kamionojn, personautomobilojn, autobusojn...)

Tiu konkretigo de la lingva potencialo havas sennombron da eblaj variajhoj enhavante la bazajn samajn principojn pri la funkciado de la lingvo. Do, ekestas multaj diversaj naciaj lingvoj, dialektoj, tribaj lingvoj. Kaj denove el tiu grupa lingvo, diversaj subgrupoj prenas la komunan kernon kaj aldonas iujn specialajhojn de sia subgrupo. Tiel ekestas:

C) SUBGRUPAJ LINGVAJHOJ

au lingvoj de specialaj subgrupoj kiel fakaj lingvajhoj, sociklasaj, familiaj, generaciaj k.s. Char gejunuloj en sia agho havas apartan slangon de sia nacia lingvo, elektroinghenieroj parolas en sia fako havante apartan fakslangon, unuopaj familioj havas iujn apartajhojn en sia lingvajho. (Simile kiel fabriko de personautomobiloj produktas konkretajn diversajn automobilmarkojn.)

Kaj fine chiu individuo lernas (posedas) iun komunan parton de la lingvo ghenerale, de la nacia lingvo, de la subgrupaj lingvoj (char chiu apartenas samtempe al pluraj subgrupoj) kaj ion kio estas nur lia, kio distingas nur lin:

D) LINGVAJHO DE INDIVIDUO

(Simile kiel de unu autotipo oni produktas multajn egalajn ekzemplerojn, sed chiu tamen en detaloj diferencighas de la aliaj.)

La individuaj lingvajhoj ne nur diferencighas de individuo al individuo, sed ankau la unusama individuo dum sia vivo konstante shanghas tiun chi lingvajhon. En komenco de la vivo oni parolas beban individuan lingvajhon kiu estas individua konkretigo de parto de tio kion oni lernas de la gepatroj depende de la momentaj potencialoj kaj kapabloj de la cerbo kiu evoluas kaj muskoloj necesaj por la lingvo - vochkordoj, lango, makzelo ktp. Char tiu konkretigo en la komenco estas tiom diferenca de la vera gepatra lingvo, ghin pasive lernas ankau la gepatroj kaj nur ili komprenas tiun beban lingvon. Poste la infano chiam pli richigas kaj plibonigas sian lingvajhon. Pli poste depende de la socia engaghiteco la homo lernos pli au malpli, lernos tiun au alian fakan sublingvajhon, dialekton ktp. Kaj chio tio influas la gheneralan komunan kernon de la grupa lingvo (nacia) kaj poste inverse, la nova kerno influas la individuajn kaj subgrupajn lingvajhojn, tiel ke la tuta "vivo" de la lingvo konstante dinamikas. Necesas kompreni ke chiu el tiuj lingvajhoj estas parto de la kompleta dinamismo kaj egale grava. Do, same grava kaj valora estas la kono de dialekto, faklingvo, junulara slango, urba regiona subvariajho, char chiuj ili difinas la apartenon de homo al la koncema grupo au subgrupo.

La lingvajho de la bebo estas kompleta lingvajho (ne iu stumpa invalidajho), kompleta lingvajho bezonata de ghi. La dialektoj estas kompletaj lingvajhoj -sufichaj por la koncernaj subgrupoj. La junulara au regiona slango estas kompleta lingvajho uzata kaj suficha por iliaj bezonoj.

lam sufichis scii nur la triban lingvon kun etaj variajhoj de la familia lingvajho kaj individuaj diferencoj, char ekster la triboj oni komunikadis kun neniu. Nuntempe chiam pli multaj homoj havas personajn kontaktojn ne nur vaste tra sia lando renkontante homojn kun diversaj dialektoj de la propra nacia lingvo, sed ankau vaste tra la mondo. Tiu situacio nepre necesigas novan lingvan nivelon, raciigon de la nuna komunikado je internacia nivelo. Lerni komplete nesimilan lingvajhon al la nacia lingvo estas malfacilega kaj postulas multan laboron, kaj lerni multajn por povi komuniki kun la tuta mondo estas tute neeble. Oni bezonas lingvonivelon inter la ghenerala lingva principaro (potencialo), che ni nomita A) kaj la grupaj lingvoj (nivelo B). Ni nomu ghin nivelo I).

Unuaj raciigoj (konsciaj intervenoj de fakuloj) okazis en shtatoj kiuj bezonis pli rapidan kaj efikan komunikadon interne de ili. Tiel oni fiksis regulojn de la latina lingvo, greka, poste franca, angla ktp. Tiel la nacia lingvo kiel komuna kerno por chiuj en unu shtato farighis afero de socia, shtata planado, deviga lernado en lernejoj kaj deviga uzo en oficialaj shtataj institucioj. Tio raciigis la komunikadon, sed ankau kvante pligrandigis la artan kaj sciencan kreadon en lingvoj kiujn chiam pli multaj komprenis kaj uzis. Tiuj lingvoj pro tio ankau pli rapide richighadis. Nuntempe tiu bezono pri raciigo rilatas la tutmondan komunikadon. Provizore tiun bezonon oni solvas per sufiche neracia solvo en kiu oni internacie uzas kelkajn, t.n. grandajn naciajn lingvojn kaj oni lernas chie en la mondo en lernejoj krom sia nacia lingvo minimume unu au ech kelkajn aliajn naciajn lingvojn necesajn por komuniki ekster sia lando. La angla en tiu funkcio sendube estas la plej domina, malgrau tio ke efektive ghi baldau estos nur la tria nacia lingvo lau la nombro de denaskaj parolantoj en la mondo (post la china, kiu almenau nun ne pretendas je internacia rolo kaj la hispana, kiu ja havas certagrade internacian funkcion). Evidentas ke tia stato ne plu longe tolereblos, ke la tutglobaligo en teknika monda evoluo, jam okazinta, nepre postulas ankau la lingvan tutglobaligon. Necesas urgha intershtata interkonsento pri internacia lingvo kiun akceptos chiuj kiel l)-nivelan lingvajhon apud la nacia, subgrupa kaj individua lingvonivelo. Estas same sendube ke tiu lingvo farighos Esperanto - la ununura kiu disponas pri chiuj rimedoj de altevoluinta kaj kultura lingvo kun centjara historio, sed bazita je lingvistika neutraleco kaj gramatika elasteco (kio signifas ankau la lernfacilecon). Tiuj ecoj ebligas al ghi facile adaptighi al la cirkonstancoj de kiu ajn nacia lingvo, absorbi ghiajn apartajhojn kaj facile esti akceptata de parolantoj de kiu ajn lingvo. Akcepto de tia solvo estas afero de interkonsento kaj konscia volo de la homaro kaj la momento de ghia oficialigo prezentos plian gravegan historian mejloshtonon, char en tiu momento la homaro definitive integrighos al unu pli-malpli harmonia organismo kiu ghis nun kreskis tiel ke unuopaj partoj iom post iom alighadis unu al la alia kaj fine chiuj kunighos por harmonie kunfunkcii. Tiu momento signos la spiritan maturighon de la homaro.

<< >>