40. KOMPRENO

Shajnas al mi ke chi tiu lasta chapitro devus esti iaspeca chefmesagho. Ghi devus klarigi al la leganto kio estas la esenco de la kompreno, kiel ni konceptas kaj sensas la mondon chirkau ni. Mi kredas ke chi tion la leganto jam posedas surbaze de la ghisnuna legado, sed mi refoje resumos la esencon.

Unua karakterizo de la kompreno estas ke ni konceptas la mondon binarisme, sentas en chio du-karakterecon. Same kiel la korpo havas la spiriton kiel kontraupunkton, tiel ankau la bono kaj la malbono estas du vizaghoj de chiu morala kategorio.

Chiu pozitiva heroo havas gravajn negativajn ecojn. Chiu negativa ago havas gravajn pozitivajn efektojn.

La granda arto de la vivo estas povi jughi chu io estas pli pozitiva ol negativa, strebi al mezaj solvoj, al solvoj ne transpasantaj la limojn de tolereblo. Nenion akcepti ekskluzive unuflanke. Granda kroata verkisto Miroslav Krleja senerare sentinte la chiaman kontraudirecon kiel konsistan kaj normalan staton de chio, montras daure en siaj verkoj ke iusence ghustas samtempe tute kontrauaj faktoj, bildoj, konceptoj. La ekscitigaj dialogoj inter idealisto kaj nihilisto, inter poeto kaj putino, inter socialisto kaj kapitalista richulo entuziasmigas la leganton kaj por la starpunktoj de unu kaj samtempe por la starpunktoj de alia flanko. Fine la leganto restas konfuzita: kiu pravas, kio ghustas, kie estas la vero?

La vero estas la chiama interplektigado de kontraudirajhoj, la vero estas kompreno pri la dinamiko inter chiamaj plusoj kaj minusoj. La vero estas malakcepto de kiu ajn nebinarisma, unuflanka klarigo, dogmo au ideologio.

La dua karakterizo de la kompreno estas la analogieco. Ekzistas multaj fenomenoj diversaj, sed rilatoj inter ili, leghoj lau kiuj ili kondutas, havas sennombron da analogioj (analogio estas sekvado de la sama principo, analogia estas ekzemple maniero kiel shanghighadas la frekvenco de vochsonaj vibradoj de aero kaj samspeca shanghighado de elektrokurento transformita de telefona mikrofono) en aliaj medioj.

Leghoj de elektrofiziko havas analogiojn en leghoj de mekaniko kaj kemio (ekzemplon vidu en la chapitro "Spaco kaj Tempo") kaj lau mia profunda konvinko ankau en leghoj de la vivo. Leghoj de lingvoj analogias kun tiuj en fiziko. Leghoj lau kiuj estas organizitaj komputiloj analogias kun la leghoj de cerba organizo. Leghoj de la makrokosmo analogias kun la leghoj de la mikrokosmo (atoma mondo). Per sercho de analogiaj komponantoj kun la konataj leghoj ni povas kompreni tre komplikajn, vershajne nedechifreblajn fenomenojn. Ekzemple, la leghoj de la frazkonstruado (sintakso) en lingvoj analogias kun la leghoj de konstruado de elektronikaj ekipajhoj.

Trovi la. ghustan analogion ne estas chiam simple char la plej multaj fenomenoj unuavide shajnas tre komplikaj. Gravas kompreni ke chiu komplika fenomeno konsistas el fiksa nombro da simplaj elementoj. lu ajn neregula formo, shajne sen difinebla legho konsistas el difinita nombro da simplaj formoj kiuj reciproke intermiksighis kaj inter ili estas unu esenca, baza kiu esence difinas la formon. lu ajn okazado montrata per tre neregulaj kurboj sur oscilografo konsistas el difinita nombro de regulformaj sinusoidoj kunfanditaj unu super la alia kaj tempe shovitaj. La chefa, baza sinusoido karakterizas la esencon de fenomeno. Necesas ghin malkovri, elkribri, analize eltiri el la komplika formo. Jen formo kiu ekestas nur el du geometrie sumitaj (kunfanditaj) sinusoidoj:

Kaj jen la sinusoidoj el kiuj ghi konsistas:

Science dedukti (elsorbi) la bazan (chefan) sinusoidon signifas kompreni la veran leghon.

Resume: esenco de la kompreno estas la dukaraktereco kaj la analogieco de la mondo.

Ne miru pro tio ke la esenco de la homo estas tio ke li devas kaj kredi kaj dubi, ke li devas pensi kaj emocii, ke li devas bonfari kaj malbonfari.

La nura religio postulanta de ni senrezervan kredon forprenas de ni la korpon, la nura scienco postulanta de ni nur la dubon forprenas de ni la animon. Tial mi volas instigi chiujn, aparte la junajn, komprenante la dukarakterecon, malakcepti chiun unukarakteran dogmismon kaj chiam en la vivo serchi aktive la tuton kiu konsistas el niaj scioj kaj el niaj kredoj.

Tial traktu ankau chi tiun libron samtempe per via kredo kaj per via suspekto.

<< >>