37. EKOLOGIO

Dum jarmiloj homoj vivis organizitaj en malgrandaj triboj au shtatetoj relative malmultnombraj. Tiel vivante ili ne esence ghenis la naturajn ciklojn sur la Terglobo, ili estis simple parto de tiuj cikloj. En la du lastaj jarcentoj okazis la granda scienca kaj ekonomia revolucio kiu realigis la tutglobaligon de la homaro, interligon de chiuj grupoj, triboj, shtatoj sur la Terglobo kiuj nun kunekzistas kaj neniu plu povas ekzisti sen kontaktoj kun aliaj. Tia tutglobaligo kaj scienca progreso kauzis nekredeblan kreskon de la homara loghantaro. Antaue la izolitaj kaj multe malpli nombraj homgrupoj produktis malmulte da malpurajhoj kiuj eliminighis nature, pere de la ekzistantaj cikloj de la materio. Superfluajhoj estis forportitaj, forlavitaj de la riveroj kiuj mem pro tio ne malpurighis char la kvanto de la malpurajhoj estis negranda kaj la speco estis tute natura. Nova, grandega nombro da homoj povas ekzisti nur dank' al moderna, industria produktado de la porhomaj necesajhoj. Fabrikoj uzas multan energion kies venenigaj postrestajhoj en grandaj kvantoj eliras en la chirkauajhon kaj ne povas esti komplete eliminitaj de la naturo sen malbonaj konsekvencoj. Tio kauzas malekvilibron kaj malsanojn de la naturo, nun ankorau ne katasrofajn sed baldau jes - se oni ne tre racie kaj konscie ekokupighos pri la "higieno de la Terglobo". Se homo manghas pli ol estas necese por ties vivmaniero, li tro dikighas, liaj eliminorganoj (renoj, intestoj, hauto k.a.) ne sukcesas elimini el la organismo chiujn venenajn materiojn (char ili ne estis antauviditaj por konstanta funkciado multe pli ol normalkapacita) kaj parto de la venenoj restas en la organismo. Tio kauzas komence malpli gravajn malsanojn, poste chiam pli problemajn kaj fine mortigas la homon. Same okazas pri la Tero. La tro granda homaro polucias pli ol la naturaj cikloj povas elimini. Tial ekvenenighas la naturo, la chirkauajho de la homaro. Rapidega neniighado de arbaroj kiuj en la naturo havas la rolon de regenerado de oksigeno iom post iom sufokos nin. La kemiaj produktoj kun freonoj kontribuas al rapida detruado de ozonsfero en la tera atmosfero kaj ebligas al dangheraj infrarughaj radiadoj penetri al la tersurfaco kaj kauzi malsanojn mortigajn (hautkanceron). La fabrikoj malpurigas riverojn tiel ke neniu fisho plu vivas en ili kaj la chirkauaj akvoj estas neuzeblaj por la homoj kaj per polucio de la aero, speciale tro rapida produktado de karbodioksido kauzas la plifortigadon de la vitrodoma efekto pro kio la meza varmo de la atmosfero konstante kreskas tiel ke ghi baldau povus ekigi la degeladon de polusaj glaciaj masoj kaj igi inundegajn katastrofojn altigante la marnivelon. Pro la militoj oni daure produktas rezervojn de nukleaj kaj kemiaj armiloj kiuj potenciale povus detrui la kompletan naturon kaj, do, la homon mem.

Nun la troa malhigienigo de la Terglobo estigis jam gravajn malsanojn. Urghege estas necese plenkonscie elspezi monon por la higieno. Purigi chion kaj malrapidigi au komplete chesigi produktadon de tio kio ne estas nepre necesa por la homa "korpo". La ekologio neniel estas loka, ghi estas tutmonda. La detruado de arbaroj chefe en amazonia regiono de Sudameriko kaj en centra Afriko malgrandigos la provizojn de oksigeno chie tra la mondo. Sekve, chiuj landoj kune devas finance helpi Brazilon kaj kelkajn afrikajn landojn por solvi la ekonomiajn problemojn de tiuj neevoluintaj landoj pro kiuj la homoj tiel rapidege forhakas la arbojn. La tuta mondo devas tuj interkonsenti pri chesigo de freonproduktado, pri devigo ke chiuj fabrikoj eligantaj tro da karbodioksido kaj akvomalpurajhoj diversspecaj enkonstruu necesajn filtrojn. Fine, la tuta mondo devus chesi produkti nukleajn kaj kemiajn armilojn. Tial la ekologiaj movadoj estas tre gravaj ke ili konstante atentigadu kaj konsciigadu la registarojn pri la chiam pli kreskanta problemo kaj la rapide malsanighanta Terglobo. Sed al la ekologio apartenas mem la konsciigho pri neceso haltigi la tro multajn naskojn. La homaro devas nepre laueble rapide enkonduki chiuspecajn formojn plani la plugeneradon, char se la homaro multoblighados lau la sama rapideco kiel nun (duoblighas la nombro dum proksimume 10 jaroj), baldau neniu plu ekologia aktivado povos haltigi ghian memsufokon.

Kaj por pli konsciigi chiujn oni devus en chiuj mondaj lernejoj sur videblaj publikaj lokoj elmeti la tekston de la respondo de indiana estro Seattle el la tribo Chinuk al usona prezidanto kiu postulis en 1854 translokigon de ilia tribo, unu el la plej koraj kaj belaj tekstoj pri la naturo iam ajn eldirita.

<< >>