36. EKONOMIO

La homa progreso ghenerale (sciakirajhoj, kulturo) dependas de la materiprodukta avancado, de la richeco. Nature, poste la scioj progresigas la produktadon kaj la richon. Sed unue estas necesa la materia bazo. La tuto de produktado, produktorganizo kaj produktdistribuado nomighas ekonomio. Kiel konate, ekde la momento kiam la homoj komencis produkti pli ol estis necese por la tuja uzo de chiuj en la grupo, ekestis kondichoj por dividi la laboron je du elementaj sektoroj: laboro de produktantoj kaj laboro de organizantoj. Homoj en la sektoro de organizado eknavis la eblecon preni pli ol ili mentis, kaj por gardi tiel alprenitajn privilegiojn ili dividighis je du grupoj: la regantoj kaj la soldatoj. La soldatoj defendas la privilegiojn siajn kaj tiujn de la regantoj. Ili ankau devigas la produktantojn produktadi chiam pli por ke la privilegioj plivastighadu. La soldatoj defendas tiujn privilegiojn ankau de la avidemo de najbaraj regantoj. La oficiala starpunkto de chiuj shtatoj ke oni devas defendi la patrujon estas nur truko. Por la produktantoj kiuj baldau poste - dum la ekesto de unuaj shtatoj - farighis sklavoj estas tute egale kiu regas kaj sklavigas ilin, chu homoj el ilia propra au el iu alia lando. La militoj okazadis chiam nur pro la avidemo de la reganta klaso. Sed ju pli richa farighis la shtato (do, la regantoj kaj la soldatoj) des pli grandaj estis financaj rezervoj, tiel ke ghi povis fordedichi ion ankau por la lernado, kulturo kaj akiro de scioj. Inter regantoj (liberaj, nesklavigitaj homoj) trovighis chiam pli da instruitaj kaj ekprosperis la scienco kaj la kulturo. La novaj scioj ebligis pli efikan produktadon kaj pli da plusprodukto (profito). Tio kauzis pli grandskalan komercadon (unuj havis plusan oleon, aliaj shtofojn, la triaj grenojn). La novaj scioj ebligis konstruadon de pli kvalitaj transportiloj (chefe shipoj) kaj la surmaran navigadon. Tiel la produktado spronis la komercon, la komerco la sciojn, la scioj denove ilin ambau. La chefa motivo por chio tio estas la homa deziro plisekurighi per pli da rezervoj (pli da richo). La regantoj volis belajn palacojn, produktojn el aliaj regnoj. La parte akirita materia bonstato kaj sekureco spronis alian motivon: deziron scii pli kaj kompreni pli. Kiel en chio, tiel ankau en la ekonomio cheestas unu apud la alia la materia kaj la spirita faktoroj.

Tiel la ekonomio funkcias ankau nuntempe: la bezono pri materia sekureco kaj rezervoj spronas la homojn amasigi bonhavojn, richajhojn - kaj la sufichaj rezervoj spronas ilin al amasigo de scioj, al lernado pri tio kiel produkti ankorau pli, sed ankau lerni por kompreni sin kaj la naturon chirkau si.

Pro tio ke ne chie estas bonaj kondichoj por produkti chion, iuj produktas unuspecajn varojn, aliaj alispecajn kaj oni intershanghas ilin. Por pligrandigi la intershanghadon de varoj, inter la produktantojn enmiksighis perantoj. Tiu nova socia tavolo estas komercistoj. Komercado estas intershanghado de varoj kun la celo ke post la intershangho la komercisto havu pli grandan valoron ol li havis antaue. Ekz. se vi achetas en via urbo cent pomojn, forportas ilin al alia urbo, tie vi ricevas por ili cent pirojn, poste vi revenas al via urbo kaj por la cent piroj vi ricevas centkvindek pomojn. Tio signifas ke nur per via komerca agado vi pligrandigis la valoron de via unua kapitalo je 50%. Vi nenion produktis. Vi simple transportis al alia loko kaj al homoj kiuj ne scias ke ili povas ricevi aliloke cent pirojn por cent pomoj, vi vendis pli multekoste. La nova socitavolo, la komercistoj partoprenis en la alproprigo de parto de plusvaloro produktata de produktantoj. Ne hazarde en malnova Romio la dio de komercistoj estis la sama kiel la dio de shtelistoj.

La komercado evoluigis iun apartan sistemon de leghoj kiu nomighas la merkato. La senco de la komerco estas atingi la jenan celon: laueble plej multe vendi kaj laueble plej multe profiti (gajni plusvaloron). La esenca legho de la merkato estas la tuto de propono kaj postulo. Se ekzistas pli da varo ol estas bezonoj de achetontoj, la valoro de tiu varo malpligrandighas. La homoj ne bezonas tiom kaj ne achetas, la komercistoj tamen volas vendi kaj malgrandigas la prezon. Tiam la achetantoj achetas, ech se ili ne tuj bezonas la varon. Inverse - se la bezonoj de achetontoj estas grandaj, sed la varo nesuficha, ghia kosto kreskos. Nature, al tio aldonighas la faktoro de richeco de la achetantoj. Ech se estas malmultaj varoj kaj granda la bezono, sed la achetantoj malrichaj, la prezo ne tro altighos, char estas ja klare ke oni ne povas vendi multekostajn varojn al malrichuloj. Depende de la merkata legho pri postulo kaj propono la komercistoj havas pli au malpli. grandan profiton (plusvaloron, monon kiun ili gajnas subtrahante la achetkostojn kaj la impostojn kiujn prenas la shtato). Kelkfoje la merkato postulas ech ke oni vendu je malpli alta prezo ol kostis la varo. Ekz. se la komercisto vendas fruktojn kiuj povus rapide putrighi, li devas vendi tuj, char morgau ili ne plu estos vendeblaj. Li achetis ilin po 10 unuoj. Li volas vendi po 15. Sed hazarde en tiu tago pluvegis kaj multaj kutimaj achetantoj ne venis. Li devas malaltigi la prezon. Se fine de la vendohoroj li ankorau havas multajn fruktojn, li devas malaltigi ech al 5 unuoj, char estas ja pli bone nun ricevi 5 ol morgau nenion.

Unu el la merkataj leghoj estas ankau ke la plej grandan profiton (gajnon) en la reto de diversaj produktantoj, vendistoj kaj revendistoj havas tiu kiu havas la plej grandan riskon kaj kutime tio estas la lasta vendisto, tiu kiu vendas al la uzanto de la varo. Ekz. por produkti shuojn unue oni devas bredi bovinojn kaj porkojn kiujn la brutbredistoj vendas al buchistoj. Tiuj buchas ilin kaj vendas la felojn al felprilaboristoj. Tiuj post la prilaboro pluvendas ilin al la shufabrikistoj, kiuj achetas krome fadenojn por shulachoj, najlojn, gluajhojn, farbojn ktp. de diversaj aliaj produktantoj pere de diversaj komercistoj. Fine ili produktas la shuojn kaj vendas unue al grandkomercistoj kiuj plu vendas al etkomercistoj kaj fine chi tiuj al la uzantoj. En tiu granda vico da produktantoj kaj vendistoj chie regas la merkata legharo. Fabriko de shulachoj ne povos vendi pli da shulachoj ol bezonas fabriko de shuoj. Se ghi produktas pli, ghi devos malplialtigi la prezojn por eventuale trovi alian achetanton au voligi la shufabrikon ke ghi achetu pli ol nun necese. Tamen, tiuj diversaj vendoj en grandaj kvantoj kutime estas reguligataj per planoj kaj kontraktoj tiel ke la plej granda parto de vendotaj varoj anticipe havas klaran achetanton kaj interkonsentitan prezon. La fabriko de farboj kontraktis kun la fabriko de shuoj kiom da farbo jare ghi vendos al ili, kaj tiu produktado estas certigita. Ghia risko estas relative malgranda, char povas nur okazi ke en la mondo malaltighos la prezoj de farboj kaj tiam ankau ili devos malaltigi la prezojn (char tiel estas en la kontrakto), au povas bankroti la fabriko de shuoj. Pro la relative granda certeco au malgranda risko, ghia profito estas relative malgranda. La plej grandan riskon havas la lasta vendisto, char li estas elmetita komplete al la hazardo de la merkato ne havante iun ajn kontrakton kun la uzantoj, li devas atenti pri la konkurantoj k.t.p. Tiu lasta komercisto ne povas tute certe scii kiom da shuoj li vendos, kaj chu chiam li povos vendi je la sama prezo. Pro tio la planata procentajho de profito estas la plej alta che li. Se li estas bona fakulo, komercisto, li scios elekti bonan, belan, modan varon, kaj li profitos multe. Se ne, li perdos kaj eble ech bankrotos. La kvanto de vendoj influos ankau chiujn en la reto de produktantoj kaj vendistoj. Se malmulte vendighos brunaj shuoj kaj multe la nigraj, oni poste produktados pli da nigraj. Pro tio la farbfabriko produktos pli da tiu farbo kaj malpli da bruna, same la shulachproduktanto ktp.

Se sur la merkato estas nur unu fabriko kiu produktas panon kaj ghin bezonas chiuj chiutage - la produktanto povos altigadi la prezojn preskau lauplache ghis la ekstremaj pagpovoj de la achetantoj. Tial la kosto de pano estos multe pli alta ol estas ghia logika valoro inkluzivante certan mezan procentajhon por la vendanto. Tia fabriko nomighas monopolisto - ghi havas monopolon (greke: monos = unu, poleo = mi vendas). Do, tiu fabriko estas ununura vendisto sur iu teritorio. Tiun malnormalajhon de la merkato oni kuracas per konkurenco. Tio signifas ke la saman varon devus chie vendi kelkaj diversaj produktantoj, kiuj - batalante por la achetantoj - klopodos chiam pli racie produkti kaj tiel malpligrandigi kostojn de la produkto kaj ebligi malpli altan prezon. La produktantoj pere de siaj komercistoj serchas novajn merkatteritoriojn kie ili estus la unuaj kaj almenau dum mallonga tempo rolus kiel monopolistoj kaj havus pli altan profiton au vendus pli da varoj.

La merkataj leghoj spontane reguligas la fluon de la varoj kaj la prezojn. Spontaneco signifas ke temas pri la leghoj de la forto, ne de la racio. Pro tio la merkata legharo suferas de diversaj malsanoj. En la kazo kiam iu komercisto estas tre ruza, li povas rapide richighi kaj iom post iom acheti chiujn aliajn vendistojn kaj produktantojn. Tiam li farighas la ununura vendisto - do, la monopola - kiu fiksas nenormale altajn prezojn kaj batalas por nenormale alta profito, batalas kontrau la eventualaj novaj konkurencantoj (subachetas la leghfarantojn, politikistojn, regantojn, ke ili malpermesu la varojn de la konkurencantoj, aparte impostigu ilin ktp.)

Grandaj produktantoj povas pli bone organizi la produktadon kaj farighi pli efikaj, sekve, kun malpli da kostoj po unu produkto ol la malgrandaj. Tio denove neniigas la malgrandajn kaj kreas shancojn por la monopolo, kaj troa ekspluatado far la monopolisto sur certa teritorio. Por preventi ke la merkato ne tro malsanighu, se oni lasas nur al ghi reguligi la varintershanghojn, oni devas enkonduki partan planadon de produktado kaj vendado. La ideon pri plana merkato ekhavis komunistaj ekonomiistoj, ekirante de la ideo ke necesas malebligi la ekspluatadon per racie planita produktado kaj distribuado de varoj. Ekz. en unu lando oni bezonas jare 3 milionojn da shuparoj. Ni, sekve, planu fabrikon por tiom da shuoj kaj vendejojn por ili. Tiel ni scias ke chiuj estos venditaj kaj ne estas risko por la fabrikoj nek por la vendistoj. Tiam oni povas plani ankau la profiton por ambau ke ghi ne estu pli alta ol estas valoro de ilia laboro - iliaj salajroj plus shtataj impostoj (bezonoj de la regantoj). Tiel ne okazos ekspluatado (neniu havos pli altan profiton ol li meritas). La ideo ekplachis al multaj malrichaj landoj kaj ili enkondukis komunismon (vidu la chapitron pri politiko). Sed en la praktiko montrighis ke tiuj shtatoj ekonomie kolapsis. Kial? Pro du kauzoj. Unue, char nuligante komplete la merkatleghojn oni neniigis la bazan motivon de la produktado kaj komercado - la plusvaloron. Oni ja produktas kaj komercas por richighi, por pli sekurighi. Se neniu povas pli richighi ol aliaj, neniu havas motivon por la produktado kaj vendado. La produktado malbonighas, malfortighas, la kvalito de varoj malaltighas, kaj la unusola planita fabriko monopolighas, ne timante ke ghi povus esti punita de la merkato. Ne povante havi plus-profiton, la monopolo malaltigas la varkvaliton, tio malbonigas la sciojn, malstimulas la lernadon, perfektigadon. Due, tamen efikis la merkata legho de la homa bezono plisekurighi, sed je multe pli malsana maniero. Homoj en la administrado (regantoj) havis la taskon distribui la varojn lau la plano. Sed akirante ilin, ili simple shtelis au chantaghis la achetantojn, prenis pli por si ol estis planite pro kio ja mankis al aliaj. Tio kauzis pli rapidan diferencighon inter la havantoj (profitantoj) kaj la nehavantoj, ol en la merkata sistemo. Tiel ekestis multe pli malhumana ekspluatado ol en la merkata ekonomio. Evoluante kaj plirichighante, la merkatekonomiaj landoj (kapitalismaj) vidis la malbonajn flankojn de pura merkato (ekde la ekesto de komunismo en la dudekaj jaroj de la dudeka jarcento oni dividis la mondon je du statotipoj lau la ekonomia sistemo: kapitalismaj - kies fundamento estas la merkato kaj la celo plialtigi la kapitalon, kaj la socialismaj - kiuj anstatau merkato havas planon kaj celas ne la plialtigon de la kapitalo, sed egaligon de havajhoj), kaj decidis parte enkonduki la planon en la merkaton. Tio komencighis en la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento pro la granda ekonomia krizo ekestinta ghuste pro la tro granda spontaneco de la pura merkato. Unuaj faris tion usonanoj per la tiel nornata "New Deal" de Roosevelt (granda usona shtata plano pri publikaj laboroj). Kaj tiu korektado de la merkato per planelementoj far la shtato kondukis al sociala merkata sistemo kiun nuntempe aplikas chiuj richaj demokratiaj landoj. Ghi plu enhavas la bonajn flankojn de la merkato (stimulas la laboron, reguligas la prezojn, stimulas la raciigon, novajn sciojn), sed limigas ghiajn malbonajn flankojn limigante la trorichighon tiel ke la pli sukcesaj kaj pli richaj pagas pli altan procenton de impostoj al la shtato kiu per chiam pli grandaj sumoj en sia kaso helpas la sociajn tavolojn malpli richajn au nekapablajn (maljunulojn, infanojn, invalidojn). Tiel ghi uzas tiun richon plane por sociaj bonajhoj de chiuj investante en lernejojn, hospitalojn, kulturon, trafikilojn.

Nuntempe pasis preskau unu jarcento de la fondigho de unua komunisma shtato (Sovetunio), suficha tempo por kompreni ke la senmerkata (nur plana) ekonomio estas malpli humana ol la merkata kaj, kompreneble, multe malpli ol la kombinita sociala merkata sistemo. Tio kondukis al la malakcepto de la komunismo. Sekvas logike ke baldau regos la mondon nur diversaj variajhoj de merkata ekonomio kun pli au malpli da plano en ili. Tio tamen ne signifas ke ech momente la plej sukcesa variajho de sociala merkata ekonomio kia ekz. en Skandinavio, Svislando au Austrio estas neplibonigenda. Kontraue. Sur la monda merkato (komercado inter la shtatqj) regas ekskluzive la pura merkato, ne la korektita. Pro tio la malrichaj landoj anstatau evolui pli rapide kaj iom post iom atingi la bonstaton de la richaj, konstante grandigas la diferencon. La pura merkato per sia monopola logiko ebligas al la richaj multe pli ekspluati la malrichajn ol ili ekspluatas unuj la aliajn inter si. Tio kauzas chefan problemon de la nuntempo. La maniero shanghi tion estas interkonsenti pri nova ekonomia internacia ordo en kiun oni enmetos ankau elementojn de plano kaj shanghos la sistemon de interezoj. Nuntempe la bankoj kiel mondaj komercperantoj donas kreditojn al la malrichaj por ke ili povu pagi varojn de la richaj. La bankoj postulas pagon de interezoj (se vi pruntis 100 unuojn, vi devas post unu jaro repagi 120). Tiu sistemo privilegiigas tiujn kiuj havas monkapitalon, char la mono ne kunportas riskon kiun kunportas produktado. Sekve, la shtatoj devos iom post iom enkonduki novan pagsistemon en kiu la nunaj pozitivaj interezoj devos esti kombinitaj kun negativaj ke ili plijustigu la sistemon kaj egaligu la riskojn inter monposedantoj kaj varposedantoj.

Aliflanke, la laborantoj, produktantoj devos iom post iom shanghi sian statuson de dungitoj kaj ekspluatatoj. Mi kredas ke la ideo de memmastrumado kiun teorie oni evoluigadis en Jugoslavio dum la komunisma erao, sed en la praktiko ghin efektive kondamnis (nerekte ghin malebligis) estas unu el bonaj eblaj vojoj. Montrighis jam en multaj kazoj en merkata ekonomio ke oni ne povas senlime plialtigadi la produktadon stimulante la dungitojn per plialtigo de salajroj. Ghis certa limo tio funkcias, sed poste ne plu. Ekz. la estroj de fabriko diras al laboristoj ke ili ricevos 2000 unuojn monate se ili plialtigos la produktadon de shuoj je 10%. Kaj efektive, ili faras tion. Poste ili diras ke oni plialtigos la salajrojn je 2500 unuoj se ili plialtigos je pliaj 10%. Ankau tion ili faras. Sed kiam oni diras ke ili ricevos 3000 por pliaj 10%, ili ne plu akceptas tion. La strecho kiun oni devas efektivigi por ricevi tiun plian salajron estas pli granda ol la plirichigho kiun ili ricevas, char la 2500 jam garantias sufichan sekurecon. Sed se la laboristoj (dungitoj) ne plu estas nur dungitoj, sed ankau certasence kunposedantoj, la situacio shanghighas. Nun ili ree pretas pli engaghighi, pli labori, pli produkti, char nun ili sentas la fabrikon same kiel sian familion kie oni povas kundecidi pri tio kiel evoluigi ghin, kiel ghoji kaj malghoji pro ghiaj sukcesoj kaj malsukcesoj. Kunadministrigi la laboristojn, kunposedigi la dungitojn oni povas plurmaniere ke tamen konservighu la esenco de la sociala merkata ekonomio. Jam nun multloke en la mondo partojn de la fabrikoj kunposedas plejmulto da laboristoj achetinte akciojn. Eblas ankau aliaj manieroj kiel ekz. kunpartoprenante en riska parto de la profito, achetante akciojn de bankoj kiuj financas novajn projektojn kaj simile. Kaj fine, kial ne foje iu richa lando komencu realigi la teoriojn de Jugoslavio pri memadministrado tiel ke la laboristoj achetintaj la akciojn de sia entrepreno elektu ankau siajn laboristajn konsilantarojn?

La estonto estas ja tutmonda sociala merkata ekonomio, chiam pli sociala kun chiam pli da kunadministrado de chiuj kiuj partoprenas en la laboro. 

<< >>