18.
SUBJEKTIVECO KAJ OBJEKTIVECO, VERO KAJ NECERTECO
La subjektiva kompreno estas
kompreno bazita je persona, individua scio, kiu ne
konsideras la sciojn de aliaj. La subjektiva kompreno
bazighas je scioj de individuo, sed chiu individuo
posedas nur parton de scio rilatanta al kiu ajn kampo
de la vivo. En iu kampo vi estas fakulo kaj viaj
scioj tie estas grandaj, pli proksimaj al la tuto de
la scioj, sed en alia kampo viaj scioj estas tre
etaj. Individuaj scioj neniukampe estas kompletaj.
La objekttva kompreno estas
kompreno kiu bazighas je la propraj scioj sed kun la
konsidero de la scioj de aliaj.
La vero estas objektiva kono de
la faktoj.
La vero ighas scienca vero kiam
la "vera" fenomeno estas ripetigebla,
farebla, sentebla chiam kaj chie (se regas por la
fenomeno bezonataj kondichoj). "Hic Rhodus, hic
salta." (Chi tie estas Rodos, chi tie saltu.)
estas la mezuro por la scienca vero, por la objektiva
scio.
Char la objektiva scio estas la
tuthomara scio, ech ne la scio de iu homgrupo, tial
la vero neniam povas rilati nur al individuo.
Oni ofte diras ke ekzistas
subjektiva kaj objektiva vero. Tio ne estas ghusta.
La subjektiva scio ofte kauzas tion ke la individuo
sincere kredas ke io estas vera kaj batalas por tiu
vero. Char neniu individua scio estas kompleta, tial
neniu individua vero estas kompleta vero.
La homoj devus chiam rememori
la dirajhon de greka filozofo Sokrato "Mi scias
ke mi nenion scias." Tiu dirajho efektive
signifas: Chiu devus scii ke li neniam scios chion,
ech en sia plej konata fako. La objektiva scio, la
scio akceptita de la plejmulto, prezentas la veron.
La vero, sekve, estas atingebla nur per demokratiaj
metodoj. Se laueble multaj homoj povas prezenti siajn
sciojn pri iu temo, la vero trovighas en tiu konkludo
kiu enhavas komunan parton de chiuj scioj kaj
asertoj.
Chiu homo devas esti preta
auskulti aliajn homojn, audi argumentojn de li
nekonatajn, kiuj eble ech tute inversigas la propran
konvinkighon kaj rekonsideri la propran scion. Ech se
alia persono intence asertas ion kontrauan ol estas
objektive pruvebla fakto (mensogas), signifas ke li
havas kauzon por tio (ech se nur pro egoisma
intereso), sed tiu kauzo estas suficha por iom
revizii la propran veron kiu ne konsideris tiun
intereson. Tio neniel signifas ke la vero estas tiu
mensoga aserto, sed ghi iom shovas la propran veron.
Por havi laueble grandan proksimecon al la objektiva
vero, ne sufichas la opinioj nur de du au malmultaj
personoj.
54Estas necesaj laueble multaj
personoj kaj laueble neutrala jughisto kiu inter
diversaj asertoj sukcesos trovi komunan parton inter
la opinioj de tiu multo. Tio eblas nur en demokratio.
En iu ajn socia grupo, chu
familio, chu shtato, en kiu ne regas reala
demokratio, sed individua diktaturo de chefo
(patro, instruisto, shtatdikta-toro...), diktaturo de
persono potenca al kiu neniu rajtas kontraudiri, ne
regas la vero sed la subjektiva kompreno.
Tia socia grupo ne povas evolui
produkte, progrese. Same kiel pro malghusta diagnozo
(nevera scio pri la malsano kiun oni havas) oni ne
povas kuraci la malsanon. Au same kiel malvera scio
pri putraj fundamentoj de iu domo ne kauzos
longdauran ekziston de tiu domo.
Oni ja devas chiam serchi la
veron konsiderante laueble multajn opiniojn pri
unusama temo, kaj la vero chiam estas ie en relativa
mezo inter diversaj opinioj. Ekzistas dirajhoj de
multaj popolaj proverboj pri la principo de la
mezo. Tio signifas ke, se duopo kverelas pro iu
aserto, la vero vershajne estas nek je unu nek je la
alia flanko, sed ie inter ili - ne nepre en la vera
mezo inter ili. Cetere, tiu mezo mem ne chiam restas
samloke. Ghi shanghas sian pozicion dum tempodauro.
Ekz. en antauaj jarcentoj en la pedagogic malgrau la
diversaj opinioj chefe validis la eduka praktiko ke
oni devas bati infanojn por havi bonajn pedagogiajn
sukcesojn. Tiutempe tio estis la mezo car pri tio
konsentis chiuj. Kun la tempo evoluis la nova meza
opinio kiun transprenis la plejmulto ke necesas punoj
sed ne batoj. Kaj nuntempe en piuraj iandoj la meza
opinio estas ke oni tute ne devas punadi sed
diversmaniere stimuladi la infanojn. Tiel dum la
historio shovighadis la mezo. Sekve, la mezo kiu
prezentas rnomentan demokratie validan opinion, estas
valida nur dum certa tempo. Gi estas relativa.
Se vi opinias ke ne necesas
puni la infanojn kaj tamen en via lando au
chirkauajho granda plimulto opinias alie, signifas ke
la momenta mezo, la momente valida vero estas je ilia
flanko. Tamen, ankau via vero povas farighi la
"mezo", se la cirkonstancoj estas sufiche
evoluintaj, al kiuj ankau vi mem povas kontribui.
Necesas dubi pri chiuj asertoj
kiuj ne estas klare pruvitaj. Nur la dubo devigas la
homon serchi kaj kontroli, esplori inter aliaj homoj
kaj per propraj eksperimentoj por konvinkighi pri la
vero. Se iu ne povas pruvi (montri, ripetigi la
fenomenon) sian aserton ekz. "ke diablo vizitis
lin chi-nokte", tiu ne diras la veron. Aliflanke
la aserton ke la lumo konsistas el spektraj koloraj
oni povas pruvi (montri) al kiu ajn en chiu suna tago
per prismo.
Sociaj grupoj en kiuj potencaj
unuopuloj au potenca reganta tavolo malpermesas al
homoj dubi, bazighas je la tiel nomataj dogmaj,
absolutaj veroj. La dogmo estas aro da asertoj kiun
oni ne rajtas pridubi, car la
55regantaj potenculoj asertas
ke ghi estas la absoluta kaj la porchiama vero.
Dogmojn elpensas diktatoraj reghimoj kiuj volas ke la
plejmulta ekspluatata popolo ne komprenu kiom
ekspluatata ghi estas. Pro tio oni devigas la homojn
kredi nur unu veron. La dogmojn elpensas ankau chiuj
religioj, car ili la bezonon de homo kredi pri iu
vivcelo kaj pri iu senco de la ekzisto transformas al
elpensita, arbitra filozofio pri kiu oni ne rajtas
dubi. Se oni ekdubas, oni ne plu subtenas la homojn
kiuj vivtenas sin per tiu religia dogmo.
Pro tio homoj dubantaj kaj
satantaj la veron neniam tute kapteblan estas
dangheroj en diktaturaj socisistemoj kaj religioj
kiuj ligighas al shtata regado kaj ne pretas mem
dinamismi, almenau iom shanghadi la dogmon. Sekve, la
scienco endangherigas tiujn socitavolojn kiuj vivas
ekspluatante la inertecon de la homa cerbo (la plej
multaj homoj pli shatas ne scii la veron ol esti
endangherigitaj), kaj tial ekstremaj dogmaj religioj
kaj diktatoraj reghimoj forte kontraubatalas ia
scienculojn kaj chiujn veramajn, dubemajn personojn.
La fama sorto de Galileo
Galilei bele simbolas tion. La inkvizicia pastraro
devigis lin oficiale deklari ke ne ghustas tio kion
li science konfirmis. Fine li tamen diris "Eppur
si muove" (Tamen ghi movighas. - la Tero chirkau
la Suno.).
Ne pensu ke via vero estas
objektiva vero. Se jes kaj vi havas iun ajn shancon
estri iun homgrupon - ech se nur familian - vi
farighos diktatoro. Sed same tiel ne permesu ke la
vero de iu alia chiam superregu sen via kontraustaro
au pridubo.
Tamen, la forto de via
kontraustaro devas konsideri ankau la potencon de la
persono al kiu vi kontraudiras. Por scii kian
potencon la alia havas, oni devas studi, auskulti,
rigardi, lemi. La demokratio estas ebla nur en grupo
en kiu chiuj kunas la proksimuman nivelon de la
potenco de chiu en la grupo.
Konklude, chio kion mi skribas
en chi tiu libreto estas necerta, ne estas plena
vero. Mi nur klopodas laueble proksimighi al la vero
surbaze de miaj konkludoj pri la ghenerala homara
scip konsiderante chion kion mi lernis kaj audis de
aliaj en mia ghisnuna vivo. Chio tio povus farighi
vero nur se tion chi legus aro da personoj el
diversaj landoj kiuj kritikus ghin kaj se ju post
tiuj kritikoj elcherpus la komune interkonsente
akceptitan parton.