17. SCIENCO KAJ MISTIKO

Kiel mi jam montris en la chapitro "Intuicio kaj Scio", la scio estas pruvebla, nepridubebla faktaro kiun la cerbo povas absorbi, se ghi akiras sufichajn kaj kompletajn informojn surbaze de kiuj oni povas pruvi tiujn faktojn kaj leghojn.

Nekompletaj informoj, nesuficha kvanto da informoj au ne antaue akirita scio kiel trakti tiujn informojn produktas konkludojn kiuj ne estas sciencaj, sed bazighas je supozitaj, mankantaj informoj. lii povas esti parte bonaj au ech ghustaj. Do, la nekompletaj informoj sekvigas au ghustan (sciencan) au tute neghustan (nesciencan) konkludon. Plej ofte ghi estas meze ghusta.

En la mondo ankorau ekzistas tre multaj nekonatajhoj por la homoj, leghoj kaj faktoj ankorau ne malkovritaj au neklarigitaj. La homo chiam esploros, serchos kaj eksciados pli kaj pli, sed chiam restos novaj, nekonataj sferoj.

La homo sentas per siaj sentumoj multajn faktojn science neklarigitajn. Tiuj sentataj faktoj estas parto de informo, sed mankas alia parto, por ke oni povu havi sciencan konkludon. Tial oni klopodas konkludi enmetante supozitajn indikojn en la mankantan lokon. Tiaj duonsciencaj konkludoj produktas mistikon. Diversaj nechiutagaj au neklarigeblaj noktaj sonoj kauzas la supozon pri ekzisto de spiritoj. Neklarigitaj potencialoj de aparte dotitaj personoj (mediumoj) kiel movado de objektoj el distanco, telepatia "legado" de ies pensoj, kuracado de homoj per bioenergio ktp. apartenas al partaj faktoj surbaze de kiuj ne eblas doni kontentigan, ekzaktan, sciencan klarigon. Kvankam kelkaj supozoj povas esti ghustaj, kaj tiukaze la konkludoj - veraj, tamen, sen materia pruvo oni tion ne povas definitive scii. Aliflanke, supozante malghuste kaj konkludante malghuste, sed akceptante tiun konkiudon kiel scion, veron, oni povas kauzi grandan malfelichon. Supozante ke ekzistas sorchistinoj kaj surbaze de tio supozante ke iuj konkretaj virinoj estas sorchistinoj, mezepoke oni mortigis multegajn inojn senkulpajn kaj sen ia materia pruvo.

Mistikajn, nescience klarigitajn faktojn oni devas trakti tre singarde. Ne forjheti ilin kiel neekzistantajn - char ili ja efektive prezentighas per iuj manifestadoj al niaj sentumoj, sed akcepti ilin kun rezervo. Chu ekzistas malbona pozicio por via lito char iuj subteraj akvoj radias malkonvene por via sano, estas neeble pruvi, sed ankau malfacile refuti, se ofte montrighis ke shanghante la pozicion la homoj plisanighis. Chu efektive pro tio au eble pro iu al ni nekonata kauzo? Au eble temas pri nia propra memsugestado? Ni simple konkludu, ke ekzistas multaj ankorau nekonataj leghoj en la naturo kiuj por nun estas fontoj de mistiko, parascienco, kaj ni laueble evitu bazi niajn gravajn vivdecidojn sur tro da supozoj, tro da mistikaj datumoj.

Ekzistas ankau aliaj dimensioj kiujn ni povas senti nur tre parte, sed neniam komplete - do, iaspecaj "aliaj mondoj". Pri tiuj ni povas nur kredi, sed ne uzi ilin por klarigi la mekanismojn de la al ni nekonata tempo kaj spaco. Chu postmorte restas homa spirito kiel energio transigita al alia dimensio, kaj chu ghi kiel materie nekaptebla fakto en certaj cirkonstancoj parte povas rilati kun ni kaj nia tempo kaj spaco, kion kredas spiritismaj kaj animismaj kredantoj, estas supozo vershajne neniam klarigota. Mi diris, ech se ekzistus spiritoj de homoj, ili neniel povus rilati kun ni, char ja ni ne povas rilati al ili. Pri tio pli multe en la chapitro "Vivo kaj Morto".

Sed granda nombro da homoj (chefe ne multe instruitaj) kredas je mistikajhoj kiel al pruvitaj veroj. Ech en certaj religioj la mistikajhoj estas grava konsista parto.

Al tiaj homoj la mistikaj kredoj helpas firmigi la memsugestan forton. En tia rolo, la mistikismo povas esti utila, char ghi efektive helpas al resanigho, forigo de internaj duboj kaj skismoj en la homa psiko.

Inverse, tiu sama troigita kredo al mistiko ebligas multajn manipuladojn kun homoj. Kiam Hitler sukcesis konvinki la germanojn ke ili estas supera arja popolo, kredante al tiu mistikajho, ili pretis mortigadi kaj mem sin oferi por ghi.

<< >>