19. SPERTO
La sperto estas scio de
individuo pri tio kion oni ne povas lerni el libroj,
el publikaj informbazoj. Temas pri scioj kiuj rilatas
al diversaj maljustajhoj en la socio, pri malegalaj
rajtoj de diversaj sociaj tavoloj, pri organizitaj
malbonoj entreprenataj sen justa kauzo kontrau iuj
por la privilegiitaj personoj dangheraj homoj.
Plej simple, la sperto estas
scio pri tio kian potencon posedas homoj kiuj influas
au povas influi al via vivo.
Tiajn sciojn oni ne povas akiri
rapide char ili ne estas publike instruataj. Oni
akiras ilin en longdaura procedo de la propra
konvinkighado. Tial la plej richan sperton havas
malpli junaj individuoj.
Juna persono povas rimarki iun
maljustajhon, akiri iun scion pri malghusta distribuo
de rajtoj au materiajhoj. Pro tio juna persono
koleros kaj insistos tuj pri shangho de tiu stato, ne
konsiderante la potencon de homoj kiuj per shangho de
tiu stato perdus parton au tuton de sia privilegio.
Pro tiu nescio, nesperto, la junaj personoj suferos
sub konsekvencoj de represalioj de la potenculoj. Ja
, en la chapitro pri la potenco estis dirite ke la
potenco estas eblo uzi perforton kontau aliuloj, eblo
ordoni al soldatoj, polico ktp.
Se la indigno de gejunuloj
farighas amasa kaj eble pli forta ol la perforto
uzebla de la potenculoj, tiun energion eluzos aliaj
spertuloj por transpreni mem la potencon de la
antauuloj. La senspertaj gejunuloj neniam havos
rektan utilon, char ilian malsperton eluzas spertaj
pliaghuloj en la batalado por la potenco. Tio ebligas
ankau manipuladon, tiel ke iu tavolo de
potencemaj pliaghuloj mensoge disvastigas
"informojn" pri "terurajhoj"
kiujn faras la nunaj potenchavantoj, por indignigi
kaj trompe ribeligi la junulojn, kaj kaze de sukceso
en la ribelo, ili okupos la poziciojn kiel novaj
regantoj. Gejunuloj, kompreneble, nenion gajnos, kaj
multaj el ili perdos siajn vivojn.
Kelkfoje, tamen, tiaj ribeloj
devigas la novajn potenculojn, au se ili ne sukcesas
eble la malnovajn, shanghi ion en la ghistiama
maljusto. Nur parte, kaj ne chiam.
Sed la sperto estas ankau scio
pri dangheroj kiuj kashighas en tro simplaj komprenoj
de la justo au la vero. Pro manko de sperto, ofte
bonaj teoriaj ideoj kondukas al katastrofoj. Ekz. la
principe bona ideo de la Pol-Pot-reghimo en Kambogho
ke necesas shanghi la malnovan, maljustan reghimon
per nova, pli justa - pro la fakto ke la revolucion
gvidis nuraj junaj homoj kiuj pro nesperto,
nekompleksa scio ne vidis ke chiu "malbona"
institucio, "malbona" tradicio ktp. enhavas
ankau bonajn ecojn. Tial ili "revolucie"
detruis chion "malbonan" - religion, char
ghi instruis malegalecon, lernejojn - char ili donis
privilegiojn al instruitoj, intelektulojn - char ili
ne peze laboris kiel vilaghanoj, ech tutajn urbojn, char
en ili oni pli facile vivis ol en la yilaghoj!! Tia
malscio kauzis la nacian katastrofon, milionojn da
viktimoj , detruon de granda parto de atingoj de la
jarmilojn longa historio de la kambogha popolo.
En multaj "revolucioj"
okazis simile, char la interesoj de la
novgvidantoj eluzis la nesperton de la plimulto de
revoluciuloj por sproni ilian radikalemon kaj
detruigi eventualajn opoziciulojn.
Sekve, ankau la sperto havas du
aspektojn: la negativan kaj la pozitivan. La negativa
estas tiu parto de la scioj pri intence kashataj
veroj por gardi certajn privilegiojn (kiam ekz.
maljunuloj pro siaj spertoj timas entrepreni ion ajn
kontrau malbonoj char ili scias kiaj potencoj
defendos tiujn malbonojn) kaj la pozitiva estas tiuj
scioj kiuj diras al homo ke ne chio en malbono estas
malbona (kiam ekz. maljunuloj pro sia sperta, vasta
kompreno kontraustaros detruon de io kio shajnas
malbona, sed enhavas multon gravan kaj bonan).
Unufraze, la sperto estas scio akirata "sur la
propra korpo", scio akirata per la sentumoj, ne
per libroj au ies klarigoj.