16. SANO KAJ
MALSANO
La sano ne estas nur foresto de
malsano kaj elcherpigho, sed ankau kompleta fizika,
psika kaj socia bonstato. Tiel la sanon difinas Monda
Sanorganizo.
La normalan homan vivciklon
endangherigas duspecaj dangheroj: eksteraj kaj
internaj. Eksteraj estas ankau duspecaj:
a) diversaj homaj malamikoj kaj
akcidentoj,
b) mikrobiologiaj malsanoj
(kauzitaj de mikroboj)
Internaj dangheroj estas
kauzitaj en ni mem au de ni mem. Temas pri grupo de
malsanoj kiujn ne kauzas etaj vivestajoj nin
atakantaj (virusoj, bakterioj, fungetoj ktp.), sed
nia organismo mem.
La malsanojn same kiel la
normalan, sanan funkciadon de la korpo studas la medicino.
Kaj pri la malsanoj eksteraj, do, kauzitaj de
mikroorganismoj, la medicino scias multon, preskau
chion gravan - ech pri aidoso oni scias kiel ghi
ekestas, kiu viruso ghin kauzas. Oni nur ne ankorau
trovis tiaspecan venenon au kontrauaganton al la
virusoj. Viruskauzitaj malsanoj tial ne estas
kuraceblaj per la nunaj medicinaj scioj. Sed,
feliche, la plejmulto de virusoj estas
detruataj sukcese far de niaj leukocitoj, la homa
organismo mem sukcesas defendi sin kontrau ili. Krom
se la homo estas jam tre maljuna. Aidoso estas
la sola malsano kies viruson la homa korpo mem ne
kapablas detrui. Kaj tio estas la pesto de la dudeka
jarcento. Tamen, mi supozas, ke la homoj sukcesos
trovi ion por kontraubatali virusojn ghenerale, kaj
speciale la viruson de aidoso. Eble ne tre baldau,
sed tio solvighos. Krome, per diversaj preventaj
metodoj oni batalas kontrau la tro granda
disvastighado de aidoso, ech sufiche sukcese.
La pli problemaj malsanoj por
la medicino, estas tiuj internaj, kauzitaj de ni mem.
Inter iii trovighas multaj nervmalsanoj kaj diversaj
malnormalajhoj ekestantaj pro certaj fizikaj
neekvilibroj kiel malghusta nutrado k.a. Tamen, tiu
grupo ne estas morte danghera. Alian pli dangheran
grupon ni nomas per komuna nomo: kancero. La
kancero estas nekontrolebla rapida multoblighado de
la propraj cheloj de la homa histo. Se oni observas
la kanceron, ghi tre analogias kun la milito. En
normalaj, pacaj tempoj diversaj shtatoj bone
kunlaboras kaj kunekzistas, kunfunkcias. Chiu
kontribuas iel al la propra bonstato kaj al la
bonstatoj de aliaj. Se pro iu kauzo, unu el ia
shtatoj ekhavas problemojn kaj ghi ne sukcesas tiujn
problemojn mem solvi, ghi decidas provi savighi per
shtelado, per forpreno de aliaj, chefe de najbaroj,
ne komprenante ke detruante la aliajn, ghi detruas la
tutan superan organismon kies parto ankau ghi mem
estas.
Same tiel kondutas la
kancertumoroj. La nekontrolata disvastighado de
cheioj (soldatoj kiuj atakas alian landon) ekas en
tiu organo kiu ial havis problemojn, estis la plej
malforta, estis tro longe en nekonvena pozicio. luj
kuracistoj interalie konstatis ke la kancero ekestas
ofte en organoj kiujn ni ial neglektis au tro
ekspluatis. Homo kiu dum jaroj fumis pipon tenante
ghin chiam en la maldekstra bushflanko, gajnis
kanceron je tiu bushparto. Pri tio ke fumantoj
ricevas multe pli ofte pulmokanceron ol aliaj, oni ne
bezonas paroli.
Nu, la cheloj kiuj normale
(kiam ili ne estas sovaghaj soldatoj) havas en siaj
genoj programojn pri tio kiom rapide kaj ghis kiu
generacio ili multoblighu, en la kazo de kancero
perdis tiun genprograman limigon. Ili multoblighadas
senprograme, invadas la chirkauajn sanajn organojn,
"infektas" (transdonas sian frenezecon)
ankau la chelojn de tiuj organoj kaj rapide detruas
chion, ghis fine estas detruitaj vivgravaj organoj
pro kio la tuta organismo - la homo - chesas funkcii,
mortas.
Chu tio ne tre memorigas pri
milito? Shajnas ke la kancero estas milita stato en
la homa korpo kauzita de iu malekvilibro, iu
malatento pri la limoj kiujn havas certaj organoj se
oni ilin tro sharghas.
Chu oni povas batali kontrau la
kancero, kontrau la nekontrolebla militatako,
disvastighado de frenezigitaj cheloj? Lau mi oni
povas lau du manieroj.
a) per fizika detruado de la
milittrupoj, do, de la tumoro, se ghi ankorau
trovighas en loko malproksime de vivgravaj organoj
(kaj tion ja aplikas la hodiaua medicino per
operacioj kaj kemoterapio) kaj
b) per rekontrolo de la
genprogramoj, per normaligo de ilia vivritmo - kaj
tio signifas la haltigon de la proceso de
frenezdisvastighado.
Kiel jam dirite, la troigo, la
supero de limoj en kiuj okazas oscilado de normalaj
vivcikloj kontrolataj per sentoj kauzas timon. Tiu
chi kauzas per negativa sugesto plian timon (ne
ankorau necesan) kaj la plia shtupo estas paniko. Oni
devas detrui la fonton de la frenezo, de la paniko.
Unue necesas forigi la kauzon de la malekvilibro per
senvenenigo de la tuta korpo, per interna kompleta
purigo helpe de dieta longdaura fastado kun
trinkado de nature faritaj sukoj el legomoj kaj
fruktoj uzante klistron kaj aliajn rimedojn por
purigado che chiuj eliminorganoj. Post la totala
purigo la korpo mem komencas detruadi la malnormalajn
chelojn (detale pri tio legu en la verkoj de finna
doktoro Airola au aliaj autoroj kiuj verkis pri tiu
temo). Chio tio postulas longtempan luktadon en kio
grave helpas la pozitiva memsugesto por kontraubatali
la panikon de la cerbo. Chio tio komune restarigas la
normalan funkciadon de la reproduktaj procesoj en la
cheloj.
Ghenerale la plej grava aspekto
de kontraustaro al malsanoj estas la prevento.
Entrepreni chion kio maksimume malebligas la shancojn
ke oni malsanighu estas la tasko kaj de individuo kaj
de shtato. Al la plej gravaj agoj en la preventado
apartenas la zorgo pri higieno, sana nutrado kaj
kontraustaro al gravaj sociaj malbonoj kiaj la
alkoholismo, fumado, drogoj kaj tablojdomanio.