10. PSIKO KAJ LERNADO

Psikologiajn trajtojn de homo difinas konsisto de lia nerva shistemo. La ghenerala funkcisistemo konsistas el informsentiloj (iloj kiuj informas la cerbon kiaj estas okuloj, oreloj, hauto, lango ktp.), la cerbo kiu prilaboras la informojn komparante ilin kun antauaj scioj (memorajhoj) kaj la "motoroj" (muskoloj) kiuj plenumas tion kion ordonas la cerbo. Chiujn ilin interligas la nervoj kiuj estas kondukila reto tra kiu vojaghas informoj, chu tiuj inter la sentiloj kaj la cerbo, chu inter la cerbo kaj la muskoloj.

La psikologio pristudas laueble la homan pensmanieron, do, la vastan kampon de pensado, de maniero prilabori informojn en la cerbo kaj fari decidojn. La cerbo havas la econ ke ghi akceptas informojn, memoras ilin, faras konkludojn, memoras la konkludojn. Sed ghi ankau forgesas parton de siaj memorajhoj. Homo memoras bone kaj daure nur tiujn informojn kiuj havis grandan gravecon (io tre danghera au surpriza) au tion kion li plurfoje ripete akceptas kiel informon. Chi-lasta maniero estas la lernado. Char la homo konstante akceptadas multegajn informojn el kiuj plej multaj estas malgravaj (ja ili estas nedangheraj au nesurprizantaj), la cerbo jam mem faras selekton kaj la plej multajn el ili tute ne akceptas en la memorilon, ne memoras ilin.

Sed ankau tiuj memorajhoj kiujn ghi akceptis, sed kiuj ne baldau poste ripete atingqs ghin kaj refortigos tiun memoritan informon, estos iom post iom pli palaj, pli senfortaj ghis ili komplete elvishighos. Sed la homo povas mem arte plifortigadi la memorajhojn, se li de tempo al tempo konscie elvokas la memoritajn bildojn, repensas pri ili, do ripetas tion kion li memoris. Simile kiel, en komputiloj - por povi rapide prilabori gravajn tujajn informojn, ghi devas havi sufichan liberan kapaciton kaj ghi lau certa automatismo forjhetas tion kion ghi momente jughas neprioritata.

Se oni volas enmeti sciojn en la cerbon, necesas au prezenti ilin tre interese, strechmaniere, surprizmaniere, ke la cerbo distingu ilin tuj kiel gravan, memorindan novajhon, au oni devas ofte ripetadi tiun scion ke la malforta impulso estu chiam plifortigata ghis ghi estos sufiche granda ke ghi restu laueble ghis tiam en la memorilo, kiam ni ree bezonos tiun scion, kaj uzante ghin, denove ghin plifortigos.

La psikologoj, studante la homan konduton de la infanagho ghis la maljunagho konstatis ke aktivecojn kiujn ni bezonas chiam, dum la tuta vivo, ni lernas jam ghis la kvina au sesa jaragho. Temas pri tio kion ni nomas kutimoj. Ne nur lernado de la marshado au parolo sed ankau lernado pri higieno, pri maniero konduti chetable, rilate al fremdaj homoj, maniero sin vesti kaj pri multegaj etaj chiutagaj agoj pri kiuj ni poste en la vivo tute ne plu pensas. Ni faras ilin automate.

Ankau tiuj kutimoj difinas nin kiel individuojn kiujn oni nomas bonkonduta au malbonkonduta, malferma au enfermita, flata au malkashparola, sinjoreca au kamparaneca, belvesta au malbelvesta, kultura au nekultura. Tiuj kutimoj kiujn ni akiras en la frua agho (ghis la 6-a jaro) forte enradikighas en tiu parto de nia cerbo kiu zorgas pri automatismoj kaj ni praktike neniam plu povos shanghi ilin. Tial homoj edukitaj en simpla kamparana hejmo fartas tre malbone en societo de supera klaso, kiu alkutimighis al alia maniero konduti, vesti sin ktp. La homan psikon karakterizas konstante du elementaj partoj: lia emocia heredobazo (infana eco) kaj lia racia, lernita, konscia, neheredita parto (plenkreskula eco).

La esploroj de la emocia parto (la infaneco en ni) montris ke ni povas dividi ghin je du partoj:

a) libera infaneco (liberaj, naturaj emocioj)

b) nelibera infaneco (brernsitaj emocioj).

Liberaj emocioj diras al ni: ludu, char mi nun emas ludi (ne labori). Au: dushu vin per malvarma akvo, char nun estas varmege (ne suferu pro la varmego). Au: aliru tiun knabinon char shi allogas vin, plachas al vi (ne turmentu vin per suspiroj pro tio char la gepatroj diris ke vi estas tro juna por tio).

En la juneco (0 ghis 6 jaroj) la gepatroj instruas (kaj edukas) nin per malpermesoj kaj stimuloj. Se la malpermesoj rilatas al evidente dangheraj aferoj, la infano akceptas tiun malpermeson kiel scion pri danghero (ne kuru surstrate char auto povas mortigi vin, ne jhetu teleron surplanken char ghi povas rompighi kaj poste suferos via postajho).

Tiaj malpermesoj donas al ni scion kaj faras el ni elkreskintan, racian personon, personon kiu povas kombini inter intuicioj (liberaj emocioj) kaj siaj scioj, racia konduto.

Tamen, dum la eduktempo la gepatroj faras ankau neraciajn malpermesojn, malpermesojn kiuj rilatas ne al rektaj dangheroj, sed al preferinda konduto eh la socio en kiu oni vivas au preferinda konduto por la koncema patro au patrino. luj socioj pro religiaj ritoj malpermesas al virinoj ekstere marshi kun nekovrita kapo ech se estas tre varme. Oni malpermesas al knabinoj malkovri la kapon somere - tio ne prezentas por infano akiron de klara kaj logika scio. Ghi simple devas obei. Ofte en diversaj socioj au familioj ekzistas malpermesoj pri libera rilato al la seksa funkcio (oni enigas en la infanojn malpermesojn pro kiuj ili hontas pri siaj seksorganoj). Sed ankau multaj neplenumitaj deziroj de la gepatroj kauzas tion ke ili malpermesas mem subkonscie al la infanoj kondutojn kiuj logike ne estas klarigeblaj. luj volas ke iliaj infanoj ne estu pli sukcesaj en la vivo ol ili estis kaj enigas en ilin malpermesojn pri ambicio, aliaj volas ke la infanoj estu edukitaj por la plej malfacilaj cirkonstancoj kaj malpermesas al ili montri siajn normalajn suferemociojn, ploron, plendon ktp. Ofte la gepatroj simple enkonstruas en la infanojn malpermesojn kiujn ili mem ricevis de siaj gepatroj, ne sciante kial devas esti tiel, sed certe devas esti tiel - ja niaj gepatroj postulis tion de ni. Tiuspecaj malpermesoj enkonstruighas en la homa psiko same kiel kutimoj kaj lertoj - do, kiel automatismo kaj ne kiel racia scio.

Tiu chi nelibera infana eco en la homo au bremsitaj emocioj konsistigas la psikobarojn, kiujn iuj nomas "psikaj kompleksoj". Diference de logikaj malpermesoj kiuj eniras nian sciobankon, la "kompleksoj" malpermesas al ni iun agon por chiam. La komprenataj, sciataj malpermesoj estas kondichaj, permesas pridubon, prijughon en chiu unuopa kazo chu necesas obei ghin au ne. Se ni lernis ke necesas timi fajron char ghi estas danghera kaj tial ni evitu ghin, en la kazo ke brulas domo kaj en ghi restis iu persono, ni racie konkludas ke nun tiu malpermeso ne validas, kaj endangherigante nin mem ni iros helpi. Sed se oni ricevis malpermeson ke la fajron oni ne rajtas tushi char dio tion malpermesas (iuj tribaj sorchistoj rezervas al si la rajton zorgi pri fajro por tiel havi ilon por obeigi la aliajn), tiu homo ne iros helpi al iu brulanta, ech se temus pri la plej kara persono.

Kaj jen nova elemento en la kompleksa cerba strukturo de la homo - la lernitaj automatismoj kauzitaj de socia chirkauajho (familio, nacio, religio).

La nuntempaj psikaj problemoj de homoj en evoluintaj socioj plej ofte rilatas ghuste al la konflikto inter racia, konscia, lernita kompreno de la mondo kaj tiuj neraciaj automatismoj kiuj suferigas la individuon en kontakto kun aliaj individuoj. Se islamanino vivas en neislama lando kaj shia edzo neislamano ne povas kompreni kial shi chiam ekstere devas havi la kapon vualitan, shi mem komprenos ke tio estas racie nenecesa, sed pro la malpermeso kiu eniris en shian subkonscion, en la automatismon, shi ne povos liberighi de la sento ke shi faras ion teruran, kiam shi forigas la vualon ekster la hejmo.

En tiaj cirkonstancoj chiu homo mem devas konsciighi (raciigi, meti en la sferon de scio) pri sia(j) "komplekso(j)", kompreni ilin kaj klopodi iom limigi ilin en kontakto kun aliaj personoj pri kiuj li scias ke tio ilin ghenas (chefe tiuj kun kiuj oni ofte kaj longe restadas kune kiel ekz. gefamilianoj kaj kunlaborantoj). Nur tiam ankau aliaj personoj povas helpi klopodante toleri tiujn "kompleksojn", se ili vidas ke la "kompleksulo" mem klopodas mildigi ilin.

Tamen, tio estas tre malfacila. La plej multaj homoj (ju pli aghaj des pli malfacile) ne povas kompreni, akcepti ke ili mem havas la "kompleksojn", ke ilia konduto estas malbona kaj nervigas la aliajn. Ili subkonscie kontrauas akcepti la scion ke ili dum sia tuta vivo klopodas kontentigi siajn "kompleksojn" (do, negativajn automatismojn, kondutmanierojn kiuj ghenas aliajn). Personoj kies "kompleksoj" estas tre profundaj, farighas ekstreme dangheraj, char ne volante raciigi sian problemon, konsciigi ghin al si, ili ekstremisme trudas sian vivkoncepton al la aliaj. Se ili havas potencon, ve al homoj kiuj vivas sub la firmamento de tiu potenco!

Tamen, necesas kompreni ke ni chiuj havas "kompleksojn" kaj ke kelkaj el ili reciproke subtenas sin kaj ne ghenas unu la alian. Dependas de kvanto da "kompleksoj", de tio kiujn "kompleksojn" havas la homoj apud kiuj oni vivas kaj de amplekso de la potenco kiun havas certa individuo, kiomgrada estos la reciproka suferigado.

<< >>