9. INTUICIO
KAJ SCIO
La hereda bazo en la homo
enkonstruis automatismojn kiuj lin
karakterizas. Temas pri duspecaj automatismoj:
a) fizikaj kapabloj kaj
b) sentoj (emocioj).
La fizikaj kapabloj estas
potencialaj kaj trovighas en la korpokonsisto.
Potenciale la homo havas multajn kapablojn sed neniu
el ili tute automate ekfunkcias. Oni devas chion unue
lerni. Ech manghi oni devas lemi, char ghi ne estas
automata bezono dum la tempo de enutera evoluo.
Manghi oni devas lerni, paroli oni devas lerni. Ech
dum jarmiloj multajn potencialajn kapablojn la homoj
ne uzis (ekzemple la parolon). Eble ni havas
potencialajn kapablojn kiujn ni uzos nur en la
estonto. Same individue. Depende de la lernolongo
homoj evoluigas kapablojn diversmaniere. lu ekzercas
gimnastikon kaj kapablas korpe kion plej multaj aliaj
ne kapablas. luj lemas muziki kaj kapablas lerte
virtuozi, aliaj lernas lingvojn kaj kapablas pli
lerte, pli riche au en pli da lingvoj paroli ktp.
Potenciale ni chiuj kapablas chion tion, sed depende
de individua lernado, ni evoluigas nur iujn el la
ebloj. Krome, la fizikaj diferencoj ankau al tio
influas. Homo naskita blinda neniel kapablas desegni
bildojn au produkti filmojn, sed li lernas pli detale
aferojn rilatantajn al aliaj liaj kapabloj. Li
farighos multe pli lerta muzikisto ekzemple.
Alia afero estas sentoj. Sentoj
au emocioj estas automatismoj kiuj ne rilatas al
lernado. Ili reguligas nian normalan funkciadon kaj
ekzistas duspecaj sentoj:
a) tiuj kiuj avertas pri
dangheroj kaj
b) tiuj kiuj atentigas pri niaj
bezonoj.
Che ambau specoj ni distingas
gradojn de negativaj sentoj (se la stato de danghero
au manko de bezono pligrandighas) kaj gradojn de
pozitivaj sentoj (se la stato de danghero au manko de
bezonoj malpligrandighas, la stato plibonighas).
A) Sentoj rilate la
bezonkontentigon havas la jenajn gradojn:
a) kiam la stato malbonighas
(negativaj sentoj) el la normala: indiferento,
malkontento, malespero, terursento
b) kiam la stato plibonighas
(pozitivaj sentoj) el la ekstrema: ekstazo,
kontentego, kontento, indiferento
B) Sentoj rilate la dangherojn:
a) kiam la stato malbonighas
(negativaj sentoj) el la normala: indiferento, timo,
timego, paniko
b) kiam la stato plibonighas
(pozitivaj sentoj) el la ekstrema: entuziasmo,
ghojego, ghojo, indiferento.
Surbaze de sentoj kaj lernitaj
automatismoj la homoj faras decidojn por kiuj ne
necesas scioj. Se al vi estas malvarme, vi klopodos
trovi varmon, se vi vidas rapidegantan auton, vi klopodos
ghin eviti, se vi estas malsata, vi serchos manghon.
Se atakas vin iu, vi klopodos forkuri au defendi vin.
Tiuj reagoj bazighas sur niaj automatismoj kiujn kune
ni nomas intuicio. Surbaze de sia intuicio, iuj
birdoj kapablas flugi milojn da kilometroj kaj post
jaro reveni samloken, katoj trovas eksan hejmon ech
se oni foriris dekojn da kilometroj for, abeloj
trovas sian abelujon de malproksimo ktp. Tamen, tiu
chi intuicia funkciado validas nur se temas pri
relative normalaj cirkonstancoj. La intuicia
automatismo ke kaze de korpa varmego ni serchas la
manieron malvarmigi ghin ne estas utila kaj bona
reago se ni havas gripon kaj devas shviti por
resanighi. La normala intuicia reago ke kaze de
malsato ni serchas manghon ne estas bona reago se ni
ne manghis dum pluraj tagoj. Tiam tro multa mangho
povas nin mortigi. La normala intuicia reago ke en
danghero ni forkuras, ne validas se ni renkontas
sharkon en akvo - char ghuste pro tro da movado en la
akvo ghi atakos. Se la homo restas senmova, ghi tre
vershajne preternaghos.
Sekve, en ne tute normalaj
cirkonstancoj, la ghusteco de la homa reago dependos
de lia scio, ne de lia intuicio.
La scio estas
tiuj kolektitaj kaj memoritaj informoj en nia cerbo
kiuj estas kompletaj kaj ebligas kompletan prilaboron
por akiri nepridubeblan konkludon.
Se dekfoje ni vidas ke shtono
subakvighas falante en akvon kaj ligno restas
naghanta, ni definitive konkludas pri la fizika
naturlegho kiu estas nepridubebla. Se poste per
mezuroj kaj eksperimentoj ni plurfoje konstatas (au
iu diras al ni pri tio) ke aferoj havas specifan
pezon kaj ke shtono havas specifan pezon pli grandan
ol la akvo kaj la ligno malpli grandan, ni denove
akiras nepridubeblan scion pri la legho pro kiu tiel
okazas. Se ni scias ke sharkoj ne atakas senmovan
estajhon, char tion konstatis sciencistoj dum multaj
eksperimentoj, ni kondutos utile por ni agante
kontraue ol diras al ni nia intuicio. Se ni scias ke
pro aviadilaj akcidentoj mortas multe malpli da homoj
ol pro autoakcidentoj, ni veturos per aviadilo,
kvankam nia intuicio diras ke ni devas timi la flugon
(homo ne havas flugilojn kaj intuicie timas poziciojn
el kiuj li povus fali), ol la autoveturon.
Sekve, la homa cerbo povas fari
decidojn baze de du specoj de informoj. Tiuj kies
kvanto kaj ordo estas tre komplika tiel ke ni ne
povas atingi nepridubeblan konkludon estas lasataj al
la intuicio kaj ili en relative normalaj
cirkonstancoj plej ofte estas ghustaj, sed evidente
ofte ankau malghustaj. Aliaj decidoj kiuj bazighas je
sufichaj kaj bone ordigitaj informoj estas farataj
konscie char la konkludon diktas la scio. Tiuj
decidoj estas chiam ghustaj.
Sed en la vivo la situacioj
plej ofte estas miksitaj tiel ke ni havas iom da
bonaj, nepridubeblaj informoj sed ankau iom da
neklaraj au nesufichaj indikoj, kaj sekve ni
konstante konkludadas kombinante la scion kun la
intuicio. La rezulto estas, ofte bona, plurfoje
malbona. Ju pli progresas la homaro kaj akiras pli da
science pruvitaj scioj, des pli la konkludoj estas
ghustaj kaj des pli la homa vivo estas sekura. Ankau
inverse. En socioj en kiuj pro politik-ekonomiaj
kauzoj okazas regreso, la decidoj en pli granda
procentajho bazighas je intuicio kaj la homgrupoj kaj
individuoj en ili estas en chiam pli granda danghero.