Atilo

Matene kuriero alportis el rando de la arbaro informon, ke sudoriente flagris dum nokto fajra inundo. Tiun tagon denove malvarme, malseke nebulis, malsekaj shtipoj ech ne volis bruli; tri homoj el la areto kashita en ravino mortis pro sanga lakso. Char estis jam nenio por mangho, ekiris du viroj al pashtistoj en transarbaro; ili revenis malfrue posttagmeze, tramalsekaj kaj morte lacaj; apenau oni sciighis de ili, ke estas malbone: la shafoj forpereas kaj la bovinoj pufighas; la pashtistoj ilin atakis klabe kaj tranchile, kiam unu el ili volis forkonduki sian propran gunon, kiun li konfidis al ili antau la fugho en la arbarojn.

"Ni preghu," diris parohhestro, suferanta pro disenterio. "La Eternulo kompatos nin."

"Kriste eleison," komencis mughi la deprimita aro. Tiumomente eksplodis akresona kverelo inter virinoj, io pro lana chifono.

"Kio denove okazas, damnaj virinachoj," ekkriegis la vilaghestro kaj iris vipobati la virinojn. Per tio mildighis la senkonsila strecho, la viroj komencis denove senti sin kiel viroj.

"Chi tien la chevaluloj ne venos," opiniis iu barbulo. "Nepre ne en chi tiujn ravinojn, tra chi tiu arbustajho - Onidire ili havas chevalojn malgrandajn kaj malgrasegajn kiel kaprinojn."

"Mi dirus," oponis iu ekscitita vireto, "ke ni devis resti en la urbo. Tiom multe ni pagis por la muregoj... Por tiu mono ni povis ja havi chieltushajn muregojn, chu?"

"Memkomprene," mokis ftiza bakalauro. "Por tiu mono povis esti muregoj el kukoj. Iru formordi peceton - multaj homoj, homido, el tio satmanghegis; eble tie restis ankau io por vi."

La vilaghestro averte eksnufis; la interparolo evidente ne konvenis chi tie.

"Mi dirus," persistis che sia ideo la incitita civitano, "ke kavalerio kontrau tiaj bastionoj... Ne enlasi ilin en la urbon, kaj prete. Kaj ni povis esti ekster danghero."

"Do revenu en la urbon kaj rampu liten," konsilis at li la barbulo.

"Kion mi farus tie sola," oponis la incitita homo. "Mi nur diras, ke ni devis resti en la urbo kaj defendi nin... Mi havas ja rajton diri, ke okazis eraro, chu? Tiom kostis al ni la muregoj, kaj poste oni diras al ni, ke ili taugas por nenio! Do, mi petas!"

"Estu tiel au tiel," diris la parohhestro, "ni devas fidi dian helpon. Homidoj, ja tlu Atilo estas nur pagano -"

"Dia vipo," audighis monahho tremanta pro febro. "Dia puno."

La viroj mishumore eksilentis. Tiu febra monahho nur senchese predikus kaj li ech ne apartenas al la komunumo. Por kio ni havas nian parohhestron? pensis la viroj. Tiu estas nia, li fidas al ni kaj ne insultas tiom pro niaj pekoj. Kvazau ni estus tiom pekintaj, pensis la viroj chagrene.

Pluvo chesis, sed pezaj gutoj ankorau plu susuris sub la arbovolbo. Dio, Dio, Dio, ghemis la parohhestro turmentata de sia malsano.

Vespere pikedo altrenis mizerighintan junulon; laudire li estas fughinto el oriento, el la okupita teritorio.

La vilaghestro pufighis kaj komencis la fughinton enketi; li evidente opiniis, ke tia oficialajho devas okazi kiel eble plej severe. Jes, diris la junulo, la Hunnoj estas jam proksimume nur dek kvin mejlojn de chi tie kaj avancas malrapide plue; ili okupls lian urbon, chu li vidis ilin, ne, Atilon ne - sed li vidis alian generalon, tian dikan. Chu ili la urbon forbruligis? Ne, ne forbruligis; tiu generalo eldonis proklamon, ke al la civila loghantaro nenio okazos, sed ke la urbo devas doni furaghon, provianton kaj aliajn diversajhojn. Kaj ke la loghantaro devas sin deteni de chia malamika konduto kontrau la Hunnoj, alie oni uzos la plej severajn reprezaliojn.

"Sed tiuj paganoj murdas ja ankau virinojn kaj infanojn," asertis kun certeco la barbulo.

Laudire ne, diris la junulo. Che ili onldire ne. Li mem estis kashita en pajlo, sed kiam la panjo diris al li, ke laudire la Hunnoj rekrutigos junajn virojn kiel brutpelistojn, li nokte fughis. Jen chio, kion li scias.

La viroj estis malkontentaj. "Estas ja konate," deklaris iu, "ke ili forhakas manojn de beboj kaj kion ili faras al la virinoj, tio tute ne estas direbla."

Mi ne scias pri io simila, diris la junulo, kvazau senkulpige. Almenau en lia loko tio ne estis laudire tiel malbona. Kaj kiom da tiuj Hunnoj estas? Laudire ducent, versimile ne pli.

"Vi mensogas," ekkriis la barbulo. "Tlon ja chiu scias, ke ili estas pli ol kvincent mil. Kaj kien ili venas, tie ili chion formurdas kaj forbruligas."

"Ili fermas homojn en garbejojn kaj tie ilin brulmortigas," diris alia.

"Kaj infanojn ili alpikas sur lancojn," rimarkigis la tria indigne.

"Kaj rostas ilin super fajro," aldonis la kvara kun nazkataro. "Paganoj damnaj!"

"Dio, Dio," ghemis la parohhestro. "Dio, kompatu nin!"

"Vi estas iel stranga," diris la barbulo suspekte al la junulo. "Kiel vi povas diri, ke vi vidis Hunnojn, se vi estis kashita en pajlo?"

"La panjo vidis ilin," balbutis la junulo, "kaj shi portadis al mi manghajhon en subtegmenton -"

"Vi mensogas," ektondris la barbulo. "Ni scias ja, kien la Hunnoj venas, tie ili formanghegas chion kiel lokustoj. Ech foliaro sur arboj ne restas post ili, chu vi komprenas?"

"Dio en la chielo, Dio en la chielo," komencis histerie ghemi ekscitita civitano. "Kaj kial, kial ghi okazas? Kiu kulpas pri tio? Kiu enlasis ilin al ni? Ni estas tiom pagintaj por la armeo ... Dio en la chielo!"

"Kiu enlasis ilin chi tien?" audighis moke la bakalauro. "Vi ne scias tion? Demandu bizancan sinjoron imperiestron, kiu alvokis la flavajn simiojn chi tien! Homido, hodiau jam chiu scias, kiu financas la popolmigradon! Tion oni nomas alta politiko, chu vi scias?"

La urbestro serioze eksnufis. "Stultajhoj. La afero estas tute alia. ili versimile, tiuj Hunnoj, hejme mortachadis pro malsato ... kanajlaro pigra ... labori ghi ne scias ... neniun civilizon ghi havas... kaj volas satmanghegi. Tial ili iras kontrau nin ... por eluml de ni... la fruktojn de nia laboro. Nur shteli, dividi la rabajhon... kaj plu marshi, kanajloj!"

"Ili estas malkleraj paganoj," diris la parohhestro. "Sovagha kaj necivilizlta popolo. La Sinjoro tiel nur provas nin; ni preghu kaj esprimu dankon kaj denove estos bone."

"Dia plago," komencis denove ekzalte prediki la febra monahho. "Dio vin punas pro viaj pekoj, Dio gvidas la Hunnojn kaj ekstermos vin kiel Sodomanojn. Pro via amorado kaj blasfemado, pro la krudeco kaj senpieco de viaj koroj, pro via avareco kaj malsobreco, pro via peka bonstato kaj mamono Dio damnis vin. kaj donis vin en la manojn de malamikoj!"

La urbestro minace gruntis: "Atentu la bushon, Domine: chi tie vi ne estas en preghejo, sciate? Ili venis satmanghegi. Aviduloj ili estas, rabuloj kaj fiularo..."

"Chio estas politiko," obstinis la bakalauro. "En ghi Bizanco havas siajn fingrojn."

Kaj tiam pasie audighis nigreta viro, lau profesio stanisto: "Neniu Bizanco; tion faris la kaldronlstoj kaj neniu alia! Antau tri jaroj estis chi tie vaga kaldronisto kaj tiu havis same tian etan kaj malgrasegan chevalon, kiajn la Hunnoj havas."

"Nu kaj?" demandis la urbestro.

"Ja tute memkomprena," kriis la nigreta viro. "La kaldronlstoj iris antaue, por rigardi, kio kie estas... spionoj ili estis... Tion iniciatis nur la kaldronistoj! Chu scias iu, de kie ili venls? Kaj kion entute ili chi tie volis? Kial, kial... por kio, se en la urbo estas loksida stanisto? Nur malprosperigi nian metion ... kaj spioni... Neniam ili iris en preghejon ... ili sorchis... la brutaron ensorchadis... publikulinojn kun si trenis ... chion la kaldronistoj!"

"Ian kernon ghi havas," meditis la barbulo. "La kaldronistoj estas strangaj, ech krudan viandon ili manghegas laudire."

"Shtelista bando," konfirmis la urbestro. "Ili shtelas kokinojn kaj slmile."

La stanisto estis sufokighanta pro justa kolero. "Jen vi vidas! Oni diras Atilo, kaj dume la kaldronistoj... Prl chio, pri chio kulpas la malbenindaj kaldronistoj! Ili ensorchls nian brutaron... sendis je ni disenterion ... Chion la kaldronistoj! Vi devis ilin pendumadi, kie ajn iu montrighis! Chu vi ne scias... ne scias pri inferaj kaldronoj? Kaj chu vi ne audis, ke la Hunnoj dum marsho frapas kaldronojn? Chiu infano devas kompreni la koneksecon! Ili, la kaldronistoj, sharghis nin per milito ... la kaldronistoj estas kulpaj pri chio... Kaj vi," kriis li kun shaumo che la busho, montrante la fremdan junulon, "vi estas ankau kaldronisto, vi estas ligano kaj spiono de la kaldronistoj! Tial vi venis... kaj volis nin paroltrompi, vi kaldronisto, vi volis nin perfidi al la kaldronistoj..."

"Pendumu lin," falsetis la ekscitita vireto.

"Atendu, najbaroj," bruegis la urbestro kontrau la tumulto. "Tion oni devas enketi... Silenton!"

"Kiajn ceremoniojn," akrevochis iu.

Komencis alkuri ankau virinoj.

Tiunokte ekflamis inundo nordokcidente. Maldense pluvetis. Kvin homoj el la areto mortis pro disenterio kaj tusado.

La junulon oni pendumis post iom longa torturado.

(1932)

<< >>