Imperiestro Diokleciano
Chi tiu historio estus certe pli efika, se ghia
heroino estus filino de Diokleciano au iu juneca kaj
virga estajho: sed bedaurinde pro kauzoj de historia
vero estas shi fratino de Diokleciano, multagha kaj
digna matrono, lau oplnio de la imperiestro iom
histeria kaj afekta, kiun la maljuna tirano
certagrade timis. Tial, kiam shi anoncis sin al li,
li interrompls audiencon kun la landestro de Cireno
(al kiu li per fortaj vortoj estis montranta sian
malplachon) kaj iris renkonte al shi ghis la pordo.
"Nu, kio, Antonia?" li lautis familiare.
"Kion vi shatus? Chu vi havas denove iujn
bruldamaghitojn? Au mi faru ion kontrau la turmentado
de rabobestoj en la cirko? Au vi volas enkonduki
moralan edukadon en la legioj? Do malkashu tion,
rapide, kaj sidighu."
Sed Antonia restis staranta. "Diokleciano,"
shi komencis preskau solene, "ion ml d e v a s
diri al vi."
"Ha," diris la imperlstro rezigne kaj
frotis la nukon. "Sed che Jovo, mi havas jhus
hodiau tiom por fari! Ciu ghi ne povus esti
prokrastita ghis alia fojo?"
"Diokleciano," daurigis necedeme lia
fratino, "mi venas diri al vi, ke vi jam d e v a
s chesigi la persekutadon de la kristanoj."
"Mi petas vin," grumblis la maljuna
imperiestro, "kial tiel subite - post preskau
tricent jaroj -" Li rigardis atente la emociitan
matronon; shi aspektis patose kun siaj severaj okuloj
kaj spasme interplektltaj manoj, kiujn podagro
kurbigis. "Nu bone," li rapidis diri,
"ni povas tion priparoli; sed unue estu tiel
bona kaj sidighu."
Antonia senvole obeis kaj sidighis sur rando de
segho; sekve de tio shi iom perdis la bataleman
pozon, etighis kaj konfuzighis; Shiaj bushanguloj
molighis pro ploro. "Tiuj homoj estas tiel
sanktaj, Diokleciano," shi elpushis el si,
"kaj tiel bele kredas - Mi scias, se v i ilin
konus - Diokleciano, vi d e v a s ilin ekkoni! Vi
vidos, ke ... ke poste vi havos pri ili tute alian
oplnion -"
"Sed mi ne havas ja pri ili malbonan
opinion," kontrauis Diokleciano milde. Ml scias
ja, ke tio, kion oni diras pri ili, estas babilacho
kaj kalumnioj. Tion elpensas pri ili niaj auguristoj
- vi scias, konkurenca envio kaj tiel plu. Mi igis
tion enketi kaj audas, ke tiuj kristanoj cetere estas
tute bravaj homoj. Tre bonkondutaj kaj
oferemaj."
"Do kial vi tiom persekutas ilin?"
demandis Antonla miregante.
Diokleciano levis iomete la brovojn. "Kial?
Mi petas vin, tia demando! De chiam oni tion faris,
chu? Kaj dume ne estas videble, ke ili malpliighadus.
La paroloj pri ilia persekutado estas terure
troigitaj. Kompreneble, iam-tiam mi devas kelkajn por
ekzemplo puni -"
"Kial?" ripetis la matrono.
"Pro politikaj kauzoj," diris la maljuna
imperiestro. "Rigardu, mia kara, mi povus citi
al vi aron da kauzoj. Ekzemple, ke la popolo tion
deziras. Pro primo tio forturnas ghian atenton
for de aliaj aferoj. Pro secundo, tio donas al
ghi sekuran konscion, ke ghi estas regata per forta
mano. Kaj pro tertio tio estas chi tie kvazau
nacia kutimo. Mi diras al vi, neniu prudenta kaj
responsa shtatulo tushas superflue la aferojn de
kutimo. Tio vekas nur senton de necerteco kaj - hm -
de ia kaoso. Mia ora, dum mia regado mi jam faris pli
da novajhoj ol iu alia. Sed tio devis esti. Kio ne
devas esti, tion mi ne faros."
"Sed la justeco, Diokleciano," diris
mallaute Antonia, "la justeco devas esti. Mi
postulas de vi nur la justecon."
Diokleciano skuetis la shultrojn. "La
persekutado de kristanoj estas justa, char ghi
respondas al validaj leghoj. Mi scias, kion vi havas
sur la lango: ke mi povus la leghojn nuligi. Mi
povus, sed mi ne faros. Kara Antonjo, memoru, minima
non curat praetor; mi ne povas zorgi pri tiaj
bagateloj. Afable konsideru, ke sur mi pezas la tuta
administrado de la regno; kaj knabino, mi ghin
refaris de fundamento. Mi rekonstruis la
konstitucion, ml reformis la senaton, centralizis la
administradon, reorganizis la tutan burokrataron,
nove dividis la provincojn, reguligis ilian administran
slstemon - chio chi estas la aferoj, kiuj d e v i s
realighi en intereso de la shtato. Vi estas virino
kaj ne komprenas tion; sed la plej gravaj taskoj de
shtatulo estas la administraj. Diru mem, kion signifas
tiuj kristanoj - kompare al - ni diru kompare al
fondo de regna financa kontrolo? Tio estas
bagateloj."
"Sed vi, Diokleciano," elspiris Antonia,
"vi povus tion tiel facile aranghi -"
"Mi povus. Kaj ankau ne povus," diris la
imperiestro decide. "Mi restarigis la tutan
regnon sur novaj administraj fundamentoj - kaj la
homoj preskau ne scias pri tio. Char mi lasis al ili
iliajn kutimojn. Se mi donas al ili tiujn kelkajn
kristanojn, ili havas impreson, ke chio restas la
sama kaj ili ne ghenas. Mia ora, shtatulo devas scii,
ghis kie li povas kuraghi kun sia reformado. Jen la
afero."
"Do nur tial," diris la matrono amare,
"nur tial, por ke vin lasu en la paco chi tieaj
gapuloj kaj kriuloj -"
Diokleciano grimacis. "Se vi volas, do ankau
tial. Sed mi diros al vi, ke mi legis librojn de tiuj
viaj kristanoj kaj iome ankau pri ili meditis."
"Kaj kion malbonan vi trovis che ili?"
envortigis Antonia impete.
"Kion malbonan?" diris la imperiestro
enpense. "Male, ian kernon ghi havas. La amo kaj
chio alia - ekzemple la malrespekto al la mondana
vantajho - Verdire tio estas tute belaj idealoj, kaj
se mi ne estus imperiestro - Sciu, Antonjo, kelkaj
aferoj en ilia instruo treege plachis al mi; nur se
mi havus pli da tempo - kaj povus pensi pri mia animo
-" La maljuna imperiestro incitite frapis per
manplato la tablon. "Sed ghi estas absurda.
Politike absolute neebla. Nerealigebla. Chu estas
eble fari Dian Regnon? Kiel oni ghin administru? Per
la amo? Per Dia vorto? Mi konas ja homojn, chu?
Politike ghi estas instruo tiom nematura kaj
nerealigebla, ke - ke - ke ghi estas preskau
puninda."
"Sed ili neniun politikon ja faras,"
defendis ilin Antonla fervore. "Kaj iliaj
sanktaj libroj tushas politikon ech ne per unu
vorto!"
"Por praktika shtatulo," diris Diokleciano,
"chio estas politiko. Chio havas politikan
signifon. Chiu penso devas esti taksata politike,
kiel oni ghin realigu, klon fari el ghi, al kio ghi
kondukus. Tagojn kaj noktojn mi cerbumis super tio, kiel
estus politike realigebla la kristana instruo; kaj mi
vidas, ke ghi estas neebla. Mi diras al vi, ke
kristana shtato povus ekzisti ech ne unu monaton. Mi
petas vin, chu estas kristane fondebla armeo? Chu
estas kristane kolektebla imposto? Chu povus ekzisti
en kristana socio iuj sklavoj? Mi havas miajn
spertojn, Antonjo: ech ne unu jaron, ech ne unu
monaton oni povus regi lau la kristanaj principoj.
Tial la kristanismo neniam enradikighos. Ghi povas
esti kredo de metiistoj kaj sklavoj, sed neniam,
neniam ghi povas esti shtata religio. Tio estas
nepensebla. Sciu, tiuj iliaj opinioj pri posedajho,
pri proksimulo, pri malakcepteblo de chia perforto
kaj tiel plu, tio estas belaj, sed praktike neeblaj
aferoj. Por reala vivo, Antonjo, ili ne taugas. Do
diru, kion kun ili?"
"Eble ne realigebla," flustris Antonia,
"sed pro tio ja ili ne estas krimaj."
"Krima," diris la imperiestro,
"estas, kio malutilas al la shtato. Kaj la
kristanismo paralizus la suveneran potencon de la
shtato. Tio ne estas ebla. Mia ora, la plej alta
potenco devas esti en chi tiu kaj ne en la transa
mondo. Se mi diras, ke kristana shtato ne estas principe
ebla, tio signifas kun logika neceso, ke la shtato ne
povas toleri la kristanismon. Responsa politikisto
devas sobre starighi kontrau nesanaj kaj
nerealigeblaj revoj. Cetere ili estas nur hhimeroj de
frenezuloj kaj sklavoj -"
Antonia levighis, peze anhelante. "Diokleciano,
volu do scii tion: mi ighis kristanino."
"Chu vere?" ekmiris milde la
imperiestro. "Nu, kial ne? Mi diras ja, ke ghi
havas ian kernon; kaj dum ghi restos via privata
afero - Ne pensu, Antonjo, ke mi ne havas komprenon
por tiaj aferoj. Ankau mi volus esti ankorau unufoje
homa animo; mi shatus, Antonjo, surhokigi mian
imperion kaj politikon kaj chion... - nome nur kiam
mi finfaros la reformon de la regna administrado kaj
tiajn aferojn; kaj poste, poste mi irus ien en
provincon - kaj studus Platonon - Kriston - Markon
Aurelion - kaj tiun ilian Paulon au kiel li estas
nomata - Sed nun, pardonu; ml havas iajn politikajn
konferencojn."
(1932)