Ikonoklasmo

Al Nikeforo, abato de monahhejo Sankta Simeono, venis iu Prokopio, konata kiel erudicia eksperto kaj entuziasma kolektanto de l' arto bizanca. Videble li estis ekzaltita, kiam li atendis promenante tra la klostro de la monahhejo. Belajn kolonojn ili chi tie havas, li diris al si, evidente el la kvina jarcento. Nur Nikeforo povas helpi al ni. Li havas influon che la kortego kaj estis iam pentristo. Kaj li ne estis malbona pentristo, tiu maljunulo. Mi memoras, ke li faradis por la imperiestrino proponojn por brodajhoj kaj pentradis por shi ikonojn - Tial oni faris lin abato, kiam liaj manoj kurbighis pro podagro tiom, ke li ne plu povis teni penikon en ili. Kaj laudire li havas senchese potencan vorton che la kortego. Jesuo Kristo, jen kia bela kapitelo! Jes, Nikeforo helpos. Felicho, ke ni rememoris Nikeforon!

"Estu bonvenanta, Prokopio," audighis post li mola vocho.

Prokopio rapide turnighis. Post li staris seka kaj afabla maljunuleto kun manoj kashitaj en la manikoj. "Bela kolona kapitelo, nu?" li diris. "Malnova laborajho el Nakso, sinjoro."

Prokopio kisis manikon de l' abato. "Mi venis al vi, patro," li komencis emocie, sed la monahhejestro lin interrompis. "Venu sidighi en la sunlumon, mia kara. Ghi faras bone al mia podagro. Kia tago, dio, kia brilo! Do, kio vin venigas al mi?" li diris, kiam ili eksidis sur shtona benko meze de monahheja ghardeneto, zumanta de abeloj kaj odoranta de salvio, timiano kaj mento.

"Patro," komencis Prokopio, "mi turnas min al vi kiel al la sola, kiu povas forturni pezan kaj nerebonigeblan kulturan katastrofon. Mi scias, ke mi trovos che vi komprenon. Vi estas artisto, patro. Kia pentristo vi estis, antau ol estis al vi komisiite preni sur vin la noblan sharghon de via klerika ofico! Dio pardonu min, sed iam ml bedauras, ke vi ne restis klinita super lignaj tabuloj, sur kiuj vi iam sorchis la plej belajn bizancajn ikonojn."

Patro Nikeforo anstatau respondo refaldis la longajn manikojn de sia sutano kaj etendis al la suno siajn povrajn, nodajn manetojn, kurbigitajn de podagro kiel papagaj ungegoj. "Ne, ne," li nur diris. "Kion vi diras, mia kara!"

"Ghi estas vero, Nikeforo," diris Prokopio. (Sankta Di-patrino, kiaj teruraj manoj!) "Viaj ikonoj estas hodiau nepageblaj. Antau nelonge iu hebreo postulis por via bildeto du mil drakmojn, kaj kiam li ilin ne ricevis, diris, ke li atendos kaj post dek jaroj ricevos trioble tiom.

Patro Nikeforo modeste tusetis kaj rughighis pro grandega ghojo. "Sed lasu tion," li babiletis. "Mi petas vin, kiu parolus pri mia arteto? Ne estas bezone, mi petas; vi havas tamen tiel favoratajn majstrojn, kiel estas tiu Argiropulos, Malvasias, Papadianos, Megalokastros kaj aliaj, ekzemple tiu, kiel oni nomas lin, kiu faras la mozaikon -"

"Vi opinias Papanastasiason?" demandis Prokopio.

"Jes, jes," murmuris Nikeforo. "Onidire li estas tre alte taksata. Nu, mi ne scias; sed mi vidus en mozaikoj pli vere masonistadon ol veran pentroarton. Onidire tiu via - nu, kiel oni nomas lin -"

"Papanastasias?"

"Jes, Papanastasias. Laudire li estas Kandiano. Siatempe oni taksis kandian skolon alie. Tio ne estas la vera, oni diradis. Tro penegaj linioj, kaj kiaj koloroj! Do vi diras, ke tiu Kandiano estas tiel ege shatata? Hm, strange."

"Nenion tian mi diris," defendis sin Prokopio. "Sed chu vi vidis liajn lastajn mozaikojn?"

Patro Nikeforo energie kapneis. "Ne, ne, mia kara. Kion mi vidus en ili! Linioj kiel dratoj, kaj la okulfrapa oro! Chu vi rimarkis, ke sur lia lasta mozaiko chefanghelo Gabrielo staras tiel oblikve, kvazau li estus falanta? Ja, tiu via Kandiano ech ne scias desegni figurachon bone staranta!"

"Nome," oponis hezite Prokopio, "hazarde chi tion li faris intence, pro kompoziciaj motivoj -"

"Do mi respekte dankas al vi," elvortis la abato kaj pufigis incitite la vangojn. "Pro kompoziciaj motivoj! Oni do povas pro kompoziciaj motivoj malbone desegni, chu? Kaj la imperiestro mem iras tion rigardi kaj diras, interesa, tre interesa!" Patro Nikeforo ekregis sian eksciton. "Desegnajho, sinjoro, antau chio desegnajho: en tio estas la tuta arto."

"Jen majstro parolas," flatis rapide Prokopio. "Mi havas en mia kolekto vian Chieliron, sed mi diras al vi, patro, ke mi donus ghin por neniu Nikaono."

"Nikaono estis bona pentristo," diris Nikeforo decide. "Klasika skolo, sinjoro. Dio, kiaj belaj proporcioj! Sed mia Chieliro estas malforta bildo, Prokopio. Tiuj rigidaj figuroj kaj tiu Kristo kun flugiloj kiel cikonio - Hometo, Kristo devas shvebi ech sen flugiloj! Tion oni nomas arto!" Patro Nikeforo ekscite mungis en manikon. "Kion fari, t i a m mi ankorau ne sciis pentri. Estis en ghi nek profundo nek movo -"

Prokopio miregante ekrigardis la kurbajn manojn de l' abato. "Patro, vi ankorau pentras?"

Patro Nikeforo kapneis. "Ahh ne. Ne, ne. Nur iam - tiam mi ion provas por mia ghojo."

"Chu figurojn?" elvortis Prokopio.

"Figurojn. Filo, nenio estas pli bela ol figuroj. Starantaj figuroj, aspektantaj kvazau ili volus ekpashi. Kaj post ili fono, en kiun, vi dirus, ili povus retirighi. Ghi estas malfacila, mia kara. Kion scias pri tio tia via - nu, kiel oni nomas lin - tiu masonisto el Kandio kun siaj misdesegnitaj figurachoj!"

"Mi shatus vidi viajn novajn bildojn, Nikeforo," diris Prokopio.

Patro Nikeforo mansvingis. "Kial? Vi havas ja vian Papanastasiason! Grandega artisto, vi diras. Do, jen, kompoziciaj motivoj! Nu, se liaj mozaikaj figurachoj estas ia arto, mi plu ne scias, kio estas pentroarto. Vi estas ja eksperto, Prokopio; vi versimile pravas, ke Papanastasias estas genio."

"Tion mi ne diris," protestis Prokopio. "Nikeforo, mi ne venis disputi kun vi pri la arto, sed savi ghin, dum ne estas malfrue."

"Kontrau Papanastasias?" demandis Nikeforo vigle.

"Ne, sed kontrau la Imperiestro. Vi scias ja pri tio. Lia Majesto imperiestro Konstanteno Kopronimo volas, lau insisto de iuj ekleziaj rondoj, malpermesi la pentradon de ikonoj. Laudire ghi estas idolkulto au io. Tia idioteco, Nikeforo!"

La abato kovris la okulojn per velkaj palpebroj. "Mi audis pri tio, Prokopio," li murmuris. "Sed ghi ne estas ankorau certa. Ne, ankorau ghi ne estas preta."

"Ghuste tial mi venas al vi, patro," parolis fervore Prokopio. "Tion ja chiu scias, ke por la imperiestro ghi estas demando nur politika. Por li neniom gravas idolkulto, sed li volas havi trankvilon. Sed kiam tra la stratoj kuras kanajlaro gvldata de malpuraj fanatikuloj kaj kriachas: "for la idolojn," do nia majesta monarko pensas, ke plej oportune estos kontentigi tiun hirtan societachon. Chu vi scias, ke ili malpurigis la freskojn en la kapelo de La plej Sankta Amo?"

"Mi audis pri tio," ghemetis la abato kun okuloj fermitaj. "Kia peko, Dipatrino! Tiajn altvalorajn freskojn, el propra mano de Stefanides! Chu vi rememoras la figuron de sankta Sofia, maldekstre de la benanta Kristo? Prokopio, ghi estis la plej bela staranta figuro, kiun mi iam vidis. Stefanides, homido, estis majstro, superfluas paroli!"

Prokopio emfaze klinis sin al la abato: "Nikeforo, estas skribite en legho de Mozeo: Vi faros nek gravurajhon nek iun similajhon de la ajhoj, kiuj estas supre en la chielo, nek de tiuj, kiuj estas sur la tero malsupre, nek de tiuj, kiuj estas en akvoj sub la tero. Nikeforo, chu pravas tiuj, kiuj asertas, ke estas malpermesite de Dio pentri bildojn kaj skulpti statuojn?"

Patro Nikeforo kapneis, ne malferminte la okulojn. "Prokopio," li elspiris post momento, "la arto estas tiel sankta kiel diservo, char ... ghi gloras dian verkon ... kaj instruas ghin ami." Kaj li skribis per povra mano krucon en aero: "Chu ankau la Kreinto ne estis artisto? Chu li ne modelis staturon de homo el argilo de la tero? Chu li ne pridonacis chiun objekton per konturo kaj koloro? Kaj kia artisto, Prokopio! Neniam, neniam ni scios sufiche lerni de li - Cetere tiu legho validis nur por barbaraj tempoj, kiam homoj ankorau ne sciis bone pentri."

Prokopio profunde elspiris. "Mi sciis, patro, ke vi tiel parolos," li diris respekte. "Kiel pastro - kaj kiel artisto. Nikeforo, vi ne allasos, ke la arto estu detruita!"

La abato malfermis la okulojn. "Mi? Kion mi povas fari, Prokopio? La tempo estas malbona; la civilizita mondo barbarighas, venas homoj el Kandio kaj dioscias de kie - Estas terure, mia kara; sed per kio ni povas tion deturni?'

"Nikeforo, se vi parolus kun la imperiestro -"

"Ne, ne," diris patro Nikeforo. "Kun la imperiestro mi ne povas paroli pri tio. La imperiestro havas ja neniun rilaton al la arto, Prokopio. Mi audis, ke antau nelonge li laudis mozaikojn de tiu via - nu, kiel vi nomas lin?''

"Papanastasias, patro."

"Jes. Tiu, kiu faras misdesegnitajn figurachojn. La imperiestro havas ech ne ideon, kio estas la arto. Kaj Malvasias estas lau mia opinio same malbona pentristo. Memkomprene, skolo Ravenna. Kaj vidu, tamen ili taskis al li fari mozaikojn en la kortega kapelo! Ba, che la kortego estas nenio farebla, Prokopio. Mi ne povas ja tien iri kaj peti, ke oni permesu al iu Argiropulos au al tiu, kiel vi nomas tiun Kandianon, Papanastasiason, chu? difektadi plu la murojn!"

"Ne pri tio temas," diris Prokopio pacience. "Sed konsideru, ke - se venkos la ikonoklastoj - estos detruita chia arto. Ankau viaj ikonoj estos forbruligitaj. Nikeforo!"

La abato mansvingis. "Ili estis misaj, Prokopio," li murmuris. "Antaue mi ne sciis pentri. Desegni figurojn, sinjoro, tion oni ne tiel facile ellernas."

Prokopio montris per tremanta fingro la antikvan statuon de juna Bakho, duone kashitan en floranta sovagha rozarbusto. "Ankau tiu statueto estos frakasita," li diris.

"Kia peko, kia peko," flustris Nikeforo fermetante dolore la okulojn. "Ni nomadis la statuon sankta Johano Baptisto, sed ghi estas vera, perfekta Bakho. Horojn, horojn mi chi tle rigardas ghin. Ghi estas kvazau pregho, Prokopio."

"Do, vidu, Nikeforo. Kaj chi tiu dia perfektajho estu por eterne detruita? Chu disbatu ghin iu pedika kriachanta fanatikulo per martelo je gruzo?"

La abato silentis kun interplektitaj manoj.

"Vi povas savi chian arton, Nikeforo," persvadis Prokopio insiste. "Via sankta vivo kaj via sagho havigis al vi grandegan respekton en la eklezio; la kortego vin alte estimas; vi estos membro de Granda Sinodo, kiu decidos, chu chiuj statuoj kaj bildoj estas nur instrumentoj por idolkulto. Patro, la sorto de chia arto estas en viaj manoj!"

"Vi trotaksas mian influon, Prokopio," elspiris la abato. "Tiuj fanatikuloj estas fortaj, kaj havas apogon de la popolacho -" Nikeforo eksilentis. "Vi diras, ke ili detruus chiujn bildojn kaj statuojn?"

"Jes."

"Kaj mozaikojn ili ankau detruus?"

"Jes. Ili forfrapus ilin de sur plafonoj kaj la shtonetojn lli disjhetus sur rubejo."

"Jen, jen," diris interesite Nikeforo. "Do ili ankau disfrapus tiun misdesegnitan chefanghelon Gabrielon de tiu - nu -"

"Versimile jes."

"Tre bone," ekridachis la abato. "Ghi estas ege malbona bildo, homo. Ghis nun mi ne vidis tiel neeblajn figurachojn; kaj pri tio oni diras kompoziciaj motivoj! Mi diras al vi, Prokopio, ke malbona desegnajho estas peko kaj blasfemo; tio estas kontrau Sinjoro Dio. Kaj tion la homoj adoru? Ne, ne! Vero estas, ke adori malbonajn bildojn estas efektive idolkulto. Mi ne miras, ke kontrau tio la homoj ribelas. Ili tute pravas. Kandia skolo estas herezo; kaj tia Papanastasias estas pli malbona herezulo ol iu Ariano. Do vi diras," babiletis la abato ghoje, "ke ili la pentrachojn disfrapus? Bonajn raportojn vi portas al mi, kara filo. Mi ghojas, ke vi venis." Nikeforo pene levighis por signi, ke la audienco finighis. "Belan veteron ni havas, chu?"

Prokopio levighis, evidente konsternita. "Nikeforo," li elvortis, "sed ankau aliaj bildoj estos detruitaj! Audu, chiu arto estos forbruligita kaj frakasita!"

"Nu, nu," diris la abato kvietige. "Tio estas granda domagho, granda domagho. Sed se la mondo estu senigita de malbona desegnajho, ni devas ne rigardi tro severe iun misagon. Nur se la homoj ne adoros la misdesegnitajn figurachojn, kiajn faras tiu via - nu -"

"Papanastasias."

"Jes, tiu. Mizerega kandia skolo, Prokopio. Mi ghojhas, ke vi min atentigis je la sinodo. Mi estos tie, Prokopio, mi estos tie, ech se oni min devus tien surmane alporti. Ghis la morto mi riprochus al mi, se mi ne cheestus. Nur se ili disfrapos tiun chefanghelon Gabrielon," ekridis Nikeforo per shrumpaj vangetoj. "Dio kun vi, filo," li diris, levante la kurbighintan manon por beni.

"Dio kun vi, Nikeforo," ekghemis senespere Prokopio.

Abato Nikeforo foriris skuetante enpense la kapon. "Malbona kandia skolo," li murmuris. "Plej urgha tempo por chesigi tion al ili... Ahh Dio, kia herezo... tiu Papanastasias ... kaj Papadianos ... Tio ne estas figuroj, sed idoloj, malbenaj idoloj," krietis Nikeforo, svingante siajn turmentitajn manojn. "Idoloj... idoloj... Idoloj..."

(1936)

<< >>