Kredo de Pilato

Respondis Jesuo: Por tio mi naskighis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Chiu, kiu estas el la vero, auskultas mian vochon.

Pilato diris al li: Kio estas la vero? Kaj dirinte tlon, li eliris denove al la Judoj kaj diris al ili: Mi trovas en li nenian kulpon.

(Ev. de sankta Johano, 18., 37-38).

Che vesperigho iu viro estimata en la urbo, kaj nomata Jozefo el Arimateo, kiu estis ankau dischiplo de Kristo, venis al Pilato kaj petis lin, ke tiu donu al li la korpon de Jesuo. Pilato konsentis kaj diris: "Li estis ekzekutita senkulpa."

"Vi mem permesis mortigi lin", rediris Jozefo.

"Jes, permesis," respondis Pilato, "kaj oni cetere pensas, ke mi faris tion pro timo antau la kelkaj kriuloj kun ilia Barabaso. Se mi sendus kontrau ilin kvin soldatojn, ili estus silentaj. Sed pri tio ne temas, Jozefo el Arimateo."

"Pri tio ne temas," li diris post momento. "Sed kiam mi parolis kun li, mi vidis, ke post tempeto liaj dischiploj krucumados aliajn; en nomo de lia nomo, en nomo de lia vero ili krucumados kaj martirigados chiujn aliajn, mortigados aliajn verojn kaj levados sur shultrojn aliajn Barabasojn. Tiu homo parolis pri la vero. Kio estas la vero?

Vi estas stranga nacio multe parolanta. Vi havas nur-nurajn farizeojn, profetojn, savontojn kaj aliajn sektanojn. Chiu, farinto de iu vero, malpermesas chiujn aliajn verojn. Same, se meblisto, kiu faris novan seghon, malpermesus sidi sur aliaj seghoj, kiujn iu ajn faris antau li. Kvazau per tio, ke nova segho estas farita, estus nuligitaj chiuj malnovaj seghoj. Finfine estas eble, ke la nova segho estas pli bona, bela kaj komforta ol la ceteraj; sed kial, che chiuj diabloj, homo laca ne povus sidigi sin sur kiu ajn acha anobia au shtona segho? Estante laca kaj deprimita, li bezonas respiron; kaj vi lin tute perforte tiras for de la sidilo, sur kiun li sinkis, por ke li transsidighu sur la vian. Mi ne komprenas vin, Jozefo."

"La vero," rediris Jozefo el Arimateo, "ne estas kiel segho kaj ripozo; pli eble ghi estas kvazau ordono diranta: Iru tien kaj tien, faru tion kaj tion; venku malamikon, konkeru tiun urbon, punu perfidon kaj simile. Kiu ne obeas tiun ordonon estas perfidulo kaj malamiko. Tiel ghi statas kun la vero."

"Ahh, Jozefo," diris Pilato, "vi scias ja, ke mi estas soldato kaj travivis plejparton de mia vivo inter soldatoj. Chiam mi estis obea al ordono, sed ne tial, char ghi estus vero. Vero estis, ke mi estis laca au soifa; ke mi sopiris pri la patrino au gloro; ke tiu soldato jhus pensas pri sia edzino kaj alia pri sia kampo au jungitaro. Vero estis, ke se ne ekzistus ordono, neniu el la soldatoj irus mortigadi aliajn homojn same lacajn kaj malfelichajn. Klo do estas la vero? Mi kredas, ke mi estas pli proksima al la vero, pensante pri la soldatoj, kaj ne pri ordono."

"La vero ne estas ordono de komandanto," respondis Jozefo el Arimateo, "sed ordono de racio. Vi vidas ja, ke tiu kolono estas blanka; se mi asertus al vi, ke ghi estas nigra, tio estus kontrau via racio kaj vi ne permesus tion al mi."

"Kial ne?" diris Pilato. "Mi dirus al mi, ke vi estas eble terure malfelicha kaj nubmensa, vidante blankan kolonon nigra; mi provus gajigi vin; vere, mi interesighus pri vi multe pli ol antaue. Kaj se ghi estus nurnura eraro, mi dirus al mi, ke en via eraro estas same multe el via animo kiel en via vero."

"Ne ekzistas m i a vero," diris Jozefo el Arimateo. "Ekzistas nur unu sola vero por chiuj."

"Kaj kiu ghi estas?"

"Tiu, kiun ml kredas."

"Do vidu," parolis Pilato malrapide. "Ghi estas tamen nur v i a vero. Vi estas kiel malgrandaj infanoj, kiuj kredas, ke la tuta mondo finighas kun ilia horizonto, kaj ke trans ghi ekzistas nenio. La mondo estas granda, kaj en ghi estas loko por multaj objektoj. Mi pensas, ke ankau en realeco estas loko por multaj veroj. Rigardu, mi estas fremda en chi tiu regiono kaj mia hejmo estas malproksime trans la horizonto; kaj tamen mi ne dirus, ke chi tiu regiono estas neghusta. Egale fremda estas al mi la instruo de via Jesuo; chu mi do asertu, ke ghi estas neghusta? Mi pensas, Jozefo, ka chiuj regionoj estas ghustaj; sed la mondo devas esti ege vasta, por ke ili chiuj trovu lokon apud si kaj post si. Se Arabio devus esti metita sur la saman lokon, kie estas Poncio, tio ne estus memkomprene ghusta. Kaj same estas koncerne la verojn. Oni devus fari la mondon treege granda, ampleksa kaj libera, por ke ghi entenu chiujn efektivajn verojn. Kaj mi pensas, Jozefo, ke ghi estas tia. Ascendinte tre altan monton, vi vidas, ke la ajhoj kunfandighas kaj iel egalighas al unu ebeno. De sur iu alto ankau la veroj kunfandighas. Homo kompreneble ne vivas kaj ne povas vivi sur alta monto; al li sufichas, ke li vidas de proksime sian domon au kampon, ambau plenaj de veroj kaj ajhoj; tie estas lia gusta loko kaj agadejo. Sed de tempo al tempo li povas rigardi la montojn au chielon kaj diri al si, ke de tie liaj veroj kaj ajhoj tamen ekzistas, kaj nenio estas de ili shtelita, sed ke ili kunfandighas kun io multe pli largha, kio jam ne estas lia posedajho. Korligighi al chi tiu vasta spektaklo kaj dume kulturi sian etan kampon, tio, Jozefo, estas preskau io kiel diservo. Kaj mi pensas, ke la Patro chiela de tiu koncerna homo vere ie ekzistas, sed ke li tute bone akordighas kun Apolono kaj aliaj dioj. Parte ili trapenetras unu la alian kaj parte ili najbaras. Rigardu, sur la chielo estas ege multe da spaco. Mi ghojhas, ke tie ankau estas la Patro chiela."

"Vi estas nek varma nek malvarma," diris Jozefo el Arimateo, levighante. "Vi estas nur varmeta."

"Tia mi ne estas," respondis Pilato. "Mi kredas, kredas, ardege kredas, ke la vero ekzistas kaj ke la homo ghin ekkonas. Estus stulte pensi, ke la vero estas nur por tio, ke la homo ghin ne ekkonu. Li konatighas kun ghi, jes; sed kiu? Mi au vi, au eble chiu? Mi kredas, ke chiu havas sian parton en ghi; ankau tiu, kiu diras jes, kaj tiu diranta ne. Se ili du kunighus kaj komprenus unu la alian, estighus per tio la tuta vero. Jes kaj ne kompreneble ne estas ligeblaj, sed la homoj povas chiam unuighi; pli da vero estas en la homoj ol en la vortoj. Mi havas pli da kompreno por homoj ol por ties veroj; sed ankau en tio estas kredo, Jozefo el Arimateo, ankau por tio necesas konservi sin en entuziasmo kaj ekstazo. Mi kredas. Nepre sendube mi kredas. Sed kio estas la vero?"

(1920)

<< >>