§97. Русская глагольная частица -СЯ многозначна. При переводе на эсперанто необходимо понимать смысл описываемой ситуации. Рассмотрим несколько случаев.

a> Если действующее лицо сознательно направляет действие на себя, то уместно употребить при глаголе возвратное местоимение: Mi razas min Я бреюсь. Shi lavas sin Она моется.

b> Сочетание estas +ata применяется, если предмет подвергается действию со стороны другого предмета:Tiaj okazoj estas bone memorataj Такие случаи хорошо помнятся. В этом же случае можно употреблять и неопределёно-личное местоимение oni: Oni bone memoras tiajn okazojn.

c> Суффикс -igh- употребляется, если предмет несознательно или символически направляет дествие на себя, особенно если глагол означает переход в новое состояние: sid¦igi садить,усаживать > sid¦ighi садиться; Atenton! La pordoj fermighas! Осторожно! Двери закрываются! (как бы сами сабой, автоматически)

ch> При взаимности употребляется местоименное сочетание unu la alian : Ili kisas unu la alian Они целуются. Взаимность также может передаваться с помощью приставки inter-: intershanghi обменяться.

d> В значении “хотеться, получаться” уместно применение суффиксов -ebl- и
-em-: Отчего-то мне не спится Ial mi ne emas dormi, Ial mi ne sentas dormemon. Крокодил не ловится La krokodilo ne kapteblas.

e> На эсперанто частица -СЯ никаким особым образом не переводится, если в словаре можно найти готовый перевод, а смысл русского слова уже заложен в корне эсперантского слова: miri удивиться, ghoji радоваться, halti остановиться. Обратите внимание, что если к этим словам прибавить суффикс -ig-, то обратный перевод на русский язык получится без частицы -ся: mirigi удивить, ghojigi обрадовать, haltigi остановить. Также не надо переводить частицу -ся, если русский глагол без неё означает то же самое, что и с ней: fumi дымить=дымиться, lerni учить(что-либо)=учиться(чему-либо), decidi решить(ся) (что-либо сделать), lumi светить(ся). А также, если русский глагол без чаастицы -ся совсем не употребляется: timi бояться, plachi нравиться, esperi надеяться, peni стараться.

f> Иногда русское слово с частицей -ся переводится совсем другим эсперантским словом, если этого требует смысл: dorloti баловать (ребёнка) — petoli баловаться (шалить),  reskribi переписывать — korespondi переписываться.

                В сомнительных случаях рекомендуется пользоваться суффиксом -igh-.

§98. Многоместные союзы располагаются таким образом, что их компоненты помещены в каждой части соединяемой конструкции: kaj...kaj и...и; nek...nek ни...ни; au...au либо...либо; chu...chu то ли...то ли; jen...jen то...то; ju...des чем...тем; se...do если...то; kiel...tiel как...так — и некоторые другие. Mi donacos al li kaj libron kaj ludilon Я подарю ему и книжку, и игрушку. Ju pli mi atentas, des malpli mi komprenas Чем больше я внимаю, тем меньше понимаю. Ju plu des pli Чем дальше, тем больше. Restas nek konsilo nek konsolo Не остаётся ни совета, ни утешения. Nek peno nek provo donos lakton de bovo. Chu pro timo, chu pro fiereco li nenion repondis То ли от страха, то ли из-за гордости он ничего не ответил. Jen flugil-tushante ondon, jen sagante la chielon, krias ghi — kaj nuboj audas ghojon en la kri’ kuragha То крылом волны касаясь, то стрелой взмывая к небу, он кричит — и тучи слышат радость в смелом крике птицы.

 

 

Biografio de doktoro Zamenhof.

                Ludoviko Lazaro Zamenhof, la autoro de Esperanto, naskighis la dek-kvinan de decembro de la jaro mil okcent kvindek-naua (1859) en urbo Bialystok (nun en Pollando). La familio Zamenhof estis kristanighinaj hebreoj. Liaj avo kaj patro estis lingvoinstruistoj. En Bialystok loghis ghenerale kvar nacioj: poloj, rusoj, hebreoj kaj germanoj. Ludoviko de la infan¦agho komprenis chiujn kvar lingvojn, kaj dum la gimnaziaj jaroj studis ankau la francan, la anglan, la grekan kaj Latinon.

                En la urbeto ofte okazis naciaj kaj religiaj konfliktoj, kaj ech pogromoj, kiuj ege impresis la knabon. Li pensis, ke la naciojn malamikigas diverseco inter iliaj lingvoj kaj religioj. Tial li decidis krei neutralan bazon, kiu helpus al la reciproka kompreno kaj estimo, — kaj li komencis ellaboradi du projektojn: neutrlan lingvon kaj neutralan religion. (Poste la vivo montris, ke la religia projekto “Helilismo” ne trovis al si istojn.)

                En la agho dek nau jaroj Ludoviko konatigis siajn gimnaziajn amikojn kun nova inventajho — “Lingwe Uniwersala” (kiu estis pra¦varianto de nia nuna Esperanto) — kaj ghian naskightagon la junuloj ghoje festis, ech kantante himnon en tiu nova lingvo.

                En la jaroj 1879-1885 li studis medicinon en la universitatoj en Moskvo kaj Varsovio, kaj farighis okulisto. La profesio neniam donis al li sufichan panon, la tutan vivon li restis tre malricha. Li plu prilaboradis sian ideon, provante traduki, verki kaj versi en la projektata lingvo, faciligante la gramatikon kaj vortaron.

                Li fianchighis en la jaro 1887 kun Klara Zilbernik (poste de tiu felicha geedzeco aperis tri gefiloj: Adam, Sofia kaj Lidia). La bopatro interesighis pri la ideo de la bofilo, kaj donis sufichan monon, kiu ebligis eldonadon de la unuaj broshuroj pri la internacia lingvo. Finfine la kvardekpagha libreto kun titolo “doktoro Esperanto. МЕЖДУНАРОДНЫЙ ЯЗЫК. Предисловие и полный учебник. Для русских” estis presita la 26-an de julio de la jaro 1887. Tiun daton la esperantistoj opinias la naskightagon de la lingvo. Dum kelkaj pluaj monatoj aperis ankau lernolibroj por francoj, germanoj, angloj kaj poloj. La libretoj konsistis el antauparolo, priskribo de la alfabeto, gramatiko (16 reguloj) kaj vortareto kun malpli ol mil vortoj. La broshuroj estis dis¦sendataj al diversaj fam¦uloj, societoj kaj libro¦vend¦ejoj. Baldau revenis respondaj leteroj — jen laudaj, jen mokaj. Komencis aperi rondetoj kaj kluboj de esperantistoj, aperis unuaj verkistoj kaj pedagogoj, — la lingvo komencis vivi mem!

                Dum la tuta vivo doktoro Zamenhof verkis kaj eldonis preskau duoncenton da libroj kaj broshuroj, originalaj kaj tradukitaj: la Malnova Testamento (el Biblio), la fabeloj de Andersen, “La Revizoro” de Gogol, “La Batalo de la Vivo” de Dickens, “Hamleto” de Shakespire, “Ifigenio en Taurido” de Goethe, “Georgo Dandin” de Moliere, “La Rabistoj” de Schiller k.t.p. Lia plej grava verko por esperantistoj estas “La Fundamento de Esperanto” (1905), kiu estis oficiale akceptita de la Unua Uniuverala Kongreso de esperantistoj en la kurorta urbeto Boulogne-sur-Mer en Francio.

                Dum lia vivo okazis kvar Universalaj Kongresoj, kaj chiam li estis honorata kontrau lia modesteco. Zamenhof ne shatis oficialajn ceremoniojn kaj estis timema antau granda publiko. Li ne volis esti posedanto de sia kreajho, char li klare komprenis, ke lingvo devas aparteni al chiuj parolantoj kaj nur tiel ghi normale vivos kaj evoluos.

                Zamenhof mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio okupita de germanoj, opiniante ke lia vivo pasis vane, char la homaro ne lernis lecionojn de la paco kaj amikeco.

<< >>