Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studo

b. Deviga vortordo.
En iu Esperanto-grupo trafis nin jenaj vortoj, skribitaj sur nigra tabulo:
"Chi tie oni nur parolu Esperanton".
"Chu ne estas permesate kanti chi tie?" - mi demandis la prezidanton, supozante, ke kantado eble ghenus la najbarojn.
"Ni certe rajtas kanti en nia kunvenejo", - li respondis, - "kial ne? Per kantado ni chiam komencas niajn vesperojn. Kial vi demandas?"
"Pro tiu frazo sur la nigra tabulo."
"Tio estas instigo paroli chiam Esperanton", li diris. "Vi scias, ke ordinare oni post kelka tempo refalas en sian nacian lingvon. Tiukaze ni atentigas la pekinton pri la frazo sur la nigra tabulo."
"Mi komprenas. Via intenco estas bona, sed... tion vi ne esprimas per la frazo!"
"Mi ne komprenas..."
"Vi ja volas instigi la membrojn, ke ili parolu nur Esperanton, chu ne?"
"Jes."
"Nu, tie staras io alia, nome: "Chi tie oni nur parolu Esperanton", tio estas ne kantu, ne legu, au ne skribu Esperanton. Chu vi nun komprenas?"
"Je-e-es..."
"Sed vi volis diri: "Chi tie oni parolu nur Esperanton."
"Vi pravas, vere. Mi chiam opiniis, ke la vortordo estas libera, sed nun evidentighas al mi, ke mi eraris."
"Nu, mi ne volas diri, ke ghi tute ne estas libera, sed almenau ne tute..."

Efektive, en ghenerala senco la vortordo estas libera, sed tio ne signifas, ke oni rajtas aranghi la vortojn arbitre. Estas vere, ke koncerne la distingon inter subjekto kaj objekto la frazoj:
Johano amas Marion, kaj
Marion amas Johano
ne povas kauzi miskomprenon; ambau signifas la samon. Sed tiaj ekzemploj servas ordinare kiel klarigo pri la utilo de la akuzativa formo, per kiu oni povas distingi la anton disde la ato. En diversaj lingvoj oni distingas ilin per la vortordo; en tiuj lingvoj la frazo Johano amas Mario signifas Johano amas Marion.
Ankau en Esperanto la kutima vortordo estas uzata, chu por akiri pli bonan stilon - vidu la antauan chapitron - chu por reliefigi au akcenti iun vorton au frazparton kaj tiel krei nuancon en la signifo de la frazo. Pri tio poste.
Nune ni volas paroli pri la loko, kiun iuj vortoj devas okupi en la frazo pro tio, ke sur alia loko ili donus al la frazo alian sencon ol tiun, kiun ni celas. Klara ekzemplo pri tio estas la frazo: Chi tie oni nur parolas Esperanton. Ghi estas senerara, sed ne esprimas tion, kion la prezidanto volis diri.
Ankau la vortoj ankau, ankorau, ech, jam, nur kaj kelkaj aliaj staru antau la vortoj au la vortgrupo, al kiu ili rilatas. De tiu loko dependas - kiel ni jam konstatis - la signifo de la frazo.
La temo, kiun ni nun komencis pritrakti, ne estas tute nova por ni. Jam en elementa lernolibro ni lernis, ke la vorto ne devas stari tuj antau la vorto au vortgrupo, kiun ghi neas, ekz.:

1. A. Mi tute ne komprenas tion. B. Mi ne tute komprenas tion.
2. A. Mi ne renkontis lin. B. Mi renkontis ne lin, sed lian fraton.
3. A. La patro ne legas librojn, sed skribas leterojn. B. La patro legas ne libron, sed gazeton.

Oni do ne diru:
1. Mi ne renkontis lin, sed lian fraton.
2. La patro ne legas libron, sed gazeton,
char la verboj renkonti, legi ankorau devas servi por respektive lian fraton kaj gazeton.

Atentu tion ankau en jenaj frazoj:
1. En dimancho oni devas ne labori, sed ripozi. (Ne diru: ne devas, char oni efektive devas fari ion, nome ripozi).
2. Ne mi mensogis, sed vi.
3. Ne bele li parolis, sed klare.
4. Mi legis ne la dikan, sed la maldikan libron.
5. Ne chio, kio brilas, estas oro.
6. Vi ne diru tion!
7. Vi diru ne tion!
8. Ne vi diru tion!
9. Ne tute bona.
10. Tute ne bona.

Ekzemploj de Zamenhof:
1. Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.
2. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj au poloj, kiuj ne scias alian lingvon, krom sia propra) povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, char ghi estas utila, sed ne necesa.
3. Chiuj prepozicioj per si mem postulas chiam la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kauzoj.

<< >>