Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studo

3. Bona stilo estas klara

"En Esperanto la vortordo estas libera", - oni ofte diras. Eble vi tamen sulkigas la frunton, legante:
a. Kaj nian atingos ni celon.
b. Ghi la homan tiras familion.
"Tiel oni ne parolas!", - vi diras, vershajne indigne. Jen pruvo, ke en Esperanto tamen ekzistas certa vortordo, de kiu la ordo en chi-supraj frazoj devias. Ili, nome, estas prenitaj el poemoj de Zamenhof, en kiuj la ritmo kaj la rimo postulas tiun ordon. Pro tio Zamenhof uzis la privilegion, kiun posedas nur poetoj por tiaj esceptaj kazoj.
Char pri poezio ni ne intencas okupi nin, ni donas ekzemplon en prozo:
Mi achetis ion en butiko kaj pagis che la kasejo:
"Tre mi dankas vin!" - diris la kasistino en mia gepatra lingvo.
"Fremdulino", - mi pensis, "kiu ankorau ne regas la lingvon de chi tiu lando".
Poste mi vizitis Zamenhofan vesperon de unu el niaj grupoj.
"Mi dankas vin tre!" - diris la kasisto, al kiu mi pagis mian enirbileton.
"Komencanto", - pensis mi. "Li ankorau ne regas Esperanton".
Kial mi pensis, ke la unua estas fremdulino kaj la alia - komencanta esperantisto? Nu, char chiu el ili uzis la vortordon de sia gepatra lingvo. En la lingvo de mia lando oni diras ne "Tre mi dankas vin", sed "Mi dankas vin tre". Kaj en Esperanto oni diras ne "Mi dankas vin tre" sed "Mi tre dankas vin".
Jen do alia pruvo, ke en Esperanto ekzistas la vortordo. Tiun vortordon oni nomas la konvencia vortordo.

a. Konvencia vortordo.
Klarecon, facilan komprenon, oni akiras chefe, obeante la konvencion, tio estas - la kutimojn pri vortordo kaj esprimmaniero.
La sekvaj tekstoj en la kolono A eble ne vekos vian indignon, sed la sulko sur via frunto vershajne restos:

A Ne tiel... B ...sed tiel chi
1. Mia filino mortis kaj al mi postlasis nepinon. 1. Mia filino mortis kaj postlasis al mi nepinon.
2. Tie lia patrino la naskighon de tiu chi unua kaj lasta infano atendis. 2. Tie lia patrino atendis la naskighon de tiu chi unua kaj lasta infano.
3. (telefone) Chu ankorau vi min audas? 3. Chu vi ankorau audas min? au: Chu vi min ankorau audas?
4. Per shipo kun shi revenu. 4. Revenu kun shi per shipo. au: Per shipo revenu kun shi.
5. Mi de vi postulas, ke vi ne parolu pri tio, kion mi jhus al vi komisiis. 5. Mi postulas, ke vi ne parolu pri tio, kion mi jhus komisiis al vi.
6. Venu, mia nepino kaj mi al vi donos brakon. 6. Venu, mia nepino kaj mi donos brakon al vi.
7. Mi por vi estis obstaklo, kiu al vi malebligis serchi pli bonan estontecon. 7. Mi estis por vi obstaklo, kiu malebligis al vi serchi bonan estontecon.
8. Mi pri tio al shi petos. 8. Mi petos shin pri tio. au: Mi petos al shi pri tio. au: Mi shin petos pri tio.
9 . Shi mirigite la knabinon alrigardis. 9 . Mirigite shi rigardis la knabinon.
10. Virino, kiu pro kompato mian avon kaj min gastigis en sia domo. 10. Virino, kiu pro kompato gastigis min kaj mian avon en sia domo.
11. Tiam mia edzo venis por al mi rakonti, ke li vin trovis. 11. Tiam mia edzo venis por rakonti al mi, ke li trovis vin. au: ke li vin trovis.
12. Alia infano samagha kiel frenezulo estus krieginta. 12. Alia samagha infano estus krieginta kiel frenezulo.
13. Mian vivon mi por la infano riskis. 13. Mian vivon mi riskis por la infano. au: Mi riskis por la infano mian vivon. au: Por la infano mi riskis mian vivon.
14. Vi aspektu, kvazau vi la monon, kiun li rekompence al vi donos, forte bezonas. 14. Vi aspektu, kvazau vi forte bezonas la monon, kiun li rekompence donos al vi. au: kiun li donos al vi rekompence.
15. Taksio kondukis la kvinopon al la hotelo, kie C. vastan chambron estis rezervinta. 15. Taksio kondukis la kvinopon al la hotelo, kie C. estis rezervinta vastan chambron.

Rimarkoj:
Kvankam la vortordo en chi-supraj frazoj estas iom alia, ol tiu, al kiu ni kutimighis, oni ne povas nomi ghin nepre erara. En certaj okazoj - kiel ni vidis chi-antaue, ghi ech povas esti necesa. Sed se la tuta libro 200-pagha, el kiu ni citis tiujn frazojn, estas tiel verkita sen unu neceso, tia stilo impresas nenatura kaj ech efikas incite.
La kutima vortordo estas: subjekto, predikato, komplemento(j), lau la ordinara irado de la pensoj, ekz:
La patro skribas en la ghardeno leteron al sia filo.
Estas dezirinde, ke chiu elemento en la frazo staru apud tiu, al kiu ghi rilatas. Oni do ne diru:
La patro skribas leteron al sia filo en la ghardeno, char tia arangho estas miskompreniga: oni pensas, ke estas la filo, kiu trovighas en la ghardeno.
Pro stilaj, nuancaj kaj akcentaj motivoj oni povas, ofte ech devas shanghi tiun ordon, sed oni chiam zorgu, ke la rezultato havu la celitan sencon kaj ke la signifo ne shanghighu.

<< >>