• Для вас в нашей компании кс го фаст в рассрочку со скидками. Для вас недорого михаил граденко без проблем. |
MATS TRAAT Danco TALLIN |
|
Mats Traat,
naskighinta en 1936 en Sud-Estonio en familio de
kamp-laboristo, estas unu el la plej fekundaj autoroj en
la nuntempa estona literaturo, agnoskita kaj kiel poeto
kaj kiel prozisto. Fininte lernejon de ghenerala klerigo
li lernis mekanizadon de terkulturado kaj liaj unuaj
laborlokoj estis ligitaj kun tiu fako. Intereso al
literaturo, kiu jam pli frue aperis en li, konstante
plibonighadis (pres-debuto en 1958), kondukis lin en 1959
al Moskvo en la Literaturan Gorki-Instituton, kiun li
finis en 1964. Li laboris en la Tallinna kinostudio kaj
lernis dum la jaroj 1968-1969 en supera kurso de
scenaristoj en Moskvo. Post tio li farighis liberprofesia
verkisto. Li estas aperiginta sociale delikatsentajn, etikajn problemojn pritraktantajn poeziajhojn, kiuj disvolvighadis de konkretaj realajhoj de la kampara vivo al pli vasta kompreno de la homa vivo. Poemaroj: "Malgraciaj kantoj" (1962), "Pesejo" (1966), "Lanternoj en nebulo" (1968), "Etudoj por ekbruligo" (1971), "Vivhistorioj de Harala" (1976), "La tempo de ebenajhoj" (1977), "Septembra fugo" (1980) ktp. La temo de liaj prozaj verkoj estas chefe la kampara vivo, en ili estas pritraktataj antau chio la rilatoj inter la tero kaj homo kaj la influo de la shanghighantaj sociaj cirkonstancoj je tiuj rilatoj kaj en historia plano kaj en la nuna tempo. Romanoj: "Danco chirkau lokomobilo" (1971), "Pejzagho kun pomarbo kaj fumtubo de laktejo" (1973), "La ghardeno de Pommer" (1974), "Arboj estis, arboj estis teneraj fratoj" (1979) ktp. Lia verkaro ricevis plurajn literaturajn premiojn de la Estona Respubliko, parto de lia poezio kaj prozo estis tradukita en la rusan, germanan, finnan, bulgaran, latvan, litovan kaj aliajn lingvojn. |
|
ENHAVO Unua danco 1 2 |