3.5.
            Kritikoj pri esprimivo
            
                3.5.1. "Esperanto
                nepre oferas grandan nombron de nuancoj
                esprimataj de naciaj lingvoj. La esprimo de la
                sentoj, tiel grava en la parolo, malfacile trovas
                sian lokon en tiu lingvo klara, kie chio estas
                eksplicita. Same iuj stilaj diferencoj ne povas
                esti tradukataj... (Burney).
            
            * * *
            Chiuj plej gravaj sentesprimiloj
            ekzistantaj en nacia lingvo, kiel la portugala,
            ekzistas ankau en Esperanto: interjekcio, onomatopeo,
            Ia uzo de -as anstatau -is-tempo
            (en rakontado), forigo de la verbo, tripunkto, uzo de
            pligrandigaj kaj malgrandigaj sufiksoj por esprimi
            sentojn, sona plilautigo, aliordigo, ripeto ktp.
            Krome, ekzistas en Esperanto aliaj
            sentesprimiloj, ekz.: la uzo de la afiksoj kiel
            sendependaj vortoj, kiel en ege bela,
            anstatau belega; la shanghebleco de
            la fraz-konstruo: mi emas kanti, mi estas
            kantema; A. farighis grafo, A. grafighis
            (chi lasta enhavas iom da moko); la verbigo de
            adjektivoj: el la maro roko grandegas;
            la uzo de adjektivoj, adverboj au substantivoj en
            ekkriaj frazoj: kiel blanka! kiom blanke! kia
            blanko!; la karesaj sufiksoj chj
            kaj nj: pachjo, panjo; ktp.
            Tiurilate estas tre utile legi la verkon de d-ro E.
            Privat "Esprimo de sentoj en Esperanto", el
            kiu estis transskribitaj la supraj ekzemploj.
            Jen kelkaj portugalismoj kaj iliaj
            esperantaj tradukoj:
            "Vou sair agora mesmo": mi
            estas tuj elironta. 
            "Que ingchnuo que fui!": kia naivulo
            mi (ja) estis! 
            "O pobre do menino": la kompatinda
            infano. 
            "Que inferno de casa!": kia infera
            domo!
            "Que diabo esta voce a fazer aqui?": kion,
            al la diablo, vi faras tie chi?
            "Eu e que nao tenho culpa": ne mi
            estas kulpa.
            "Nao e o mar que afunda o navio, senao os
            ventos": ne maro dronigas shipon, sed la
            ventoj.
            "Isto e que me admira"; jen kio min
            mirigas.
            "Foi a mim que o senhor chamou?": chu
            ja min vi vokis?
            "Eram eles que tao lamentosamente gemiam": estis
            ili, kiuj tiel plende ghemadis.
            "Passar desta para a melhor": fari
            sian lastan translokighon.
            "De o fora!, caia fora!" ("suma-se,
            rua!"): enpakighu kaj
            forighu, en bona ordo tra la pordo!
            "Ele e meio pancada", au: "tem um
            parafuso frouxo": mankas klapo al lia
            kapo.
            "Enlouqueceu, deu-lhe a doideira" lia
            cerbo iris promeni.
            Esperanto, same kiel iu ajn idiomo,
            havas ankau idiotismojn: trafe au maltrafe
            (hazarde); vole-nevole (devigite); trafite!
            (ekzakte! ghuste!); perfekte kaj sen komo!
            (korektege!); jen staras la bovoj antau la
            monto! (tie kushas la problemo); nek
            pikite, nek hakite (nek io, nek alio); komenci
            de Adamo (ekde la komenco); li
            neniam venkis la alfabeton (li estas
            stulta); ktp.
            Por diri, en familiara lingvo, ke
            iu peno estas vana, Esperanto utiligas plurajn
            idiotismojn, ekz.: cherpi akvon per kribrilo;
            batadi la venton; melki kaproviron; kalkuli mushojn
            ktp.
            Pri idiotismoj bonvolu legi la
            specialan chapitron en la verko de P. V. Lorenz
            "Esperanto sem Mestre", el kiu estis
            transskribitaj la supraj ekzemploj.
            * * *
            
                3.5.2. "Kiel oni
                tradukus en Esperanton tekstojn slangajn,
                popularajn au familiarajn?" (Burney).
            
            * * *
            La jhus prezentitaj ekzemploj
            montras la facilon de Esperanto por esprimighi
            popularece au lau familiara maniero. Restas respondi
            al la kritiko pri slango.
            "La slango", lau Brazila
            Enciklopedio Merito, "krom signifi la lingvon
            uzatan de friponoj, shtelistoj ktp., por ke ili ne
            estu komprenataj de aliaj personoj, indikas ankau,
            ordinare, la specialan terminologion de iuj homaj
            grupoj. Multaj vortoj de slango estas sankciataj de
            la populara uzado kaj, post iom da tempo, eniras en
            la lingvon. Okazas tiel richigo, dank' al ]a procedo
            de vort-formado, fare de la populara uzado. La slango
            konsistigas universalan fenomenon kaj, ghenerale, la
            procedoj aplikataj estas similaj en la diversaj
            landoj. Okazas ekzemple forigo de silaboj, kiam oni
            diras: taksio anstatau taksimetro.
            Ofte oni anstatauigas substantivon per adjektivo
            indikanta karakterizan proprecon: sonanto,
            anstatau mono en monero. Estas
            komuna ankau la uzo de metaforoj: brando,
            anstatau malvirto, manio, senbrida inklino,
            "tio, kion oni amas samkiel la drinkemuloj amas
            brandon"; angheleto, anstatau pilotlernanto,
            t. e. "ankorau ne ekzercighinta en la
            flugado".
            La supre transskribitaj konceptoj
            kaj tradukoj de brazilaj ekzemploj montras sufiche,
            ke ankau la slangaj procedoj ne estas fremdaj al la
            Internacia Lingvo.
            * * *
            
                3.5.3. "Esperanto
                ne kapablas esprimi kontentige chiujn
                pensojn."
            
            * * *
            Kelkfoje oni audas tion ech de
            lertaj esperantistoj. Oni povas respondi, ke
            Esperanto efektive kapablas esprimi chion, ofte same
            bone kiel la naciaj lingvoj, kelkfoje kun pli au
            malpli da avantagho.
            Ghenerale, pacienca esploro
            permesas trovi la deziratan esperantan tradukon.
            Antau nelonge klera esperantisto plendis al mi, ke li
            ne trovas taugan tradukon por la brazila esprimo:
            "sou viciado em cafe." Mi ne sukcesis helpi
            lin tuj. Post kelkaj minutoj venis al mia kapo aro da
            bonaj tradukoj: mi estas kafamanto, kafadoranto,
            mi adoras kafon. Bedaurinde, post ol mi
            trovis la solvojn, mi ne plu vidis la...
            kaftrinkemulon.