3.4.
            Kritikoj pri la vortaro
            
                3.4.1. "Arbitro en
                la elekto de multaj radikoj" (Burney).
                "La vortaro de
                Zamenhof konsistas el kolekto de radikoj arbitre
                elektitaj... La malperfektajho plej evidenta de
                la esperanta vortkolekto estas ne esti kohere
                internacia" (Bodmer).
                "Neoportuna enmeto
                de granda nombro da germanaj kaj rusaj radikoj,
                kun malmulta internacieco" (Ronai kaj
                Bodmer).
            
            * * *
            Antau la miloj da radikoj
            elekteblaj, neniu lingvisto, ech la plej lerta,
            sukcesus eviti la kritikon pri "arbitro".
            Ni pensu nur pri la enlanda elekto de futbalistoj por
            la Monda Turniro... chiu futbalamanto farighas
            spertulo, kaj prezentas "sian"
            selektitaron, ghenerale ne koincidantan kun la
            oficiala. Se la teamo venkas, chio estas bona; sed se
            ghi ne kontentigas la esperojn, la
            "spertuloj" laute protestas.
            Al Esperanto okazos la samo: kiam
            ghi estos oficiale akceptita en la tuta mondo, oni
            plu ne parolos pri la Zamenhofa "arbitro".
            Kaj kial la germana kaj rusa
            idiomoj ne povas liveri grandan nombron da radikoj al
            lingvo celanta esti vere internacia?
            Cetere, en la praktiko, la komunaj
            esperantistoj ech ne atentas la naciecon de la
            radikoj, samkiel malsataj klientoj en restoracio ne
            zorgas, chu la laberdano venas el Norvegujo, la
            fruktoj el Argentino au la kafo el Brazilo...
            Tamen estas oportune transskribi
            chi tie tre klarigan tekston el la libro de Edmond
            Privat "Historio de la lingvo Esperanto, Deveno
            kaj komenco, 1887-1900", p-oj 18-21:
            "Serchante por sia unua
            vortaro la plej komunajn vortradikojn inter la
            romanaj kaj germanaj lingvoj, Zamenhof fakte elektis
            tiamaniere la plej disvastigitajn modernajn formojn
            de l' antikvaj indoeuropaj radikoj.
            "Chiu radiko devene estas
            indo-europa, sed ghin oni povas nomi romana au
            germana lau tio, se oni konsideras ghian nunan formon
            en la romanaj au en la gerrnanaj grupoj (ekzemple: frat
            kaj Bruder, brother).
            "Tamen pro la reciproka
            interpenetrado de la lingvoj ofte okazis, ke romana
            radikformo envenis en germanajn lingvojn kaj vivas en
            ili ech flanke de pli malnova germana formo
            (ekzemple: Fraternitat kaj fraternity
            flanke de Bruder kaj brother).
            Tiam kompreneble la romana radikformo estas la plej
            disvastigita, kaj ghin elektis Zamenhof (ekz.: frato).
            Reciproke ankau okazis kelkafoje.
            "Kiam por la sama ideo la
            romanaj kaj germanaj lingvoj uzas tute malsimilajn
            formojn de l' sama radiko (ekz.: kan
            kaj hund) au formojn de tute
            malsamaj radikoj (ekz.: an kaj jar),
            Zamenhof elektis la formon la plej klaran kaj ne
            konfuzeblan. Hund estis elektata,
            char kan jam ricevis alian sencon en
            Esperanto. Jar estas Esperanta formo
            konservata en preskau chiuj germanaj lingvoj, dum an
            jam ekzistas kun speciala sufiksa senco.
            "Se oni trarigardas verkon
            kiel la "Universala vortaro" de Zamenhof au
            "Naulingva etimologia leksikono" de Louis
            Bastien, oni vidas, ke la plej granda nombro de
            radikformoj elektitaj en Esperanto ekzistas samtempe
            en diversaj vortoj de preskau chiuj romanaj kaj
            germanaj lingvoj kaj ech ofte de l' slavaj.
            "Resume, estas utile memori,
            ke la vortaro kaj gramatiko de Esperanto estas
            eltiritaj de l' indo-europa fundamento tia, kia ghi
            ankorau aperas en la modernaj lingvoj de l' romana,
            germana kaj slava grupoj. Esperanto estas komuna
            lingvo de l' modernaj ariaj gentoj de l' okcidento
            kaj pro tio kompreneble speciale facila por ili.
            Tamen la homoj de ne-ariaj gentoj ghin ankau facile
            lernas pro ghia rimarkinda simpleco kompare kun la
            ofte tre granda malfacileco de siaj propraj
            lingvoj."
            * * *
            
                3.4.2. "Esperanto
                ne emas akcepti vortojn eksterajn al sia sistemo.
                Ghi formetas la sufiksojn -ion, -or, -ura, -iv,
                -ment, kiuj konsistigas grandan parton de la internaciaj
                derivajhoj. Ghi estas devigita formeti vorton
                tiom internacian klel "radar", char
                "radaro" en Esperanto signifas
                "aro da radoj" (Burney).
                "La reguleco de la
                sufiksado malhavigas al Esperanto grandan nombron
                da internaciaj vortoj: ekz.: urbestro kaj
                imperiestro, anstatatau "prefekto" kaj
                "imperatoro"; "malavara",
                anstatau "liberala"; antaua kaj
                malantaua, en la loko de "anteriora"
                kaj "posteriora" (Ronai).
            
            * * *
            Pri la kapablo akcepti vortojn
            eksterajn, la 15-a regulo de la esperanta gramatiko
            atestas jene:
            "La tiel nomataj vortoj fremdaj,
            t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el
            unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen
            shangho, ricevante nur la ortografion de tiu chi
            lingvo; sed che diversaj vortoj de unu radiko estas
            pli bone uzi senshanghe nur la vorton fundamentan kaj
            la ceterajn formi el tiu chi lasta lau la reguloj de
            la lingvo Esperanto." Ekz.: teatro
            (substantivo), teatra (adjektivo); fiziko
            (substantivo), fizika (adjektivo); Azio
            (substantivo), Azia (adjektivo), aziano
            (derivita substantivo); parapsikologio
            (substantivo), parapsikologia
            (adjektivo).
            La internacia vorto "radaro"
            ekzistas en Esperanto, flanke de homonimo signifanta
            "aro da radoj". Tiu homonimeco ne estigas
            konfuzon, char la senco de la vorto estas difinita de
            la kunteksto. Komparu: "La radaro
            registris la alproksimighon de aviadiloj"
            kaj "mi shanghis la radaron de la
            veturilo". Krome oni povas aliigi la
            duan propozicion jene: "mi shanghis la
            aron da radoj", au "la
            radan aron", au simple: "la
            radojn de la veturilo".
            -Ion, -ura kaj -ment
            ne ekzistas en Esperanto kiel sufiksoj, sed kiel
            finajhoj, ekz.: leciono, Pasiono, struktura,
            natura, tachmento, parlamento ktp.
            -Or aperas en
            internaciaj vortoj kiel ero de la vort-fino atoro,
            kiu havas la jenajn signifojn: 1. aganto: diktatoro,
            spektatoro, uzurpatoro ktp.; 2. agilo: generatoro
            ktp. Rimarko: En tiu dua senco, -atoro
            ne ghuste sinonimas la esperantan sufikson -ilo;
            chi tiu estas ordinare rezervita por simplaj
            instrumentoj uzataj per homa mano, dum -atoro
            montras pli komplikan aparaton au mashinon,
            funkciantan pli-malpli automate. Ghenerale la vortoj
            kun -atoro postulas apartan
            pritrakton; sed kiam la radiko mem estas jam
            esperanta vorto, -atoro aperas kiel
            teknika pseudosufikso, ekz. en kondensatoro,
            oscilatoro, transformatoro (Vidu la
            artikolon -atoro che PIV).
            -Iv jam estas
            neoficiala sufikso montranta, ke iu au io povas,
            kapablas fari ion (aktiva ideo responda al la pasiva ebl):
            produktiva grundo, pagiva kliento, elvokiva vorto.
            Estu klare, ke la neadopto de
            kelkaj tre internaciaj sufiksoj ne kauzas ghenon al
            Esperanto, char ghi adoptas aliajn sufiche taugajn
            sufiksojn kaj gheneralan racian sistemon por esprimi
            klare kaj efike la penson kaj faciligi sian lernadon
            al chiuj popoloj. La kritiko pro manko de kelkaj
            internaciajhoj devenas de la adeptoj de la
            naturalisma skolo, preferantaj la tujan rekoneblon
            fare de kelkaj nacioj, ol la facilon por chiuj
            teranoj.
            La internaciaj vortoj prefekto
            kaj liberala ekzistas en Esperanto:
            la unua signifanta "shtata funkciulo,
            administranta pli-malpli grandan distrikton";
            kaj la dua signifanta i. a. "favora al la
            libereco kaj toleremo". Chi tie estas memorinde,
            ke internacieco de radiko ne chiam respondas al
            internacieco de senco: "prefeito",
            en Brazilo, signifas "urbestro"; en
            Francujo, "prefet" estas
            "departementestro", dum
            "urbestro" esprimighas per la vorto
            "maire". Pli grave estas, ke la reguleco de
            sufiksado, okazanta en Esperanto, estas multe pli
            oportuna por la aktiva uzado de lingvo, ol la
            parkerado de vortoj.
            * * *
            
                3.4.3. "Malgrau
                chio, "la internaciaj vortoj ne malpli
                invadas Esperanton. La naturalistoj vidas en tiu
                invado la pruvon pri la forto de la fluo trenante
                la interlingvistikon al la natureco"
                (Burney).
            
            * * *
            Fakte oni perceptas en Esperanto la
            tendencon adopti neologismojn el internacia deveno,
            kaj por difini novajhojn, kaj por precizigi
            malnovajhojn au nur anstatauigi mallonge tre longajn
            esprimojn, precipe en la poezia lingvo. Tio nur
            pruvas, ke Esperanto estas vivanta lingvo kaj kiel
            tia, ghi reagas kontentige al la postuloj de la vivo.
            Unuavide oni povus riprochi al
            Esperanto la ekziston en ghi de duoblaj formoj: la
            unua esperantdevena, kaj la dua ekstera, neologisma.
            Ekz.: vizitpermeso, konservema, laborejo,
            observejo, popola, direktisto, administrejo, klarigi,
            kondukisto, movado, nokta, polusa, formado,
            flanke de audienco, konservativa,
            laboratorio, observatorio, populara, direktoro,
            administracio, ekspliki, konduktoro, movimento,
            nokturna, polara, formacio. Tamen la
            neologismoj pravigas sian ekziston, char ili havas
            alian sencon, ol la esperantdevenaj vortoj.
            Certe ekzistas ankau neologismoj
            prezentantaj neniun apartan signifon: deklaracio,
            automomio, delegacio, nacionalismo, flanke
            de deklaro, autonomeco, delegitaro, naciismo
            ktp. Ilia kunekzisto flanke de la esperantdevenaj
            vortoj ne konsistigas problemon: la uzado montros la
            preferatan formon, kaj sekve la alia malaperos.
            Cetere ankau la naciaj lingvoj prezentas duoblajhojn,
            ekz. en la portugala: cobarde, cousa, aluguer,
            flanke de covarde, coisa, aluguel
            ktp.
            Chu oni povas konkludi, ke la
            neologismoj aliigas la karakteron de Esperanto, kaj
            trenas la lingvon al "naturalismo"?
            Ne, char Zamenhof inteligente
            antauvidis la alprenon de internaciaj vortoj, kaj
            kontrolis ilian eniron en la lingvon per la jam
            transskribita 15-a regulo de la esperanta gramatiko.
            * * *
            
                3.4.4. "La vortoj
                internaciaj au duoninternaciaj de Esperanto ofte
                farighas tute nerekoneblaj au, minimume, malfacile
                rekoneblaj, ekz. kafo, venko, koni, kuri"
                (Bodmer). S-ro Ronai siavice kritikas la
                nerekoneblon de agho kaj detru.
            
            * * *
            Memorante, ke la c
            kun velara valoro de la naciaj lingvoj reprezentighas
            en la Internacra per k; ke la
            esperantaj substantivoj finighas per -o,
            kaj la infinitivoj per -i, oni
            facile rekonas la vortojn kafo, venko, koni,
            krom la radiko detru. La aliaj du: kuri
            kaj agho estas tuj rekoneblaj de
            franclingvanoj.
            * * *
            
                3.4.5. "Nek
                Zamenhof nek liaj dischiploj iam faris inteligentan
                provon raciigi la vortan materialon. Escepte se
                la verko destinighas al gastronomo, hortikulturisto
                au birdogardisto, estas malfacile kompreni, kial
                36-pagha angla-esperanta vortareto devas esti
                embarasita per artikoloj kiaj 
                
                    artichoke: artishoko;
                    artichoke (Jerusalem): helianto;
                    nightshade (deadly): beladono;
                    nightshade (woody): dolchamaro.
                
            
            
                En la sama verketo,
                "nursing of the sick" (Esperanto:
                flegi) distingighas de "nursing of children"
                (Esperanto: varti), kvankam taugus por la du
                aferoj nur unu esperanta vorto. La libreto
                "The Key to Esperanto" troigas ghis la
                grado citi la vortojn "kiso" (angle:
                "kiss") kaj shmaco (iangle: "noisy
                kiss"). chamo estas besto, sed la ledo per
                kiu mi purigas la fenestran vitrajhon nomighas
                shamo" (Bodmer).
            
            * * *
            La unua parto de la kritiko estas
            stranga. chu artishoko, helianto, beladono
            kaj dolchamaro, kies sciencaj nomoj
            estas respektive Cynara scolymus au Cynara
            cardunculus, Helianthus, Atropa belladonna
            kaj Solanum dulcamara, ne estas
            vegetajhaj individuoj kun siaj specialaj trajtoj?
            Ankau en la portugala lingvo chiu el ili ricevas
            apartan nomon: "alcachofra",
            "girassol", "beladona" kaj
            "dulcamara".
            Flegi kaj varti
            estas aferoj malsimilaj inter si: oni
            "flegas" malsanulon, sed oni
            "vartas" estulon, kiu bezonas helpon pro
            sia juneco, nefortikeco. Ankau en la portugala oni
            distingas inter "enfermeira" kaj
            "baba" (au "ba").
            Shmaco estas ne
            nur "brua kiso" sed ghenerala bruo de
            suchado; ekz.: dum la tuta mangho li nauze
            shmacis, por montri sian plezuron.
            Chamo estas besto;
            sed shamo estas ne nur la
            "chama ledo, preparita por servi kiel
            frotpurigilo", sed ankau "la felo de iu ajn
            besto, preparita kiel surogato de shamo".
            Kiel estas videble, oni povus
            riprochi al la vortareto ghian pritrakton de detaloj
            shajne neoportunaj, sed evidente pri tio ne respondas
            d-ro Zamenhof kaj liaj dischiploj. Aliflanke oni ne
            povas postuli, ke internacia lingvo prezentu la
            samajn vortajn solvojn kiel iu, kvankam tre
            disvastigita, nacia idiomo.
            * * *
            
                3.4.6. "La tro
                granda nombno da vortoj deveneblaj el la sama
                radiko pligrandigas la eblon de konfuzo" (Ronai).
            
            * * *
            La Intemacia Lingvo donas al siaj
            posedantoj la eblon cherpi el ghiaj grandegaj
            rimedoj; do poetoj kaj filozofoj, ekzemple, trankvile
            renkontas taugajn vortojn por siaj esprimnecesoj.
            Certe por la komuna konversacio au skribado ne estas
            necese uzi chiujn eblojn de la lingvo; tamen, se tio
            necesus, konfuzo okazus nur al komencantoj.
            * * *
            
                3.4.7. "Esperanto
                prezentas falsajn amikojn, kiel foresto, obligo,
                vetero, sesono, fosilo, sago, kiuj memiorigas la
                portugalajn vortojn "floresta",
                "obrigacao", "veterano",
                "sessao", "fossil",
                "sagu", sed signifas tute aliajn
                aferojn" (Burney, Bodmer).
            
            * * *
            "Falsaj amikoj" estas
            neeviteblaj en chiuj lingvoj: la anglaj verboj
            "to record" kaj "to realize"
            havas sencojn malsimilajn ol tiuj de la portugalaj
            "recordar" kaj "realizar"; la
            francaj vortoj "ville" kaj
            "appeler" ne estas la samo kiel la
            portugalaj "vila" kaj "apelar";
            kaj la itala frazo "camminando per la strada
            comprai un poco dl burro" sonus al brazilano
            nekomprenanta la italan, ne jene: "piedirante
            lau la strato, mi achetis iom da butero", sed
            jene: "piedirante lau la autovojo, mi achetis
            iom da... azeno!"
            * * *
            
                3.4.8. "La konfuzantaj
                homonimoj, ekz.: volont-e kaj vol-ont-e, rabat-o
                kaj rab-at-o; Esperant-o kaj esper-ant-o, batat-o
                kaj bat-at-o, postul-o kaj post-ul-o, katar-o kaj
                kat-ar-o".
                
            
            * * *
            Homonimoj ekzistas en chiuj
            lingvoj, ekz. en la portugala: "amo"
            ("mastro" kaj "mi amas");
            "manga" ("maniko" kaj
            "mango"); "sao"
            ("sana", "ili estas" kaj
            mallongigo de "santo", "sankta").
            En Esperanto, same kiel en la
            naciaj lingvoj, la homonimoj ne estigas konfuzon,
            char ilia preciza senco estas donata per la kunteksto,
            ekz.: "volonte mi akceptas vian proponon"
            kaj "volonte la libron, vi avertu min";
            "la rabato mortis pro koratako" kaj
            "mi de la verko n-ro 56 povas doni nur 30% da
            rabato"; "Esperanto estas la Internacia
            Lingvo" kaj "la vera esperanto konservas
            daure sian optimismon"; "la kataro
            miauas" kaj "li uzas kuracilon kontrau la
            intesta kataro" (chu eblus pensi pri intestaj
            katoj?); "la batato ne eltenos plu!" kaj
            "mi manghos bataton".
            La homonimeco inter
            "postul-o" kaj "post-ul-o" jam
            malaperis, char oni anstatauigis la duan formon per
            "poste-ul-o".
            Estus timinda la homonimeco se ghi
            malhelpus la pensesprimon kaj ne ekzistus en la
            naciaj lingvoj. Vidu ekz. en la portugala: golfo —
            golfinho; ser — servil; ar - armarinho; aba —
            abacatada; limo — limonada; borra — borracheira;
            gado — estorcegado; dor — dormente; mula —
            mulatinha; aguar — aguardente; como - comodista;
            cama — caminha; ancora — ancoradouro; mar —
            marear; idade — fertilidade; mento — truncamento,
            esbanjamento; dor — comprador, vendedor,
            auxiliador, totalizador, amortecedor ktp. Chi lasta
            vorto havas tri homonimojn: amortece-dor,
            amor-tecedor kaj amor-tece-dor...
            * * *
            
                3.4.9. G. de Reynold,
                citis la "komplikajn chirkaufrazojn" kaj
                la "infanecajn divenajhojn" de Esperanto.
                "Li kritikis la
                esperantajn tradukojn de "ere": tempego
                (granda tempo) au jarcentaro ("kolekto de
                centoj da jaroj"), kiuj estas tamen tre
                klaraj. Li vidigis la tradukon de la vorto
                "haie". Esperanto ja diras
                branchobarilo, kaj dornobarilo, kiuj shajnas
                atesti troan serchon de precizeco..."
                (Burney).
            
            * * *
            La kritiko ne trafas, char la
            francajn vortojn "ere" kaj "haie"
            oni esperantigas jene: erao kaj hegho.
            La klaraj chirkaufrazoj branchobarilo,
            arbetobarilo kaj dornobarilo
            estas uzeblaj, kiam la precizeco ilin postulas.
            Cetere chiuj lingvoj havas siajn
            chirkaufrazojn, ekz. en la portugala:
            "vira-lata" (hundacho), lauvorte:
            "ladskatoltuma hundo",
            "mal-dos-peitos" (tuberkulozo), lauvorte:
            "brustmalsano";
            "agua-que-passarinho-nao-bebe" (unu el la
            popularaj nomoj de brando), lauvorte: "akvo,
            kiun birdo ne trinkas" ktp.
            Fine, sufichas legi esperantan
            libron au revuon, por ke oni trovu, anstatau
            "komplikaj chirkaufrazoj" au
            "infanecaj divenajhoj", esprimojn ja
            klarajn kaj oportunajn, kiel: pendseruro,
            samideano, chiutageco, senharulo, malhelpi,
            gajigisto, hurai, ghisnuna, perlabori, porchiama
            ktp.
            * * *
            
                3.4.10. "La verboj
                esperanta oferi kaj portugala oferecer estigas
                malfacilajhojn al la brazilaj kaj portugalaj
                esperantistoj, pro la simileco de formoj kaj
                malsimileco de sencoj."
            
            * * *
            La malfacilajhoj estas nur shajnaj.
            Jen kelkaj portugalaj frazoj kun la verbo
            "oferecer" kaj iliaj tradukoj:
            a. "Os pagaos ofereciam as
            vltimas aos deuses": la idolanoj oferis
            la viktimojn al la diajhoj.
            b. "O autor ofereceu-me um
            exemplar de sua obra": la autoro
            dedichis al mi ekzempleron de sia verko.
            c. "Of ereci-lhe um presente
            pelo seu aniversario": mi faris donacon
            al li pro lia naskigha datreveno.
            ch. "Os amigos ofereceram-me
            um livro de presente": miaj amikoj
            donacis al mi libron.
            d. "Oferecer uma cadeira, uma
            xicara de cafe: prezenti seghon, taseton da
            kafo.
            e. "Oferecer seus servicos":
            proponi siajn servojn. 
            f. "Oferecer uma
            mercadoria": oferti, proponi varon.