Pri tiu
chi libro
Jen la teksto de la
nau prelegoj pri la Fundamento eldiritaj de D-ro
Andre Albault dum Kultura Semajnfino en Homburg (6-8
Junio 1986). Ne eblis trovi pli ghustan preleginton
ol la Prezidanton de la Akademio, ne tiel ghuste pro
lia posteno, kiel prefere pro la fakto, ke li estas
unu el la plej bonaj Esperantologoj lau la ekspresa
deklaro de la bedaurata Prof. Neergaard mem,
fondinto-redaktoro de la prestigha revuo Esperantologio.
Plie, ghuste D-ro
Albault editoris la Fundamenton kaj liveris al la
movado vere sciencan eldonon de tiu dokumento, lau la
konfeso de pli ol unu el liaj Kolegoj.
Aliparte la Fundamento
staras kiel vera monumento por nia lingvo: nedubeble
ghi konsistigas la kernon de nia tradicio. Multo
aldonighos chirkau ghi, sed ghi daure restos la kerno
kaj la koro de nia lingvo.
Chi libreto estas per
si mem fonto de scio por chiu, kiu deziras konatighi
kun pinta momento de la historio de nia lingvo kaj
ankau kun ghiaj principoj.
Escepte kaj
eksperimente aldonighas al la teksto mem de la
prelegoj chefe la registritaj debatoj. Neeviteble en
tia kadro estis demandoj pri la grandaj temoj de la
esperantologio: la vortkategorioj, la landnomoj,
la ortografia reformo, kaj la participoj.
"'La
preleginto, kiu en la 50-aj jaroj ne hezitis polemike
defendi nian lingvon, ech en forumoj de Interlingua
kaj de Ido vigle povis respondi al
diversaj reformemaj sugestoj. Lia redakto, kiu duone
humure, duone instrue prizorgis ech la tipografion
okaze de la debato pri ortografio, tenos la atenton
de la leganto.