Do ni vidis, ke jam de la komenco li pensis pri ia
            fundamento, kaj ke li instigis la unuajn adeptojn
            konsideri la Unuan Libron kiel tian fundamenton.
            Kiuj povis esti liaj pensovojoj por alveni al pli
            ampleksa kaj pli agnoskita Fundamento? Kiuj povis
            esti la influoj al li?
            Unue, li certe konatighis kun Volapuk en la lastaj
            tempoj antau la publikigo de la Unua Libro; li do
            vidis la netan superecon de Esperanto super
            Volapuk.(17) Kaj eble hodiau la esperantistaj
            serchantoj specialistoj pri volapukologio iam povos
            nin informi pri tiu interesa punkto. Sed almenau el
            teorio ni povas supozi, ke Zamenhof konstatis, ke en
            tiu chi lingvoprojekto Schleyer proponis iajn bazojn
            kaj volis, ke oni neniel deflankighu kaj ech rezervis
            al si la rajton pri enkondukado de novaj vortoj. Pli
            poste, kvar au kvin jarojn post la naskigho de
            Esperanto, li ankau konstatos, ke en Volapuk okazis
            disdialektigho, ghuste kiam la homoj komencis peti,
            kaj postuli, kaj agi por fari reformojn.
            Alia influo vershajne estis tiu de la sekretaj
            lingvoj, kiuj floris en la Universitatoj de la Rusa
            Cara Imperio en la epoko, kiam Zamenhof tie estis
            studento. Petro Stojan klarigas tiun punkton en
            broshureto, kiun vi devus legi, se vi nejam legis;
            broshureto, kiu meritus represon.(18) Cetere, tiu
            aparta punkto mem povus esti objekto de esplorado por
            niaj serchantoj.
            Tria influo, kiun mi nur citos, char mi jam
            parolis pli supre pri ghi, estas tiu de la Biblio kaj
            de la Hebrea lingvo.(19)
            Chiuokaze la unua gvidideo de Zamenhof estas la
            jena: la fundamen-to devas esti la Unua Libro; la
            cetero estos kreata pashon post pasho, kiel en chiuj
            aliaj lingvoj kaj senprobleme kiel en chiuj aliaj
            lingvoj. Kaj ofte, kiam oni demandados lin tra la
            jaroj, li tiel same respondos: vidu do kiel estas en
            la aliaj lingvoj; kaj ni agu kiel en la aliaj
            lingvoj; nia lingvo estas iu vivanta lingvo kiel la
            aliaj, do ni traktu ghin same, ni kondutu same al
            ghi, kiel anoj de aliaj lingvoj kondutas rilate al
            sia.
            Tiun gvidideon li tenas jam en sia Unua Libro, en
            kiu li skribas: "Mi prezentas mian verkon por
            unu jaro al prijugho de la publiko kaj min turnas al
            la tuta klera mondo kun peto diri al mi sian opinion
            pri la proponita de mi lingvo." lom pli malsupre
            li aldiras: "Por la lingvo estos fiksita
            definitiva konstanta formo." Kaj li kvazau
            konkludas, ke en la estonteco "la rajto shanghi
            ne plu apartenos al mi, sed al autoritata, komune
            akceptita Akademio de tiu chi lingvo."(20) En
            lia penso, tiu Akademio estos plenpova kaj eventuale
            povos shanghi la lingvon "ghis
            nerekonebleco." Nun efektive ekzistas Akademio,
            sed jam de longe sub la prezidado de Boirac ghi
            decidis, ke tia ne povas esti ghia rolo. La Akademio
            neniam arogos al si la rajton shanghi la lingvon;
            ghia devo, male, estas gardi ghin kontrau chiaj
            atencoj.
            En la Dua Libro kaj en la Aldono al la Dua Libro
            li ankorau revenas al tiu gvidideo. En la Dua li
            asertas: "Mi ne volas esti kreinto de I'lingvo,
            mi volas nur esti iniciatoro".(21) En la Aldono
            li pli forte substrekas: "Por ke la lingvo povu
            regule, unuforme kaj unuvoje progresadi, malgrau la
            disjhetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj
            lokoj de latuta mondo, oni devis krei komunan
            fundamenton sur kiu chiuj povus labori. Tiu komuna
            fundamento por la "Lingvo internacia" devas
            esti mia unua broshuro ("Lingvo Internacia,
            Antauparolo kaj Plena Lemolibro"), kiu havas en
            si la tutan gramatikon de la lingvo kaj sufiche
            grandan nombron da vortoj. Tio chi estas la unua kaj
            la lasta persona vorto en la afero de l' lingvo
            internacia. Chio cetera devas esti kreata de la homa
            societo kaj de la vivo tiel, kiel ni vidas en chiu el
            la vivantaj lingvoj". Pli malsupre li
            precizigas: "Tiu formo, kiun mi donis al ghi,
            tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi prezentis, devas
            esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata la
            efektiva lingvo internacia de l'estonteco".(22)
            Kaj efektive la aferoj tiel okazis! Nun la lingvo
            plu kreighas sub la plumo de niaj diverstalentaj
            literatoroj, de niaj chiulandaj verkistoj: iom post
            iom la lingvo ampleksighas kaj ankorau pli
            ampleksighos; kaj teritorie kaj per la nombro de siaj
            adeptoj; ankau per la kvanto kaj la kvalito de siaj
            verkoj. Laugrade kun tio ghi iom post iom atingas la
            eblon esprimi ideojn en chiuj fakoj de la homa
            intelekto kaj sur chiuj facetoj de la homa koro.
            Finfine, estas la fundamento kaj estas la cetero,
            jam en la epoko de la Unua Libro kaj de la Dua Libro.
            Devas esti ia tradicio; la novaj bezonoj sin trudas.
            La 27-an de Novembro 1887 Zamenhof, malorgojle kaj
            korsurmane, invitas Schleyer, la autoron de Volapuk,
            alighi al la esperantista familio. Chi-okaze li
            skribas al li interalie pri la internaciaj vortoj,
            kiuj restu senshanghaj. Pri tiuj vortoj li diras:
            "Char neniu persono estus tiel leghdonanta por
            krei lingvon por la tuta mondo lau sia volo, kaj tuta
            vivo de homo ne estus suficha por nove krei la tutan
            senfinan multon da vortoj de lingvo; kun chiuj nomoj
            de l' landoj kaj urboj, kun chiuj sennombraj nomoj
            tehhnikaj, etc".(23/24)
            Nun, se vi bonvolas konsideri nian lingvon en ghia
            hodiaua stato, vi efektive konstatas, ke ni atingis
            jenan nivelon: ni ja havas fortikan skemon de lingvo,
            sed mankas al ni la tuta cetero!
            En lastatempa artikolo mi studis la problemon de
            la propraj nomoj kaj de la apelativoj, kaj ghenerale
            kaj aparte por Esperanto.(25) Estas terure kiel
            multaj estas la propraj nomoj! Se ni volus publikigi
            en vortaroj chiujn necesajn proprajn nomojn kaj
            chiujn necesajn apelativojn, ni devus plenigi bonan
            bibliotekon per vortaroj, chiuj dikaj kiel la Plena
            llustrita Vortaro.
            Do, envere la vualita averto de Zamenhof al
            Schleyer, miaopinie, estis pli ol modesta. Kaj
            interkrampe, mi aldonu, ke iom neprudentaj estas
            tiuj, kiuj volas nepre esperantigi chion: almenau mi
            deziras al ili chian felichon! Tiu strebado certe iam
            sukcesos: tio eblos, tio venos. Sed tiam la lingvo
            estos parolata de chiuj, en la tuta mondo; ne la
            nunaj esperantistoj shanghos la nunajn proprajn
            nomojn al Esperantaj propraj nomoj: tion faros la
            tuta Homaro mem. Tiam; jes! tio sukcesos! Sed eble
            post cent au ducent jaroj: kiu vivos, tiu vidos!
            Leopold Einstein, kiu estis unu el niaj unuaj
            pioniroj, povis bone labori en tiu epoko kiel
            jhurnalisto por nia komencighanta movado. Li skribis
            al Zamenhof, ke lingvo de I'mondo sendube estos la
            Internacia (26), eble shanghita en siaj detaloj,
            "sed ne en la fundamento".(27) Tie
            "fundamento", kiel pli supre, signifas por
            li "simpla gramatiko, vortaro kun logikaj
            principoj" kaj temas pri la principoj sur kiuj
            estas konstruita "La Internacia". Zamenhof
            reprenos la saman pli ellaboritan ideon en la
            Antauparolo al la Plena Vortaro Rusa-lnternacia, kiu
            datumas de 1889. Unuflanke estas privataj vortoj, sed
            sen shangho restu la vortoj de l'malgranda vortareto,
            de l' fundamenta vortareto.
            Ni devas aliparte memori, ke Zamenhof en tiu epoko
            ofte ricevis proponojn pri reformoj, prezentitaj
            oftege kiel nepre necesaj, kiel vivnecesaj.
            Por Zamenhof Esperanto estos la "efektiva
            lingvo internacia de l'estonteco". Aliparte li
            opinias, ke ghi nepre ne dependu de unu persono, de
            lia persono: "tion postulas la interesoj de la
            afero".(28) "Kiu konas iom la historion de
            la lingvoj, li aldonas pli malsupre, tiu komprenos,
            ke la timo pri disfalo estas tute senfonda, char ni
            chiuj laboros sur unu fundamento kaj tiu fundamento,
            enhavante la tutan gramatikon kaj la pli grandan
            parton de I'vortoj, kiuj en la parolado estas
            renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo
            internacia tian saman signifon, kiun en chiu lingvo
            havis tiu lingva materialo, kiu estis en ghi en la
            komenco de regula skriba literaturo: estis preta
            gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj
            vortoj ankorau malestis. Tiuj chi vortoj estis
            kreataj unu post unu, lau la kreskanta bezono kaj
            malgrau, ke ili estis kreataj dise de malsamaj
            personoj, sen ia kondukanto au leghdonanto, la lingvo
            ne sole ne disdividighis, sed, kontraue, ghi chiam
            pli unuformighis; la dialektoj kaj provincialismoj
            iom post iom perdighis antau la fortighanta komuna
            literatura lingvo".(29) Kaj samaloke li
            konkludas: "Ke mia unua broshuro prezentas
            fundamenton sufiche fortan, kaj ke la fundamenta
            vortaro enhavas nombron da vortoj sufichan kaj tiel
            grandan, ke se oni volas, oni povas ech tute libere
            esprimi siajn pensojn sen ia kreado de novaj vortoj,
            - montras la fakto, ke en la tuta "Dua
            Libro" vi ne renkontas ech unu nove kreitan
            vorton! (Vi renkontos tie, vere, multajn vortojn,
            kiujn vi ne trovas en la fundamenta vortaro, sed tio
            chi estas vortoj ne nove kreitaj,sed nur tiaj, kiujn
            mi danke la gramatikon (C.7.) ne bezonis presi en la
            vortaro".(30/31)
            Post tiuj gheneralajhoj ni studos pli detale la
            Unuan kaj la Duan Librojn; poste ni transiros al la
            tri konsistigaj partoj de la Fundamento, dokumento
            sankciita en la Unua Universala Kongreso. Tiujn tri
            partojn ni vidos en la ordo de ilia apero: nome, la
            Universala Vortaro, la Ekzercaro kaj fine la grava
            Antauparolo. Ni finos per la Fundamento mem kaj per
            la Bulonja Deklaracio, kiu estas i.a. la
            sankci-deklaro de tiu dokumento.