Lingva unueco de esperantistoj

    En sia kongresparolado dum la j. 1908 (Dresden) Zamenhof diris:
    "En la unua tempo, vidante ke nia afero progresas tre malrapide kaj
malfacile, multaj esperantistoj pensis, ke la kauzo de tio kushas en nia
lingvo mem, ke, se ni nur shanghos tiun au alian detalon, la mondo tuj venos
al ni en granda amaso".

    Tiuj pensoj kondukis esperanton al la periodo de reformoproponoj de la
j. 1894.
    Tamen la plejmulto de esperantistoj trovis la proponitajn reformojn
senutilaj au nenecesaj (vidu p. 35).
    Nur "kelkaj tre malmultaj malkontentuloj forlasis esperanton kaj kune
kun kelkaj ne-esperantistoj, kiuj rigardis sin kiel plej kompetentaj en la
afero de Lingvo Internacia, komencis inter si ghis nun ankorau ne
finighintan kaj neniam finighontan diskutadon pri diversaj lingvaj
detaloj..."
. Zamenhof prave nomis tiun diskutadon "neniam finighonta" char
finon al tia teoria diskutado povus doni nur praktika kolektiva uzado kaj
eksperimentado. Kaj la sola bazo por tia eksperimentado - praktike uzantaj
la lingvon esperantistoj - restis ekster atingopovo de tiuj reformistoj kaj
projektistoj.
    En la sama parolado Zamenhof konstatis:
    "De la tempo, kiam la esperantistoj chesis paroli pri reformoj,
komencighis por esperanto periodo chiam pli kaj pli brilanta. En la komenco,
sub premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj ni progresadis tre malrapide kaj
malfacile".

    Poste la progresado farighis pli rapida. Tamen ankorau ne venis la
tempo, por ke iuj registaraj au sciencaj autoritatoj intervenu kaj decidu
pri la reformoj en la lingvo kaj la reformoj, kiujn pridiskutus kaj pri kiuj
decidus la esperantistaro mem, kauzus nur dangherajn skismojn en la movado.
    Tial Zamenhof rifuzis intertrakton pri reformoj kun ne sufiche
autoritata "Delegitaro por akcepto de Lingvo Internacia" kaj en sia
"Cirkulera letero al chiuj esperantistoj" la 18 I 1908 li skribis:
    "Nun kiam ni estas ankorau tro malfortaj ni povas atingi nian celon nur
per severa disciplino kaj per absoluta unueco".

    Tiu disciplino estis despli necesa, char:
    "Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, char kun tia lingvo neniu
kuraghos fari iajn eksperimentojn au .eksi ghin lau sia gusto, sed pri
lingvo artefarita chiu opinias, ke li havas rajton, povas au ech devas
direkti la sorton de la lingvo lau sia kompreno"
(Kongresa parolado dum la
VIII Universala kongreso en Krakow (1912)).
    Do necesis disciplino, unueco same en la lingvo-uzado kiel ankau en la
kompreno pri la vojoj de lingvo-evoluo.
    Zamenhof chiam substrekis kaj chiel defendadis la plej gravajn por
internacilingva movado premisojn de libera evoluo kaj de praktika uzo kaj
eksperimentado.

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"