Rolo de Zamenhof en la internacilingva movado

    Zamenhof kun la tuta modesteco kaj profunda komprenemo, kiujn li
posedis, neniam pretendis esti gvidanto de la movado, kiun li mem iniciatis.
    Jam en la j. 1888 li deklaris:
    "Kreinte la fundamenton de lingvo, mi nun deprenas de mi tutan
autoritaton nur tial, ke mi profunde kredas ke tion postulas la interesoj de
l'afero"
("Aldono al Dua Libro de l'Lingvo Internacia", p. 12).
    Trovighas atestantoj, kiuj komunikas, ke parolante pri la publikigo de
la "Unua Lernolibro" Zamenhof diris: "Ech se mi tiam estus mortinta, la
lingvo povus evolui sen mia helpo, el ghia propra fundamento"
(A.
Zakrzewski, "Historio de Esperanto", Varsovio, 1913, p. 9).
    La Deklaracio de la Unua Kongreso Esperantista dum 1905 j. proklamis
sendependecon de la lingvo de iu ajn persono.
    En Washingtona Kongreso (1910) Zamenhof ree kaj kategorie konstatis:
    "Por shanghi ion en la natura irado de la internacilingva afero mi estas
tiel same senpova, kiel chiu alia persono".

    Dum la VIII Kongreso de j. 1912 en Krakow Zamenhof lasis sian oficialan
rolon en la esperanto-movado.
    Prezidanto de la IX Kongreso en Bern (1913 j.) R. de Saussure, parolante
pri tiu rezigno prave diris: "mi opinias, ke li agis saghe kaj por la bono
de nia movado, char povus esti malutile kaj ech danghere, elekti iun el la
esperantistoj, ech la plej eminentan, kiel kvazau heredontan au posteulon de
Zamenhof" ("Esperantista Dokumentaro, Kajero XXVI", Paris, 1914. p. 96).
    La rolo de Zamenhof en la historio de Lingvo Internacia estis finludita
kaj de tiu tempo apartenis jam al historio.
    Jam kiel historiistoj ni devas karakterizi Zamenhofon - iniciatinton de
la praktika Mondlingva movado.
    Malakceptante kaj ech kontraubatalante la tutan politike-filozofian
idearon de Zamenhof, ni devas klinighi antau liaj lingvo-ideoj, kiuj,
unighintaj en lia menso, estighis potenca forto. Tiuj ideoj kaj tiu forto
kreis fortikan movadon internacilingvan kaj praktike renversis multajn el la
ideoj kaj teoriaj konsideroj de antauirintaj Zamenhofon lingvistoj kaj
lingvo-teoriistoj.
    Ankau ni devas konstati, ke por chefverko de Zamenhof esperanto che ghia
komenca ekfloro liaj fushaj politike-filozofiaj ideoj ech estis utilaj. En
realeco tiuj ideoj flankaj, malprosperaj, se ili estas konsiderataj
sendepende de la esperanto-evoluo, tiuj ideoj faris certan servon al la
lingvo kaj utilis kiel bona komenco por ghia fermento.
    Dank'al sia persisteco kaj penso profunda, Zamenhof sukcesis enkorpigi
en sian lingvoprojekton chiujn postulojn-premisojn necesajn por reala
ekzisto de la Lingvo Internacia.
    Tiuj postuloj-premisoj estis jenaj:
1) simpligita kaj racia gramatiko, 2) internacieco de la lingvo-elementoj,
3) libera evoluo kaj memstara, sendependa de iu ajn persono, kresko de la
lingvo-materialo, 4) praktika apliko kaj uzo de la lingvo.
    Antau Zamenhof kaj post li chiuj projektantoj de lingvoj artefaritaj
solvadis nur po unu, po du el tiuj premisoj. Zamenhof solvis chiujn kvar,
kaj samtempe lia modesteco permesis plej nerimarkeble kaj sendolore apartigi
lian personecon de la sorto kaj estonto de la lingvo.
    La kauzo de la progreso de Lingvo Internacia kaj de esperanto trovighas
en Zamenhofaj lingvo-ideoj, en la lerte kombinitaj principoj de
esperanto-konstruo kaj en la tuta agado de Zamenhof.
    Personeco de Zamenhof ricevas ghustan kaj meritan takson che tiuj rondoj
kaj tiuj sociklasoj, kiuj volas partopreni en la rekonstruo pli bona de la
sociordo nuntempa kaj kiuj por rekonstruo volas uzi chiun brikon utilan kaj
taugan. chiuokaze ne al tiuj rondoj kaj klasoj estis direktita la parolo de
Zamenhof dum la VIII kongreso en Krakow: "Se al iu ne plachas mia persono au
miaj politike-religiaj princhipoj, li farighas malamiko de esperanto".

    Per sia lingvo-verko Zamenhof konstruis al si mem kaj al sia vivlaboro
neforigeblan monumenton en la historio de la homara evoluo.

fino

reen al Drezen "Zamenhof"