La praktika uzo de lingvo kaj kresko de la esperantistaro

    Tiel agante - Zamenhof sukcesis praktike rapidigi la chiam pli
kreskantan publikan uzadon de la lingvo. Li bone komprenis gravecon de tiu
punkto. Ghuste tial duoble pravis liaj vortoj suprecititaj pri la entrepreno
de Amerika filozofia societo, kiel tiu de "teoriistoj". Li komprenis, ke la
sukceso de lia lingvo estis speciale shuldata al tiu adeptaro, kiu
partoprenis en la komenca uzado kaj plirichigado de la lingvo.
    Tiurilate la tiel nomata interna ideo de esperantismo faris al la lingvo
grandan kaj gravan servon. Ghi grupigis chirkau Zamenhof aron da personoj -
samideaj. Kun tiuj personoj Zamenhof havis ne nur komunan lingvon, sed ankau
la samajn aspirojn. La unuaj verkoj literaturaj en esperanto, la unuaj
esperantaj poemoj entuziastaj pri paco kaj amo inter nacioj - helpis gardi
kontrau disfalo la komunan idearon kaj la komunan lingvon de unuaj
esperantistoj. Jam en multe pli posta tempo venis al esperanto homoj pli
realaj, ne logitaj per la efemera interna ideo. Ili komencis uzi tiun
lingvon, ili komencis uzi ghin kiel batalilon unu kontrau la alia. Sed la
lingvo atingis tiutempe jam tian gradon da forteco, kiam internaj diskutoj
de esperantistoj plu ne povis minaci la unuecon kaj pluan evolupovon de la
lingvo.
    Certe ankau la praktika aplikado de Volapuk, aperinta sep jarojn antau
la apero de esperanto, estis antauenpushata per la samaj idealoj.
    Por tion kompreni su.chas tralegi la himnon volapükistan:
        "Amikecon plifortigi
        Ni klopodu kun fervor;
        Provu revon realigi,
        Voku ni kun lingvautor:
        En la tuta homa rond'
        Unu lingvo por la mond'.

(rigardu: "Al Eterna Lumo", Vitebsk, 1921, NN 3-4, p. 10)
    Sed autoro de Volapuk - J. Schleyer ne realigis la premison pri la
internacieco de lingvaj elementoj. Zamenhof en la artikolo "Esenco kaj
estonteco de la Lingvo Internacia" skribis: "Volapuk solvis nur la demandon
de la gramatiko, kaj la vortaron ghi lasis tute sen atento, doninte simple
tutan kolekton de diversaj elpensitaj vortoj"
("Fundamenta Krestomatio", p.
310).
    Kun paso de jaroj Zamenhof trovis aliajn vortojn por estimi la laboron
de J. Schleyer. Li principe akceptis, ke Volapuk, ech ne konstruita sur la
bazo de internaciaj elementoj, sed tamen difinata per libera evoluo kaj
kolek ...

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"