Kolektivismo en la kreado de la lingvo

    Malgrau tiuj konceptoj individualistaj menso de Zamenhof trovis lokon
decan por la kolektiva kreopovo de la adeptoj de sia ideo.
    Jam en la "Aldono al la Dua libro de Lingvo Internacia" (pp. 6, 7)
trovighas tiaj esprimoj profunde-pensaj:
    "Mi ne havis la intencon eldoni autore plenan vortaron kaj krei lau mia
persona placho la tutan lingvon de l'kapo ghis la piedoj:
    Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto. Lingvo Tutmonda
devas esti pretigata pasho post pasho per la kunigita laborado de la tuta
civilizita mondo...
    Komuna fundamento por la L. I. devas esti mia unua broshuro ("Lingvo
Internacia. Antauparolo kaj plena lernolibro") ... chio cetera devas esti
kreata de la homa societo kaj de la vivo, tiel kiel ni vidas en chiu el la
vivantaj lingvoj".

    En la sama broshuro (p. 9) li pravigas tiun aserton, argumentante per la
historia sperto de la lingvoj naturaj:
    "Multaj timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo internacia
baldau disfalos en multaj malsamaj lingvoj, sed kiu konas iom la historion
de la lingvoj tiu komprenos, ke tiu timo estas tute senfonda, char ni chiuj
laboros sur tiu fundamento... tiu fundamento havos en la lingvo internacia
tian saman signifon, kiun en chiu lingvo havis tiu lingva materialo, kiu
estis en ghi en la komenco de regula skriba literaturo... novaj vortoj estis
kreataj unu post unu lau la kreskanta bezono, kaj malgrau tio, ke ili estis
kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto au leghdonanto la
lingvo ne sole ne disdividighis, sed kontraue ghi chiam pli unuformighis, la
dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdighis, antau la fortighanta
komuna literatura lingvo"...

    Firma akcepto de tiuj gvidideoj permesis al Zamenhof samloke klare kaj
ghuste antaudiri la vojojn, kiujn sekvos la Lingvo Internacia, elektante el
diversaj formoj - iujn formojn unuecajn - ghenerale akceptotajn:
    "char la lingvo internacia pli dependas de la volo de l'homoj ol de
aliaj kondichoj, - tiu proceso de unuformighado iros en ghi multe pli
rapide.
    "La vortoj kreitaj malfeliche baldau perdighos, kaj la vortoj feliche
kreitaj restos kaj eniros en la lingvon, la vortoj egale feliche kreitaj sed
malegale sonantaj kelkan tempon batalos inter si kiel sinonimoj, sed jam
post mallonga tempo ni vidos, ke unu el tiuj formoj estas uzata pli ofte ol
chiuj aliaj formoj - kaj baldau la unua formo elpushos aliajn formojn".

    Tiu ideo pri evoluo de la Lingvo Internacia sur bazo de kolektiva uzado
sendepende de iu aparta persono estis neniam de iu antau Zamenhof esprimita.
Autorrajto pri tiu ideo apartenas ekskluzive al Zamenhof kaj ghuste tiu
principo, kiel ni nun vidas kaj komprenas, antaudi.nis progreson kaj
prosperon de la afero internacilingva.
    Kiel la chefan kauzon de Volapuk-pereo Zamenhof konsideris mankon de
libera evolupovo.
    En sia kongresa parolado dum la VII Universala Kongreso de Esperanto en
Antwerpen (1911) Zamenhof diris:
    "Volapuk pereis chefe pro unu grava eraro, kiun ghi enhavis: absoluta
manko de natura evoluipovo; kun chiu nova vorto au formo la lingvo devis
konstante dependi de la decidoj de unu persono au de facile inter si
malpaconta personaro.
    "Se ne ekzistus tiu eraro, kiun korekti oni bedaurinde ne povis, Volapük
neniam pereus kaj ni chiuj vershajne parolus volapuke".

    Zamenhofaj ideoj pri vojoj de esperanto-evoluo estis formale akceptitaj
de la I-a Universala Kongreso en Bulonjo s/M. La 4-a punkto de la kongresa
deklaracio proklamis: "Esperanto havas neniun personan leghdonanton kaj
dependas de neniu aparta homo. chiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de
esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de chiu alia esperantisto,
karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La deviga por chiuj
esperantistoj fundamento de la lingvo esperanto estas la verketo "Fundamento
de esperanto", en kiu neniu havas la rajton fari shanghon.
    "Chiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo,
kiu trovighas en la "Fundamento de esperanto", chiu esperantisto havas la
rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ghusta, tiel same kiel
estas farate en chiu lingvo".

    En la j. 1908 dum Dresdena kongreso Zamenhof havis jam eblon ne
antaudiri sed konstati realajn sekvojn el tiuj principoj:
    "Nia lingvo konstante plirichigas kaj elastighas. lom post iom aperas
novaj vortoj kaj formoj, unuj fortikighas, aliaj chesas esti uzataj... Nenie
montrighas ia diferencighado de nia lingvo lau la diversaj landoj, kaj ju
pli spertaj farighas la autoroj, des pli similighas reciproke ilia uzado de
nia lingvo, malgrau la granda malproksimeco de iliaj lokoj de loghado".

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"