Zamenhof
kaj reformoj en esperanto
Zamenhof estis tamen sufiche
singardema por supozi, ke la fundamento de
la lingvo, kiun li starigis, krom la evoluo sur bazo de
kolektiva uzado,
povos bezoni ankau certajn reformojn. Tial en sia
"Unua lernolibro" (p. 29)
li promesis zorge registri chiujn kritikojn kaj post ilia
esploro enkonduki
en la lingvon chiujn shanghojn necesajn.
Li antauvidis, ke tiuj eventualaj korektoj eble ne
chiujn kontentigos.
"Tial se al iu tiuj korektoj shajnos
nesufichaj - tiu ne forgesu, ke en
la lingvo ankau estonte ne estos malpermesitaj pluaj
perfektigoj. Nur tiu
rajto enkonduki perfektigoj apartenos ne al mi, sed al
autoritata ghenerale
akceptita akademio de la lingvo...
"Ghi povos en okazo de bezono, iom post iom
nerimarkeble
enkonduki chiujn necesajn perfektigojn".
Fakte la sola racia shangho, kiun Zamenhof
enkondukis en sian
lingvo-fundamenton en la j. 1888, konsistis en anstatauo
de la formoj kian,
tian ... per formoj kiam, tiam ... ("Aldono al Dua
libro de la Lingvo
Internacia", p. 5-6).
Jam pli malfrue en la j. 1894 por kontentigi
dezirojn de kelkiuj siaj
adeptoj Zamenhof presigis sur la paghoj de la esperanta
gazeto tiutempa
serion da specialaj artikoj "Pri reformoj en
esperanto" ("Esperantisto",
Nuernberg, 1894, NN 1-11).
Char tiuj reformoj devis servi al la interesoj kaj
postuloj de la chiam
kreskanta diversnacia esperantistaro, en la No 3 de
"Esperantisto", 1894 j.,
Zamenhof skizis la chefajn principojn, kiuj devis esti
bazo por la reformoj
eventualaj:
"...Nia lingvo devas antau chio esti plej
facila por chiuj nacioj kaj
kiom ghi nur estas ebla, enhavi en si nenion, kio estas
kontrau la kutimo de
la nacioj kaj prezentus al ili fremdajhon...
...en nia pure praktika afero la neoportuna teoria
logiko devas cedi al
la pli oportuna praktika kutimo de la popoloj
...ni devas eviti chian superfluan bataladon
kontrau la kutimoj de la
popoloj, por ne malfaciligi senbezone la bataladon por
nia lingvo".
La reformoj proponitaj ne trovis aprobon che la
plej multo de la aktive
vochdonantaj pri tiu afero esperantistoj. En No 11 de
"Esperantisto", 1894
j. estis presita: "Fina rezultato de la
vochdonado": - 157 - kontrau
reformoj, kaj 107 por reformoj.
Do la lingvo restis neshanghita.
Tamen ankau post tiu vochdonado Zamenhof prave
konjektis, ke 264
esperantistoj ne povas antaudecidi pluan sorton de la
helpa universala
lingvo.
Tuj post publikigo de la rezultoj de vochdonado li
skribis:
"Kelkaj pensas, ke la farita decido
malpermesas por chiam iun shanghon
en nia lingvo kaj faras ghin por chiam tute rigida. Tio
estas eraro, char
chiu ja devas bone kompreni, ke ni malgranda kolekto da
homoj ne povas fari
ian decidon por chiam en afero, en kiu lau nia espero
poste partoprenos
grandaj multegoj da aliaj homoj. La plimulto trovis ke
pro diversaj kauzoj
en nuna tempo nenio en la lingvo devas esti shanghita;
chu iam poste oni
faros iajn sanghojn au ne - pri tio neniu decidis, nek
povas decidi".
|