Zamenhof kiel filologo

    Estas notinde ke Zamenhof penetrinta kun mirinda klareco kaj profundeco
en la esencon de la problemo internaci-lingva, restis ghis la .no mem su.che
ne kompetenta pri la lingvoscienco ghenerala. Liaj scioj kaj konceptoj
tiurilataj ne levighis super la meza nivelo de skolastika hindo-europa
lingvoscienco.
    La progreseman, ekzemple, tendencon de la lingvoj modernaj richighi per
formoj internaciaj - li pensis ebla malhelpi per akcepto de lingvo helpa
internacia.
    En Unua libro (p. 4) li skribis, ke pro studado de lingvoj fremdaj "la
lingvoj estas ghenataj en sia memstara evoluo, ili pruntas necesajn
esprimojn kaj vortojn el fremdaj lingvoj".

    La samajn argumentojn li ripetis en sia raporto prezentita en la j. 1900
al la kongreso de Franca Societo por progresigo de sciencoj.
    En tiu raporto konsiderojn, ke lingvoj kaj paroloj "dependas de la
klimato, heredeco, krucighado de rasoj, historiaj kondichoj", Zamenhof nomis
"instruitaj paroloj, senenhava, pseudo-scienca babilado, kiu havas neniun
sencon"
("Fundamenta Krestomatio", p. 277).
    Li ne sukcesis suprenlevi sin ghis kompreno, ke la lingvo estas senduba
produkto de la bezonoj kaj de ekonomiaj kondichoj. Tial li chiam emis troigi
la rolon de la lingvo, konjektante, ke ghi povas havi memstaran sendependan
funkciadon.
    En la analizo de la pasinto kaj antauvido de la estonto Zamenhof ripetis
nur la gheneralajn frazojn de la biblia legendo pri Babilona turo kaj de la
skolastika lingvoscienco. En sia parolado dum la I-a Bulonja s. M. Kongreso
(1905 j.) Zamenhof diris: "En la plej malproksima antikveco la homa familio
disighis kaj ghiaj membroj chesis kompreni unu la alian".

    La ideoj de modernaj lingvo-teorioj, intime ligantaj la lingvoevoluon
kun la tuta historio de homa materia kulturo, pravigantaj la praktikajn
postulojn-premisojn por Lingvo Internacia, starigitajn de Zamenhof, restis
por li fremdaj.
    Restis che li iom da individualismo, da personeca idealismo, char li
firme kredis, ke "kreado de plena en chiuj rilatoj tauga kaj vivpova lingvo
postulas specialan talenton kaj inspiron"
("Fundamenta Krestomatio", p.
305).

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"