ЧЕЛОВЕК-ГОРОШИНА И ПРОСТАК / PIZERHOMO KAJ SIMPLULO


La Princino renkontighas kun la Shtona Junulo

 

La Magistro sidis che la tablo, movita al volba fenestro. Antau li kushis malnova leda monujo kaj areto da moneroj. La Tondilo apogis sin kontrau la muro. Metinte la monerojn en la monujon, la Magistro levis okulojn, plenajn je tia amo, kia povus degeligi ech feran koron.

— Kiom vi kalkulis? — klakvoche demandis la Tondilo.

— Tri orajn, nau arghentajn kaj kvardek sep kuprajn, — kulpigheme respondis la Magistro.

— Chu tiom vi kolektis dum via longa vivo?!

— Sed mi ankorau havas vin, ho bela Tondilo, chu vi ne kostas chiujn richajhojn de la mondo?! — diris la Magistro.

— Enamighintaj mushoj almenau ne blindighas kaj chiam diferencigos mushfungon de jharo da konfitajho, — juste rimarkis Ahhumdus. GHi aranghis sin sur la plafono, kaj mi pendis kapmalsupren: al tiaj neoportunajhoj oni devas pacighi, se uzas mushon kiel rajdobesto.

— Absurdo! — klakis la Tondilo. — Ghis kiam vi kolektos milon da oraj, ne arogu ech rigardi miaflanken. Oh, mi malfelicha. Aliaj, veraj majstroj, faras verajn ajhojn el vera metalo — franciskojn, hakilojn, lancojn. Kaj vendas pro vera oro. Sed vi… Chiuj figuretoj, kiujn vi nokton post nokto modlas el luna lumo, vivighas kaj forflugas.

— Ili revenos, — malkuraghe kontraudiris la Magistro. — Antau sunsubiro, kiam nokto proksimighas, la naskita de mi al mi revenas.

— Forighu en vian kameron. Mi ne volas vin vidi! — ordonis la Tondilo.

Kiam la Magistro eliris, la Tondilo tuj iris al la fenestro kaj, rulante la pupilojn sub suprajn palpebrojn — tio estas mode che versplektuloj, — traklakis:

 

Junuloj — batalanto, matroso, poeto!

Auskultu la vortojn de mia dekreto:

Nur fero amendas,

Kun fero la sort’ dividendas.

Eternan malvarmon havanta,

Torenton de l’ viv’ haltiganta,

Estas ghi.

 

«Malagrablegaj versachoj», — ekpensis mi. — Br-r!».

Dume Turroputo elrampis el la fendo, kie li kashighis, etendis la mantelon, kiel pavo etendas la voston, levighis sur la piedpintoj, kaj kiam la Tondilo eksilentis, tuj ekhojlis, kvazau shakalo je la luno.

— Ho la plej bela, sagha kaj mirakla! Donacu minuton de atento al fremdlandano, kiu survoje al vi venkis milojn da shtormoj kaj batalis kontrau legioj da monstroj. Mi chirkauveturis la tutan mondon, kaj chie, en landoj, multeloghigitaj kaj senhomaj, popoloj, donacitaj de la genio de versarto kaj senvochaj pro sia sovagheco, loghantoj de duoninsuloj, insuloj kaj arhhipelagoj kantis himnojn honore al vi, ho Tondilo!

Kia senhontema absurdajho! Sed se vi nur vidus, kio farighis al la Tondilo dum Turroputo hojlis. Shia brusto pasie levighadis, sur vangoj rughkolore elpashis fresha rusto, pikantaj okuletoj briladis.

— Ahh, kion vi diras, — afekte klakis ghi. — Certe mi scias, kiel iuj shatas min. Do min ne tushas la Magistro, almoza oldulacho, ech tiu Junulo — la shtona kaj, mi arogas diri, el bona familio, ne forkondukas de mi rigardon… Sed tamen, kvankam mi estas dorlotita per atento, tio, kion vi parolas koncerne la insulojn, duoninsulojn kaj arhhipelagojn, — se tio estas vero, mi ja ne toleras flaton…

— Nur miliona ono da vero, ho nekomparebla! Milionbushaj onidiroj disportis tra la mondo, ke vi, per beleco eklipsinte Afrodita, kaj per sagheco — Zeuson, ankorau plej alte el chiuj en la subluna mondo levighis en dia arto de tranchado el papero. Prenu, ho nekomparebla, tiun chi folion kaj blindigu la fremdlandanon per via artado.

— La papero estas magia… La Magistro ne permesas tushi ghin, — jam koncedante kontraudiris la Tondilo.

— La loko de magio estas ghuste en magiaj fingretoj. Mi arogos konsili faldi la paperon duoble. Plu! Plu!! Plu!!! Nun tondu.

Kelkaj dekoj da paperaj figuretoj glitis el la manoj de la Tondilo kaj, falinte sur la plankon, vivighis.

— Samaj hometoj! — mallaute ahhis Ahhumdus. Ghi tuta tremis. La unuan fojon mi vidis Ahhumdus timigita. Vershajne, ghi jam renkontis samajn hometojn. Mi ankau sentis angoron, mi ja memoris la rakonton de la Instruisto pri la Regno de Buf’ la Naua, kaj liajn vortojn: «Timu samajn hometojn!»

La laboro ekplachis al la Tondilo; la figuretoj dekope kaj centope faladis sur la plankon.

Vivighinte, ili vicighadis kolumne kaj komencadis marshi.

— Unu… Du… Unu… Du, — ekdancante kaj ridachante komandis Turroputo.

De ie che la hometoj aperis pikoj kaj tamburoj.

— Mi ne povas, — diris Ahhumdus, traflugante en magistran kameron.

La Magistro, kiel estis vestita, dormis sur mallargha fera lito.

Apud li sur tabureto kushis la monujo. Lau la muroj rampis oniskoj, striete fluis akvo; la kamereto similis al kamero de prizono.

Sed chi tie ne ekzistis samaj hometoj kal la malica Tondilo, kaj chi tie oni spiris pli facile…

— Ni ripozu, — ekzumis Ahhumdus, aranghante sin sur la plafono kaj fermante okulojn.

Tra la pordo enkuris Turroputo. SHtele chirkaurigardinte, li klinis sin super la Magistro, tuj rektighis kaj malaperis.

Mi pensis, ke Turroputo shtelis che la Magistro liajn mizerajn groshojn, sed la monujo kiel antaue kushis sur la tabureto, kaj mi kvietighis.

— Ne, ne, — angore zumis Ahhumdus. — Ion fian li faris.

La Magistro en dormo spiris egalmezure kaj kviete. Ni denove elflugis en la unuan chambron.

Turroputo staris sur la fenestrobreto. Svinginte la mantelon, li diris:

— Mi forighas, ho dieculino, por en silento verki honore al vi genian poemon, dum malvarmo de via amo plenigas mian koron. En la Glacia Mondo felichos nur ni ambau — vi, Tondilo, kaj mi!

Jen, sekve, kiel malproksime iris la afero! Kaj kia «Glacia Mondo»?! Turroputo komencis rapide malsupreniri, klarighis, ke sub la hedero en muro de la turo ekzistas fera shtuparo.

— Ni flugu, — emociighe zumis Ahhumdus.

En la pordo aperis la Magistro. Li iris, duonferminte okulojn kaj etendinte antauen manojn, kvazau en songho. Lia vizagho estis tre pala.

Chiuj kandeloj samtempe estingighis, kvazau pro blovego, sed mi ne sentis venton.

En la chambron penetris kolono de neordinare brila lumo de la luno!

Audighis intersonoro de la urba horlogho:

 

Donn-donn-donn —

Tiu kanto pri tio, ke:

Ne poltronu, kaj rev’ plenumighos!

Se vi amos, la rev’ plenumighos!

Kaj nigra malghoj’ forgesighos.

 

La Magistro kondukis per manoj lau la luna radio, kvazau ion modlis el ghi. En la radio aperis — mi ne scias, kiel diri alimaniere — la Princino. Neniam shi estis tiel bela, kiel en tiu momento.

Ahhumdus mallaute ahhis, kaj miaj okuloj plenighis je larmoj.

— Bonan tagon, patro! — diris la Princino.

— Bonan tagon, knabino! — karese respondis la Magistro. - Steloj diras, ke en tiu nokto finighos la ekzorcizo, per kiu Turroputo envultis vin. Estu tiel! Estu via koro denove amema kaj kompatema. Chu ghi revivos, kompatinda via koro?

La Princino silentis. Nur malghoja rideto eklumis en shiaj bluaj okuloj.

— Vi devas renkontighi kun Silvero, — daurigis la Magistro. — Hodiau chio decidighos!

— Se vi ordonas, patro, mi iros.

Shi malaperis malantau la fenestro. La Shtona Junulo — vershajne en tiu momento li estis ne tute shtona — malpacience ekpashis al bordo de la tegmento.

«Li ja nenion vidas kaj audas. Nun li falos kaj disrompighos», — ekpensis mi kaj, rememorinte pri mia magia shnureto, plenforte dissvingis kaj jhetis ghin trans la strato.

La Junulo, liginte la shnureton al pluvtubo, mallevighis sur la placon.

La shnureto volvighis globe, retraflugis al mi kaj, kvazau nenio okazis, enrampis la saketon.

Starante che la fenestro de la turo, la Magistro akompanis per rigardo la Princinon kaj Junulon, forighantajn lau la placo, iluminita de la luna lumo.

Audighis malica klako de la Tondilo, pri kiu mi preskau tute forgesis:

— La kanajlo rigardadis shin, sed ne min, tiu junulacho, nur shajniginta sin shtona. «La bela Princino…» La mondo frenezighis pri beleco. Se mi povus, mi eltranchadus emon al beleco jam en beba agho, kiel oni forigas adenoidojn. Tiam regus mi, Tondilo, kaj malsaghaj Princinoj havus nenion por fari en la mondo… Negrave, min amas la richa kaj nobla fremdlandano. Kaj se… Finfine taugos la oldulacho Magistro…

La Tondilo parolis mallaute, preskau flustre. Tamen por ni kun Ahhumdus chio ja estis audebla! Kial do la kompatinda Magistro nenion audis?

— Enamighintaj mushoj almenau ne surdas, — enpensante ekzumis Ahhumdus.

— Shajnas al mi, ke tio estos timinda, sed, vershajne, plej felicha nokto, — diris la Magistro.


Принцесса встречается с Каменным Юношей

Магистр сидел у стола, придвинутого к сводчатому окну. Перед ним лежали старый кожаный кошелек и кучка монет. Ножницы прислонились к стене.

Сложив монеты в кошелек, Магистр поднял глаза, полные такой любви, которая могла бы расплавить и железное сердце.

- Сколько ты насчитал? - лязгающим голосом спросили Ножницы.

- Три Золотых, девять Серебряных и сорок семь Медных, - виновато ответил Магистр.

- И это все, что ты накопил за долгую жизнь?!

- Но у меня есть еще вы, прекрасные Ножницы, разве вы не стоите всех богатств мира?! - сказал Магистр.

- Влюбленные мухи хотя бы не слепнут и всегда отличат мухомор от банки варенья, - справедливо заметила Ахумдус.

Она устроилась на потолке, и я висел вниз головой: с подобными неудобствами следует примириться, когда используешь муху в качестве скакового животного.

- Вздор! - пролязгали Ножницы. - Пока ты не скопишь тысячи Золотых, не смей и смотреть в мою сторону. О, мы несчастные. Другие, настоящие мастера делают настоящие вещи из настоящего металла - секиры, топоры, пики. И продают за настоящее золото. А ты... Все фигурки, которые ты ночь за ночью лепишь из лунного света, оживают и улетают.

- Они вернутся, - робко возразил Магистр. - Перед закатом, когда ночь надвигается, мною рожденное ко мне возвращается.

- Убирайся в свою каморку. Мы не хотим тебя видеть! - приказали Ножницы.

Как только Магистр вышел, Ножницы подошли к окну и, закатывая глаза - это в моде у стихоплетов, - пролязгали:

Юноши - воины, матросы, поэты!
Слушайте вещее слово совета:
Только железо можно любить,
С твердым железом судьбу разделить.
Только в железе холод есть вечный,
Что остановит поток бесконечный,
Жизнью зовущийся.

"Пренеприятные стишки, - подумал я. - Бр-р!"

Тем временем Турропуто вылез из щели, где он скрывался, расправил плащ, как павлин распускает хвост, поднялся на носки и, едва Ножницы умолкли, завыл, словно шакал на луну:

- О прекраснейшие, мудрейшие и чудеснейшие! Уделите минуту внимания чужестранцу, который на пути к вам преодолел тысячи штормов и сражался с легионами чудовищ. Я объехал весь мир, и везде, в странах, густонаселенных и безлюдных, народы, и одаренные гением стихосложения и безгласные вследствие своей дикости, жители полуостровов, островов и архипелагов пели гимны в вашу честь, о Ножницы!

Какая бесстыдная чепуха. Но если бы вы только видели, что делалось с Ножницами, пока Турропуто завывал. Грудь их бурно вздымалась, на щеках румянцем выступила свежая ржавчина, колючие глазки блестели.

- Ах! Что вы, - жеманно звякнули они. - Мы, конечно, знаем, как некоторые ценят нас. Что нам в Магистре, нищем старикашке, даже тот Юноша - каменный и, смею сказать, из хорошей семьи - не сводит с нас взгляда...

Но все же, пусть мы и так избалованы вниманием, то, что вы говорите насчет островов, полуостровов и архипелагов, - если это правда, ведь мы не выносим лести...

- Лишь тысячная доля правды, о несравненные! Миллионоустная молва разнесла по свету, что вы, красотой затмив Афродиту, а мудростью Зевса, еще и выше всех в подлунном мире поднялись в божественном искусстве вырезания из бумаги. Возьмите, несравненные, этот лист и ослепите чужестранца своим художеством.

- Бумага волшебная... Магистр не позволяет трогать ее, - уже сдаваясь, возразили Ножницы.

- Волшебству и место в волшебных пальчиках. Осмелюсь посоветовать сложить бумагу в два раза. Еще! Еще!! Еще!!! Теперь режьте.

Несколько десятков бумажных фигурок выскользнули из рук Ножниц и, упав на пол, ожили.

- Одинаковые человечки! - тихо ахнула Ахумдус.

Она вся дрожала. Впервые я видел Ахумдус испуганной. Вероятно, ей уже пришлось сталкиваться с одинаковыми человечками. И мне было не по себе, ведь я помнил рассказ Учителя о Королевстве Жаба Девятого, и слова его: "Берегись одинаковых человечков!"

Ножницы вошли во вкус; фигурки десятками и сотнями падали на пол.

Ожив, они строились в колонны и принимались маршировать.

- Ать... два... Ать... два, - приплясывая и хихикая, командовал Турропуто.

Откуда-то у человечков появились пики и барабаны.

- Не могу, - сказала Ахумдус, перелетая в каморку Магистра.

Магистр, как был одетый, спал на узкой железной койке.

Возле него на табуретке лежал кошелек. По стенам ползали мокрицы, струйками стекала вода; каморка походила на тюремную камеру.

Но тут не было одинаковых человечков и злых Ножниц, и тут легче дышалось...

- Отдохнем, - прожужжала Ахумдус, устраиваясь на потолке и закрывая глаза.

В дверь юркнул Турропуто. Воровато оглянувшись, он склонился над Магистром, сразу выпрямился и исчез.

Я подумал, что Турропуто украл у Магистра жалкие его гроши, но кошелек по-прежнему лежал на табуретке, и я успокоился.

- Нет, нет, - тревожно жужжала Ахумдус. - Что-нибудь пакостное он сотворил.

Магистр дышал во сне ровно и спокойно.

Мы снова вылетели в первую комнату. Турропуто стоял на подоконнике.

Взмахнув плащом, он сказал:

- Я удаляюсь, божественные, чтобы в тиши создать в вашу честь гениальную поэму, пока холод вашей любви наполняет мое сердце. В Ледяном Мире будем счастливы только мы двое - вы, Ножницы, и я!

Вот, значит, как далеко зашло! И что это еще за "Ледяной Мир"?!

Турропуто стал быстро спускаться, оказалось, что под плющом в стене башни железная лестница.

- Летим, - в волнении прожужжала Ахумдус.

В дверях показался Магистр. Он шел, полузакрыв глаза и протянув вперед руки, словно во сне. Лицо его было очень бледно.

Свечи все разом погасли, словно от порыва ветра, но я не почувствовал ветра.

В комнату проник столб невиданно яркого света луны!

Доносился перезвон городских часов:
Донн-донн-донн -
Это песня о том, что,
Если не струсишь, сбудется!
Если полюбишь, сбудется!
А черное горе забудется.

Магистр водил руками по лунному лучу, будто что-то лепил из него. В луче возникла - не знаю как сказать иначе - Принцесса. Никогда она не была так хороша, как в тот момент.

Ахумдус тихонько ахнула, а у меня глаза наполнились слезами.

- Здравствуй, отец! - сказала Принцесса.

- Здравствуй, девочка! - ласково ответил Магистр. - Звезды говорят, что в эту ночь кончится заклятье, которым Турропуто околдовал тебя. Пусть! Пусть! Пусть твое сердце снова станет нежным и сострадательным. Оно оживет, бедное твое сердце?

Принцесса молчала. Только грустная улыбка засветилась в ее синих глазах.

- Ты должна встретиться с Сильвером, - продолжал Магистр. - Сегодня все решится!

- Раз ты велишь, отец, я пойду.

Она скрылась за окном. Каменный Юноша - то есть, наверно, в тот момент он уже не был совсем каменным - нетерпеливо шагнул к краю крыши.

"Он же ничего не видит и не слышит. Сейчас упадет и разобьется", - подумал я и, вспомнив о своей волшебной веревочке, изо всей силы размахнулся и бросил ее через улицу Юноша, привязав веревочку к водосточной трубе, спустился на площадь.

Веревочка свернулась клубком, перелетела обратно ко мне и, как ни в чем не бывало, забралась в узелок.

Стоя у окна башни, Магистр провожал взглядом Принцессу и Юношу, удалявшихся по освещенной луной площади Послышалось злое лязганье Ножниц, о которых я было совсем забыл:

- Негодяй выглядывал ее, а не нас, этот юнец, только притворявшийся каменным. "Прекрасная Принцесса"... Мир помешался на красоте. Наша бы воля, мы бы вырезали влечение к прекрасному еще в младенчестве, как удаляют аденоиды. Тогда бы царствовали мы, Ножницы, а глупым Принцессам нечего было бы делать на свете... Но ничего, нас любит богатый и знатный Чужестранец. А если... В крайнем случае сойдет старикашка Магистр...

Ножницы говорили тихо, почти шепотом. Но все-таки мы с Ахумдус ведь разобрали все! Почему же бедный Магистр ничего не слышал?

- Влюбленные мухи хотя бы не глохнут, - задумчиво прожужжала Ахумдус.

- Чудится мне, это будет страшная, а может быть, и счастливейшая ночь, - сказал Магистр.

<< >>