ЧЕЛОВЕК-ГОРОШИНА И ПРОСТАК / PIZERHOMO KAJ SIMPLULO


Mi rekonas la sorchiston Turroputo

 

La Magistro kuris tiel rapide, ke estis malfacile kursekvi lin. Li faradis pashojn per malgrandaj kruretoj, kaj poste, forte pushante sin kontrau la tero, saltadis lerte kaj malproksime, kiel lokusto. Iufoje li senmove pendadis en aero — vershajne, enpensighe, sed, rekonsciighinte, bonorde mallevighadis surteren.

Apud li flugis la Luno; ghi frosteme vindadis sin per nubo, kiel per lanuga tuko.

Kure la Magistro diradis sub la nazo:

— La maljunulo Ganzelius ne kvietighis. Certe, se oni nomas filon Silvero —arghenta — kaj pensas, ke lia sorto ankau estos arghenta, sed li farighas shtona, tion oni tre malfacile toleras, ohh, malfacile! Sed Turroputo! Tempas kompreni, Ganzelius, ke Turroputo vi ne superfortos. Delonge tempas, maljunulo!

Mi tre ekghojis, audinte la nomon de la Instruisto, kaj, ne deteninte sin, diris al la Magistro, ke mi felichas esti dischiplo de majstro Ganzelius.

Por kio mi bezonas scii, kies dischiplo vi «felichas» esti?! — ne turnante sin, ekkriis la Magistro. — Kaj kiu estas tiu forghisto Ganzelius, pri kiu mi neniam audis ion? Kiel do, diablo prenu, min tushas liaj shtonaj, arghentaj, estu ili ech stanaj, filoj?!

Homoj diras, ke mi estas pli simpla ol sagha. Tamen al mi sufichis kompreneco kompreni, ke se la Magistro eknomis la Instruiston «forghisto», kvankam mi ne prononcis tiun chi vorton, sekve li sendube konis Ganzelius tre longe.

La Magistro interalie kuris pli kaj pli rapide. Iufoje li kriis kelkajn vortojn per sia akra vocho.

— Memorfiksu, knabo! Tio estas luejo, kie lau akceptebla prezo oni povas lui fidindajn rajdomushojn! En tiu apoteko, la plej malnova en la mondo, oni vendas tablojdojn de superba mizerino, facile kaj sendolore malgrandiganta figuron kvincent-kvindekoble!

La Luno rigardis el nubo, ebligante vidi chiun domon.

La vento furiozis. Grinco de ventoflagoj farighis netolereba, sed tra ghi ghoje sonoris sonoriletoj: «Donn-donn-donn!»

El mallargha strateto ni elkuris en grandegan placon, kaj mi tuj ekvidis la sorchiston Turroputo.

Li estis facile rekonebla lau la nazo, brulanta, kiel arda karbo, per blurugha fajro. La sorchisto rondiris lau la placo kaj murmuris sub la nazo:

 

Turroputo…

Puto… Turro…

Por mi chio malfermighas,

L’ tuta mondo estas klara.

Bona — stulta! Fia — richa!

 

Svingante blurughan mantelon, li levigadis centojn de nordaj ventoj, pro kiuj vee ghemis la ventoflagoj.La malbenita sorchisto do sukcesis ghustatempe, malgrau ke ni forprenis lian jungitaron.Rimarkinte nin, Turroputo shajnigis alilandanon, senkiale promenantan lau la urbo.La norda vento, chiuj nordaj ventoj samtempe kvietighis. Kaj grinco de la ventoflagoj chesis. Bedaurinde, la Magistro, sinkinta en siajn pensojn, ne rimarkis Turroputo, kaj mi ne kuraghis tedi lin.

Tie, kie la strateto eliris en la placon, al la chielo levighis la plej alta en la urbo turo, chirkauvolvita de hedero de la piedajho ghis la pinto; kontraue videblis malnova trietagha domo; che la bordo de la tegmento staris brile iluminita de la luno shtona figuro de Junulo kun krispaj haroj, lau malnova modo falantaj sur la shultrojn.

La Junulo estis altkreska, de proda kompleksio, shajnis homo bona, kuragha kaj fidinda. Li sendube estus belulo, se ne estus angora kaj moka grimaco, distordanta lian vizaghon. Malghija preghanta rigardo de la Junulo estis senmove celita al la sola fenestro de la turo, oscilanta en luna lumo en kapturniga alteco.

— Kompatinda Silvero, — mallaute, al si mem parolis la Magistro, rigardante la Shtonan Junulon, kaj balancante la kapon. — Chu vi ankorau kredas, ke la Princino denove vin ekamos?

Mi komprenis Silveron. Kaj certe mi amis lin; chu eblas ne ami filon de la Instruisto. Sed kiel nebone estas aranghita homanimo, chiuokaze mia animo — mi ja ghojis al tio, ke la Princino ne tiom amas la Junulon.

La Magistro jen kuradis, ofte intervicigante la kruretojn, jen saltadis kiel lokusto, lau la shtonigita placo; senmove pendadis en aero kaj denove saltadis ankorau pli rapide. Mi apenau kursekvis lin.

Malantaue kashe iris Turroputo.

Ni preterpasis aleon de kashtanarboj kaj aperis antau la urbodomo, tre malnova konstruajho, tegolo sur kiu nigrighis de la tempo. Sekve, jen de kie audeblas sensilentigha «donn-donn-donn»: la horlogho sur la turo de la urbodomo kun blua ciferplato kaj signoj de la zodiako elsonoris sekundojn.

La Magistro rigardis al mi kaj kashe prenis de sia brusto pezan arghentan shlosilon, grandan kiel fajrostango.

Tio estas, al li shajnis, ke li faras tion kashe, sed mi bone vidis la shlosilon kun la incizita kapeto, figuranta kantantan kokon.

Kaj Turroputo, kiu ankorau ghis nun shajnigis alilandanon, laute eksklamacante, kvazau pro ekstazo antau antikva beleco de la urbo, certe ankau vidis chion, kion li bezonis.

Kion fari, iufoje okazas, ke sagha, la plej sagha homo, ech Magistro, eraras, kiam renkontas plenan kanajlon. «Alto timas malalton, kaj sagho timas kovardon, kiel elefanto timas muson», — ofte memorigis la kara Instruisto.

La magistro suprenkuris lau shtuparo, volvighanta chirkau la turo de la urbodomo, al ties pinto, kaj kuraghe saltis sur stelon, pendantan ghuste antaue la ciferplato de la horlogho. Aranghinte sin sur la stelo, kiel sur eskalo, li eltiris la shlosilon kaj komencis strechi la horloghon.

Dum tio li balbutis al si sub la nazo, sed sufiche laute por ke povu audi kaj mi, kaj la sorchisto.

— Dudek turnoj de maldekstre dekstren, kiel iras horlogho, kiel fluas tempo de nokto al mateno. Sed se oni turnas la shlosilon dekfoje de dekstre al maldekstren, kiel iras vivo en morton, tago en nokton, ho, tiam… Li ne finparolis.

 

Donn-donn-donn —

Tiu kanto pri tio, ke

Se vi amas, la rev’ plenumighos!

Kaj nigra malghoj’ forgesighos.

Donn-donn-donn.

 

elsonoris la horlogho facilan, sed tre charman kanteton.

«Se ech ne che mi plenumighu, do che alia, che Silvero, che la Shtona Junulo, kiu dum okcent jaroj atendas sian fianchinon», — ekpensis mi kaj firme decidis helpi lin, se mi nur povos, se ech min minacos timindaj dangheroj; prefere ne tre timindaj, alie povas ne sufichi decidemo…

La Magistro estis rekurinta de la urboturo al tiu alta turo. Kurante li senzorge jhetis al mi:

— Estu sana, knabo!

En la sama sekundo nigraj nubegoj kovris la lunon kaj stelojn. Ekregis mallumego. En tiu mallumego mi ekvidis, kiel rughaj lumantaj shuoj de la Magistro glitis de la tero al la pinto de la turo.

En la fenestro de la turo ekbrulis lumo.

Kiam la luno denove elrigardis, Turroputo, ne plu kashante sin, komencis danci chirkau mi sovaghan dancon, svingante la mantelon, pro kio denove levighis nordaj ventoj kaj urbaj ventoflagoj, — chiuj escepte de unu, — ekhojlis kaj grincis, kantis milvoche.

— Denove kun nazo! Kun nazo!! Kun nazo!!! — dancante, elkriadis Turroputo. — La stultulo Ganzelius tute frenezighis, se prenis tian helpiston, kiel la stulta knabacho. La filcjo Silvero restos shtona, char tiel decidis mi, la plej granda kaj malica el chiuj plej grandaj kaj malicaj sorchistoj!

Turroputo kaptis hederon, chirkauvolvantan la turon, kaj komencis rapide grimpi lau vertikala muro. Mi fermis la okulojn kaj, malgrau ke mi sentis teruran kapturnighon kaj la koro haltadis, ankau grimpis supren lau la muro. La hedero shirighis, kaj mi falis kiel sako, dolorege frapighinte je la pavimo.

— Kalkulu, kiom da ripoj, brakoj kaj kruroj vi rompis, stultulo, — kriis la Sorchisto. — Dum ne malfruas, revenu al la oldulacho Ganzelius.

Turroputo farighis plata kiel ludkarto, kaj glitis en fendon de la fenestro.

«Certe, malfacile esti dischiplo de fabelisto. Sed mi neniam, neniam forlasos vin, kara Instruisto, se mi ech estas kondamnita vivi nelonge kaj neniu havas de mi ian utilon», — pensis mi, pene levighante de la tero.

Mi chirkauiris la turon, esperante trovi eniron, sed pordo ne ekzistis.

«Kion fari?» — angore demandis mi min mem. — Se Turroputo estas en la turo, mi nepre devas esti tie: la Instruisto ordonis ech por sekundo ne lasi la sorchiston el vido.

Subite mi rememoris, kiel ni kun la Magistro iris lau la strateto. Mi rememoris la Apotekon, kie oni vendas la mizerinon, kiu malgrandigas figuron kvincent-kvindekoble, kaj la Luejon de rajdomushoj. Mi ankorau estis ekpensinta, audante la Magistron: «Por kio do oni bezonu rajdomushon».

— Ni rekontighos kun vi, kovarda Turroputo! Gardu vin! — flustris mi, kvankam estis komprenanta, ke gardi sin devas mi, sed ne la sorchisto.

Donn-donn-donn, — elsonoradis la horlogho.

 

Donn-donn-donn —

Se vi revas, la rev’ plenumighos,

Se ne timas, la rev’ plenumighos,

Kaj nigra malghoj’ forgesighos!

Donn-donn-donn.


Я узнаю колдуна Турропуто

Магистр бежал так быстро, что было трудно поспевать за ним. Он перебирал маленькими ножками, а потом, сильно оттолкнувшись от земли, прыгал ловко и далеко, как кузнечик. Порой он застывал в воздухе - вероятно, задумавшись, - но, очнувшись, благополучно опускался на землю.

Рядом с ним летела Луна; она зябко куталась в облако, словно в пуховый платок.

На бегу Магистр бормотал под нос:

- Старина Ганзелиус не успокоился. Конечно, если назовешь сына Сильвер - Серебряный - и думаешь, что у него и доля будет серебряная, а он станет каменным, с этим нелегко примириться, ох нелегко! Но Турропуто!.. Пора понять, Ганзелиус, что с Турропуто вам не справиться. Давно пора, старина!

Я очень обрадовался, услышав имя Учителя, и, не утерпев, сказал Магистру, что имею счастье быть учеником метра Ганзелиуса.

- Зачем мне знать, чьим учеником вы "имеете счастье" состоять?! - не оборачиваясь, крикнул Магистр. - И кто такой кузнец Ганзелиус, о котором я отроду ничего не слыхал? Какое, черт побери, мне дело до его каменных, серебряных, пусть хоть медных или оловянных сыновей?!

Люди говорят, будто я скорее простоват, чем умен. Все же у меня хватило смекалки сообразить, что раз Магистр назвал Учителя "кузнецом", хоть я и не упоминал этого слова, то несомненно он знал Ганзелиуса очень давно.

А Магистр между тем бежал быстрее и быстрее. Иногда он выкрикивал несколько слов своим резким голосом.

- Запоминай, мальчик! Это - Бюро проката, где за доступную цену можно нанять надежных скаковых мух! В этой Аптеке, самой старой в мире, продают таблетки превосходного мизерина, легко и безболезненно уменьшающего рост в пятьсот пятьдесят раз!

Луна выглядывала из облака, давая возможность разглядеть каждый дом.

Ветер буйствовал. Скрип флюгеров становился нестерпимым, но сквозь него весело звенели колокольчики: "донн-донн-донн!" Из узкого переулка мы выбежали на огромную площадь, и сразу же я увидел колдуна Турропуто.

Его легко было узнать по носу, горящему, как раскаленный уголь, сине-красным огнем. Колдун кружил по площади и мурлыкал под нос:

Турропуто...
Путо... Турро...
Турропуто все подвластно,
Для него все в мире ясно:
Добрый - глупый! Злому - счастье!

Размахивая сине-красным плащом, он поднимал сотни северных ветров, от которых жалобно стонали флюгера.

Все-таки проклятый Колдун поспел вовремя, несмотря на то, что мы угнали его ездовую упряжку.

Заметив нас, Турропуто притворился чужестранцем, от нечего делать прогуливающимся по городу.

Северный ветер, все северные ветры разом утихли. И скрип флюгеров прекратился.

К сожалению, Магистр, погруженный в свои мысли, не заметил Турропуто, а я не решился потревожить его.

Там, где переулок выходил на площадь, к небу поднималась самая высокая в городе башня, обвитая плющом от подножья до вершины; напротив виднелся старый трехэтажный дом; на краю крыши стояла ярко освещенная луной каменная фигура Юноши с кудрями, по старинной моде падающими на плечи. Юноша был высокого роста, богатырски сложен, казался человеком добрым, смелым и надежным. Он, несомненно, был бы красавцем, если бы не страдальческая и насмешливая гримаса, искажавшая его лицо. Мрачный молящий взгляд Юноши был неотрывно устремлен на единственное окошко башни, мерцающее в лунном свете на головокружительной высоте.

- Несчастный Сильвер, - тихо, самому себе говорил Магистр, глядя на Каменного Юношу и покачивая головой. - Ты еще веришь, что Принцесса снова тебя полюбит?

Я понимал Сильвера. И конечно, любил его; как не любить сына Учителя.

И все-таки до чего же нехорошо устроена душа человеческая, во всяком случае, моя душа - ведь я обрадовался тому, что Принцесса не так уж любит Юношу.

Магистр то бежал, семеня ножками, то прыгал, как кузнечик, по замощенной камнями площади; застывал в воздухе и снова прыгал еще быстрее.

Я едва поспевал за ним.

Позади крался Турропуто.

Мы миновали аллею каштанов и очутились перед ратушей, очень старым зданием, черепица на котором почернела от времени. Так вот, значит, откуда доносилось неумолчное "донн-донн-донн": часы на башне ратуши с синим циферблатом и знаками зодиака вызванивали секунды.

Магистр взглянул на меня и украдкой достал с груди тяжелый серебряный ключ, величиной с небольшую кочергу.

То есть, ему казалось, что он делает это украдкой, но я прекрасно разглядел ключ с резной головкой, изображающей поющего петуха.

И Турропуто, который все еще разыгрывал чужестранца, громко ахая, как бы от восторга перед древней красотой города, конечно, тоже увидел все, что ему было нужно.

Что поделаешь, бывает, что мудрый, мудрейший человек, даже Магистр, попадается впросак, когда сталкивается с последним негодяем. "Высокое боится низкого, и мудрость боится подлости, как слон боится мышей", - часто напоминал дорогой Учитель.

Магистр взбежал по лестнице, вившейся вокруг башни ратуши, на вершину ее, и смело прыгнул на звезду, висевшую как раз перед циферблатом часов.

Устроившись на звезде, как на стремянке, он достал ключ и стал заводить часы.

При этом он бормотал под нос, но достаточно громко, чтобы могли расслышать и я, и Колдун.

- Двадцать поворотов слева направо, как идут часы, как течет время от ночи к утру. Но если повернуть ключ десять раз справа налево, как уходит жизнь в смерть, день в ночь о, тогда...

Он не договорил.

Донн-донн-донн -
Это песня о том, что,
Если любишь, сбудется!
А черное горе забудется... -
вызванивали часы простенькую, но такую милую песенку.

"Не у меня сбудется, так у другого, у Сильвера, Каменного Юноши, который восемьсот лет ждет свою суженую", - подумал я и твердо решил помочь Сильверу, если только смогу, даже если мне будут угрожать страшные опасности; хорошо бы не очень страшные, а то вдруг не хватит решимости...

Магистр бежал обратно от ратуши к той высокой башне. На ходу он небрежно бросил мне:

- Будь здоров, мальчик!

В то же мгновение черные тучи заволокли луну и звезды. Воцарилась тьма. В этой тьме я разглядел, как красные светящиеся штиблеты Магистра скользнули от земли к вершине башни.

В окошке башни зажегся свет.

Когда луна снова выглянула, Турропуто, не скрываясь больше, принялся отплясывать вокруг меня дикий танец, размахивая плащом, от чего снова поднялись северные ветры и городские флюгера - все, кроме одного, - завыли, заскрипели, запели на тысячи ладов.

- Опять с носом! С носом!! С носом!!! - приплясывая, выкрикивал Турропуто. - Дурак Ганзелиус совсем спятил, если взял в помощники придурковатого мальчишку. Сыночек Сильвер останется каменным, потому что так решил я, величайший и самый злой из всех самых величайших и самых злых колдунов!

Турропуто ухватился за плющ, обвивающий башню, и стал быстро карабкаться по отвесной стене. Я зажмурил глаза и, хотя голова отчаянно кружилась и сердце замирало, тоже полез вверх по стене. Плющ оборвался, и я грохнулся, как куль, пребольно ударившись о каменную мостовую.

- Сосчитай, сколько ты переломал ребер, рук и ног, дуралей, - крикнул Колдун. - Пока не поздно, возвращайся к старикашке Ганзелиусу.

Турропуто стал плоским, как игральная карта, и скользнул в щель окна.

"Конечно, нелегко быть учеником сказочника. Но я никогда, никогда не оставлю тебя, дорогой Учитель, пусть жить мне суждено недолго и нет от меня никакой пользы", - думал я, с трудом поднимаясь с земли.

Я обошел вокруг башни, надеясь найти вход, но дверей не было.

"Что делать? - тревожно спросил я сам себя. - Ведь если Турропуто в башне, то и мне непременно надо быть там: Учитель велел ни на секунду не спускать глаз с Колдуна".

Вдруг вспомнилось, как мы с Магистром шли по переулку. Вспомнилась Аптека, где продается мизерин, уменьшающий рост в пятьсот пятьдесят раз, и Бюро проката скаковых мух. Еще я подумал, слушая Магистра: "Ну на что может понадобиться скаковая муха".

- Мы встретимся с тобой, подлый Турропуто! Берегись! - прошептал я, хотя понимал, что беречься нужно мне, а не колдуну.

Донн-донн-донн, -
вызванивали часы.

Если мечтаешь, сбудется,
Если не трусишь, сбудется,
А черное горе забудется!
Донн-донн-донн.

<< >>