76. ENIGMO PRI PARASHUTISTOJ

Edgar kaj Gustav, du sam-aghaj kamaradoj, diskutis sur la vojo al la lernejo.

"Auskultu, Gus'!", diris Edgar, "mi scias amuzan enigmon."

"Kian enigmon, Ed'?", demandis Gustav.

"Atentu bone!", daurigis Edgar. "Estis du parashutistoj, kiuj havas la saman pezon, kaj kiuj saltis sam-tempe el aviadilo. Unu el ambau havis parashuton, en kiu estis granda truo; la alia havis parashuton sen truo. Nun, diru al mi: Kiu estis unue sur la tero?"

Gustav ne bezonis longe pri-pensi, kaj li tuj respondis: "Tute nature, tiu kun la granda truo en la parashuto."

"Ne", triumfis Edgar, "estis Adamo kaj Eva, kiuj estis unue sur la Tero."

*****

77. LA FISHOJ ESTIS TRO GRANDAJ

Grupo da ekskursantaj skoltoj atingis belan lagon, post plur-hora marshado. Ili decidis halti, tie, por ripozi kaj pikniki.

La kuiristo de la grupo prenis sian fish-kaptilon, por provi kapti kelkajn fishetojn. Li havis bonan shancon. Jam post kelkaj momentoj, li kaptis iom grandan fishon; li kritike rigardis ghin kaj, fine, li re-jhetis ghin en la akvon. Jam post du minutoj, alia fisho, ech pli granda, pendis je la hoketo. La kuiristo de-prenis ghin, kaj ankau ghin li jhetis en la akvon. Du minutojn poste, li tiris gigantan fishegon el la lago; sed ech tiun belegan kaptajhon li re-jhetis en la akvon.

La malsataj grupanoj pli kaj pli murmuris, kaj unu el ili de-mandis sen-pacience: "Kial vi re-jhetas tiujn belajn fishojn, unu post la alia en la lagon?

"Char", grumblis la kuiristo, "mi ne havas tiel grandan kaserolon."

*****

78. ONI NE OFENDU ALIAJN PER INSULTOJ!

La du dek-jaraj kamaradoj Hans kaj Luns disputis pro iu bagatelo. Hans, en kolero, insultis sian kamaradon Luns: "Vi estas kamelo!"

"Chu vi kuraghas ripeti tion?", bataleme ekkriis Luns.

"Ne", diris Hans kvietige, "mi eraris."

"Kion vi volas diri per tio?", demandis Luns.

"Mi pensis pri iu alia", respondis Hans.

"Pri kiu alia??", sci-voleme plu-demandis Luns.

"Pri... pri iu, kiu similas al vi", fine klarigis Hans.

*****

79. LA MUSO EN LA PIZO-SUPO

Onklino Celina invitis sian dek-jaran nevinon Henrika fari viziton al shi, dum la venonta merkredo.

Henrika akceptis, kun granda ghojo, la inviton de la onklino.

Chiu-merkrede, la kara onklino kuiras bon-gustan pizo-supon, kiu en-havas multajn rostitajn lardo-pecetojn. Tio estas la preferata manghajho de Gustavo, la dektri-jara kuzo de Henrika kaj la filo de onklino Celina.

Tag-meze, en la dirita tago, la knabo manghis sian supon kun granda apetito, kiel kutime. Li kulerumis diligente kaj sen-halte en sia telero, rigardante nek dekstren nek maldekstren. Pizo-supo kun brunaj rostitaj lardo-pecetoj ja estas tiel bona!

Subite, la shercema kuzino Henrika ek-kriis:

"Atentu, Stavo! En via supo naghas mortinta musho!"

Sed, shajne, tio tute ne impresis la mangheman kuzon Gustavo. Per la ma/dekstra mano, li faris geston de indiferenteco, kaj, per la dekstra, li plu-kulerumis, grumblante:

"Ne diru stultajhojn, Rika! Mortinta musho ja ne povas naghi".

*****

80. HEJMA TASKO DE LERNEJANO

La instruisto en la kvara klaso de iu lernejo klopodis klarigi al siaj lernantoj, kio estas "lingvo". Li parolis pri la diversaj lingvoj de la homoj, la lingvo de la surd-mutuloj, la lingvo de la bestoj, kaj tiel plu. Poste, li postulis, ke chiu lernanto faru skriban hejmo-taskon, pri la temo "La lingvo".

En la sekvanta tago, li invitis unu el la lernantoj voche legi la skriban taskon, kiun li faris hejme. La vokita lernanto ek-staris kaj laute legis:

"La lingvo estas tio, kio ebligas al la homoj paroli. Ghi levas la homon super la beston. Se la porko, ekzemple, povus paroli kaj diri: "Mi estas porko", tiam ghi ne plu estus porko, sed homo."

*****

81. LA INSTRUISTO NE KONAS LIAN FRATON

En iu nederlanda urbo, en la klaso de ok-jaraj knaboj, la instruisto klopodis instrui la lernantojn pri la kalkulo per la nombroj dek, du-dek, tri-dek, kvar-dek, kaj tiel plu, ghis cent. Por kontroli, chu la klasanoj bone komprenis la kalkulon per la dekoj, li diris al la lernanto Dirk:

"Atentu bone, Dirk, pri la jena kalkul-ekzemplo: Supozu, ke mi prunte donas al via frato Jan cent guldenojn, kaj ke li promesas re-pagi al mi dek guldenojn chiu-monate. Kiom da mono li ankorau shuldos al mi post ok monatoj? "

La juna lernanto respondis, sen longe pri-pensi: "Cent guldenojn, sinjor' instruisto."

"Vi diras stultajhon, Dirk", ek-koleris la instruisto. "Vi estas la plej granda stultulo de la klaso. Estas ne-kredeble, ke vi ne konas ech la dekojn inter nulo kaj cent."

"Pardonu, sinjoro instruisto", replikis trankvile la ok-jarulo Dirk. "Mi bone konas la dekojn inter nulo kaj cent. Sed vi, vi ne konas mian fraton Jan!"

*****

82. LECIONO PRI AMFIBIOJ

Dum leciono pri bestoj, la instruisto demandis al la dek-jara lernanto Urs: "Chu vi scias, Urs, ke ekzistas vivantaj estajhoj, kiuj povas vivi ne nur sur la tero, sed ankau profunde en la akvo?"

"Jes, mi scias tion", respondis la dek-jarulo.

"Kaj... chu vi ankau scias, kiel oni nomas ilin?", plu demandis la instruisto.

"Oni nomas ilin sub-akvistoj, au plonghistoj, au skafandristoj", sen-prokraste respondis la lernanto.

*****

83. SIN-GARDEMA TAJLORO

Sinjoro Banito iris al nova tajloro. "Montru al mi belan shtofon", li diris; "mi bezonas novan, elegantan kompleton. "

"Jen, sinjoro, bela angla lano-teksajho", diris la tajloro. "Ghi estas tute moderna kaj tre eleganta."

"Bone", diris sinjoro Banito, "ghi plachas al mi. Sed mi tuj devas diri, ke mi povos pagi nur post kvar monatoj."

"Tio ne estas grava, sinjoro", kompleze ridetis la tajloro.

"Tre bone", al-donis la kliento. "Diru al mi: Kiam la kompleto estos preta? "

"Post kvar monatoj", estis la respondo de la sin-gardema tajloro.

*****

84. KIEL CESIGI NOKTAN BRUON

Sinjoro Gerak, juna fraulo, achetis modernan transistor-aparaton. En la sama tago, li funkciigis ghin laute, por auskulti bruan pop-muzikon preskau ghis nokto-mezo.

Subite, iu sonorigis je la pordo. Tio estis la filo de najbara familio en la sama domo.

"Kion vi deziras, Petro?", demandis sinjoro Gerak.

"Mia patrino demandas, chu vi volas prunte doni al ni vian transistoron", klarigis Petro.

Mirante, sinjoro Gerak demandis la junulon: "Chu, tiel mal-frue, vi volas ankorau danci?"

Petro simple respondis: "Ne danci. Dormi!"

*****

85. VITAMINOJ EN POMO-SHELO

En la pasinta somero, grupo de 14-jaraj lernejaninoj faris eks-kurson al iu montaro. Helga kaj Olga, du bonaj kamaradinoj, marshis kune sur la montara vojo.

Dum halto por pikniki, Olga el-prenis du belajn oro-flavajn pomojn el sia tornistro (dorso-sako), kaj donis al Helga unu el ambau.

Helga manghis sian pomon kune kun la shelo, dum Olga zorgeme sen-sheligis la sian.

"Vi devus manghi ankau la shelon", diris Helga; "ghi en-havas valorajn vitaminojn, kiuj estas bonaj por la sano!"

"Jes, mi scias", replikis Olga iom fripone, "sed unu el la du pomoj antaue falis en bovino-fekajhon; kaj nun, mi ne plu scias kiu..."

*****

86. LA ARGHENTA KULERO

Okazis bon-fara festo, dum kiu che-estis multaj infanoj. Post la festo, oni konstatis, ke sur la tablo, mankis unu el la arghentaj kuleroj, kiujn uzis la infanoj por manghi.

La sinjorino, kiu organizis la feston, demandis al la che-estantaj infanoj: "Kiu for-prenis la mankantan kuleron?"

Neniu respondis. Kelkaj infanoj, kiuj havis bonan konsciencon, montris siajn poshojn. Sed la organizantino de la festo ne volis fari esploron. Shi simple diris: "Karaj infanoj! Mi konas efikan rimedon, por re-trovi la kuleron, kiu malaperis: chiu, el vi, metu sian kapon dum unu minuto sub la tablon!"

Chiuj infanoj faris ghin. Tiam, la sinjorino demandis per lauta vocho: "Chu chiuj nun havas la kapon sub la tablo?"

La infanoj respondis kune: "Jes."

Post tio, la sinjorino plu-demandis: "Chu ankau tiu, kiu for-prenis la kuleron?"

Sen pri-pensi, iu infano respondis: "Jes."

Nun, oni konis tiun, kiu shtelis la arghentan kuleron.

*****

87. LA FILMON LI VOLIS VIDI TUTE

La gepatroj de Bertram achetis modernan televidilon, kiu ebligas spekti belajn kolorajn programojn. Tuj, en la unua vespero, la tuta familio sidis antau la nova aparato. En la programo, estis strecha "Western-filmo" (: uestern-filmo), en kiu multaj "cow-boys" (: kau-bojs) galopis sur sovaghaj chevaloj kaj pafadis sen-halte per pistoloj.

Subite, Bertram ek-staris kaj iris el-shalti la aparaton.

"Kial vi faris tion?" demandis lia patrino.

"Mi devas iri al la ejeto", respondis Bertram.

"Sed tio ne estas kauzo por haltigi la funkciadon de la televidilo", ek-kriis la patrino.

"Tamen, jes", klarigis la filo, "mi ne volas preter-lasi parton de la filmo!"

*****

88. KOMPLIKA NOMO

La deksep-jara gimnaziano Karel, loghanta en Germanio, estas la felicha posedanto de skotero.

Hierau matene, li "skoteris" (- skotere biciklis) tre rapide sur la stratoj. Estis jam preskau la oka horo, kaj li timis al-veni tro malfrue al la gimnazio, Tial, sen heziti, li preter-veturis signalo-lumon, kvankam ghi estis rugha.

Tuj fajfis traflko-policisto, kiu haltigis la pekulon.

"Via nomo!", li demandis severe, malfermante sian not-libreton.

"Mia nomo estas Prchvosbrosplinski", prompte respondis Karel.

"Kiel? Prosblos...?", plu-demandis la policisto, komencante krajoni en sian libreton.

"Ne. Prchvosbrosplinski", ripetis la junulo.

"Nu", rezigne diris la legho-gardisto, "chi tiun fojon, mi konsentas fermi unu okulon; sed atentu, ke mi ne kaptu vin duan fojon...!"

 

skotero - speco de motor-ciklo, kun malgrandaj dikaj radoj kaj komforta segho. (Iuj nomas ghin ankau motor-skutilo.) Ruse - motoroller.

*****

89. ELEKTRA KURENTO EL LA PRA-ARBARO

Dum leciono pri natur-sciencoj, la instruisto provis ekspliki al la junaj knaboj la produktadon kaj la uzadon de la elektro.

Post la eksplikoj, li demandis al unu el la Iernantoj; "Emil, ekspliku al ni: De kie venas la elektra kurento!"

Emil respondis, sen longe pri-pensi: "Ghi venas el la pra-arbaro."

La instruisto miregis pri tiu stranga respondo: "Nu, Emil, kial do vi pensas, ke ghi venas el la pra-arbaro? "

Sen-hezite, la lernanto Emil eksplikis: "Hierau vespere, la elektra lumo subite ighis estingita en la kvartalo, kie ni loghas. Tiam, mia patro diris, kun kolera vocho: Nun, tiuj simioj ree el-shaltis la elektran kurenton!"

*****

90. KRITIKO PRI LA EFIKO

Onklino Klara, kvindek-jara sinjorino, sidis en sia buduaro kaj finis sian matenan tualeton. Ciska, shia kvar-jara nevino en-iris, kaj observis tion, kion la onklino faris tie.

Por fini, onklino Klara metis sur siajn vangojn bon-odoran, blankan kremajhon. La eta knabino rigardis tre atente kaj demandis sci-voleme: "Kio estas tio, onklino mia, kion vi metas sur vian vizaghon?"

"Tio estas speciala beliga produkto, kara mia", klarigis la onklino.

"Kaj", plu-demandis la etulino, "por kio servas tio?"

"Nu", respondis onklino Klara, "tio servas por havi belan vizaghon!"

La nevino flaris la poteton, en kiu trovighas la beliga kremajho, kaj volis scii: "Chu vi uzas tiun kremajhon jam de longe, onklino Klara?"

"Ho jes", ridetis la onklino, jam de post multaj jaroj, mia etulino."

Tiam, Ciska mirante rigardis la onklinon kaj fine demandis: "Kial do, ghis nun, vi ne farighis bela, onklino?"

*****

91. LA TREJNISTO NE HAVOS GRIZAJN HAROJN

Thom estas membro de futbal-teamo. Li jam ofte trejnis kiel avanulo; sed, malgrau tio, li ankorau ne estas tre lerta ludanto.

En iu dimancho, li devis anstataui malsanan avanulon de alia teamo. Malfeliche, li plur-foje maltrafis la golejon kaj, tial, la teamo perdis la matchon.

La kapitano de la teamo ighis furioza, kaj li krude kriegis al li: "Vi ludis kiel lama kaprino! Kiam via trejnisto ekscios tion, li ek-havos grizajn harojn!!"

"Ha", rikanis Thom, "li ghojus, se li ek-havus."

"Kial li ghojus?", mirante demandis la kapitano.

"Nu", aldonis Thom, "char li estas kalva."

*****

92. MALFACILA KONVERSACIO

Hugo Kopinski estas juna metio-lernanto, en drogejo. La drogisto, lia mastro, jam permesis al li kun-helpi en vendado de simplaj artikloj.

Iun tagon, kiam la drogisto devis for-iri por plenumi komisiojn, tre maljuna klientino venis en la vendejon.

"Chu mi povas paroli kun la mastro?", shi demandis.

"Mi bedauras", respondis la lernanto Hugo, "la mastro re-venos nur post unu horo."

Char la klientino estis preskau surda, shi diris: "Je la dekstra orelo, mi audas pli bone."

Hugo ripetis siajn parolojn en shian dekstran orelon; sed re-foje, shi ne komprenis.

"Provu do maldekstre, foje!", shi petis. Sed ankau tio estis vana. Tiam, shi diris: "Chu vi volas skribi ghin sur paperon?"

La afabla metio-lernanto plenumis shian peton. Tiam, la mal-junulino tra-serchis sian mano-sakon kaj, fine, ghemetis: "Ho, mi forgesis miajn okulo-vitrojn! Chu vi ne povas laut-legi ghin al mi?"

*****

93. AFERO DE GUSTO

Rolf estas knabo, kiu naskighis kaj vivas en industria urbo en Nederlando. Li do scias malmulton pri la vivo kaj la aktiveco de la kamparanoj.

En chi tiu jaro, liaj gepatroj permesis al li pasigi la feriojn che sia onklo, en vilagho. Rolf havas grandan intereson pri chio, kio rilatas al la agrikulturo.

Vidinte, ke la onklo serchas sterkon en la chevalejo kaj metas ghin sur veturilon, li demandis: "Kion vi volas fari per la sterko, onklo?"

"Mi metos ghin sur la fragojn", eksplikis la onklo.

"Hm", diris la june urbano iom malshate, "pri la gustoj, ni devus diskuti, en chi tiu kazo."

"Kial ni devus diskuti pri la gustoj?", demandis la onklo.

"Char ni", klarigis Rolf, "la homoj en la urbo, ni metas sukeron kaj lakto-kremon sur la fragojn!"

*****

94. APRILA SHERCO

Estis la unua de aprilo. Tial, Erik Deldo decidis sherce telefoni al iu juna vendistino, en viandejo.

"Hallo!" diris la vendistino, kiam sonoris la telefono.

"Hallo?", demandis Erik. "Kiu estas tie?"

"Chi tie estas la viando-vendejo Molmar", klarigis la vendistino. "Kion vi deziras?"

"Mi volus demandi ion, fraulino", daurigis Erik, kun mistera vocho.

"Kion vi volus scii?", demandis la junulino.

"Mi volus scii", klarigis Erik, "chu - eble - vi havas porko-orelojn."

"Ho jes!", tuj respondis la servema servistino.

"Se vere", diris Erik malice, "bonvolu rapide sendi al mi ...fotajhon de vi!"

*****

95. VIGLA KONVERSACIO

En la domo por ge-junuloj en Augsburg, la gaja dekkvin-jara Matilda hazarde renkontis sian dekses-jaran kamaradon Arnold. Chi tiu estas junulo ne malinteligenta, sed chiam iom embarasita en che-esto de knabinoj.

"Bon'tagon, Noldo", gaje vokis Matilda.

"Saluton, Ilda", diris Arnold, "chu la sano estas bona?"

"Jes; tre bona", respondis la knabino.

"Hm", murmuris Arnold, por daurigi la konversacion, "kaj... kiel fartas via patrino?"

"Dankon", respondis Matilda, "shi fartas bone."

Post momento da embaraso, la junulo plu-demandis: "Kaj via patro... kiel li fartas?"

"Ankau li fartas bone", ridante respondis la knabino.

Ree pasis kelkaj sekundoj. Venis nova demando de Arnold: "Kaj... kiel fartas via avo?"

Pluaj sekundoj pasis. Arnold ne sciis, kion diri plu. Tiam, por savi la konversacion, la knabino diris kun shajne serioza mieno: "Mi havas ankorau avinon!"...

*****

96. LA RINGO DE LA JUNA EDZINO

Dum ge-edzigha festo, onklo Filip rakontis al la gastoj jenan anekdoton:

"Antau kelka tempo, juna geedzo-paro iris promeni, post la festo-mangho, lau-longe de rivero apud la urbo. Promenante, la juna edzino ludeme turnis sur la fingro sian oran edzino-ringon, kiu estis iomete tro granda. Subite, la ringo glitis de shia fingro, falis sur la teron, rulighis trans la rivero-bordon, kaj falis en la akvon.

La juna edzo opiniis, ke tio estas malbona auguro. Li faris riprochojn al sia edzino, char shi ne estis suflche sin-gardema. Mal-gaje, la paro iris hejmen.

En la sekvanta mateno, la avo de la juna edzino iris, kiel kutime, kapti fishojn en la apud-urba rivero. Li sukcesis kapti grandan ezokon, kiu pezis kvar kilogramojn, kaj kiun li alportis ghojo-plene al la avino. Ankau la avino ghojis pri la ekster-ordinare bela kaptajho. Si zorge distranchis la ezokon, kaj... kion vi kredas, ke shi trovis en la interno de la fisho?"

"La oran ringon!" rapide ek-kriis Tanja, la sep-jara nevino de la juna edzo.

"Ne", eksplikis onklo Filip ridetante, "nur fisho-ostojn kaj aristojn!"

*****

97. PULVORO POR MORTIGI INSEKTOJN

Sinjoro Hotts iris al drogejo.

"Kion vi deziras?", demandis lin juna vendisto, shajne komerca lernanto.

"Mi volus havi ses kilogramojn da insekto-pulvoro", respondis sinjoro Hotts.

"Por kiaj insektoj?", plu-demandis la junulo.

"Ne p o r, sed k o n t r au insektoj", precizigis la kliento.

"Nu jes; kiel vi volas", diris la vendisto. "Kiajn insektojn vi volas ekstermi?"

"Malutilajn insektachojn", klarigis sinjoro Hotts.

"Kompreneble", diris la junulo; "sed bon-volu sciigi al mi la specon de la insektoj: mushoj, au kuloj, au moskitoj, au puloj, au pedikoj, au tineoj, ..."

"Ne. Cimoj", seke respondis la iom stranga kliento.

"Ha, bone! Do: pulvoron kontrau cimoj vi volas havi", diris la pacienca vendisto. Li rapide preparis pakajhon kun ses kilogramoj da DDT-pulvoro kaj afable demandis al la kliento: "chu vi volas tuj kun-preni ghin?"

"Tute nature", estis la respondo, "au chu, eble, mi al-portu la cimojn chi-tien??!"

*****

98. LA KORO EL MIELO-KUKO

Lola estas revema liceanino, apenau dekkvar-jara.

Iun tagon, shi en-iris en kuko-vendejon. La mastrino de la kukejo afable demandis al shi: "Kion vi deziras, juna fraulino?"

"Mi deziras kukon el mielo", respondis Lola, "kukon en formo de koro."

"Jen", diris la mastrino, "jen mi havas plurajn koro-formajn mielo-kukojn; vi povas elekti, lau via placho."

"Mi volus havi...", daurigis Lola, "mi volus havi mielo-kukon, kiu sur-havas nomon el sukero."

"Nu, kiun nomon vi volus havi sur ghi?", demandis la mastrino.

"Arturo", klarigis Lola, kaj shia vizagho subite iom rughighis.

"Re-venu post unu horo", diris la kukistino, "tiam vi havos vian mielan kuko-koron kun la nomo Arturo."

Unu horon poste, Lola re-venis al la kuko-vendejo. Kiam shi ek-vidis la bele preparitan kuko-koron, shi de-nove rughighis, kaj diris: "Estas eraro. La nomo de mia kuzo estas Arthuro, kun h post la t.

"Estas domaghe", diris la mastrino, ke vi ne diris tion antaue. Re-venu post duona horo; mi aranghos la aferon."

Unu duon-horon poste, Lola re-venis al la kukejo.

"Jen, juna fraulino", afable diris la kukisto-edzino" jen alia koro el mielo-kuko, kiu sur-havas la nomon Arthuro, kun h post la t, lau via deziro. Chu mi en-volvu ghin en folion da donaco-papero?"

"Ne, dankon, sinjorino", respondis la ghoje ridetanta knabino, "tio ne estas necesa... Mi tuj manghos ghin!"

*****

99. BLAGO PRI FESTA PAROLADO

Okaze de festo por honori doktoron Zamenhof, Otto Difur, la gvidanto de la klubo "Junaj amikoj", faris belan festo-paroladon. Li preparis ghin dum pluraj semajnoj, kaj, post la parolado, li rikoltis multan aplaudon.

Stefano Dirks, unu el la klubanoj poste diris al la klubo-gvidanto: "Tio vere estis grandioza parolado, Otto. Mi sincere gratulas vin".

"Dankon, Stefano, pro via gratulo", diris Otto, "chu ghi plachis al vi?"

"Ho jes, multe, ech tre multe", respondis Stefano; "sed mi ne volas kashi al vi, ke mi havas libron, en kiu trovighas chiu vorto de via parolado".

"Ho", ekkriis Otto, kiu videble ighis ofendita pro la paroloj de Stefano, "montru al mi tiun libron!"

"Jen", diris la blagema Stefano ridetante, kaj montris al Otto la "Plenan Vortaron de Esperanto."

*****

100. SPRITA RESPONDO DE ADVOKATO

Al jughejo venis advokato, kiu estis tre malgranda viro. Li devis defendi la interesojn de grava kaj richa kliento.

Alia advokato, kiu ne konis lin, demandis, kiu li estas. La unua respondis tre afable. Tiam, la dua ekkriis mokeme: "Kio? ...Tia malgranda advokato volas defendi tiel grandan klienton?? ...Mi ja povus meti vin en mian poshon!"

"Se vi povus", trankvile diris la unua, "tiam estus pli da sagho en via posho ol en via kapo!"

(Lau M.Solovjev, el "Fundamenta Krestomatio".)

<<