51. CHU ONI FAJFU, KIAM IU RONKAS?

En gastejo por junuloj, Benno kushis en la lito super tiu de sia kamarado Georg. Benno ne povis dormi, char Georg daure ronkis.

Post kelka tempo, Benno ek-pensis ke, por mutigi la ronkanton, li fajfu. Tial, Benno fajfis akra-sone, chiu-foje kiam Georg re-komencis "segi lignon". Kaj, chiu-foje, tuj chesis la ronkado de Georg.

Je la sekvanta mateno, kiam Georg vekighis kaj frotis siajn okulojn, Benno diris kun riprocha tono: "Georg, vi terure ronkas, dum dormo."

Tiam, Georg ghemis: "Tio estas nenio, Benno, ech malpli ol nenio. Vi, dum la tuta nokto, vi daure fajfis kaj, tial, malhelpis min dormi!"

*****

52. BUSHUMO POR HUNDO

Sinjorino Miller posedas grandan hundon, el la fama raso "germana shafisto-hundo". Ghi estas bela besto; sed, char ghi estas mordema, sinjorino Miller decidis acheti bushumon, kiu malhelpos la hundon mordi pasantojn.

Tial, shi iris en specialan butikon por besto-artikloj.

"Jen, sinjorino", diris ja juna butikisto, "jen vi povas elekti inter pluraj specoj de bushumoj."

"Mi prenos chi tiun", diris la klientino kaj tuj pagis la artiklon.

"Chu mi sendu la bushumon al via adreso", demandis la afabla vendisto, "au chu vi preferas mem porti ghin?"

*****

53. HENRIK DEVIS FIN-LEGI LA LIBRON

Estis tre malfrue, en la vespero. Henrik ankorau sidis sen-move kaj legis en libro, kvankam jam estis tempo por iri dormi.

"Nun, fine, chesu legi!", lin admonis lia patrino.

"Ne estas eble, patrino", diris Henrik, "mi nepre devas fin-legi la libron hodiau vespere."

"Kial do vi devas fin-legi ghin hodiau?", "volis scii la patrino.

"Char morgau estos mia naskigha tago", eksplikis Henrik.

"Mi ne komprenas", diris la patrino. "Kiel rilatas tiu libro al via naskigha tago?"

"Estas simple", daurigis Henrik, "sur la kovrilo de la libro estas presite: Por knaboj de 6 ghis 8 jaroj; kaj morgau, mi estos nau-jara!"

*****

54. CHU LA ONKLINO ESTIS FILM-STELULINO?

En iu dimancho, onklo Oskar kaj onklino Bertha faris viziton al la gepatroj de Rolf.

Post la tag-meza mangho, Rolf, liaj gepatroj kaj la geonkloj promenis iomete en la ghardeno, apud la domo. Dum la promeno, Rolf iris apud la onklino, kaj subite li demandis shin: "Onklino Bertha, diru, chu vi iam estis fimo-stelulino? "

La onklino tre miris: "Kial vi faras tiun demandon? Chu vi trovas min tiel bela? "

"Ne, onklino", eksplikis la nevo, "mi nur pensis ke, tiam, vi ricevis vian Oskar-on".

*****

55. TRO ALTA TEMPERATURO

En la monato Julio, onklino Herta loghanta en vilagho, skribis al sia dek-du-jara nevo Fred en Lyon: "Mia kara nevo! Char nun estas la tempo de la ferioj, vi povas pasigi kelkajn tagojn che ni, sur la kamparo. Baldau, estos la fojno-rikolto, kaj vi povos helpi al ni. La vetero estas tre bela. Sed, nun-tempe, estas iom varme; la temperaturo estas 35 gradoj en la ombro. Respondu al mi, kara Fred, chu vi volas veni! Via onklino Herta."

Post kiam Fred legis tiun leteron, li diris al sia ok-jara frateto Gil (: jhil) : "Se la temperaturo estas tiel alta en la ombro, mi certe multe shvitos tie. ... Mi ne multe shatas tion."

"Nu", diris la malgranda Gil, sen longe pri-pensi, "kiam vi estos tie, atentu bone! Ne restu en la ombro!"

*****

56. CHAR LIA FRATINO ESTAS MALSANA

Aldo estas juna lernejano, kiu loghas en la itala urbo Firenze. En iu mateno, li re-venis hejmen el la lernejo, jam je la naua horo.

Tio iom maltrankviligis lian patrinon; tial, shi tuj telefonis al la instruisto.

"Bon-volu klarigi al mi", shi diris, "kial vi re-sendis mian filon hejmen, hodiau matene?"

"Nu", respondis la instruisto, "Aldo demandis al mi, chu li devas re-iri hejmen, char lia fratino estas malsana pro difterio. ...Chu, eble, li ne diris la veron?"

"Tamen, jes", eksplikis la patrino, "la veron li diris; sed lia fratino ja loghas en Usono, en Ameriko!"

*****

57. LI NE ADMIRIS LA PANORAMON

En iu dimancho, grupo da knaboj el la franca urbo Chateauroux (: shato-ru') faris ekskurson al montaro. La suno brilis, kaj neniu nubo estis je la firmamento.

Post pluraj horoj da marshado, la ekskursantoj atingis, fine, la supron de monto kun bela verda alpo kaj aro da bovinoj.

Chiuj knaboj estis lacaj kaj malsataj; tial, ili volis tuj pikniki.

"Atendu, dum momento!", diris la grupo-gvidanto. "Admiru, unue, la ekster-ordinare belan pejzaghon!"

La dika, neniam kontenta Bernard diris grumblante: "Mi vidas neniun pejzaghon; nigra bovino staras antau ghi."

*****

58. RAJTIGILO POR KAPTI FISHOJN

Dum libera tago, la du amikoj Vik kaj Fred sidis bon-humore che la bela lago de Biel (:bil), kaj provis kapti fishojn. Post unu horo, ili jam kaptis dek-kvin ezokojn.

Subite, al-venis kontrolisto, kiu demandis al la du knaboj, chu ili havas rajtigilon por kapti fishojn.

Sen longe pri-pensi, Vik ek-staris kaj rapide for-kuris.

La kontrolisto kuris post li kaj, kelkajn minutojn poste, li sukcesis atingi lin. Tiam Vik, tute trankvile, tiris sian rajtigilon el la posho kaj, ridetante, montris ghin.

Vidante la dokumenton, la kontrolisto ekkriis kolere: "char vi posedas rajtigilon, kial do vi kuris for, kiel frenezulo? "

"Nu", respondis Vik kun ruza mieno, "char mia amiko ne havas rajtigilon."

*****

59. PITT NE PERDIS LA DENTOJN

La juna Pitt estas vera strato-bubo. Li pli multe shatas kuri kun kamaradoj sur la stratoj, ol iri en la lernejon.

Re-foje, li pasigis tutan post-matenon ekstere. Kiam li hejmen-venis, jhus antau la vespera mangho, lia patrino estis tre mal-kontenta.

"Vi estas vera ne-taugulo", shi diris; "kie do vi vagadis dum kvar horoj?"

"Mi ne vagadis, patrino", respondis Pitt, "mi ludis kun la kamaradoj sur la futbalejo."

"Montru al mi vian bushon!", subite ordonis la patrino. "Chu batalis kun viaj kunuloj? Vi ja perdis du incizivajn dentojn!"

"Ne, ne", diris Pitt, "tiujn mi havas en la posho."

*****

60. REZULTO DE STULTA VETO

Stef venis sola, sen sia ghemela frato Luk, al la junula futbalo-klubo.

"Kial via frato ne venis kun vi, hodiau?", demandis la trejnisto de la klubanoj.

"Char li rompis kruron al si", eksplikis Stef.

"Kruron li rompis...? Kia-maniere okazis tio?", plu demandis la trejnisto.

"Nu", daurigis Stef, "hierau ni ludis, kiu el ni ambau povus klini sin plej malproksimen el la fenestro. Estas li, kiu gajnis la veton!"

*****

61. ORDEMO ESTAS NECESA

En klaso de ok-jaruloj, la instruisto klarigis al la lernantoj, ke la ordemo estas grava homa kvalito. Ghi estas ne nur utila, sed ech nepre necesa, chie kaj chiam, dum la tuta vivo.

"Ekzemple", instruis la instruisto al la knaboj, "oni neniam jhetu paperon sur la straton. Tio estus malordemo. Chu vi, chiuj, bone komprenis?"

"Jes", kriis la klasanoj kune.

"Diru al mi", demandis la instruisto al la juna Rikardo, "kien vi metus pecon da papero, kiun vi ne plu bezonas?"

"Mi metus ghin en la papero-korbon, sinjoro", tuj respondis la ok-jarulo.

"Kaj... se tia korbo ne estus tie?", plu-demandis la instruisto.

"Tiam", diris Rikardo post iom da pri-pensado, "mi ordeme faldus la paperon kaj jhetus ghin en iun ajn letero-keston."

*****

62. NE-OPORTUNA DEMANDO

Frank estas dekdu-jara knabo, en la sesa klaso.

En iu tago, venis la lerneja kuracisto; li instruis al la lernantoj kion ili faru, por resti chiam en bona sano. Por averti ilin pri certaj dangheroj, li rakontis al ili jenan okazajhon:

"Auskultu ekzemplon pri knabo, kiu ne estis sufiche sin-gardema. En iu malvarma mateno, komence de printempo, li promenis per sia biciklo dum pluraj horoj, sur-portante nur che-mizon kaj pantalonon. Grava gripo kaptis lin, dum kiu li suferis duoblan pulmo-inflamon. Post ses tagoj, la kompatinda knabo mortis. Chu chio estas klara, por vi, en tiu chi rakonto?"

"Mi havas demandon, sinjoro", diris Frank.

"Kion vi deziras scii?" afable demandis la kuracisto.

"Mi volus scii", diris Frank, "kio okazis poste pri la biciklo."

*****

63. FISHOJN ONI NE KAPTAS PER POMOJ

Che la bordo de la lago de Annecy (: ann-si') sidis la juna Claude (: klod) el Lausanne (: lo-zann'), kiu, kune kun siaj gepatroj kaj sia fratino Jeanne (:jhann'), feriis en Francio.

"Kion vi faras?", demandis Jeanne al Claude.

"Chu vi ne vidas?", kontrau-demandis Claude, "mi fishas." "Sed", daurigis Jeanne ridante, "per la pomo, kiun vi fiksis al la hoko de via kaptilo, vi ne povos kapti fishojn!"

"Kial ne? ", demandis Claude, "kion vi farus?"

"Mi prenus vermon, anstatau pomon", eksplikis Jeanne.

"Mi ja prenis vermon", replikis Claude; "ghi estas en la pomo!"

*****

64. ULRIK LEGAS RAKONTOJN PRI KRIMOJ

Sur la vojo al la lernejo, Ulrik babilis kun sia kamarado Theo.

"Chu tio okazas ankau al vi?", demandis Ulrik al Theo.

"Kio do okazas al vi?", volis scii Theo.

"Nu", klarigis Ulrik, "kiam, nokte, mi legas krimo-broshuretojn, mi ne povas dormi."

"Ne", respondis Theo, "al mi okazas la malo."

"Chu vere?", miris Ulrik.

"Jes", konfirmis Theo, "kiam nokte mi dormas, mi ne povas legi krimo-broshuretojn."

*****

65. POR KIO SERVAS LA ORELOJ?

En la klaso de sep-jaraj knaboj, la instruisto pri-skribis la homan korpon. Post la klarigoj, li demandis al Rikardo: "Por kio ni bezonas la orelojn? "

"Por povi vidi", respondis la lernanto.

"Tio estas sen-senca", diris la instruisto; "per la oreloj ni do ne povas vidi!"

"Jes, vi pravas, sinjoro instruisto", diris Rikardo, "per la oreloj ni ja ne povas vidi. Sed se ni ne havus la orelojn che la kapo, la kaskedo falus al ni antau la okulojn, kaj tiam ni ne plu povus vidi!"

*****

66. LA KOTLETO DE LA ONKLO

En iu pasinta dimancho, tag-meze, Hanna iris kune kun siaj ge-onkloj en restoracion, por manghi.

La onklo kaj la onklino mendis porko-kotletojn kun "pommes frites" (: pomm' fritt') kaj salato; Hanna preferis parizan omleton kun "spaghetti" kaj tomato-sauco.

Post du-dek minutoj, la kelnero al-portis la menditajn man-ghajhojn. Hanna, la onklo kaj la onklino ek-manghis kun granda apetito.

Subite, la kotleto de la onklo glitis de sur lia telero kaj falis sur la plankon... Tuj al-kuris granda buldogo, de sub apuda tablo, por kapti la viandajhon.

"Ho ve!", ekkriis la onklo, "mia bela kotleto estas for!"

"Ne havu timon!", kvietigis Hanna la onklon, "la hundo ne povos kapti ghin. Mi metis mian piedon sur la kotleton..."

*****

67. POR POVI LEGI DUM DORMO

En la dormejo de junul-gastejo, la knabo Frans vidis, ke lia amiko Bert rampis, kun sia vid-helpilo sur la nazo, en sian dormo-sakon.

"Diru, Bert", demandis Frans mirante, "kial vi ne for-metis la vid-helpilon, antau ol iri dormi?"

"Por tio, mi havas bonan motivon", respondis Bert.

"Kian motivon vi havas?", volis scii Frans.

"En la jhus pasinta nokto", eksplikis Bert, mi songhis pri ses ghustaj loterio-nombroj; bedaurinde, mi ne povis bone legi ilin. Tio ne plu okazu al mi!"

*****

68. RUZA TROMPO

Estis karnavalo. La dekdu-jara Leo havis la ideon masko-vesti sin kiel jhurnalo-vendiston. Poste, li iris sur la straton kun pakajho da jhurnaloj sub la brako, kaj laute reklamis: "Sensacia skandalo! Giganta trompo en nia urbo! Ghis nun, jam 23 viktimoj!" Iu pasanto haltis, kaj achetis ekzempleron. Kiam li iris kelkajn pashojn plu, li konstatis, ke la jhurnalo estas malnova, char aperinta antau tri semajnoj. Li indignis kontrau la bubo kaj volis re-doni ghin al li. Sed, subite, li rezignis pri tio kaj ech ridis, kiam, en la sama momento, li audis la knabon krii: "Sensacia trompo en nia urbo! Ghis nun, jam 24 viktimoj!"

*****

69. KIU GAJNIS LA VETON?

Bill faris viziton al sia amiko Bob, kaj diris: "Mi vetas dek frankojn kontrau vi, ke vi ne divenos, kial mi vizitas vin hodiau."

Bob, kiu bone konas sian amikon Bill, tuj divenis ties intencon. Tial, li respondis sen-hezite: "Nu, vi certe venis, por pumpi monon el mia posho."

"Malghuste", triumfe kontrau-diris Bill. "Mi nur venis por deziri al vi bonan matenon. Kaj nun, el-poshigu la dek frankojn, kiujn mi gajnis dank' al la vetol"

*****

70. INFANOJ FARU BONAJN AGOJN

En klaso de ok-jaraj knaboj, la instruisto admonis la lernantojn, ke ili chiam estu afablaj.

Chiu-foje, kiam estas eble, ili faru bonan agon. Tio igas la homojn felichaj.

Post kelkaj tagoj, la instruisto demandis al la lernanto Ralf: "Chu vi sekvis mian konsilon? Chu vi faris bonan agon?"

"Jes, sinjoro instruisto", respondis Ralf.

"Nu, kiun personon vi igis felicha, per via bona ago?", plu demandis la instruisto.

"Mian onklinon Julietta", diris la knabo.

"Ekspliku al ni, Ralf", insistis la instruisto, "kia-maniere vi felichigis vian onklinon!"

"Hierau", klarigis la ok-jarulo, "mi vizitis mian onklinon dum tri horoj; kaj shi estis tre felicha, kiam mi ree iris for."

*****

71. LA FLEGMA NIKOLAO

La juna Nikolao estas tre flegma knabo. Li ne multe shatas labori, probable char li estas iom dika.

Lia frato Patrik vokis lin: "Nik! Venu, kaj helpu al mi!"

Nikolao restis trankvile sur sia segho.

Patrik re-foje vokis sian fraton: "Chu vi ne audis, Nik? Venu do, rapide!"

Nikolao ne ek-movis sin, kaj diris: "Kial do tiel nervoze, Pat? Mi ne shatas fari ion rapide... Mi manghas malrapide, mi parolas malrapide, mi marshas malrapide, mi pensas malrapide..."

"Vi estas terure maldiligenta, Nik", kontrau-diris Patrik. "Kio do, che vi, iras rapide??"

Nikolao respondis: "Estas simple, Pat. Mi lacighas rapide!"

*****

72. JUPP UZOS TAJPILON

En la lernejo, la instruisto multe klopodis por lernigi pli belan skribon al la juna knabo Jupp. Sed la rezultato tute ne estis kontentiga.

"Auskultu, Jupp", diris la instruisto, "se vi skribos tiel mal-belache kiam vi estos granda, la homoj diros: Jupp skribas kiel porko."

Sed tiuj vortoj ne faris impreson al Jupp. "Kiam mi estos granda", li diris trankvil-anime, "mi ne plu skribos per skribilo; mi achetos skrib-mashinon."

*****

73. KIAM VEKI LA CHEFULON?

Vespere, en skolta kampadejo, la tendar-chefulo vokis la junan skolton Volf:

"Auskultu bone!"

"Jes. Mi auskultas", obeis Volf.

"Morgau matene", daurigis la chefulo, "se la vetero estos bela, vi vekos min je la 5-a horo; male, se la vetero estos malbela, vi vekos min nur je la 7-a. Chu vi komprenis?"

"Jes", konfirmis Volf, "mi komprenis."

En la sekvanta mateno, Volf vekis la chefulon de la tendaro je la 5-a horo, kaj demandis. "La vetero estas nek bela, nek mal-bela. Chu do mi veku vin je la 5-a horo, au je la 7-a?"

*****

74. DUM EKZAMENO EN LERNEJO

Dum ekzameno, la instruistino diris al unu el la lernantinoj: "Irma, mi faros du demandojn. Se vi povas respondi pri la unua, vi ne bezonos respondi pri la dua. Chu vi komprenis?"

"Jes sinjorino", respondis Irma, "mi bone komprenis."

"Jen la unua demando", daurigis la instruistino. "Kiom da perloj estas en la krono de la angla reghino?"

Irma iom pri-pensis, kaj rapide diris: "Sep-cent du-dek kvin perloj."

"Chu vi estas tute certa pri tiu nombro?", demandis nun la instruistino.

Sen heziti, Irma replikis: "Pardonu, sinjorino; sed vi diris, ke mi ne bezonos respondi pri la dua demando, se mi povis respondi pri la unua."

*****

75. LA PANORAMO KOSTIS TRO MULTE

Skota turisto iris en svisan hotelon, por loghi tie eventuale dum kelkaj tagoj.

La hotelisto montris al li beletan chambron sur la kvina etagho, de kie oni vidas parton de la admirinda Alpo-montaro.

"Kiom kostas tiu chambro? ", demandis la turisto.

"Tri-dek frankojn", respondis la hotelisto, "inkluzive de la matena mangho."

"Chu tio ne estas iom tro multa por tiu sen-luksa chambreto?", opiniis la turisto.

"Vi devas scii, sinjoro," klarigis la hotelisto, "ke la unika panoramo, kiun vi povos ghui tie, valoras almenau du-dek frankojn!"

"Se estas tiel", replikis la shparema hotelo-gasto, "mi faras proponon al vi: Mi pagos dek frankojn por la chambro, kaj mi promesas al vi neniam rigardi la panoramon."

*****

<< >>