La knabo ekploris. Poste li forvishis la larmojn — li ja estis knabo.

La stelo lumis per brila verda lumo, kvankam estis tago kaj lumis la suno.

La knabo ekiris lau la pado — tien, kie lumis la stelo. Li iris kaj iris… La suno komencis bruli neelteneble. “Varmege”, — pensis la knabo.

Apenau li sukcesis pensi tion, — kaj antau li aperis verda arbaro kun centjaraj kverkoj, centjaraj abioj kaj centjaraj betuloj. Sed la arboj estis tiel maljunaj kaj tiel dense interplektighis iliaj branchoj, ke eniri la arbaron oni ne povis.

Kaj la stelo — tiu verda — lumis kiel antaue, kvankam jam venis la tagmezo; ghi brilis ghuste super la pinto de kverko.

La knabo rigardis plu kaj ekvidis: la kverko havas kavon. La kavo estas fermita per la pordeto, kovrita de verda likeno. Sur la pordeto — malgranda verda seruro. Knabo Leontodo elposhigis la verdan shlosilon, turnis ghin en la seruro — la pordeto malfermighis.

El la kavo saltis sciuro kun longa lanuga vosto.

— Ni iru ludi! — vokis shi.

La arboj en la arbaro disighis. Ja ne tiel malofte okazas, ke arboj en arbaro disighas.

La sciureto ekkuris sur musko-kovrita pado — de arbo al arbo. La knabo chiam sekvis ghin — de arbo al arbo.

— Mi volas trinki! — diris la knabo, satludinte.

La sciuro frapis musko-tuberon per la longa vosto. Shi frapetis tre malforte — tiel, ke la tubero ne eksentu doloron.

Apud la tubero aperis diafana rivereto.

— Mi volas manghi! — diris la knabo, kiam sattrinkis. Apenau li tion diris — el sub kverko ekaudighis lauta vocho:

— Bonvolu! Bonvolu!

Branchetajho sub la kverko movighis, el ursokavo elgrimpis grandega griza urso.

La knabo ektimis, sed la urso ridetis plenbushe, kaj en la manegoj li tenis chelaron kun mielo.

Kaj la timo tuj pasis.

— Mi estas laca kaj volas dormi, — diris Knabo Leontodo, kiam satmanghis.

Fringo saltis el la nesto kaj pepis:

— Kushighu sur la bordo de la rivereto, en ombro, sur herbo, kaj mi kantos al vi lulkanton.

La knabo kushighis plej oportune. La fringo ekkantis.

Li kantis tre bele. Sed la knabo antau ol fermi la okulojn kaj ekdormi, ekvidis — proksime, trans la rivereto, sur herbo staras diafana kofro kun verda seruro, plenigita je verdaj gemoj.

Li saltlevighis kaj forgesinte pri chio ekkuris al la kofro.

La shlosilo rompighis en la seruro. La knabo ne afliktighis, li ech ne rimarkis tion. Li dejhetis la kovrilon de la diafana kofro kaj, manplenon post manpleno komencis plenigi la poshojn per lumantaj, tre brilaj, verdaj kiel smeraldoj shtonoj.

Sed kiam li returnis sin por fanfaroni antau Sciuro, antau Fringo, kiu tiel bele kantas, antau Rivereto kaj antau Urso, plej unue, kompreneble, antau Mikaelo Tretanto, — kiam li returnighis, la arbaro kunigis la centjarajn kverkojn, pinojn, abiojn kaj interplektigis la branchojn.

En la kverko plu estis la kavo.

Sur la kavo estis la pordeto kun la verda seruro. Sed ne ekzistis rezerva shlosilo por malfermi la pordeton; la shlosilo ja rompighis.

La kampo, blua pro kampanuloj, vastighis antau li. Kaj sur la kampo kuris la pado. Kaj super la pado rughkolore lumis la stelo.

La knabo suspiris, ech ploretis — ne tiel ghoje estas resti sola.

Komence malaperis la avinjo, kaj jen samtempe malaperis Rivereto, Sciuro, Fringo, Urso. Li ploretis, vishis la okulojn kaj ekiris sur la pado.

Kaj en la arbaro Rivereto diris:

— Stranga knabo, li ech ne rimarkis, kiel bongustas mia akvo!

— Kaj ne dankis pro la mielo, sed tiu ja estis tre bongusta, — graulis Mikaelo Tretanto kaj lekis la lipojn.

— Li ludis kaj forgesis pri mi, — softe diris Sciuro.

— Li ne finauskultis mian kanton, sed mi ja tiel penis, — diris Fringo. — Stranga knabo.

— Tute ne stranga, sed simple tute ordinara, ne mirakla, — kvakis Sagha Anaso, kiu multfoje chirkauflugis la mondon, vidis chiujn landojn kaj pro tio farighis tia sagha; li estis naghanta en Rivereto, purigis la plumetojn kaj komence ne partoprenis la interparolon.

— Ankau miaj birdidetoj estis tute ordinaraj, neobeemaj, chiam faladis el la nesto… Kaj mi ilin tiel amis, — suspiris Fringo.

— Kaj miaj sciuridoj…

— Ne, ne! Chiu devas havi iomete da miraklo! — pasie interrompis Sagha Anaso, kiu ghenerale emociis nur kiam vidis akcipitron super la anasidoj. — Pasintjare nia birdaro flugis super la domo, kie loghis la knabo kun sia Avinjo Testudo, tre bonkora kaj digna persono. La knabo elkuris en kampeton, svingadis, svingadis la brakojn, sed ne povis levighi aeren post ni.

— R-r-r!.. — graulis Mikaelo Tretanto kaj komencis turnadi siajn grandegajn manegojn, kiel ventmuelilo la flugilojn. Li turnadis la manegojn tiel, ke vento levighis en la arbaro, la junaj arboj fleksighis, la jhus sprosintaj folioj shirighadis de branchoj.

Li turnadis la grandegajn manegojn kaj saltetadis kaj de tempo al tempo, sufokighante, demandis Anason:

— R-r-r, kaj mi? Mi ja levighas? Nur iomete!

— Ne, vi ne levighas, — respondadis Anaso. Shi ne scipovis mensogi.

Kaj kiam Urso trankvilighis, Anaso diris:

— Do vi havas, Mikaelo Mikaelido, ion miraklan. Vi ja donis al la knabo la mielon, sed vi mem pli ol chion en la mondo shatas mielon.

— R-r-r!… — lekante la lipojn, graulis la Urso.

— Kaj vi, Rivereto, donis al la knabo tian bongustan akvon, — daurigis la Anaso. — Kaj vi, Fringo, verkis por li la kanton. Kaj vi, Sciuro, lasis chiujn viajn aferojn por ludi kun li. Mi ja scias, vi havas terure multe da personaj aferoj.

— Jes, jes, mi havas terure multajn aferojn! — eksklamaciis Sciureto, kaj kaptinte sin je la kapo, rapidighis al sia loghejo.

— Chiuj havas almenau iomete da miraklo, — kvakis Anaso por adiaui Sciureton.

“Do mi flugu al Avinjo Testudo kaj diru al shi, ke shia nepeto vivas kaj sanas, — ekpensis Anaso kaj levighis super la arbaro. — Avinjo Testudo, vershajne, jam chiujn larmojn forploris pri sia Knabo Leontodo”.

…La stelo lumis en la tagmeza chielo. Sed nun ghi estis ne tiel brila.

La knabo iris sur la pado tien, kie lumis la stelo. Sed li estis ne tre ghoja. Chu estas bone al solulo? Precipe kiam oniaj poshoj plenas je miraklaj brilaj verdaj shtonetoj, sed antau neniu oni povas fanfaroni.

Li iradis malghojete — kaj subite ekvidis ghuste antau si knabinon.

Shi havis longan oran harplektajhon, bluajn okulojn, kaj sur alta blanka kolo — rughan cheneton kun eta rugha seruro.

Sed la knabo ne volis speciale rigardi shin — jen kia gravajho: la bluokula kaj kun harplektajho! Li elposhigis du manplenojn da smeraldoj, etendis ilin sur la malfermitaj polmoj kaj depashis, por ke la knabino, gardu Dio, ne kaptachu la shtonojn.

“Chiuj knabinoj shatas chion brilan, kiel monedoj”, — ekpensis li, kaj voche diris:

—  Chu vi envias? Mi ankorau multe havas!

— Fi, kia achajho — ranoj!

— Vi mem estas rano! — kriis la knabo.

Kaj li vidas — sur la polmoj amasighas malgrandaj verdaj ranetoj. Kaj ili saltas de la polmoj teren. Kaj el la poshoj ili saltas teren.

— Vi estas granda, sed stulta! — diris la junulino. — Vi estas jam ne knabo, sed junulo, tempas saghighi.

— Stulta?! Do bone!… — kolere kriis Knabo Leontodo.

Li bone vidis la rughan serureton. Ghuste tiun etan rughan serureton, per kiu estis shlosita la cheneto sur la kolo de l’ junulino.

Li alkuris kaj per unu turno de la shlosilo malfermis la serureton.

La cheneto falis herben, sed la junulino ne rimarkis tion.

— Ne, vi tute ne estas stulta, — malrapide diris la junulino; shi ekridetis kaj farighis mirakle bela.

La knabo ekvidis, kiel shi belas, kaj haltigis la spiradon pro felicho.

Kaj Anaso, ghuste tiu sama Anaso, traflugante super la junulo kaj junulino, ekpensis:

“Shajnas, el tiu sentaugulo io ja rezultos. Do mi flugu al Avinjo Testudo kaj rakontu, kian felichon donacis la sorto al shia Knabo Leontodo. Tricent-kvarcent kilometroj ne estas tro granda distanco. Kaj la avinjo, tre bona persono, je cent jaroj junighos pro la ghojo”.

Kaj Anaso ekflugis.

La knabino staris same ridetante kaj, ne forkondukante de la junulo la okulojn, parolis:

— Ne, vi estas sagha. Kaj bonkora. Kaj forta. Tio ne estas facila afero — transporti la tutan ranan popolon el unu marcho al alia! Tiu marcho vershajne sekighis, do vi kompatis la ranojn. Vi estas mirakla! Chu vi volas, ke mi kun vi amiku la tutan vivon? Hejme oni nomis vin Knabo Leontodo. Vidu, mi scias pri vi chion. Bonan tagon, Knabo Leontodo!

Kaj shi etendis al li la manojn.

Li volis preni shin je la manoj, sed, por malfelicho…

Jes, por malfelicho, en la sama sekundo li rimarkis en herbo diafanan kofron, ghisrande plena je brilantaj rughaj shtonoj — rubenoj.

Kaj li jhetis sin al tiu kofro.

— Atendu! — diris li al la junulino.

Eble li volis donaci al shi la neordinarajn gemojn?

Sed eble li simple forgesis pri la junulino. Samkiel antaue forgesis pri Avinjo Testudo, Sciuro, Rivereto, Fringo, Urso.

Se ne, do kial li almenau unu fojon ne turnis sin kurante al la kofro? Kaj se li sin turnus, eble chio okazus alie.

Ah, se li sin turnus!..

Li ghiskuris la kofron. Malfermis la seruron, kaj certe… certe la shlosilo rompighis. Sed li ech gemojn ne elprenis, char malferminte la kovrilon de la kofro li ekvidis, ke tie ja estas ne shtonoj, sed rughaj skaraboj.

La skaraboj rampadis el la kofro kaj kashighis en herbo. Baldau ili malaperis.

Nur nun Knabo Leontodo turnis sin.

Sed la junulino ne estis. En la kampo estis malplene. Varmege brulis la suno; en ghia lumo ankorau videblis la stelo — nun ghi lumis per malbrila blanka lumo.

Kion eksentis Knabo Leontodo?

Li eksentis, ke farighis pli maljuna — dek au eble cent jarojn.

Dume Anaso ghisflugis la domon de Avinjo Testudo, chiam sidanta sur la perono kaj fiksrigardanta malproksimen, kaj shi kvakis:

— Uf, mi lacas! Shajnas, la aferoj de via nepo iras bone; baldau vi vartos la pranepojn.

— Chu vere?! — ekghojis Avinjo Testudo. — Ho, mi chiam sciis, ke li renkontos princinon. Kaj la princino ekamos lin. Kiu ankorau estas tiel digna de amo?

“Mi ne scias pri la princino, inter anasoj princinoj renkonteblas ial tre malofte, sed mi chirkauflugus tiun chi ulon je distanco de cent, ne — de mil kilometroj, — ekpensis Anaso, ghentile adiauante al Avinjo Testudo. — Cetere tio ne estas mia afero: ili estas junaj, sed mi mian vivon jam travivis”.

Knabo Leontodo iris sur polva vojo sub la varmega suno, kiu neniel subiris, palpante en la posho la sole restantan diamantan shlosilon.

Li estis malghoja, sola kaj sopira; eble li tute ne estas tiel malbona…

Chirkaue kreskis nur malmola seka herbo. Kaj en la chielo lumis la blanka stelo.

Levinte la kapon, Knabo Leontodo ekvidis sub la stelo longan — sen fino kaj rando — altan blankan muron, tute plektokovritan de pikdrato. En la mezo de la muro blindige brilis diamanta pordego, shlosita per diamanta seruro. Elinterne sur la muron grimpadis maljunuloj, virinoj kaj infanoj; ili petegis:

— Malshlosu la pordegon, fremdlandano. Vi ja havas la diamantan shlosilon. Ni jam multajn jarojn pereas sen akvo kaj pano. Malshlosu.

Apud la pordego staris diafana kofro, ghissupre plenigita je mirakle belegaj diamantoj kaj briliantoj.

— Malshlosu! — ripetadis la solan vorton la virinoj, maljunuloj kaj infanoj, grimpante sur la muron. Ili faladis de la muro kaj denove grimpadis. Ili estis vunditaj, el la vundoj fluis sango — la pikdrato ja tute plektokovris la muron. — Malshlosu!

Knabo Leontodo ekpashis al la pordego. Jes, li ja certe ekpashis al la pordego.

Sed tiutempe al la kofro sin jhetis gardistoj kun halebardoj. Kaj la knabo ekpensis: “ Ili fortiros la kofron, kaj poste provu trovi ghin … Do ne…”

Jen pro kio li ne malshlosis la diamantan pordegon en la senfina blanka muro.

— Toleru iom! — kriadis li, haste malshlosante la kofron. — Bonvolu iom toleri.

Li tiel hastis, ke certe rompis la shlosilon — tiun diamantan.

Kaj kiam li levis la kovrilon de la kofro — lace kaj preskau nevolonte, — li ekvidis, ke tie estas ne briliantoj, sed tre belaj kaj brilaj, jes, tre belaj gutoj de roso.

Au larmoj? Kiu scias…

Tiuj gutoj de roso au larmoj tuj forsekighis — la suno ja varmigis tre varmege, ech bruligis.

Kaj la kofro malplenighis.

Kaj kiam la knabo chirkaurigardis, li ekvidis, ke chirkaue estas nenio — nek la gardistoj kun halebardoj, nek diamanta pordego, shlosita per diamanta seruro, nek senfina blanka muro, plektokovrita de pikdrato. Nur bruligita flava herbo.

Kaj la stelo en la chielo estingighis.

Kaj super la seka herbo malforte audighis la krio: “Malshlosu! Malshlosu!”

Au tio estis chirpado de lokustoj?

Povas esti ankau tiel…

La knabo iom staris kaj iris reen sur la pado, kiun li mem tratretis. Kien ankorau li devis iri? Li iris malrapide, pene deterigante la piedojn.

Li iris longe, tre longe.

Li chirkauiris la arbaron kaj nokte — fine venis nokto — ekvidis en malproksimo la senarbejon, super kiu lumis kiel steloj la diverskoloraj lampiroj.

Li ekghojis, rekoninte la senarbejon, kaj rapidigis la iron. Li alvenis la larghan rojon kaj ekvidis la tri gnomojn: la verdan gnomon — la plej malgrandan fraton, la mezan fraton — la rufbarban gnomon kaj la plej maljunan fraton — la gnomon kun longa ghistera barbo.

— Karaj gnomoj! — diris Knabo Leontodo per krevinta malforta vocho. — Donu al mi ankoraufoje la shlosilojn. Nun mi estos pli sagha kaj ne rompos ilin.

Dinj-dili-dinj-dinj, bim-bom-bom, bam-bamm-bammm… frapadis la gnomoj sur la ambosojn, forghante shlosilojn.

— Ni donas shlosilojn nur al knaboj, — diris la malgranda gnomo, ne forkondukante la okulojn de la amboso.

— Mi estas ghuste knabo. Chu vi ne rekonas min?

— Rigardu vin! — kvakis Sagha Anaso, kiu naghis en la rojo.

Knabo Leontodo klinis la kapon kaj ekvidis en la akvo inter spegulajhoj de la diverskoloraj lampiroj sian vizaghon.

Li ekvidis maljunulon kun kavaj okuloj, sulkokovritan, kun griza barbo.

Li turnis sin dorse al la rojo kaj ekiris sur la nokta kampo kien rigardis la okuloj.

<< >>


Мальчик заплакал. Потом он вытер слёзы — ведь это был мальчик.

Звезда горела ярким зелёным светом, хотя был день и светило солнце.

Мальчик пошёл по дороге — туда, где горела звезда. Шёл, шёл… Солнце стало припекать. «Жарко», — подумал мальчик.

Только он успел подумать это, зелёный лес со столетними дубами, столетними елями и столетними берёзами вырос перед ним. Но деревья были такими старыми и так тесно переплелись ветвями, что войти в лес было нельзя.

А звезда — та, зелёная — горела по-прежнему, хотя уже наступил полдень; горела она прямо над вершиной дуба.

Мальчик пригляделся и видит: у дуба дупло. Дупло закрыто дверцей, поросшей зелёным лишайником. На дверце — маленький зелёный замок. Мальчик Одуванчик вытащил зелёный ключ, повернул в замке — дверца открылась.

Из дупла выскочила белочка с длинным пушистым хвостом.

— Идём играть! — позвала она.

Деревья в лесу расступились. Не так уж это редко бывает, что деревья в лесу расступаются.

Белочка побежала по мшистой тропе — от дерева к дереву. Мальчик за ней — от дерева к дереву.

— Хочу пить! — сказал мальчик, когда наигрался.

Белка ударила длинным хвостом по мшистой кочке. Чуть-чуть ударила — так, чтобы кочке не было больно.

Рядом с кочкой пробился прозрачный ручей.

— Хочу есть! — сказал мальчик, когда напился воды. Только он это сказал, из-под дуба послышался громкий голос:

— Пожалуйста! Пожалуйста!

Валежник под дубом зашевелился, и из берлоги вылез огромный старый медведь.

Мальчику стало страшно, но медведь улыбался во весь рот, а в лапах держал соты с мёдом.

И страх сразу прошёл.

— Я устал и хочу спать, — сказал Мальчик Одуванчик, когда досыта наелся мёду.

Зяблик выскочил из гнезда и прощебетал:

— Ложись на берегу ручья, в тени, на травке, а я тебе спою колыбельную.

Мальчик улёгся поудобнее. Зяблик запел.

Он очень красиво пел. Но мальчик, прежде чем закрыть глаза и уснуть, увидел — близко, за ручьём, на траве — прозрачный сундук с зелёным замком, наполненный самоцветными зелёными камнями.

Он вскочил и, забыв обо всём, побежал к сундуку.

Ключ сломался в замке. Мальчик не огорчился, даже не заметил этого. Он откинул крышку прозрачного сундука и, пригоршня за пригоршней, стал набивать карманы самоцветными, очень блестящими зелёными, как изумруды, камнями.

А когда он обернулся, чтобы похвастаться перед Белкой, перед Зябликом, который так красиво поёт, перед Ручьём и перед Медведем, особенно, конечно, перед Михаилом Топтыгиным, — когда он обернулся, лес сомкнулся столетними дубами, соснами, елями и переплёлся ветвями.

В дубе было дупло.

На дупле дверца с зелёным замком. Но не было запасного ключа, чтобы открыть дверцу; ведь ключ сломался.

Поле, синее от колокольчиков, простиралось перед ним. А по полю бежала дорожка. И над дорогой красным светом горела звезда.

Мальчик повздыхал немного, поплакал даже — не очень весело остаться одному.

Вначале бабушка исчезла, а теперь сразу пропали Ручей, Белка, Зяблик, Медведь. Поплакал, вытер глаза и пошёл по дорожке.

А в лесу Ручей сказал:

— Странный мальчик, он даже не заметил, какая у меня вкусная вода!

— И не поблагодарил за мёд, а ведь мёд был очень вкусный, — прорычал Михаил Топтыгин и облизнулся.

— Поиграл и забыл обо мне, — тихо сказала Белка.

— Он не дослушал мою песню, а я ведь так старался, — сказал Зяблик. — Странный мальчик.

— Вовсе не странный, а просто совсем обыкновенный, не чудесный, — прокрякала Мудрая Утка, которая много раз облетела свет, видела все страны и потому стала такой мудрой; она плавала в ручье, чистила пёрышки и сначала не принимала участия в разговоре.

— Мои птенчики были тоже совсем обыкновенные, непослушные, то и дело вываливались из гнезда… А я их так любил, — вздохнул Зяблик.

— И мои белочки…

Нет, нет! В каждом должно быть хоть немного чудесного! — горячо перебила Мудрая Утка, которая вообще-то волновалась, только если видела ястреба над утятами. — Прошлый год наша стая летела над домом, где жил мальчик со своей Бабушкой Черепахой, очень доброй и достойной особой. Мальчик выбежал на поляну, махал, махал руками, но так и не смог подняться в воздух за нами.

— Р-р-р!.. — зарычал Михаил Топтыгин и стал крутить своими огромными лапами, как ветряная мельница крыльями. Он крутил лапами так, что ветер поднялся в лесу, молодые деревья согнулись, только что распустившиеся листья отрывались от веток.

Он крутил огромными лапами и подпрыгивал и время от времени, задыхаясь, спрашивал Утку:

— Р-р-р, ну, а я? Я-то взлетаю? Хоть немного!

— Нет, ты не взлетаешь, — отвечала Утка. Она не умела лгать.

А когда Медведь угомонился, Утка сказала:

— И всё-таки в тебе, Михаил Михайлович, есть чудесное. Вот ты дал мальчику мёду, а ведь ты сам больше всего на свете любишь мёд.

— Р-р-р!.. — облизываясь, прорычал Медведь.

— А ты, Ручей, дал мальчику такой вкусной воды, — продолжала Утка. — А ты, Зяблик, придумал для него песню. А ты, Белка, забросила все дела, чтобы поиграть с ним. Я ведь знаю, у тебя ужасно много своих дел.

— Да-да, у меня ужасно много дел! — воскликнула Белочка, схватилась за голову и стремглав помчалась к своему жилищу.

— Во всех есть хоть немножко чудесного, — прокрякала Утка вслед Белочке.

«Полечу-ка я к Бабушке Черепахе и скажу ей, что внучек её жив и здоров, — подумала Утка и поднялась над лесом. — Бабушка Черепаха, должно быть, все глаза выплакала по своему Мальчику Одуванчику».

…Звезда горела в полуденном небе. Но теперь она была не такая яркая.

Мальчик шёл по дорожке туда, где горела звезда. Ему было не очень-то весело. Хорошо ли одному? Особенно когда у тебя карманы полны чудесными блестящими зелёными камушками, и не перед кем похвалиться.

Он шёл пригорюнившись — и вдруг увидел прямо перед собой девочку.

У неё была длинная золотая коса, синие глаза, а на высокой белой шее — красная цепочка с крошечным красным замком.

Но мальчик не стал её особенно разглядывать — подумаешь, синеглазая и с косой! — он вытащил из кармана две пригоршни изумрудов, протянул их на раскрытых ладонях и отступил на шаг, чтобы девочка, чего доброго, не зацапала камни.

«Девчонки все падки на блестящее, как галки» — подумал он, а вслух сказал:

— Завидно?! У меня ещё много!

— Фу, гадость какая — лягушки!

— Сама ты лягушка! — крикнул мальчик.

Взглянул, а у него на ладонях копошатся маленькие зелёные лягушата. И прыгают с ладоней на землю. И из карманов прыгают на землю.

— Большой, а глупый! — сказала девушка. — Ты уже не мальчик, а юноша, пора поумнеть.

— Глупый?! Ах так!.. — сердито крикнул Мальчик Одуванчик.

Он хорошо видел красный замочек. Тот самый крошечный красный замочек, которым закрывалась цепочка на шее девушки.

Он подбежал и одним поворотом ключа открыл замочек.

Цепочка упала в траву, но девушка не заметила этого.

— Нет, ты совсем не глупый, — медленно сказала девушка; она улыбнулась и стала дивно хороша.

Мальчик увидел, как она прекрасна, и затаил дыхание от счастья.

А Утка, та самая Мудрая Утка, пролетая над юношей и девушкой, подумала: «Кажется, из этого обормота ещё выйдет толк. Полечу-ка я к Бабушке Черепахе, передам, какое счастье выпало на долю её Мальчика Одуванчика. Триста — четыреста километров невелик крюк. А бабушка, весьма достойная особа, на сто лет помолодеет от радости»

И Утка полетела.

Девушка стояла всё так же улыбаясь и, не спуская с юноши глаз, говорила:

— Нет, ты умный. И добрый. И сильный. Шутка ли, перетащить целый лягушачий народ из одного болота в другое! То болото, верно, высохло, вот ты и пожалел лягушек. Ты чудесный! Хочешь, мы будем с тобой дружить всю жизнь? Дома тебя звали Мальчик Одуванчик. Видишь, я знаю про тебя всё. Здравствуй, Мальчик Одуванчик!

И она протянула ему руки.

Он хотел взять её за руки, но, на беду…

Да, на беду, в эту самую секунду он заметил в траве прозрачный сундук, доверху полный сверкающими красными камнями — рубинами.

И он бросился к этому сундуку.

— Подожди! — сказал он девушке.

Может быть, он хотел подарить ей необыкновенные драгоценные камни?

А может быть, он просто забыл о девушке. Как прежде забыл о Бабушке Черепахе, о Белочке, о Ручье, о Зяблике, о Медведе.

Иначе, почему он ни разу не обернулся, пока бежал к сундуку? А если бы он обернулся, может быть, всё произошло бы иначе.

Ах, если бы он обернулся!..

Он добежал до сундука. Открыл замок, и, конечно… конечно, ключ сломался. Но он даже и драгоценных камней не набрал, потому что, откинув крышку сундука, увидел, что никакие там не камни, а красные жуки.

Жуки выползали из сундука и скрывались в траве. Вскоре они все исчезли.

Вот теперь Мальчик Одуванчик обернулся.

Но девушки не было. В поле было пусто. Жарко пекло солнце; в его свете ещё видна была звезда — теперь она горела тусклым белым светом.

Что почувствовал Мальчик Одуванчик?

Он почувствовал, что стал старше — на десять или, может, на сто лет.

Тем временем Утка долетела до дома Бабушки Черепахи, которая всё сидела на крыльце, вглядываясь в даль, и прокрякала:

— Уф, устала! Кажется, у твоего внука всё идёт на лад; скоро ты будешь нянчить правнуков.

— Правда?! — просияла Бабушка Черепаха. — О, я всегда знала, что он встретит принцессу. И принцесса полюбит его. Кто ещё так достоин любви?

«Не знаю, как принцесса, среди уток почему-то редко встречаются принцессы, но я бы облетала этого молодца за сто, нет — за тысячу километров, — подумала Утка, вежливо прощаясь с Бабушкой Черепахой. — Впрочем, что мне: их дело молодое, а я свой век отжила».

Мальчик Одуванчик шёл по пыльной дороге под жарким солнцем, которое всё не закатывалось, нащупывая в кармане единственный оставшийся алмазный ключ.

Ему было грустно, одиноко и очень тоскливо; может быть, он вовсе не такой уж плохой…

Кругом росла одна лишь жёсткая, сухая трава. И в небе горела белая звезда.

Подняв голову, Мальчик Одуванчик увидел под звездой длинную — без конца и края, — высокую белую стену, сплошь оплетённую колючей проволокой. Посреди стены сверкали так, что было больно смотреть, алмазные ворота, закрытые алмазным замком. Изнутри на стену вскарабкивались старики, женщины и дети; они молили:

— Открой ворота, чужестранец. Ведь у тебя есть алмазный ключ. Мы уже много лет погибаем без воды и без хлеба. Открой.

Рядом с воротами стоял прозрачный сундук, доверху наполненный невиданно прекрасными алмазами и бриллиантами.

— Открой! — повторяли одно это слово женщины, старики и дети, карабкаясь на стену. Они срывались со стены и снова карабкались. Они были изранены, из ран текла кровь — ведь стену, всю сплошь, опутывала колючая проволока. —Открой!

Мальчик Одуванчик шагнул к воротам. Конечно же, он шагнул к воротам.

Но в это время к сундуку бросились стражники с алебардами. И мальчик подумал: «Утащат сундук, а там ищи-свищи… Нет уж…»

Так вот, оказывается, почему он не открыл алмазные ворота в бесконечной белой стене.

— Потерпите! — кричал он, торопливо открывая сундук. — Пожалуйста, потерпите немного.

Он так торопился, что, конечно, сломал ключ — тот, алмазный.

А когда он поднял крышку сундука — устало и почти нехотя, — он увидел, что там не бриллианты, а очень красивые и блестящие, да, очень красивые капли росы.

Или слёзы? Кто знает…

Эти капли росы или слёзы сразу высохли — ведь солнце грело очень жарко, прямо-таки жгло.

И сундук опустел.

А когда мальчик огляделся, он увидел, что кругом никого и ничего нет — ни стражников с алебардами, ни алмазных ворот, закрытых на алмазный замок, ни бесконечной белой стены, оплетённой колючей проволокой. Только выжженная жёлтая трава.

И звезда на небе погасла.

А над сухой травой слабо раздавался крик: «Открой! Открой!»

Или это был стрекот кузнечиков?

Может быть, и так…

Мальчик постоял и пошёл обратно, по тропинке, которую сам протоптал. Куда ещё было ему идти? Шёл он медленно, с трудом отрывая ноги от земли.

Шёл долго, очень долго.

Он обогнул лес и ночью — вот теперь наступила ночь — увидел вдали поляну, над которой горели, как звёзды, разноцветные светляки.

Он обрадовался, узнав поляну, и ускорил шаг. Он подошёл к широкому ручью и увидел трёх гномов: зелёного гнома — меньшого брата, среднего брата — рыжебородого гнома и старшего брата — гнома с длинной, до земли, белой бородой.

— Милые гномы! — сказал Мальчик Одуванчик надтреснутым слабым голосом. — Дайте мне ещё один разочек ключи. Теперь я буду умнее и не сломаю их.

Динь-дили-динь-динь, бим-бом-бом, бам-бамм-баммм… били гномы по наковальням, выковывая ключи.

— Мы даём ключи только мальчикам, — сказал маленький гном, не отводя глаз от наковальни.

— Я и есть мальчик. Разве ты не узнаёшь меня?

— Посмотри на себя! — прокрякала Мудрая Утка, которая плавала по ручью.

Мальчик Одуванчик склонил голову и увидел в воде, среди отражений разноцветных светляков, своё лицо.

Он увидел старика с запавшими глазами, морщинистого, с седой бородой.

Он повернулся спиной к ручью и пошёл по ночному полю куда глаза глядят.

<< >>