Kamarado Gaja

Estis iam granda milito, kaj post la milito multe da soldatoj estis eksigitaj. Kamarado Gaja ankau ricevis eksigon kaj krom ghi nur malgrandan soldatan panbulon kaj kvar groshojn; kun chi tio li ekmigris. Sankta Petro sidis che la vojo, kiel malricha almozulo, kaj kiam Kamarado Gaja venis tien, li petis de li almozon. Kamarado Gaja respondis:

"Kara almozulo, kion mi povas doni al vi? Mi estis soldato kaj ricevis la eksigon. Mi havas nur malgrandan panbulon kaj kvar groshojn; kiam mi manghos ilin, mi devos almozpeti kiel vi. Tamen mi donos iom al vi."

Li dividis la panon en kvar partojn, kaj donis al Sankta Petro unu pecon kaj unu groshon. Sankta Petro dankis, aliformigis sin kaj ree kiel almozulo eksidis che la vojo. Kiam la soldato venis tien, la sanktulo kiel antaue petis de li almozon. Kamarado Gaja ripetis siajn vortojn kaj ree donis al li kvaronon da pano kaj unu groshon. Sankta Petro dankis kaj foriris. Trian fojon li aliformigis sin kaj kiel almozulo alparolis la soldaton. Kamarado Gaja donis al li la trian kvaronon kaj la trian groshon. Sankta Petro dankis kaj Kamarado Gaja iris kun la lasta peco da pano kaj la lasta grosho en gastejon, manghis la panon kaj mendis al si bieron por la grosho. Regalinte sin li daurigis la vojon. Sankta Petro aliformigis sin eksigita soldato, iris renkonte al li kaj diris:

"Bonan tagon, kamarado, chu vi ne povas doni al mi pecon da pano kaj groshon por biero?"

"Kie mi prenos ilin," respondis Kamarado Gaja, "mi ricevis eksigon kaj krom ghi nur panbulon kaj kvar groshojn. Mi renkontis sur la vojo tri almozulojn kaj donis al chiu kvaronon da bulo kaj unu groshon. La lastan kvaronon mi manghis en gastejo kaj por la lasta grosho mi trinkis bieron. Nun mi estas sen shargho kaj se vi ankau havas nenion, ni povas kune almozpeti."

"Ne," respondis Sankta Petro, "ni ne bezonas tion fari, mi iom konas la kuracarton kaj mi povas perlabori tiom, kiom mi bezonas."

"Mi ne posedas tiajn konojn," diris Kamarado Gaja, "mi devos do almozpeti sola."

"Iru kun mi," diris Sankta Petro, "se mi ion enspezos, vi chiam ricevos la duonon."

"Tio plachas al mi," diris Kamarado Gaja. Ili ekmigris kune. Ili venis al kamparana domo kaj audis interne ghemojn kaj kriojn. Ili eniris: tie kushis viro sur la lito de morto kaj agoniis, lia edzino laute ploregis.

"Chesu krii kaj plori," diris Sankta Petro, "mi resanigos vian edzon."

Li prenis pomadon el la posho kaj tuj resanigis la malsanulon, kiu levighis en bona farto. La geedzoj tre ekghojis kaj demandis:

"Kiel ni povus rekompenci vin? Kion vi deziras?" Sankta Petro volis preni nenion, kaj ju pli ili insistis, des pli kategorie li rifuzis. Sed Kamarado Gaja tushegis lin per la kubuto kaj ripetis:

"Prenu ion, ni ja bezonas."

Fine la virino alportis shafidon kaj diris al Sankta Petro, ke li devas akcepti ghin, sed li ne volis. Kamarado Gaja ree tushegis lin kaj diris:

"Prenu almenau tion, malsaghulo, ni ja bezonas."

Sankta Petro tiam diris:

"Jes, la shafidon mi prenos, sed mi ne portos ghin: se vi ghin deziras, vi devas ghin porti."

"Volonte," diris Kamarado Gaja, "mi portos ghin," kaj prenis ghin sur la shultron. Ili venis en arbaron; peza estis la shafido, Kamarado Gaja eksentis malsaton kaj diris al Sankta Petro:

"Jen bela loko; chi tie ni povus kuiri la shafidon kaj manghi."

"Bone," respondis Sankta Petro, "sed mi ne scias kuiri; se vi volas kuiri, jen estas kaldrono, mi dume promenos en la arbaro. Sed ne komencu manghi antau mia reveno, mi ne malfruos."

"Iru," diris Kamarado Gaja, "mi konas la kuirarton, la manghajho estos preta."

Sankta Petro foriris, kaj Kamarado Gaja buchis la shafidon, ekbruligis fajron, jhetis la viandon en la kaldronon kaj kuiris. La shafido jam estis kuirita, sed la apostolo ankorau ne revenis. Kamarado Gaja prenis ghin el la kaldrono, distranchis kaj trovis la koron.

"Tio estas plej bongusta," li diris, gustumis kaj fine manghis tutan. Kiam Sankta Petro revenis, li diris:

"Vi povas manghi la tutan shafidon, mi deziras nur la koron, donu ghin al mi."

Kamarado Gaja prenis tranchilon kaj forkon kaj shajnigis, ke li serchas la koron en la viando, sed ne povas trovi; fine li diris mallonge:

"Ne estas koro."

"Kie ghi estas?" diris la apostolo.

"Mi ne scias," respondis Kamarado Gaja, "sed kiaj malsaghuloj ni estas ambau, ni serchas la koron kaj tute forgesas, ke la shafidoj ne havas ghin!"

"Novajho, novajho!" diris Sankta Petro, "chiu besto ja havas koron, kial do ne havus ghin la shafido?"

"Ne, certe, kamarado, la shafido ne havas koron. Pripensu kaj vi rememoros, ke ghi vere ne havas."

"Bone," diris Sankta Petro, "se mankas la koro mi volas nenion, manghu sola la tutan shafidon."

"Mi prenos en la tornistron, io restos," diris Kamarado Gaja, manghis duonon da shafido kaj metis la reston en la tornistron.

Ili ekiris antauen. Sankta Petro faris, ke granda akvo disfluis sur la vojo, kiun ili devis transpasi.

Sankta Petro diris:

"Iru vi unua."

"Ne," respondis Kamarado Gaja, "iru vi unua," kaj pensis:

"Se la akvo estos por li tro profunda, mi ne iros."

Sankta Petro transiris, kaj la akvo atingis nur liajn genuojn. Kamarado Gaja tiam sekvis lin, sed la akvo levighis kaj atingis lian kolon; li ekkriis:

"Kamarado, helpu min."

Sankta Petro diris:

"Chu vi konfesos, ke vi manghis la koron de la shafido?"

"Ne," li respondis, "mi ne manghis ghin."

La akvo farighis ankorau pli alta kaj atingis lian bushon.

"Helpu min, kamarado" kriis la soldato.

Sankta Petro ree demandis:

"Chu vi konfesos, ke vi manghis la koron de la shafido?"

"Ne," li respondis, "mi ne manghis ghin."

Sankta Petro ne volis lasi lin droni, ordonis al la akvo mallevighi kaj helpis lin transiri.

Ili daurigis la vojon kaj venis en regnon, kie ili eksciis, ke la princino estas morte malsana.

"Jen, kamarado," ekkriis la soldato al sankta Petro, "okazo por ni; se ni resanigos shin, ni ne bezonos plu zorgi pri nia estonteco."

Sankta Petro ne iris sufiche rapide por li kaj li diris:

"Movu pli rapide la piedojn, por ke ni venu ghustatempe."

Sankta Petro iris pli kaj pli malrapide malgrau la pushoj de Kamarado Gaja, kaj fine ili eksciis ke la princino jam mortis. La soldato diris:

"Jen la sekvo de via dormanta pashado."

"Silentu," respondis Sankta Petro, "mi povas ne nur sanigi la malsanulojn, sed ankau revivigi mortintojn."

"Se tiel estas, mi ne riprochas vin, sed vi devas postuli almenau duonon da regno."

Ili iris en la palacon, en kiu regis granda funebro. Sankta Petro diris al la regho, ke li revivigos la princinon. Oni kondukis lin al shi, kaj li diris:

"Alportu al mi kaldronon kun akvo."

Kiam oni tion alportis, li petis chiujn eliri el la chambro, nur Kamarado Gaja devis resti kun li. Poste li fortranchis chiujn membrojn de la mortintino kaj jhetis ilin en la akvon, ekbruligis fajron sub la kaldrono kaj kuiris ilin. Kiam la tuta viando defalis de la ostoj, li elprenis la belajn blankajn ostojn sur tablon kaj kunmetis lau natura ordo. Farinte tion, li diris trifoje:

"En la nomo de Sankta Triopo, mortintino, levighu."

Che la tria diro la princino levighis vivanta, sana kaj bela. La regho ekstreme ghojis kaj diris al Sankta Petro:

"Postulu rekompencon! Ech se ghi estus duono da regno, vi ricevos ghin."

Sankta Petro respondis:

"Mi postulas nenion."

"Kia malsaghulo," pensis Kamarado Gaja, tushegis la apostolon kaj diris:

"Ne estu tiel malsagha; vi volas nenion, sed mi ion bezonas."

Sed sankta Petro volis akcepti nenion. La regho vidante, ke la alia volonte akceptus ion, ordonis al la trezoristo plenigi per oro la tornistron de la soldato.

La kamaradoj foriris. Kiam ili venis en arbaron, Sankta Petro diris al Kamarado Gaja:

"Nun ni dividu la oron."

"Bone," diris la soldato, "ni dividu."

Sankta Petro dividis la oron en tri partojn. Kamarado Gaja pensis:

"Chu li frenezighis? Li faris tri partojn, kaj ni estas du."

Sankta Petro diris:

"Mi precize dividis: unu parto por mi, unu parto por vi, kaj unu parto por tiu, kiu manghis la koron de la shafido!"

"Mi ghin manghis," diris Kamarado Gaja kaj rapide enposhigis la oron. "Vi povas kredi al mi."

"Ne eble," diris Sankta Petro, "la shafido ja ne havas koron."

"Kion vi babilas, kamarado! La shafido ja havas koron kiel chiu besto, kial ghi sola ne posedus ghin?"

"Sufiche," diris Sankta Petro, "konservu la oron, sed mi ne volas plu esti kun vi, mi iros sola."

"Kiel vi volas, amiko," respondis la soldato, "fartu bone."

Sankta Petro iris alian vojon kaj Kamarado Gaja pensis:

"Bone estas, ke li foriris, li estas ia strangulo."

Nun li havis sufiche da mono, sed li ne sciis uzi ghin, malshparis, donacis kaj baldau li havis plu nenion. Li venis en landon, kie li audis, ke la princino mortis.

"Bonega okazo por mi," li pensis, "mi revivigos shin kaj postulos belan rekompencon."

Li iris al la regho kaj diris, ke li povas revivigi la knabinon. La regho estis audinta, ke eksigita soldato migras en la mondo kaj revivigas la mortintojn, kaj pensis ke Kamarado Gaja estas tiu homo, sed li ne fidis al li. Li do kunvokis siajn konsilistojn kaj demandis, kion fari. Ili diris, ke oni povas provi, la princino ja estas senviva. Kamarado Gaja postulis kaldronon kun akvo, petis, ke chiuj foriru, fortranchis la membrojn, jhetis en la akvon, same kiel faris Sankta Petro. La akvo ekbolis, la viando defalis. Li elprenis la ostojn kaj metis ilin sur la tablo; sed li ne konis la naturan ordon kaj miksis ilin. Poste li diris trifoje:

"En la nomo de Sankta Triopo, mortintino, levighu," sed la ostoj ne movighis. Li ripetis la vortojn trifoje, sed vane.

"Levighu, knabino," li kriis, "levighu, alie vi bedauros."

Kiam li diris tion, subite aperis Sankta Petro tra la fenestro, same kiel antaue kiel eksigita soldato, kaj diris:

"Sendia homo, kion vi faras? Chu la mortintino povas levighi, se vi senorde kunjhetis la ostojn?"

"Frateto, mi faris, kiel mi sciis," respondis Kamarado Gaja.

"Chi tiun fojon mi helpos vin en la malfelicho, sed mi avertas vin, ke ve al vi, se vi ankorau unu fojon entreprenos ion tian; postulu nenion kaj akceptu nenion de la regho."

Sankta Petro kunmetis la ostojn lau ghusta ordo, diris trifoje:

"En la nomo de Sankta Triopo, mortintino, levighu," kaj la princino levighis, sana kaj bela kiel antaue. Sankta Petro eliris tra la fenestro. Kamarado Gaja ghojis, ke chio bone pasis, sed koleris, ke li povas nenion akcepti.

"Kia kapricema homo," li pensis, "kion li donas per unu mano, tion li reprenas per la alia, tute sensence."

La regho volis doni al la soldato chion, kion li postulos, sed la avidulo devis rifuzi; tamen per aludoj kaj ruzoj li sukcesis komprenigi, ke oni plenigu lian tornistron per oro, kaj foriris kun ghi. Che la pordego li renkontis Sanktan Petron, kiu diris:

"Jen kia homo vi estas: mi malpermesis al vi akcepti ion, kaj nun via tornistro estas plena de oro."

"Mi estas senkulpa," respondis Kamarado Gaja, "oni metis ghin malgrau mia rifuzo."

"Mi ripetas al vi: ne entreprenu duafoje tian aferon, alie ve al vi."

"Ne timu, amiko, nun mi havas oron kaj ne intencas plu lavi ostojn."

"Ne por longe sufichos al vi la oro!" diris Sankta Petro, "sed por ke vi ne iradu malpermesitajn vojojn, mi donos al via tornistro jenan povon: chion kion vi deziros havi en ghi, vi trovos tie. Adiau, vi neniam plu vidos min."

"Dio benu vin," diris Kamarado Gaja kaj pensis:

"Mi estas kontenta, ke vi foriras, strangulo; certe mi ne sekvos vin."

Li tute forgesis pri la povo, kiun ricevis lia tornistro. Kamarado Gaja, ekmigris kun sia oro kaj baldau malshpare perdis chion, kiel la unuan fojon. Kiam restis al li nur kvar groshoj, li venis al gastejo kaj pensis:

"Mi devas liberighi de la mono."

Li eniris kaj mendis vinon por tri groshoj kaj panon por unu. Kiam li tie sidis kaj trinkis, lian nazon atingis la odoro de rostitaj anseroj. Kamarado Gaja chirkaurigardis kaj ekvidis, ke la mastro havas du rostitajn anserojn en la forno.

Tiam li rememoris la diron de la kamarado, ke chion kion li deziros havi en la tornistro, li trovos tie.

"Mi provos nun kun la anseroj."

Li eliris kaj antau la pordo diris:

"Mi deziras havi en la tornistro la du rostitajn anserojn el la forno."

Dirinte tion, li malfermis la tornistron kaj enrigardis internen: tie kushis la anseroj.

"Bonege," li diris, "nun mi ne bezonas plu zorgi pri mia estonteco," iris sur herbejon kaj elprenis la rostajhon. Kiam li manghis kun plej granda apetito, venis du metiistoj kaj rigardis per avidaj okuloj la anseron, kiu ne estis ankorau tushita. Kamarado Gaja pensis:

"Unu sufichas por mi," alvokis la du metiistojn kaj diris:

"Prenu la anseron kaj manghu por mia sano."

Ili dankis, iris en la gastejon kaj mendis duonbotelon da vino kaj panon. Ili komencis manghi la rostajhon. La mastrino vidis chion kaj diris al la edzo:

"La du manghas anseron; rigardu en la fornon, chu ne mankas unu el la niaj."

La mastro kuris al la forno, ghi estis malplena:

"Vi shtelistoj, vi volas malkare manghi anserojn! Pagu tuj, alie mi tiel regalos vin, ke vi perdos la apetiton."

La du diris:

"Ni ne estas shtelistoj, eksigita soldato donacis al ni la anseron sur la herbejo."

"Vane vi penas min trompi; la soldato, vere, estis chi tie, sed mi observis lin, li eliris preninte nenion: vi estas la shtelintoj, vi devas pagi."

Char ili ne povis pagi, li elpelis ilin per bastonaj batoj.

Kamarado Gaja iris sian vojon kaj venis en lokon, kie staris belega palaco kaj ne malproksime de ghi malbona gastejo. Li iris en la gastejon por pasigi tie la nokton, sed la mastro rifuzis akcepti lin:

"Ne estas plu libera loko, la domo estas plena de eminentaj gastoj."

"Mirigas min," diris Kamarado Gaja, "ke ili venas al vi kaj ne iras en la belegan palacon."

"Jes," respondis la mastro, "neniu kuraghas dormi tie; kiu provis, ne revenis vivanta."

"Se aliaj provis," diris Kamarado Gaja, "mi ankau provos."

"Ne faru tion," diris la mastro, "vi riskas la vivon."

"Mi ne kredas," diris Kamarado Gaja, "donu nur al mi la shlosilojn kaj bonan manghajhon kaj trinkajhon."

La mastro donis al li la shlosilojn, manghajhon kaj trinkajhon. La soldato iris en la palacon, bone manghis kaj trinkis; fine li volis dormi kaj ekkushis sur la planko, char nenie estis lito. Baldau li ekdormis, sed nokte granda bruo vekis lin. Li frotis la okulojn kaj ekvidis nau malbelajn diablojn, kiuj rondire dancis chirkau li. Kamarado Gaja diris:

"Dancu, kiel longe vi volas, sed ne proksimighu al mi."

Sed la diabloj venis pli kaj pli proksime kaj preskau surpashis lian vizaghon per siaj abomenaj piedoj.

"Kvietighu, diablaj monstroj," li kriis, sed ili estis pli kaj pli trudemaj. Kamarado Gaja ekkoleris kaj diris:

"Tuj mi kvietigos vin," prenis seghan piedon kaj komencis bati la diablojn. Sed nau diabloj estas tro multe kontrau unu soldato: kiam li batis la antauajn, la aliaj atakis lin malantaue kaj tiris liajn harojn.

"Sufiche, diabla bando, atendu iomete: chiuj nau en la tornistron!"

Tuj chiuj estis tie, li fermis la tornistron kaj jhetis en angulon. Chio eksilentis, Kamarado Gaja ree ekdormis kaj dormis ghis la tagigho. Lia gastejmastro kun la nobelulo, al kiu apartenis la palaco, venis por ekscii, kiel li sukcesis. Kiam ili vidis lin sana kaj vigla, ili ekmiris kaj demandis:

"Chu la spiritoj ne atakis vin?"

"Jes," respondis Kamarado Gaja, "mi havas ilin chiujn nau en mia tornistro. Vi povas tute trankvile loghi en la palaco, neniu el ili venos plu!"

La nobelulo dankis lin, riche rekompencis kaj proponis al li oficon che si, promesante zorgi pri li ghis lia morto.

"Ne," respondis la soldato, "mi kutimis migri, mi iros mian vojon."

Kamarado Gaja foriris, venis en forghejon, metis la tornistron kun la diabloj sur la amboson kaj petis la majstron kaj liajn helpantojn, ke ili martelu. Ili batis fortege per grandaj marteloj, la diabloj kriis kiel frenezaj. Kiam li malfermis la tornistron, ok diabloj estis senvivaj, unu kiu sidis en faldo, vivis ankorau, elsaltis kaj forkuris en la inferon.

Kamarado Gaja longe ankorau migris en la mondo, kaj kiu scius pri tio, povus rakonti multon. Fine li maljunighis kaj ekpensis pri morto. Li iris al ermito, kiu estis konata kiel piulo, kaj diris al li:

"Jam tedis min la migrado, mi dezirus iri en la chielan regnon."

La ermito respondis:

"Ekzistas du vojoj: unu estas largha kaj agrabla, kaj kondukas al la infero, la alia estas mallargha kaj malfacila, kaj kondukas al la chielo."

"Mi estus malsaghulo," pensis Kamarado Gaja, "se mi elektus la mallarghan kaj malfacilan vojon."

Li ekiris la larghan kaj agrablan vojon kaj venis fine al granda nigra pordego; ghi estis la pordego de la infero.

Kamarado Gaja frapis, kaj la pordisto elrigardis, kiu venis. Ekvidinte la soldaton, li ektimis, char li estis la naua diablo, kiu forkuris kun blua okulo el la tornistro. Li rapide riglis la pordegon, kuris al la estro de la diabloj kaj diris:

"Che la pordo staras viro kun tornistro kaj volas eniri, sed ne enlasu lin, mi vin petegas, alie se li ekdeziros, li havos la tutan inferon en la tornistro. Foje li terure martelis min tie."

Oni malakceptis Kamaradon Gajan kaj diris, ke li foriru.

"Se oni ne akceptas min chi tie," li pensis, "eble mi trovos rifughejon en la chielo, mi ja devas ie resti."

Li reiris, marshis ghis la pordego de la chielo kaj ekfrapis. Sankta Petro ghuste tiam sidis kiel pordisto; Kamarado Gaja rekonis lin kaj pensis:

"Chi tie vi trovis malnovan amikon, chi tie vi pli bone sukcesos."

Sankta Petro demandis:

"Chu vi volas eniri en la chielon?"

"Enlasu min, kamarado, mi ja devas resti ie; oni ne akceptis min en la inferon, mi venis chi tien."

"Ne," diris Sankta Petro, "vi ne eniros."

"Se vi ne volas enlasi min, reprenu vian tornistron, mi ne deziras havi ion de vi," diris Kamarado Gaja.

"Donu ghin," diris Sankta Petro. La soldato donis la tornistron tra la krado. Sankta Petro prenis ghin kaj pendigis che sia segho.

Kamarado Gaja diris:

"Nun mi mem volas esti en la tornistro."

En la sama momento li estis tie kaj Sankta Petro devis permesi al li resti tie.

<< >>