Maljuna avo kaj nepo

Estis iam viro maljuna kiel la mondo. Liaj okuloj ne vidis klare, surdaj estis la oreloj kaj la genuoj tremis. Kiam li sidis che la tablo li apenau povis teni la kuleron, disvershis supon sur la tablotukon kaj ech iafoje ghi refluis el lia busho. Tio estis abomena por lia filo kaj bofilino kaj fine ili sidigis la maljunulon en angulon post la forno kaj donis al li manghajhon en argila pladeto kaj neniam sufiche; li malghoje rigardis al la tablo kaj liaj okuloj farighis malsekaj. Foje liaj tremantaj manoj ne povis teni la pladeton, ghi falis teren kaj rompighis. La juna virino insulte lin riprochis, li diris nenion. Oni achetis al li lignan pladeton por kelke da heleroj, kaj de tiu tempo li devis manghi el ghi. Foje kiam ili sidis en la chambro, ili vidis, ke la kvarjara nepeto kunmetas sur la planko lignajn tabuletojn.

"Kion vi faras?," demandis la patro.

"Mi faras trogeton," respondis la infano, "el ghi manghos pachjo kaj panjo, kiam mi estos granda."

La geedzoj momenton rigardis unu la alian, ekploris kaj tuj ili alkondukis la avon al la tablo. De tiu tempo ili manghis kune kun li kaj ne riprochis lin, se li iom disvershis.

<< >>